Enkomputiligis Don HARLOW

Jen tie Svedlando

de Anders ÖSTERLING

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 238


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

A. Österling (1884) estas la ĉefsekretario de la Sveda Akademio. Kiel poeto li estas formocerta prikantanto de la kamparo sveda. Bonega tradukisto.


Se trikolorvioloj ŝerojn kovras,
se herbo, eĉ atestas pri obstin',
se sur la rifa, magra grundo povras
kaŭrante iu ŝtormtaŭzita pin';

Se pandionoj punanĝele, morne
sin ĵetas al kobalte-nigra ond',
dum vel' ŝiriĝas, kaj rigardoj lorne,
senhelpe sekvas ĝin al la profund';

Se, sub la steloj, por ondkisaj ludoj
flirtigas siajn harojn la betul',
kaj roke kroĉas sin fiŝkaptobudoj
kun skvamoflokoj kaj birdsangmakul';

Se kristanism' leĝere tuŝas sentojn
simila al dimanĉa plankornam',
sed paganismo brulotiklas tentojn,
dum ĉirkaŭ kolbo sin pugnigas man';

Se ŝton', falante, tondras trolblasfeme
kaj arboj muĝas kiel Yggdrasil,
se oldan Odin-regnon randas geme
marbordo kun freŝigaj ŝeroj mil --

Tie ja Svedlando! Svedlingve gren' susuras,
odoras svede musko sur la ŝer',
kaj am' nelaŭta, kiu senmezuras,
dolĉigas vivon sur la sveda ter'!

Klarigoj

Trikolorviolo: Viola tricolor.
Yggdrasil (elp. i'gdrasi'l): giganta frakseno en la skandinava mitologio.
Odin: dio en la ĝermana mitologio.