Enkomputiligis Don HARLOW |
C. Spitteler, svisa verkisto (1845-1924). En 1919 li ricevis Nobel-premion. Epika talento, poeto, romanverkisto, eseisto.
Bela mondo! nobla, virga, dia! Kial flugas vi tiel senhalte Kaj senpaŭze tra senlimaj spacoj? Ĉu malben' kondamnas vian vojon? Ĉu instigas vin senbrida ardo? Ĉu ordon' iu mistera sendas Vin al cel' neniam atingota? Iam en Jeruŝalem', kastelo Pompe cent orbrilajn turojn hava, Paŝis Adonai, reĝ' ĉiela, Ĉe la brilo de Ziono. Gaste Kunis Satan, de l' gehen' la ĉefo. Venis ili al l' kolono mensa, Kiu sin etendas super nubojn. Ĉirkaŭprenas la kolonkoloson Satan per la fortaj, dikaj brakoj, Metis manojn ĉe l' rondaĵon vastan, Skuis fuston per ekpuŝ' potenca, Ke de l' soklo ĝis plej alta pinto Tiu porfirul' ektremis brue Kaj la murkreneloj ŝanceliĝis. -- Beliginte tiun heroaĵon Li la moŝtan Mastron iom mokis: "Adonai, najbaro mia kara! Juste ĉiam juĝas ja la Sorto, Donacante dotojn ne-partie: Vin laŭ belo kaj spirito certe Ne similas iu ajn en mondo; -- Min kompensas pleja fort' de l' korpo: Tial eĉ ne unu min subigos!" -- Kontraŭdiris la ĉiela reĝo: "Male! Ĉiom nur al mi, al l' reĝo! Kaj al vi restaĵon, nur almozon! Sekve: en ĉia ajn fak' farenda -- Tiel grandanima kiel korpa -- Kiom ajn iu efiki fidos, Kontraŭ mi li ete nur -- fuŝulos!" Tion mi per certaj faroj pruvos, Ĉie, ĉiam, antaŭ ĉies vido!" Sekve ili faris ĵurkontrakton, Fiksis intertempon de cent tagoj: Ambaŭ kunvenigu siajn gentojn Jozafaten, sur monteton nudan, Por prezenti povojn de la ĉefoj. Venis la konkursa tag' kaj horo: Frate en spektej' rondforma sidas Ambaŭ gentoj, nesupervideble, Seĝ al seĝ' premate, nigra maso ... Paŝas en scenejon konkurontoj. Manon premas unu al alia Salutante, kaj laŭtvoĉe ĵuras: "Tiu lukto estu festa ludo, Gaja tag' solena, plezuriga: Kiun ajn el ni distingos venko, Paco estu nepra, sen venĝemo!" Paŝas nun ĝis scenejcentro Satan, La manikojn li refaldas ŝultren, Ŝovas la manegojn sub terglobon, Enmanigas tiun en la dekstran Kaj, premante spiron per la lipoj, Pelas ĝin fortege, sed singarde Supren, supren ĝis la ronda ŝultro; La kubuton li apogas kokse, Paŭzas maldekstren kurbigas korpon, Fiksas la rigardon al la ŝarĝo, Lante turnas duoncirkle manon Kaj subite supren puŝas, tiel, Ke sur unu muskola kolono En aero ŝvebas la Terglobo! -- Laŭta aplaŭdad' ĉi faron laŭdas! Laŭdon longe sorbas virtuozo, Kolektante fortojn por l' ekstremo: Fine, jen, grimace, el okuloj Sangoplenaj elrigardaĉante Li mallevas grade nun antaŭen La rigidan brakon, la vibrantan, Fortigante ĉiam l'egan povon! Ho! grincigas dentojn la Satano, Liaj haroj rekte sin starigas, Tamen, finfarinte la kvadraton, Brako treme nun horizontalas -- Nur penege! Tuje li transdonas -- Pro la troa streĉo preskaŭ svena -- La bulegon al la Kontraŭmoŝto. Sed en la teatro ambaŭ gentoj Refreŝigas lin per aplaŭdado, Aklamante lian estran nomon Kaj aspekton lian sopirante. -- Tial tuj de sven' li resaniĝis. Dume Adonaj subtenas pilkon Ŝveba laŭ ricevo, sen moviĝo, Ne retiras sian fortan dekstran, Ne atentas flanke la provilon, sed rigardas en Satanokulon. La spektantoj tial ekmiregas, Eksilentas ĉiuj sur la benkoj Kaj haltigas ĉiu la spiradon. Male li, kaptante ambaŭmane Tiras al si la gigantan bulon, Ŝarĝas ĝin sur dekstran ŝultron Kaj forpaŝas el la turnirejo Ĉis la gajaj boskoj de Ziono. Ĉi, vidante murojn jam baritaj De l' popol' rigardvolema, reĝo Ekas ĵongli nun je sia pilko, Ĝin per man' balanci supren, suben, Luli alen, reen, longe-ade, Takton piedfrapi laŭ l' ĵonglado. Sed subite la okul' ekbrilas, Brakojn reĝ' rapide retrotiras Kaj antaŭen puŝas pilkon, foren, Tiom, ke ĝi pro l' giganta ĵeto Kirliĝante tra l' aer' siblegas. Ha! eksonas de fenestroj, muroj El mil voĉoj triumfvok' freneza, Dum la globo ŝvebe flugas, flugas. -- -- Sed la reĝ' kastelen rerapidas Kaj reportas lancon silkkvasthavan; Per mangesto li vakigas murojn, Balancetas sin iom sur gamboj Kaj ĵetiĝas jam la lanc' el l' dekstra, Tra aer' siblegas sagrapide, Trafas malamikon rekte centren, Kaj ventraĉo krevas kaj fendiĝas. El ĝi elflagradas fajraj flamoj, Unu pluvo bel-iluminita: Blua, verda, arĝentbrila, kiel Skarabar', ludanta somernokte ... Jen kio altondras el distanco, Krakbrueg' obtuza en aero? Sciavide gentoj muren kuras, Por esplori vide post la aŭdo. Sed la reĝ' ridetas pri l' scivolo: Tondro ja la faron nur posteĥas, Prokrastite de l' distanc' grandŝpara! -- Rememoras reĝ' kontraŭuleton: Jen Satan', starante post la puto, Kaŝemule, pro envi' strabante. Adonaj ridante al li paŝas, Frapas bele lian dikan ŝultron Kaj ĉagrenon lian iom helpas: "Mia kara najbargast'! kuraĝon! Mi prefere ne hontigus vin, Sed vi mem ja igis la fiaskon, Neatentis mian vi averton, Kiam tute klare mi deklaris: Ĉiuj kune estas vi fuŝuloj, Ne en tiu aŭ alia fako, Sed entute, ĉiel kaj tutkore! Lernas ĉiu profesion etan, Kiun li praktikas longan vivon, Scipovante ne alion, sed Tiun ĉi, en pruvo, eĉ ne fakte! Jen kiel estas, estos kaj restos, Certe ne mi ĝojas nun pri tio: Mi preferis estri samrangulojn. -- Sed ĉu iam helpas, saĝaj diroj? Post la brava far' ni do festenos, Lasos ambicion kaj ĵaluzon!" -- Diris, kaj lin trude kunvenigis. Nevole-vole kune gasto iris. Difilino! bela virga mondo! Vere nek virgin' nek difilino, Nek belulo! Nur iom beleta! Satan! vin sur siaj brakoj lulis, Dekstra man' de Dio vin forpuŝis. Kie la manaĉ' satana kaptis, Peka iĝis via sent' kaj penso; Kie tuŝis nobla man' de Dio, Neterana sopir' vin trafluas. Krome vian korpon ja trapikis Lanc' de Di' kun silka kvasto blanka. De la lanc' devenas puls' sovaĝa Kaj sangado kaj la febra ardo; Tamen kie la blankaĵo vibris, Ekis neprofita ĉarma belo. Satanpilk' puŝita, senfeliĉa! Post estonta temp', post multmil jaroj Reĝ' eltiros la vundintan lancon Unumove el ĉi via koro, El viscer' eligos malpuraĵon, Vin orizos, vin per roz' ornamos. |