Enkomputiligis Don HARLOW

Brikoj

de Svante FOERSTER

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 73


Klaketu æi tie por Latin-3 literaro Klaketu æi tie por versio unikoda
Brikoj ricevis sian koloron de la sango
de tiuj, kiuj mortfalis, defendante
siajn urbojn.
Brikoj ricevis sian pezon
de memoro kaj optimismo.
Ni rekonstruas niajn urbojn
por generacio, kiu iam kreos
tempon senbatalan,
tempon, kiam regos nur kresko kaj
ripozo.

Ni portas la brikojn sur niaj manoj
singarde, kvazaý ni portus infanojn
aý la sekretan signon de la espero.
Ni portas la brikojn en niaj revoj,
konstruas kontraý cedanta fono
de fumo kaj fulgo.

Ni rekonstruas, la brikoj havas koloron
de l' sango de la øismortevunditoj.
Ni rekonstruas niajn urbojn.
En brikoj enestas la memoro de l' batalo
por la rajto konstrui.