Enkomputiligis Don HARLOW

Credo quia absurdum

de Antonin TRYB

elĉeĥigis Jiri KORINEK

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 137


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kredi neeblan jen kred-avantaĝo,
nescion ja ne ŝatas nia mens',
eĉ en scienco se finiĝas saĝo,
anstataŭas la veron hipotez'.

Kred' je mirakloj, signoj profetantaj
ne tiom stultas -- laŭ saĝula akt';
kio en ni kaj ĉirkaŭ ni konstanta?
Miraklo tiam -- nun malstranga fakt'.

Multo en mondo restas plu mistera,
ĝin kredi endas tiel homo mem
pleje subleĝas al ŝanĝad' surtera,
liaj pensado, sentoj verdirem'.

Se konstatebla estas ver-vario,
eĉ pruvo povas esti trompa log' --
sen kredo je Li eĉ ne estas Dio;
je io kredi ne estas mensog'.

Sen kredo je sukces' la verk' fiaskos,
timigas ja kelkiun van-fantom',
vivante, hom' al ver' mensogon faskos -
ĝis estos inda kredi li je l' hom'.