Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝkerco -- andante?

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 181


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Blua brilo, birda trilo,
petolema vent';
Plenas tero per espero
ĝoj' ĉe l' firmament'.

Trilas brila sonorilo
al la ora hel',
ardas oro, saltas koro,
ĝue al ĉiel'.

Ĉio ridas, arĝenttrile
ridas kara vi.
Antaŭ via kanta ĉarmo
muta staras mi.