Enkomputiligis Don HARLOW

La insulo de l' poeto

de Baldur RAGNARSSON

(laŭ antikva islanda ritmo)

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 187


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Verŝas benon brila suno
sur la teron tra l' aero,
kisas monton dolĉa vento
blovetante zuman kanton.
Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.

Ĉe la strando bark' atenda
prenas min en sian sinon,
kaj mi celas en petolo
insuleton de l' poeto.
Dancas barko kiel korko
sur la ondoj glate rondaj,
albordiĝas por rifuĝo
ĉe kvieta laguneto.

La aromon de poemoj
mi ekstare ĝue flaras,
versoj vibras kvazaŭ febre
en zefiro dolĉe spira.
Lulaj rimoj ade zumas
kaj murmuras ŝaŭm-susure,
frapas kordojn brila bardo
senprokraste por la gasto.

La poema amalgamo
klare diras pri inspiro,
saltas gajo haleluje
dum la koro ĝeme ploras.
Vort' serena akompanas
deziregon sentosegan,
mens' trankvila aŭreolas
pesimisman tomb-abismon.

Kortuŝite mi ektretas
sur la teron plej liberan,
en ekstazo paradiza
himnon aŭdas eĉ en plaŭdo.
Fulmas penso el la transo:
Prenu eron de la tero
por ekhavi mensan levon
dum modesta vivoresto.

Tuje agi penso logas,
mi elprenas manan plenon
da poema ter' aroma,
iras for kun' ĝoj' en koro.
Ĉiam poste kiam gastoj
min vizitas sen invito,
mi regale ŝtopas ilin
per porcio poezia.