Enkomputiligis Don HARLOW

La puno

de Erich KÄSTNER

elgermanigis Rudolf ZIMMERMANN

(El la infanromano Fluganta Klaso)

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 202-207


Klaketu i tie por Latin-3 literaro Klaketu i tie por versio unikoda

Kästner estas simpatia satiristo, bonega prozisto kaj unu el la plej gravaj ankaŭ en la germana poezio. Nask. 1899.

Jam estis malfrua posttagmezo; iom post la deksepa horo. Ne plu neĝis. Sed pezaj, sulfurflavaj nuboj pendis sub la ĉielo. La vintra vespero malleviĝis sur la urbon. Estis unu el la malmultaj, unu de la lastaj antaŭ la plej bela vespero de la jaro, antaŭ la Sankta Vespero. (1) Oni ne povis rigardi al unu de la multaj fenestroj de la domoj sen pripensi, ke post kelkaj tagoj la brilantaj kandeloj de la kristarboj rigardos sur la malhelajn stratojn. Kaj, ke oni tiam estos hejme ĉe la gepatroj.

Abia branĉaro kaj vitraj dekoraĵoj ornamis la plenlumajn butikojn. La plenkreskuloj kuris de unu butiko al la alia kaj montris ekstreme sekretajn vizaĝojn. En la aero estis odoro de spickukoj, kvazaŭ oni estus paviminta la stratojn per ili.

La kvin knaboj spirege kuris monten.

"Mi ricevos bokspilkon kristnaske" diris Matiaso. "Justus (2) certe permesos, ke mi fiksu ĝin en la gimnastikejo. Estus bonege."

"Viaj okuloj iĝis eĉ pli malgrandaj", opiniis Uli.

"Ne domaĝas, tio apartenas al la profesio."

Ili proksimiĝis al la lernejo. Oni jam povis vidi ĝin. Ĝi situis alte super la urbo. Kun siaj lumplenaj etaĝoj ĝi similis al giganta oceanŝipo. Plej supre, en la maldekstra turo brilis solece du fenestroj. Tie loĝas doktoro Jahano Bökh, la doma instruisto. "Ĉu ni ricevis kalkul-taskon?" demandis Johnny Trotz.

"Jes" diris Martin. "La aplikitajn pocenttaskojn. Sed ili estas facilegaj. Mi ilin prilaboros post la vespermanĝo."

"Kaj mi kopios ilin morgaŭ matene" aldonis Sebastian. "Estas domaĝe pro la tempo. Ĝuste nun mi legas libron pri la hereda teorio. Multe pli interese."

La knaboj spirege kuris alten kaj la neĝo knaris sub iliaj ŝuoj.

Antaŭ la lerneja pordego iu iris tien kaj reen, fumante cigaredon. Estis la bela Teodoro. "Jen estas la karaj bubetoj" li malice diris. "Kaŝe vi estis en la kino, ĉu ne? La espero estas bela, ke la puno ne superos la ĝuon".

"Estis belega filmo" mensogis Sebastian. "La ĉefa aktoro tre similis al vi, li nur ne estis same bela".

Matias ridis, sed Martin diris: "Lasu la sensencaĵon".

"Kompreneble ankaŭ vi ree estas inter ili!" diris Teodoro kaj ŝajnigis, kvazaŭ li nur nun estus ekvidinta Martinon. "Ke oni donas stipendion al tia fripono kiel vi, tion mi neniam komprenos."

"Ne perdu la kuraĝon" opiniis Johnny, "vi ja estas ankoraŭ juna".

La bela Teodoro aspektis, kvazaŭ li emus kraĉi fajron. "Venu kun mi fibuboj! Doktoro Bökh jam senpacience atendas vin."

Ili supreniris la spiralan ŝtuparon. La knabo el la plej alta klaso sekvis ilin, kiel policisto, kvazaŭ timante, ke ili povus forkuri.

Unu minuton poste ili staris antaŭ sinjoro doktoro Bökh en la laborĉambro. "Jen estas la forkurintoj" diris la bela Teodoro kaj lia voĉo sonis mieldolĉe.

Doktoro Bökh sidis malantaŭ la skribotablo kaj rigardis la kvin bubojn. Ili aspektis terure. Okulo de Matias estis ŝvelinta. La pantalono de Sebastian super la genuo estis disŝirita. Vizaĝo kaj manoj de Uli aspektis bluaj pro frosto. La haroj de Martin pendis senorde en la vizaĝon. Kaj la supra lipo de Johnny sangis. En unu de la neĝpilkoj estis ŝtono, kaj ĝi trafis lin. La neĝo degelis en iliaj ŝuoj kaj estigis kvin grandajn kotmakulojn.

Doktoro Bökh leviĝis kaj iris antaŭ la akuzitoj. "Kiel tekstas la rilata paragrafo de la doma ordo, Uli?"

"Al la lernantoj de la pensiona lernejo estas malpermesate forlasi la lernejon krom dum permesita foriro", respondis la etulo timeme.

"Ĉu ekzistas esceptoj?" demandis Bökh. "Matias!"

"Jes sinjoro doktoro" rakontis Matias. "Se membro de la instruistaro ordonas aŭ permesas la forlason de la lernejo."

"Kaj kiu el la sinjoroj forpermesis vin en la urbon?" demandis la doma instruisto.

"Neniu" respondis Johnny.

"Kiu do donis al vi la permeson forkuri?"

"Ni havis nenies permeson" deklaris Matias.

"Ne estis tiel", interrompis Martin. "Mi ordonis al la aliaj sekvi min. Sola mi estas respondeca."

"Vian emon, transpreni la respondecon mi sufiĉe konas, kara Martin", opiniis severe doktoro Bökh. "Vi ne misuzu tiun permeson."

"Li ne misuzis ĝin", kriis Sebastian. "Ni devis kuri en la urbon. Estis eksterordinare urĝe!"

"Kial vi ne petis permeson ĉe la koncerna instanco?"

"Vi estus rifuzinta la permeson", diris Martin. "Sed spite ni estus rapidintaj en la urbon! Tio estus estinta multe pli malagrabla".

"Ho, kiel? Ĉu vi estus aginta kontraŭ mia severa malpermeso?" demandis Justus.

"Certe, jes" respondis ĉiuj kvin.

"Bedaŭrinde," aldonis timeme Uli.

"Sed tio estas hontinda, sinjoro doktoro!" eksonis la voĉo de la bela Teodoro.

"Mi ne memoras, ke mi demandis vian apartan opinion" diris doktoro Bökh. Kaj la bela Teodoro fariĝis intense ruĝa. "Kial vi devis kuri malsupren en la urbon?" demandis la instruisto.

"Ree pro la reallernantoj" raportis Martin. "Ili surprize atakis unu el niaj eksteruloj (3). Tiu eksterulo kaj la diktatkajeroj, portendaj al doktoro Kreutzkamm malaperis. Alia eksterulo tion konigis al ni. Kaj ni komprenis, ke ni devus kuregi malsupren kaj liberigi la malliberulon."

"Ĉu vi liberigis lin?" demandis la instruisto.

"Jes", kriis kvar de ili, nur Uli silentis. Li taksis sin neinda jesi tian demandon.

Doktoro Bökh rigardis al la ŝvelinta okulo de Matias kaj al la fendita lipo de Johnny. "Ĉu iu estis vundita", li demandis.

"Tute ne", diris Matias, "neniu".

"Sole la diktatkajeroj", opiniis Sebastian.

Martin rigardis lin tiel sovaĝe, ke li interrompis siajn vortojn.

"Kio okazis pri la kajeroj?" demandis Justus.

"En la kelo ilin oni bruligis antaŭ la okuloj de la ŝnurita kaptito", diris Martin. "Ni nur trovis la cindron."

"Martin havas la cindron en sia naztuko" gaje Matias deklaris. "Kaj mi donacos urnon por ĝi."

Doktoro Bökh por momento ekridetis, sed tuj li ree rigardis severe.

"Kaj kio okazu nun?" li demandis.

"Morgaŭ mi verkos liston", diris Martin. "Kaj ĉiu klasano nomu al mi la korektojn pri diktatoj depost la aŭtunaj ferioj. Mi notu ĉiujn korektojn kaj transdonos la liston al doktoro Kreutzkamm komence de la instruado. Kaj la lastan, ne korektitan diktaton ni reskribu."

"Diablon, diablon" flustris Matias kaj ektremis.

"Mi ne scias, ĉu tio kontentigos doktoron Kreutzkamm", diris Justus. "Ĉiujn rimarkojn vi eĉ ne scios parkere. Tamen mi devas diri al vi, ke mi aprobas vian konduton. Vi kondutis senmakule. Vi buboj."

La kvin infanaj vizaĝoj brilis kvazaŭ kvin etaj plenlunoj. La bela Teodoro provis rideti, sed li malsukcesis.

"Sed entute restas kontraŭleĝe", diris Bökh, "ke vi sen permeso forlasis la lernejon. Eksidu sur la sofo! Vi estas lacaj. Ni pripensu, kio estas farebla."

La kvin buboj eksidis sur la sofo kaj rigardis fidoplene al ilia Justus. Doktoro Bökh iris en la ĉambro tien kaj reen kaj diris fine: "Oni povis pritrakti la okazon tute senprobleme. Do oni povus konstati, ke vi sen permeso forlasis la lernejon. Kian punon oni kutime ricevas por tia ago, Sebastian?"

"Forirmalpermeso por du semajnoj", respondis la knabo.

"Sed oni ankaŭ povus prijuĝi la ceterajn cirkonstancojn", daŭrigis Justus. "Kaj se oni faras tion, estas vere, ke vi devis absolute forlasi la lernejon kiel fidindaj kamaradoj. Vi devis kuri en la urbon. Via peko nur estis, ke vi forgesis peti permeson."

Li iris al la fenestro kaj elrigardis. Kun forturnita vizago li diris:

"Kial vi ne demandis min? Ĉu vi ne fidas al mi?" Li turnis sin: "Tiam mi mem meritus punon. Tiam mi mem estus kulpa pro viaj eraroj!"

"Tute ne, kara sinjoro Justus!" kriis Matias hezite, plibonigis sin tuj kaj diris senkonsile: "Tute ne, kara sinjoro doktoro. Espereble vi scias, kiom ni ..." Li hontis kaj ne povis diri, ke ili amis la viron apud la fenestro.

Martin ridis: "Antaŭ kiam ni ekiris, mi momenton pripensis, ĉu ni demandu vin. Sed mi sentis, ke tio estus malĝuste. Ne pro mankanta konfido, sinjoro doktoro. Mi mem ne precize scias, kial mi tion ne faris."

Tio estis afero por la sagaca Sebastian. "La afero estus do tute logika", deklaris li. "Ekzistis nur du eblecoj: Aŭ vi estus rifuzinta, kaj ni estus agintaj kontraŭ via malpermeso. Aŭ vi efektive estus permesinta nian foriron, kaj se estus okazinta io malagrabla al iu, vi respondecus. Kaj la aliaj instruistoj kaj la gepatroj kritikus vin!"

"Iel tiel", aldonis Martin.

"Vi estas respektinde respondecema" respondis la instruisto. "Vi ne demandis min nur por ŝpari al mi malagrablaĵojn? Nu bone! Vi laŭ via arda deziro estu punotaj. Mi malpermesas al vi la foriron por la unua forirtago post la ferioj. Ĉu per tio la doma ordo estas observata?" Bökh rigardis al la bela Teodoro.

"Kompreneble, sinjoro doktoro", tiu rapidis respondi.

"Kaj tiun tagon dediĉitan al la puno vi estu miaj gastoj por kafo. Tion la doma ordo ne entenas. Sed mi ne kredas, ke io estas kritikinda. Aŭ?" -- ree li rigardis al la plej supra klasano.

"Tute ne, sinjoro doktoro", flustris la bela Teodor, sed li koleregis.

"Ĉu vi konsentas la punon?" demandis Bökh.

Gaje la knaboj kapjesis kaj puŝis unu la alian per la kubutoj.

"Bonege!" kriis Matias. "Ĉu ni ricevos kukon?"

"Ni tion esperu", opiniis Justus. "Kaj antaŭ kiam mi foririgas vin, mi volas rakonti al vi historion, ĉar mi ete sentas, ke via konfido al mi ne estas tiel forta, kiel estus bone por vi kaj kiel mi ĝin deziras.

La bela Teodoro volis senbrue forlasi la ĉambron. "Ne, ne, nur restu ĉi tie!" diris Bökh. Poste li eksidis malantaŭ la skribotablo kaj turnis la seĝon, ke li povu rigardi la fenestron. Eksteren, al la vintra vespero.

"Okazis antaŭ ĉ. 20 jaroj", li rakontis. "Jam tiam vivis ĉi tie knaboj, similaj al vi. Kaj ankaŭ tiam estis tiaj severaj altklasanoj! Kaj ankaŭ doma instruisto. Kaj tiu loĝis en la sama ĉambro, kie ni sidas. Pri unu el la etuloj, dorminta en ferlito, sidinta en via klasĉambro kaj manĝinta en la manĝosalono, temas la historio. Estis bona, diligenta knabo. Li provis ribeli kontraŭ maljustaĵoj kiel Martin Taler. Li interbatiĝis kun samaĝuloj kiam devis esti, kiel Matias Selbmann. Kelkfoje li dumnokte sidis sur la fenestra breto kaj sopiris hejmen kiel Uli von Simmern. Li legis eksterordinare saĝajn librojn, kiel Sebastian Frank kaj kelkfoje li kaŝis sin en la parko kiel Jonathan Trotz."

Kviete la knaboj sidis unu apud la alia kaj aŭskultis sindone.

Doktoro Bökh daŭrigis: "Iutage la patrino de la knabo grave malsaniĝis. Ĉar ŝi certe estus mortinta hejme, oni transportis ŝin en nian urbon al la malsanulejo. Ni ja scias, kie ĝi situas. Jen, ĉe la alia fino de la urbo. La granda ruĝa brikokonstruaĵo, kun la izolitaj barakoj en la ĝardeno.

La eta bubo estis tiam tre nervoza. Li ne havis kvietan minuton. Kaj iutage li rapidis for, ĉar lia patrino fartis tre malbone. Li tute simple forkuris el la lernejo tra la urbo al la malsanulejo. Tie li sidis ĉe la lito de la malsanulino kaj tenis la varmegajn manojn de ŝi. Fine li promesis reveni la venontan tagon. Por la venonta tago li havis elirpermeson. Poste li rapidis reen tra la urbo.

Ĉe la lernejo jam atendis plej supera klasano lin. Estis unu el tiaj, ne sufiĉe maturaj por uzi la potencon tre grandanime. Li demandis la knabon, kie li estis. Sed la knabo silentis kaj prefere estus formordinta sian langon ol rakonti al tia homo, ke li venas de sia malsana patrino. Pune la plej supera klasano malpermesis al li la foriron por la venonta tago.

La postan tagon la knabo tamen forkuris. Lia patrino ja atendis lin. Li rapidis tra la interna urbo. Unu horon li pasigis sidante ĉe ŝia lito. Ŝi fartis pli malbone ol la pasintan tagon. Ŝi petis lin, reveni morgaŭ. Li promesis tion kaj kuris en la lernejon. La plej supera klasano jam estis informinta la doman instruiston, ke la knabo ree forkuris, spite la malpermeson. La knabo nun devis veni al la doma instruisto, en tiun ĉi turan ĉambron. Kaj li staris, antaŭ dudek jaroj precize tie, kie vi ĵus staris. La doma instruisto estis severulo. Li ne apartenis al tiuj, al kiuj konfidis la knabo! Li silentis. La doma instruisto atentigis lin, ke li ne rajtas forlasi la lernejon dum kvar semajnoj.

Sed la sekvan tagon li ree estis for. Kiam li revenis, oni venigis lin al la direktoro de la gimnazio. Kaj tiu punis lin per du-hora karcero. Kiam la direktoro la sekvantan tagon malŝlosigis per la pedelo la karceron, por viziti lin kaj paroli kun li, sidis tie tute alia knabo! Tiu estis amiko de la forkurinto. Li lasis sin malliberigi, por ke la alia povu viziti sian patrinon."

"Jes", diris doktoro Bökh, "tiuj estis du amikoj. Ili studis komune. Ili loĝis komune. Ili ankaŭ ne disigis, kiam edziĝis unu de ili. Sed ties edzino ricevis infanon. Kaj la infano mortis. Kaj la edzino mortis. Sed tiun ĉi tagon, kiam la edzino estis entombigita, la viro malaperis. Kaj lia amiko, kies historion mi al vi rakontas, neniam plu aŭdis ion pri li." Doktoro Bökh apogis la kapon en la manon kaj havis tre malgajajn okulojn.

"La direktoro", li fine daŭrigis, "furiozis, kiam li staris en la karcero kaj rimarkis la trompon. Sed la enkarcerigita knabo raportis, kial lia amiko kuris en la urbon, kaj la tuto finiĝis bone. Sed la knabo, kies patrino kuŝis en la malsanulejo, decidis tiam, ke li volas fariĝi en tiu ĉi lernejo doma instruisto. Por ke la knaboj havu homon, al kiu ili povu raporti ĉion, kio malpezigas iliajn korojn.

Justus ekstaris. Lia vizaĝo estis afabla, sed malserena. Longan tempon li rigardis la knabojn. "Kaj ĉu vi scias, kiel nomis sin la knabo?"

"Jes", diris Martin, "li nomis Johano Bökh".

Justus kapjesis: "Kaj nun malaperu, banditoj!"

Ili ekstaris kaj solene kliniĝis. Mallaŭte ili forlasis la ĉambron. La bela Teodor preteriris kun mallevita kapo.

Sur la ŝtuparo diris Matias: "Por tiu ĉi viro mi lasas pendigi min, se estas necesa".

Uli aspektis, kvazaŭ li plorus interne kaj diris: "Ankaŭ mi".


Piednotoj

(1) La 24a decembro.
(2) Justus = ŝerca nomo por instruisto, ŝatata pro sia justemo.
(3) Eksterulo estas lernanto ne loĝanta en la lerneja pensiono.