Enkomputiligis Don HARLOW |
El la Pola Es-isto 1912. Pri J. K. la Enciklopedio donas nur lian naskiĝdaton, sed li ne vivas jam. Li estis unu el la talentaj poetoj antaŭ la 1-a mondmilito. Lia orig. poemaro "Melodioj de l' nokto" aperis 1914.
Malaperis jam suno, la ora En nigreta jen dronas purpur', La ĝardeno multarta, multflora ... Ĝi endormas ... aŭdigas la ĥora Nokto preĝon de l' tuta natur'... Lunradioj glit-iras serpente Tra la arboj, floraro kaj jen En fontano rebrilas arĝente ... En la lumo mistera silente Endorminta jam kuŝas ĝarden'. Surda regas silent' en aero, Nur je perloj gutiĝas fontan'. Nur la floroj murmuras sur tero, nur en brusto la koro-mistero Ion flustras ... Nur tremas la man'. |