Enkomputiligis Don HARLOW

Iom pri la aliteracio

de Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 44-45


Ofte oni aŭdas, ke la rimeblecoj en la Esperanta poezio preskaŭ eluziĝis. Tio certe estas troigo, kvankam certe multaj kunrimaĵoj iom post iom fariĝas gurditaj kaj banalaj kiel okazas en ĉiuj lingvoj: koro -- floro -- oro -- doloro. Duonrimoj, kie la konsonantoj samas kaj la vokaloj malsamas (beno -- suno; monto -- vento; maro -- deziro), ofte ne malpli trafaj ol plenrimoj ankoraŭ trovis nur sporadan favoron ĉe Esperantaj poetoj, -- jen ekz. do preskaŭ nekoloniita tereno sur la kampo de rimado. (Parenteze: mi ne tre ŝatas duon-rimojn de la speco zorgo -- mortodeziro -- ilo, kie la vokaloj samas kaj la konsonantoj malsamas, kvankam parencaj; por mi la konsonantoj estas subportaj blokoj neniel por esti molestataj, la vokaloj male genras kun fluidoj: plenigas interspacojn varie laŭ tono kaj humoro. Sed pri gustoj ne gravas ...). Malgraŭ emo de multaj poetoj uzi dube necesajn neologismojn pli-malpli nur por la rimo, mi tamen kuraĝas diri, ke la silabrimado neniel estas tiel elsuĉita kiel plendas kelkaj karaj pledantoj de la neologisma skolo. (Per ĉi tio mi absolute ne volas kritiki la uzadon de neologismoj por senca nuancigo: ĝi male meritas laŭdon en plej oftaj kazoj). Vi diligentaj esplorantoj sur la kampo de silabrimado, ne malesperu leginte Kalocsay'on!

Mi diris: silabrimado, sed ni tro facile forgesas, ke efektive ekzistas du specoj de rimado: tiu de silaboj kaj tiu de unuopaj literoj -- la aliteracio. Aŭdinte pri aliteracio la sperta Esperantisto tuj ekpensas pri la kaloĉaja:

Vokas voĉ' de Veinemoinen,
vibras vok' en vaga vento,
kaj ĝin muĝas malproksimaj
montoj, maroj murmurantaj,

aŭ pri la virtuoza koncepto de' nia Auld:

de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta,

kie la literrimoj servas por atingi specialan etoson aŭ belefekton. Ili ne estas uzataj pro ia devigo aŭ regulo, -- sed jen mi fine ektuŝis mian temon: enkonduko de certa speco de aliteracia uzado kiel deviga regulo en certa speco de versformo. Ĉi tion mi volas iom klarigi priskribe, sed la tujsekva poemo devas servi kiel montro pri la reguloj en praktiko.

Dum la lastaj kvarcent jaroj sole islandanoj aplikadis aliteracion kiel regulon en la poezio. Antaŭe kaj precipe en la antikva tempo ĝi estis aplikata ĉe ĉiuj ĝermanaj popoloj. Ĉe latinaj poetoj ĝi apenaŭ troviĝas kaj nuntempe ekz. ĉe anglaj kaj germanaj poetoj nur okaze sen ia reguleco. La kaŭzon de la origino de aliteracio ĝuste en malnovĝermana poezio oni provis i. a. klarigi tiel, ke la emo en ĝermanaj lingvoj akcenti la unuan silabon de vortoj ludis ĉi tie gravan rolon; silabo, kiu kaj komencas vorton kaj samtempe estas ĉefakcenta estas sendube la plej sencoporta parto de la vorto kaj sekve indas je plej da varto kaj atento. Ne estas simpla hazardo, ke ĝermana poezio aplikis la literrimadon unue kaj silabrimadon nur pro influo de latino-eklezia poezio mezepoka.

Esperanto partoprenas multajn el la ĉefaj karakteraĵoj de la romanidaj lingvoj, i. a. pri la akcentado, kiun ĝi rigide tenas ĉe la antaŭlasta silabo. Ĉi tio kreas situacion ne sufiĉe atentatan de aliteraciemuloj. Aliteracio estas senefika se ĝin ne subportas ĉefakcento. (Mi aludas al la sona dinamiko kiel ĝi manifestiĝas en deklamado, sed ne al la vida impreso). Pretendi ke amo - amaro, koro - konsento, mita - modelo estas kiel aliteraciaĵoj ne havas sencon. Kontraŭe morto - amaro, sankta - konsento, daŭra -modelo prezentas tute taŭgajn kaj klare koncepteblajn literrimojn (tamen nur post iometa alkutimiĝo por kelkaj, supozeble, dum la afero ankoraŭ estas tro freŝe noveca; sed ni devas adapti nin al historiaj principoj, ĉu ne?)

Mi ne arogas al mi dikti "striktajn" regulojn pri apliko de aliteracio en Esperantopoezto. Tamen, jam tiom tuŝinta la temon, mi mallonge proponas jenojn:

1) Rigardi kiel aliteracion nur komencan samliterecon de akcentsilaboj. Ĉi tio estas absoluta por konsonantoj (krom okaze ĉe, s, z, ŝ, ĵ; c, ĉ, ĝ), sed ankaŭ estas allaseble kunrimi malsamspecajn vokalojn en kazo de neceso.

Ekzemploj: "Rajdis Sigrun
al
reĝo brava"

"salutis kise
kapon subkaskan"

"Post ba
talo
trakto fia"

"
Iris viziti
indan Helgi"

"kiu pli
alte
iras ol bestoj",

2) Konsonant-grupoj sk, sl, sm, sn, sp, st; gn; ps, tr, kr, kl, bl, gl kaj eble kelkaj pliaj prefere paru kun samspecaj grupoj (sp kun sp, ktp.). Mi rekomendas ĉi tion absolute almenaŭ en kazoj de sp, st, sk.

3) Ne tro balastigi la versojn per aliteracio (krom por atingi specialan sonimitan efikon); konsilinde estas parigi du sinsekvajn versojn per samspeca aliteracio, kaj ne estu pli ol du verspiedoj inter aliteracieroj.

4) Laŭregule uzi aliteracion prefere nur en versoformoj sen silabrimoj, kiel ekzemplas la ĉiposta traduko el la antikva literaturo islanda.


Estas ĉiam necese esplori novajn teĥnikojn kaj adapti malnovajn al la juna Esperanto-poezio, krom disvolvi samtempe ties proprajn latentojn. La Esperanta literaturo devas esti internacia en sia naturo, en ĝi nepre devas kaldroni bonaj kaj malbonaj (!) influoj el la literaturoj de iuj nacioj; sekve ĝi havas eblecojn doni al la mondo ion tre grandan, altan, inspiritan. Kaj se okaze iu averte levas fingron per "ne tro krude, ne tro trude", mi ankaŭ kapricas aldoni: "ne tro prude, amikoj ..."