Enkomputiligis Don HARLOW

Ne avidu!

de Izaak Lejb PEREC

eljidigis Marek WAJSBLUM

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 32-35


La unua legendo de moralfundamenta rakontotrio aperis ĵus en nia revuo. (p. 263, 1957). La tria legendo aperos en iu el la sekvaj n-roj. Tiuj legendoj estas belaj ekzemploj de paralelismo en diversaj popolkulturoj.

Kiel konate, ĉiu judo havas la devon plenumi la tutan Torah (1). Kaj kion li ne sukcesas plenumi dum unu enkarniĝo, tion li devas kompletigi en la dua; kion li kulpos en unu enkarniĝo, li devos kompensi en la sekvanta. Ĉar la animo devas al la Trono de l' Superulo tuta kaj senmanka, pura kaj senmakula. Kaj tial tiuj, kiuj sukcesis plenumi la tutan Torah, estas forigataj antaŭ sia destina tago, sen doloro pro disiĝo de la animo kaj karno, sen neceso pasigi purigon.

Kaj jen grandaj cadikoj (2) beatiĝas post unu enkarniĝo, post du enkarniĝoj; simpla mortulo (ne pri vi estu parolate!) povas reenkarniĝadi cent-kaj-cent foje kaj iuj devos reenkarniĝadi ĝis fino de tempoj, ĝis la lasta juĝo, kiam la makulhavaj animoj estos vokataj al la Valo de Jehoŝafat aŭ Jezreel (3).

Mi ne vagu tamen tro fore. Mi volas rakonti al vi kiel iam necesiĝas aldona reenkarniĝo pro iu bagatelo, pro iu neniaĵo kaj kiel falinte unufoje, oni kutimas faladi pli kaj pli profunden.

Iam iu granda cadiko estis finonta sian serion da enkarniĝoj en la mondo. La animo estis jam flugonta supren, al sia hejmo, al la Trono de Superulo, el kiu ĝi estis iam elhakita -- pura kiel puro, kiel la oro mem. Kaj supre oni jam preparas lokon, oni jam kuras al la pordego de l' ĉielo por bonvenigi la puran animon -- sed lastmomente la ĝojo estis malhelpita.

En sia fina enkarniĝo la cadiko estis homo de malmultaj bezonoj, ne zorganta pri plezuroj de l' mondo; li sidis super la teologiaj traktatoj kaj studadis. Unuvorte -- asketo. Tial do bedaŭrinde (ne pri vi estu parolate, nek pri iu ajn bona judo estu parolate!) lia agonio estis penega provo, ĉar la karno neniel volis ellasi la animon kaj descendi en malhelan tombon.

La karno lamentis: -- Mi ja tute ne vivis! Mi ne havis mian vivporcion!

Kaj ĉiu korpero luktis kontraŭ l' Anĝelo de l' Morto.

La koro diris: -- Mi ja tute ne estas sentinta!

La okuloj: -- Ni ja vidis nenion!

La manoj: -- Kion do ni estas tenintaj?

La piedoj: -- Ĉu ni estas ien marŝintaj? Ni eĉ ne paŝis el tiu ĉambro!

Kaj same ĉiuj aliaj korperoj.

Kal la anĝelo sendita por preni la animon de l' cadiko devis lukti kun ĉiu membro, kun ĉiu vejno, kun ĉiu sangoguto de la karno, ĉar ĉiu el ili tenadis la animon kvazaŭ per tenajloj kaj li devis barakte elŝiradi ĝin kvazaŭ noblan rozon el inter akraj dornoj. Kaj tial la sufero de l' agonio estis tiel granda, kaj la turmento pro la disiĝo de l' animo kaj karno estis tiel intensa, ke la cadiko en la lasta momento ne eltenis kaj jam post la lasta konfeso, per sia lasta spiro aŭdigis ĝemon. Kaj la ĝemo estis ĝemo de envio: li enviis tiujn, kies agonio estis facila. Li ekavidis malpli penegan morton! Kaj mankis jam tempo por penti pri la envio! Kaj ĉar li malobeis la ordonon: "Ne avidu" (judo ja ne devas avidi por si eĉ facilan morton), malaperis la vojo supren kaj refermiĝis la ĉiela pordego. Kaj li estis devigita ankoraŭfoje enkarniĝi por ke li povu ripari sian kulpon rilate al la ordono: "Ne avidu!".


En la ĉiela regno tamen oni multe kompatis lin. Parto de la anĝelaro eĉ koleris je la Anĝelo de l' Morto, ke li ne estis prokrastinta pluan momenton por lasi tempon al la cadiko por pentofaro. Restas nur unu rimedo: oni faciligu al la cadiko lian surteran migron, oni donu al li tian vivon, tian beatan feliĉon, ke nenio manku al li, ke li eĉ ne povu avidi ion ajn, ke nenio estu dezirebla al li. Kaj oni sekurigis al li ankaŭ facilan morton.

Aŭdas tion la Kontraŭulo de l' Ĉielo kaj ridetas. Tiel facile li ja ne ellasos lin el sia mano!


Tiel do la cadiko reenkarniĝis ankoraŭfoje kaj en la reenkarniĝo li fariĝis Reb Zajnvele Parisover (4).

Kiu estas Reb Zajnvele Parisover?

Tia judo, ke pri ĉiu judoj estu same parolate! Unuaranga! Kaj kio mankas al li? Lernon li havas pli grandan ol rabeno; se li kantas, li kantas pli bele ol sinagoga kantisto; recitanto de Torah li estas pli bona ol litova instruisto (5). Kaj edzinon li havas -- veran trezoron, kaj infanojn modelajn, kaj enspezon komfortan. Kaj krome domon plej belan en la urbo. Kaj el tiu domo fluas donoj plej belaj. Kaj ĉe la domo estas belega sukkoh (6) ornamita per diversaj citrusoj el la Lando de Izraelo. Kaj al kiu apartenas la plej bela ethrog en plej valora arĝenta skatolo? (7) Al Reb Zajnvele! Kaj kiu estas la plej honesta arbitro kaj la plej saĝa konsilanto? Reb Zajnvele! Ĉu li avidu postenon de sinagoga estrarano? Ĉiuj estraranoj eĉ manon ne metus en malvarman akvon sen lia konsilo! (8). Eĉ pedelo ne moviĝos sen lia kapjeso!

Kontente sidas Reb Zajnvele je labortagoj same kiel je festotagoj. Kaj liaj okuloj lumas sub lia alta frunto, kvazaŭ ĉe vera saĝulo el antikvaj tempoj. Kiam li malfermas sian buŝon, perloj ŝutiĝas! Bela viro li estas -- imperiestra! Blanka, krispa barbo, mustela ĉapo kun arĝentaj haroj, velura kaftano kun pasamentoj kaj arĝentaj agrafoj. Unuvorte, saĝo kaj belo en unu tuto ...

Oni pensus: Certe la lasta enkarniĝo?

Ba! Tiel estus, se ne la Kontraŭulo de l' Ĉielo ...


Iutage la Kontraŭulo de l' Ĉielo iris kaj ŝajnigis sin fremdulo, iu aliloka junulo, iom ĝiba, tute nerigardinda. Je iu vintra vespero li venas je la preĝa horo al la Bejth-Hamidraŝ kaj sidiĝas ĉe la forno. (9).

Memkompreneble, Reb Zajnvele invitas lin al vespermanĝo: li ja ĉiam penas bonfari al migrantoj. Do la ĝibulo iras al Reb Zajnvele por vespermanĝo. Kaj li manĝas. Inter unu manĝo kaj la alia oni parolas. Kompreneble, pri Torah. Filo de Reb Zajnvele, aŭ eble lia bofilo, komencas kaj implikiĝas en iun malfacilan problemon; ĉies okuloj turniĝas al Reb Zajnvele. Li ja certe ordigos ĉion! Reb Zajnvele ridetas, dume tamen li komisias al la fremdulo la honoron reciti postmanĝan benon. La fremdulo faras la benon kaj Reb Zajnvele ekparolas kaj parolas parolon tiel klaran kaj tiel puran, kvazaŭ sterniĝus antaŭ li longa, senbara kaj larĝa sledvojo, blanka, klara ĝishorizonte kaj glata kvazaŭ tablo -- nur jungu sledon kaj veturu! Sidas filoj kaj bofiloj kun siaj animoj enorele kaj sorbas la tutan paroladon. Kaj la ĝibulo sidas kaj strabas malicokule kaj ridetas per siaj maldikaj lipoj. Rimarkas tion Reb Zajnvele kaj demandas lin:

-- Ĉu vi ne samopinias?

La ĝibulo respondas impertinente: -- Tute ne!

Reb Zajnvele demandas: -- Kial ne?

La ĝibulo komencas klarigi la kialon kaj kia diskuto ekiĝas!

La ĝibulo kirlas kaj miksas Talmudon kaj Komentarojn (10), pafas per rabenaj interpretoj, kvazaŭ per ardaj karboj, kvazaŭ per ardaj karboj, kvazaŭ per akraj pikiloj, jen de tiu, jen de alia flanko hajligas aŭtoritatajn opiniojn. Kaj parolante, la ĝibulo kreskas kaj kreskas liaj okuloj kaj kreskas malico en liaj okuloj. Kaj liaj vortoj fariĝas pli kaj pli brulaj, pli kaj pli pikaj kaj li kvazaŭ embuskas Reb Zajnvele per bruldorna heĝo. Kaj Reb Zajnvele sentas sin ĉiam pli kaj pli strikte ĉirkaŭata -- nek eliro, nek foriro, neeble eĉ ekspiri. Liaj filoj kaj bofiloj ankaŭ konfuziĝas; neniu venas helpi al Reb Zajnvele. Kaj la heĝo ĉirkaŭ li kuntiriĝas pli kaj pli, pli kaj pli proksima al lia korpo. Kaj Reb Zajnvele eksentas svenemon kaj korpremon kaj spiro mankas al li. Li leviĝas kaj eliras por kapti iom da spiro, por iom regajni sian ekvilibron kaj sinregon. Li sentas, ke funde li tamen pravas, ke la ĝibulo estas nur ĵonglisto, ke li nur ŝutas hajlon, kiu degelinte lasos nenion, nur akvon. Necesas nur ordigi siajn pensojn ... (11)

Kiel dirite, estis vintra nokto. Kaj kiam Reb Zajnvele eliris, la foirejo estis sternita per freŝe falinta fajreranta neĝo kaj supre sur la ĉielo flagris miloj da steletoj. Kaj Reb Zajnbele ekspiris libere. Kaj lia menso kvietiĝis kaj klariĝis. Kaj subite liaj okuloj malfermiĝas kaj li ekvidas, ke la dorna heĝo per kiu la ĝibulo estis ĉirkaŭbarinta lin, ektremas kaj ekŝanceliĝas sur la neĝo. Kaj li rigardas pli atente kaj, ekvidas, ke la heĝo tute ne estas unueca, ke estas breĉoj en sennombraj lokoj, ke tie kaj ie malfermiĝas pordetoj. Kaj plue ŝajnas al li kaj li rimarkas, ke ĉe la pordetoj ĉi tie staras iu gaono (12), tie iu rabena interpreto, plue iu komentaro kaj ili palpebrumas al li tute amike, ili vokas al li: "Zajnvele, tio estas falsa heĝo, iluzia, venu ĉi tien, mi trakondukos vin, jen tie kuras la vojo, jen la ŝoseo..."

Kaj Reb Zajnvele ridetas kaj pense aliras la pordeton kaj vidas, ke eliro malfermiĝas, libera vojo, tuta vasta mondo! Kaj li ekmemoras: tiu gaono diris tiel, alia rabena interpreto opinias tion kaj alion, jen argumento el la traktato de Raŝi ... (13). Li ekstaziĝas. Kaj tiel li promenas kaj repromenas tra la tuta Talmudo kaj ties komentaroj -- ĉie libera mondo! Nu, li montros al tiu ulo, al la gasto! Ĉio fariĝas klara kvazaŭ la klara neĝo, ĉio hela kvazaŭ la helaj steletoj sur ĉielo! Kaj li ne konscias, ke samkiel pense li migras tra vastoj de l' Torah, tiel lial piedoj portas lin tien kaj reen tra la foirejo kaj el la foirejo pli kaj pli eksteren, tra la neĝo. Li jam delonge forlasis la foirejon, la urbeton -- jam videblas neniu domo, neniu tegmento, tute nenio. Li marŝas eksteren tra la neĝo, en vastan kampon, senbaran, senliman, en vastan klaron, same blankan kaj fajreran kiel la menso de Reb Zajnvele.

Subite tamen li haltis ektreme.

Peza nubo subite kurtenis la ĉielon, estingiĝis la fajrerantaj steletoj kaj vasta ombro kuŝiĝis kaj malheligis la brilan neĝon. Kaj subite, kune kun la ĉielo kaj tero, malheliĝis la menso de Reb Zajnvele. Li ekkonscias, ke li perdis vojon tra la neĝo, ke lia penso jam perdis la vojon: li jam ne scias kie li estas, kien iri ...

Li ekvidas fore flokon da fumo volviĝanta al ĉieIo. Li konkludas, ke tio estas indiko pri iu najbara loĝloko. Frostanta, lacega kal ĝisfunde de l' animo depremita, li iras al la fumo kaj venas al mizera, kaduka drinkejo. Li eniras en la fumplenan ejon kaj haltas ĉe la pordo. Neniu rimarkas lin. Li staras tie kaj rigardas. Ĉe la bufedo, inter drinkaĵoj kaj gustaĵoj, dormetas maljuna kamparanino. Tra la fenestroj kun rompitaj vitroj en- kaj elblovas malseka, frosta vento. Flanke staras kameno kaj en la kameno brulas kaj knaras kaj flagras sekaj ŝtipoj. Laca kaj frosta, li volas aliri, varmigi sin, li ekvidas tamen, ke ĉiuj lokoj ĉirkaŭ la kameno estas okupitaj. Ĉirkaŭe sidas ebrietaj kamparanoj, ĉiu kun lada taso da brando en unu mano kaj kun salita haringo aŭ peklita kukumo en la alia. Ili tostas unu la alian, la vilaĝanoj, kaj iliaj vizaĝoj flamas kaj iliaj okuloj brilas pro amikeco kaj plezuro. Jen kaj jen kliniĝas unu al la alia kun kisoj kaj larmoj pro granda amikeco kaj ree oni drinkas kaj almanĝetas ...

Kaj ĝuste tiam Reb Zajnvele, kiu en lerno superis rabenon kaj en kantado sinagogan kantiston, kiu en recitado de Torah superis litovan instruiston, kiu havis bonegan domon, trezorvaloran edzinon, modelajn infanojn, plej belan sukkoh kaj admirindan ethrog, la Reb Zajnvele, kiu estis la plej bona konsilanto, la plej honesta arbitro, la plej malavara kontribuanto al ĉiuj bonfaraj aferoj -- ĝuste tiam li perdis memkontrolon kaj starante meze de la drinkejo, en lade rigida surtuto, sub kiun penetradis vento, frostigante lian ŝvitantan korpon -- tiam do Reb Zajnvele en profundo de sia koro ekenviis ĉiun el la kamparanoj kiuj sidis ĉe la varma kameno, drinkante brandon el ladaj tasoj kaj almanĝetante pecetojn da salita haringo aŭ dolĉa kukumo kaj babilis pri bagateloj kaj vulgaraj aferoj ...

Kaj komenciĝis nova serio da enkarniĝoj.


Piednotoj

(1) Torah (Leĝo) -- la tuto de moralaj, juraj kaj ceremoniaj preskriboj de la juda religio.
(2) Cadiko (Justulo, Pravulo) -- homo, kiu pro kulmina kapablo de spirita sperto fariĝas peranto inter la mondo kaj transcendo. Cadikoj estas gvidantoj de hasidoj.
(3) Jehoŝafat (Jehovo juĝis) -- en la Valo de Jehoŝafat estos kolektitaj ĉiuj nacioj por la lasta juĝo. Jezreel (Dio semas) -- la Valo de Jezreel, granda ebenejo en Izraelio, estis historia batalejo de nacioj.
(4) Reb (Majstro) -- titolo uzata por personoj estimataj pro lerno aŭ socia pozicio. Rabbi (Mia Majstro) -- respekta titolo donata al spirita gvidanto. Rabboni (Sinjoro mia Majstro) -- esprimo de plej alta estimo kaj submetiĝo al spirita gvidanto. La vorto rabeno, signifanta gvidanton de sinagogo, estas korupta formo de rabboni.
(5) Litovaj bibliaj erudituloj estis konataj pro sia granda lerno, preskaŭ ĵonglista disputa lerto, subtila argumentado kaj belsona recitado de la biblio.
(6) Sukkoh -- budo konstruita el branĉoj. La Festo de Tabernakloj (kiu estas samtempe la Festo de Rikoltfino) en la monato Tiŝri (laŭ juda kalendaro), estas solenata de ĉiu familio en budo kun tegmento plektita el branĉoj por rememorigi la migradon en dezerto post eliro el Egiptio.
(7) Ethrog -- citrusa frukto uzata ĉe diservoj kaj preĝoj dum la Festo de Tabernakloj por simboligi agrokulturan karakteron de la festo.
(8) Parolfiguro signifanta, ke ili ne entreprenus eĉ plej bagatelan kaj sendanĝeran agon.
(9) Beth-hamidraŝ (Domo de l' esploro, Domo de l' komento) -- mezgrada biblia lernejo; ĝi servis ankaŭ al plenaĝuloj por studoj, diskutoj kaj prelegoj. Ĉiu pia judo havas devon studi la Torah dum sia tuta vivo. Ĝi estis ankaŭ noktazilo por migrantaj studantoj kaj erudituloj. Riĉaj aŭ eĉ nur bonhavaj judoj sekurigadis nutron al malriĉaj studantoj kaj erudituloj gastigante ilin ĉe sia familia tablo.
(10) Talmudo (Instruo). -- kolekto de teologiaj, juraj, filozofiaj k. s. traktatoj, komentaroj kaj diskutprotokoloj de aŭtoritataj verkistoj kaj akademioj ĝis la III jarcento p.K.
(11) Laŭ judaj teologoj, studo pro persona ambicio kaj ne por humila malkovrado de vero kaj diskuto pro vanto, nur por demonstri lernon, estas unu el plej grandaj spiritaj pekoj, sed la kulmina peko estas diskuto celanta ne komunan esplorpenon, sed nur konfuzon kaj hontigon de kontraŭulo. Tia konduto egalas spiritan murdon. Ilustras tion legendo prilaborita de Perec en lia rakonto "Memofero".
(12) Gaono (Ekscelenco) -- titolo de rektoroj de judaj akademioj en Sura kaj Pumbeditha (Mesopotamio) en posttalmuda epoko. La titolo estis iam uzata ankaŭ por eminentaj rabenaj verkistoj.
(13) Raŝi -- inicialoj de Rabbi Salomono ben Izaak el Troyes (Francujo) 1040-1105, aŭtoro de modela komentaro al Talmudo.