Enkomputiligis Don HARLOW

Komenco de longa vojo

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 27-29


La fotografio estas arto, kiu helpe de kemia efiko de lumsentemaj materioj povas registri lumojn kaj prezenti bildojn. Proksimume tiel difinus ĝin enciklopedio. Mallonga frazo kaj granda arto, pri kiu ni povis legi en la lasta n-ro de la pasinta jaro (Senvorta Esperanto) kelkajn interesajn detalojn. En la nuna mallonga artikolo ni intencas nur mencii kelkajn faktojn pri tiu periodo de la fotografado, kiam ĝi nur ekevoluis por iĝi la nuna perfekta "senvorta Esperanto".

La unua pioniro estas germana kemiisto, J. H. Schulze, kiu jam antaŭ 230 jaroj, precize en 1727 esploris la lumsentemon de la arĝentsaloj. Kvindek jarojn poste sveda apotekisto, la estro de la apoteko en Köping, Carl Wilhelm Scheele, kies genio per modestaj rimedoj ellogis brilajn rezultojn, fundamentantajn multrilate la modernan aspekton de certaj branĉoj de la kemio, konstatis, ke la bluaj kaj violaj radioj de la sunspektro donis multe pli nigrigan efikon ol la ruĝaj. Li konstatis same, ke ĉe la nigriĝo de la klorarĝento la nova produkto kontraste al la klorarĝento mem, ne estas solvebla per amoniako kaj ĝi estas metala arĝento.

La granda paŝo antaŭen okazis en 1802, kiam du angloj, T. Wedgwood kaj H. Davy produktis lumsenteman paperon, konvenan por aperigo de negativa ombrobildo tiel, ke ili mergis ordinaran paperon en solvaĵon de arĝentnitrato. Sed tiuj ĉi bildoj nepre malaperis, kaj tial la inventaĵo havis nur teorian gravon, sed nenian praktikan signifon.

Franca altranga oficiro N. Niepce okupis sin pasie pri kemio; lin kaptis la problemo krei malefemerajn bildojn. Por tio li eksperimentis per diversaj lumkaptaj preparaĵoj, i. a. per asfalto (kiu post lumefiko perdas sian solveblecon por kutimaj solviloj, benzino, terebinto). Niepce daŭrigis siajn eksperimentojn de 1814 dum preskaŭ dudek jaroj. Kelkajn jarojn antaŭ sia morto (1833) li serĉis interrilaton kun L. J. M. Daguerre, kun kiu li kunlaboris, kaj kiu daŭrigis la eksperimentojn poste. En la jaro 1837 li estis preta. Li povis riveli bildojn (per hidrargo) kreitajn sur joditaj arĝentlamenoj. La t. n. dagerotipo publikiĝis en la jaro 1839. Post samtempa eksperimentado, tamen du jarojn pli malfrue aperis la metodo de Fox Talbot (anglo) por seria kopiado de desegnaĵoj, reprodukto de bildoj. Ambaŭ ili uzis kiel fiksilon natronsulfaton.

Entute oni povas diri, ke la patro dr la figura fotografado estas Daguerre. Ankaŭ li ne estis profesia Fizikisto, sed artisto, kiu kune kun sia taga laboro pasie eksperimentis pri fizikaj fenomenoj. La franca ŝtato -- laŭ la propono F. Arago kaj Gay-Lussac -- aĉetis la inventaĵon de Daguerre kontraŭ ĉiujara pensio de 6000 frankoj, per kiuj sumoj la lastaj 12 jaroj de Daguerre iĝis senzorgaj. Li mortis 64-jara en 1851. Ĝuste en tiu jaro anglo, Scott Archer detale prisskribis la kolodian uzon, per kio naskiĝis la grava jodarĝentkolodia procezo, kaj finiĝis la longa unua parto dc tiu ĉi streĉa kulturhistoria ĉapitro.

Kien ni atingis ĝis nun, tion ĉiu scias, kaj tion povas ilustri la aldonitaj fotoj, kiujn plejparte ni povas danki al la granda fotoentrepreno Gevaert (en Mortsel, Belgujo), fabrikanto de la konataj rul- kaj etformataj filmoj, atingeblaj en la tuta mondo de la "senvorta esperanto".


Fotoportreto. Disponita de Gevaert (Mortsel).
Fotoportreto. Disponita de Gevaert (Mortsel).
Erinacido kaj hundo ĉe la sama "tablo". (Foto: Rektoro R. Bengtsson, Fristad).
Erinacido kaj hundo ĉe la sama "tablo". (Foto: Rektoro R. Bengtsson, Fristad).
Ferio. Disponita de Gevaert (Mortsel).
Ferio. Disponita de Gevaert (Mortsel).