Enkomputiligis Don HARLOW

Marie Under 75-jara

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 125


La granda estona verkistino ĵus festis sian 75-jaran naskiĝtagon, kiu konkrete atestis tiun estimon kaj simpation, kiun ŝia malgranda kulturnacio montras al sia granda poetino. Ŝia sentoriĉa kaj senpera formolingvo neniam estis fremda al la Esperantistaro, jam en 1929 aperis ŝiaj "Elektitaj Versaĵoj" en la traduko de Hilda Dresen, kiu ankaŭ por la nuna festo kun matura arto tradukis la suban poemon. Ni ja ĉiam sciis taksi la mondgravan verkadon de Marie Under kaj ni arde deziras, ke tiu verkado senrompe daŭru ĝis la ebla limo de la homa vivo.

Blanka pordego

P. S. Laŭ la ĵus alveninta letero la verkistino pere de ni dankas la varmajn Esp.-salutojn, el la tuta mondo, okaze de la menciita bela jubileo.