Tarzan de la simioj

Ĉapitro 2

La sovaĝa hejmo


--> Enhavo <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Unikoda versio <--


Kaj ili ne estis devigataj longe atendi, ĉar la postan matenon, kiam Clayton elvenis sur la ferdekon por sia kutima antaŭmatenmanĝa promeno, ekaŭdiĝis pafo, kaj alia, kaj alia.

Liajn plej terurajn timojn konfirmis la sceno, kiu vidiĝis. La etan nodon da oficiroj frontis la tuta miksa ŝipanaro de la Fuwalda, kaj pinte staris Nigra Miĥaelo.

Je la unua pafaro de la oficiroj, la ŝipanoj kuris al ŝirmejoj, kaj de kaŝpunktoj malantaŭ mastoj, kajuto kaj ĉambretoj ili respondis al la pafado de la kvinopo reprezentanta la malamatan aŭtoritaton de la ŝipo.

Du el ili jam falis antaŭ la revolvero de la ŝipestro. Ili kuŝis kie ili falis inter la batalantoj. Sed tiam la mato sterne plonĝis antaŭen, kaj je komandokrio de Nigra Miĥaelo la ribelantoj atakis la ceteran kvaron. La ŝipanoj sukcesis havigi al si nur ses pafarmilojn, do la plimultaj portis boathokojn, hakilojn, tomahakojn kaj prizilojn.

La ŝipestro jam malŝargis sian revolveron kaj estis reŝarganta ĝin kiam okazis la ekatako. La pafilo de la submato ŝtopiĝis, do nur du armiloj kontraŭis la ribelantojn, kiam tiuj pelmelis al la oficiroj, kiuj komencis cedi antaŭ la furioza alkurego de la subuloj.

Ambaŭ grupoj terure sakris kaj blasfemis; tio, kun la knaloj de la armiloj kaj la krioj kaj ĝemoj de la vunditoj, ŝajnigis la ferdekon de la Fuwalda frenezulejo.

Antaŭ ol la oficiroj sukcesis retreniri dekon da paŝoj, la ŝipanoj atingis ilin. Hakilo en la manoj de dika nigrulo fendis la ŝipestron de frunto ĝis mentono, kaj post momento la ceteraj estis jam falintoj: mortintaj aŭ vunditaj pro dekoj da bategoj kaj kugloj.

Rapida kaj sangoza estis la laboro de la ribelantoj de la Fuwalda, kaj tra la tuto Johano Clayton staris, senzorge apogante sin ĉe traireja muro, penseme pufante je sia pipo kvazaŭ li spektus indiferentan kriketludon.

Kiam la fina oficiro falis, li decidis, ke jam temp está, ke li revenu al sia edzino, ke kelkaj ŝipanoj ne trovu ŝin sola.

Kvankam extere trankvila kaj seninteresa, interne Clayton estis maltrankvila kaj ekscitita, ĉar li timis pri la sekureco de sia edzino pro tiuj needukitaj duonbrutuloj, en kies manojn la sorto tiel senkompate ĵetis ilin.

Kiam li turnis sin por malsupreniri laŭ la ŝtupetaro, lin surprizis vidi la edzinon, starantan sur la ŝtupoj preskaŭ ĉe lia flanko.

"Kiom longe vi staras tie, Alicia?"

"Jam de la komenco," ŝi respondis. "Kiel terure, Johano, Ho, kiel terure! Kion ni rajtas esperi de tiaj homoj?"

"Matenmanĝon, mi esperas," li respondis, per kuraĝa rideto provante forigi ŝiajn timojn.

"Almenaŭ, mi petos tion," li aldonis. "Venu kun mi, Alicia. Ni devos ne lasi ilin supozi, ke ni atendas ion ajn krom ĝentilan konduton."

La ŝipanoj jam ĉirkaŭis la mortintajn kaj vunditajn oficirojn, kaj sen ŝato kaj kompato komencis ĵeti kaj vivantojn kaj mortintojn de la ŝipo. Ili senigis sin je siaj mortintaj kaj mortantaj kamaradoj kun egala korfrideco.

Unu ŝipano tuj rimarkis la alvenon de gesinjoroj Clayton, kaj kriante: "Jen, ankoraŭ du por la fiŝoj," atakis ilin kun levita hakilo.

Sed eĉ pli rapida estis Nigra Miĥaelo, kaj la ulo falis kun kuglo en la dorso antaŭ ol li faris duondekon da paŝoj.

Laŭte muĝante, Nigra Miĥaelo vekis la atenton de la ceteraj, kaj, indikante Lordon kaj Damon Greystoke, elkriis:

"Jen miaj geamikoj, kaj oni lasu ilin. Ĉu vi komprenas?

"Nun mi estas estro de ĉi tiu ŝipo, kaj oni obeos min," li aldonis, turnante sin al Clayton. "Nur restu aparte, kaj neniu ĝenos vin," kaj li minace rigardis siajn kamaradojn.

Tiel bone gesinjoroj Clayton obeis la instrukciojn de Nigra Miĥaelo, ke ili malmulte vidis la ŝipanojn, kaj sciis nenion pri la planoj de tiuj.

Ili foje aŭdis mallaŭtajn eĥojn de bataloj kaj kverelado inter la ribelintoj, kaj du fojojn la ferocaj krakoj de pafarmiloj knalis en la silenta aero. Sed Nigra Miĥaelo estis konvena estro por tiu murdista bando, kaj entute tenis ilin subigitaj sub lia regado.

La kvinan tagon post la murdo de la ŝipaj oficiroj, la gvatanto ekvidis teron. Ĉu insulon ĉu kontinenton, Nigra Miĥaelo ne sciis, se li anoncis al Clayton, ke se kontrolo montros, ke la loko estas loĝebla, tiu kaj Damo Greystoke estos surterigitaj kun siaj havaĵoj.

"Vi fartos bone tie dum kelkaj monatoj," li klarigis, "kaj post tio ni estos sukcesintaj atingi iun loĝatan landon kaj disiĝi. Tiam mi certigos, ke oni informis vian registaron pri via situo, kaj ili baldaŭ sendos batalŝipon por savi vin.

"Estus malfacile surterigi vin en civilizita regiono sen ke oni farus amason da demandoj, kaj neniu el ni posedas ian ajn konvinkan respondon."

Clayton plendis pri la nehumaneco, surterigi ilin sur nekonata bordo kaj lasi ilin por la bonvolo de sovaĝaj bestioj, kaj, eble, pli sovaĝaj homoj.

Sed liaj vortoj estis tute senefikaj, kaj nur emis kolerigi Nigran Miĥaelon, do li devis ĉesi kaj akcepti malbonan situacion.

Je la tria posttagmeze ili turnis la ŝipon apud bela arbara bordo kontraŭ la buŝo de ŝajne terĉirkaŭita haveno.

Nigra Miĥaelo sendis boateton kun homoj por sondi la enirejon kaj konstati, ĉu la Fuwalda povus sekure eniri.

Post horo ili revenis kaj raportis profundan akvon tra la pasejo kaj tra granda parto de la baseneto.

Antaŭ noktiĝo la barketo pace flosis ankrite sur la sino de la trankvila, speguleca supraĵo de la haveno.

La ĉirkaŭaj bordoj belis pro duontropikaj verdaĵoj; la fora tereno leviĝis de la maro je montetoj kaj tablomontoj, preskaŭ uniforme vestitaj de praarbaro.

Videblis neniu spuro de homa loĝado, sed ke la tereno povus facile subteni homan loĝadon, tio evidentigis la abundaj birdoj kaj bestoj, kiujn fojfoje vidis la rigardantoj sur la ferdeko de la Fuwalda, ankaŭ la glimado de rivereto, kiu verŝiĝis en la havenon, certigante sufiĉon da freŝa akvo.

Kiam mallumo vualis la teron, Clayton kaj Damo Alicia ankoraŭ staris ĉe la relo de la ŝipo, kontemplante sian estontan hejmon. El la senlumaj tenebroj de la arbarego venis la sovaĝaj krioj de sovaĝaj bestoj -- la basa muĝo de leono, kaj, foje, la raŭka kriego de pantero.

La virino tiris sin proksimen al la viro, terurite anticipante la hororaĵojn, kiuj atendas ilin en la timiga nigreco de estontaj noktoj, kiam ili solos sur tiu sovaĝa kaj soleca bordo.

Poste en la vespero Nigra Miĥaelo kuniĝis kun ili sufiĉe longe por instrukcii al ili, pretigi sin por surteriĝo je la morgaŭo. Ili provis persvadi lin, ke li transportu ilin al iu pli gastama marbordo sufiĉe proksime al civilizo, ke ili povu esperi troviĝi de amikaj homoj. Sed lin konvinkis neniuj pledoj aŭ minacoj aŭ promesoj de rekompenco.

"Mi estas la unusola homo sur ĉi tiu ŝipo, kiu ne preferus vidi vin ambaŭ neparolpove mortintaj, kaj, kvankam mi scias, ke tio estus la saĝa metodo por sekurigi niajn nukojn, tamen Nigra Miĥaelo ne estas viro, kiu forgesas favoron. Vi iam savis mian vivon, kaj rekompence mi lasos al vi la viajn, sed nur tion mi povas fari.

"La viroj ne toleros pli, kaj se ni ne surterigos vin baldaŭ, ili eble ŝanĝos la intencojn eĉ pri tio. Mi surterigos ankaŭ ĉion vian, krom kuirilojn kaj kelkajn malnovajn velojn por tendoj, kaj sufiĉon da provianto por kontentigi vin ĝis vi povos trovi fruktojn kaj viandon.

"Kun pafiloj por protektado, vi devos povi vivi ĉi tie sufiĉe facile ĝis alvenos helpon. Kiam mi sekure forkaŝos min, mi certigos, ke la brita registaro informiĝas pri via loko; por savi mian vivon, mi ne povos diri al ili ĝuste kie, ĉar mi mem ne scias tion. Sed ili tute bone trovos vin."

Post kiam li forlasis ilin, ili silente subeniris; ĉiu estis volvita en malgajaj antaŭtimoj.

Clayton tute ne kredis, ke Nigra Miĥaelo intencas informi la britan registaron pri ilia situa, kaj li ankaŭ ne certis, ke oni ne pripensas ian trompon por la posta tago, kiam ili estos sur la bordo kun la maristoj, kiuj devos akompani ilin kun la havaĵoj.

Nevidate de Nigra Miĥaelo, iu ajn el la ŝipanoj povos mortigi ilin, kio tamen lasos la konsciencon de Nigra Miĥaelo nemakulita.

Kaj eĉ se ili eskapos tiun sorton, ĉu ili ne devos fronti pli gravajn danĝerojn? Sola, li povus esperi travivi jarojn; ĉar li estas fortika, atleteca viro.

Sed kion pri Alicia, kaj tiu alia eta vivo tiel baldaŭ lanĉota inter la malfacilaĵoj kaj gravaj danĝeroj de praa mondo?

La viro ektremis, meditante pri la terura graveco, la timiga senhelpeco, de ilia situacio. Sed kompatema dio malebligis, ke li antaŭvidu la hidan realecon, kiu atendis ilin en la malafablaj profundoj de tiu senluma arbaro.

Frue la postan matenon oni levis iliajn multenombrajn kestojn kaj skatolojn al la ferdeko kaj mallevis ilin al atendantaj boatetoj, por transporto ĝis la bordo.

Estis granda kvanto kaj diverseco da aferoj, ĉar gesinjoroj Clayton estis anticipintaj eventualan loĝadon de inter kvin kaj ok jaroj en la nova hejmo. Do, aldone al la multaj necesaĵoj, kiujn ili venigis, ankaŭ troveblis multaj luksaĵoj.

Nigra Miĥaelo nepre deziris, ke nenia posedaĵo de gesinjoroj Clayton restu sur la ŝipo. Ĉu pro kompato por ili, ĉu pro siaj propraj interesoj, oni nur malfacile povus diri.

Estas tute certe, ke la ĉeesto de la havaĵoj de malaperinta angla nobelo sur suspektinda ŝipo estus afero malfacile klarigebla en iu ajn civilizita haveno de la mondo.

Li tiom zelotis pri siaj penoj plenumi siajn intencojn, ke li insistis, ke la maristoj posedantaj la revolverojn de Clayton redonu tiujn al li.

Oni ankaŭ ŝarĝis la boatetojn per salita viando kaj bulkoj, kun malgranda provizo de terpomoj kaj faboj, alumetoj, kaj kuiriloj, kesto kun iloj, kaj la malnovaj veloj, kiujn Nigra Miĥaelo promesis al ili.

Kvazaŭ mem timante la saman aferon, kiun Clayton antaŭsuspektis, Nigra Miĥaelo akompanis ilin ĝis la bordo, kaj la lasta forlasis ilin kiam la boatetoj, pleniginte la bareletojn de la ŝipo per freŝa akvo, forpuŝiĝis al la atendanta Fuwalda.

Dum la boatetoj malrapide forŝvebis sur la glata akvo de la golfeto, Clayton kaj lia edzino silente staris, rigardante la foriron -- en la brustoj de ambaŭ sentiĝis superpendanta katastrofo kaj plene senespereco.

Kaj malantaŭ ili, de malalta kresto, aliaj okuloj rigardis -- proksimaj, kruelaj okuloj, glimantaj sub hirtaj brovoj.

Kiam la Fuwalda trapasis la mallarĝan enirejon de la haveno kaj malaperis malantaŭ terkapo, Damo Alicia brakumis la kolon de Clayton kaj ekploregis.

Kuraĝe ŝi frontis la danĝerojn de la ribelo; heroe fortike ŝi rigardis la teruran estontecon; sed nun, kiam ili sentis la hororon de absoluta soleco, ŝiaj troŝarĝitaj nervoj krevis, kaj venis la reago.

Li ne provis ĉesigi ŝiajn larmojn. Pli bone, ke la naturo plenumu sin, ellasante tiujn longe entenatajn emociojn, kaj pasis multaj minutoj antaŭ ol la junulino -- ŝi ja ne estis multe pli aĝa ol infano -- povis remastri sin.

"Ho, Johano," ŝi fine elkriis, "kia hororo. Kion ni faros? Kion ni faros?"

"Nur unu aferon ni povos fari, Alicia," kaj li parolis same tiel kviete, kvazaŭ ili sidus en sia komforta hejma salono, "kaj tio estas, labori. Laboro estu nia savo. Ni ne lasu al ni la tempon por pensadi, ĉar tio kondukos al frenezeco.

"Ni laboru kaj esperu. Mi certas, ke savo venos, kaj rapide, kiam evidentiĝos, ke la Fuwalda estas perdita, eĉ se Nigra Miĥaelo ne plenumos sian promeson."

"Sed Johano, se temus nur pri vi kaj mi," ŝi singultis, "ni povus toleri, mi scias tion; sed -- "

"Jes, kara," li kareseme respondis, "ankaŭ mi pripensas tion; sed ni devos fronti tion, ni devos fronti kion ajn, kuraĝe kaj kun plena konfidenco pri nia kapablo superi kiajn ajn cirkonstancojn.

"Antaŭ centmiloj da jaroj, niaj prapatroj de la fora paseo frontis la samajn problemojn, kiujn ni devos fronti, eble en ĉi tiu sama praa arbaro. Ke ni restas hodiaŭ, tio pruvas ilin venkon.

"Kion ili faris, ĉu ankaŭ ni ne povos fari same? Kaj eĉ pli bone, ĉar ĉu ni ne estas armitaj de jarmiloj da supera scipovo, kaj ĉu ni ne havas rimedojn de protektado, defendado, kaj provizado, kiujn la scienco donis al ni, sed pri kiuj ili sciis tute nenion? Kion ili faris, Alicia, per iloj kaj armiloj el ŝtono kaj osto, certe ankaŭ ni povos fari."

"Ha, Johano, mi volus esti viro kun vira filozofio, sed mi estas nura virino, vidante per la koro, ne per la kapo, kaj ĉio, kion mi vidas, estas tro horora, tro nepripensebla, por eldiri vorte.

"Mi nur esperas, ke vi pravas, Johano. Mi faros laŭ mia kapablo por esti pravirino, taŭga edzino por la praviro."

La unua intenco de Clayton estis, aranĝi ŝirmitan dormejon por la nokto; io, kiu eble servos por protekti ilin kontraŭ vagantaj predbestoj.

Li malfermis la keston, kiu enhavis liajn fusilojn kaj municiojn, ke ili ambaŭ estu armitaj kontraŭ eventuala atako dum ili laboras, kaj poste ili kun serĉis lokon por la unuanokta dormejo.

Cent metrojn de la bordo troviĝis ebena loketo, sufiĉe libera de arboj; ili decidis, ke tie ili fine konstruos porĉiaman loĝejon, sed intertempe ili pensis konstrui platformeton en la arboj, neatingeblan de la pli grandaj sovaĝbestioj, en kies regno ili troviĝis.

Tiucele Clayton elektis kvar arbojn, kiuj formis rektangulojn proksimume tri metrojn je la flanko, kaj detranĉante longajn branĉojn de aliaj arboj, li konstruis kadron ĉirkaŭ ili, iom pli ol tri metrojn super la tero, sekurige ligante la finojn de la branĉoj al la arboj per ŝnuroj, kiujn Nigra Miĥaelo sufiĉakvante provizis al li el la kargejo de la Fuwalda.

Sur tiu kadro Clayton metis aliajn, malpli grandajn branĉojn, tute proksime unu al la aliaj. Tiun platformon li pavimis per la grandegaj folioj de elefantorelo, kiu amase kreskis ĉirkaŭ ili, kaj sur la foliegojn li sternigis grandan velon falditan je pluraj tavoloj.

Iom pli ol du metrojn super tio, li konstruis similan, tamen malpli pezan, platformon por servi kiel tegmento, kaj de la flankoj de tiu li pendigis la restantan velŝtofon kiel murojn.

Fininte, li havas komfortan nesteton, al kiu li portis iliajn kovrilojn kaj iom el la malpli pezaj pakaĵoj.

Jam malfruis en la posttagmezo, kaj la restantajn lumajn horojn li dediĉis al konstruado de kruda ŝtupetaro, per kiu Damo Alicia povu grimpi en sian novan hejmon.

Tra la tuta tago, la ĉirkaŭa arbaro estis plena je ekscititaj birdoj kun bunta plumaro, kaj dancantaj, babilantoj simietoj, kiuj rigardis tiujn novajn alvenintojn kaj ilian mirindan nestokonstruadon kun plena intereso kaj fasciniĝo.

Malgraŭ tio, ke Clayton kaj lia edzino zorge gvatadis, ili tute ne vidis pli grandajn bestojn, sed du fojojn ili vidis siajn simietajn najbarojn veni kun kriado kaj babilado de la apuda kresto, timigite rigardante trans la ŝultrojn, kaj evidentigante, kvazaŭ per parolado, ke ili fuĝas ian teruraĵon, kiu kaŝe kuŝas tie.

Ĝuste antaŭ krepusko Clayton finis sian ŝtupetaron, kaj, pleniginte grandan pelvon per akvo el la apuda rivereto, la du grimpis al la relativa sekureco de la enaera ĉambro.

Ĉar estis tre varme, Clayton lasis la flankajn kurtenojn ĵetitaj sur la tegmenton, kaj dum ili sidis, kiel turkoj, sur siaj kovriloj, Damo Alicia, streĉante siajn okulojn por povi vidi en la senluman ombrojn de la arbaro, subite etendis manon kaj kaptis la brakon de Clayton.

"Johano," ŝi flustris, "rigardu! Kio estas, ĉu homo?"

Kiam Clayton turnis la okulojn laŭ la direkto, kiun ŝi indikis, li vidis, klare siluetitan kontraŭ la foraj ombroj, grandan formon, kiu staris rekta sur la kresto.

Dum momento ĝi staris kvazaŭ aŭskultante, kaj poste ĝi forturnis sin, malrapide, kaj malaperis en la ombroj de la ĝangalo.

"Kio ĝi estas, Johano?"

"Mi ne scias, Alicia," li grave respondis, "estas tro senlume por vidi je tioma distanco, kaj eble ĝi estis nura ombro kreita de la leviĝanta luno."

"Ne, Johano, se ĝi ne estis homo, ĝi estis iu grandega kaj groteska mokaĵo de homo. Ho, mi timegas."

Li enbrakumis ŝin, flustrante al ŝiaj oreloj vortojn pri kuraĝo kaj amo.

Post nelonge, li faligis la kurtenmurojn, sekurigante ilin ĉe la arboj tiel, ke ili estis tute ĉirkaŭitaj krom se temis pri eta aperto al la bordo.

Ĉar jam estis peĉe nigre interne de la eta nesto, ili ekkuŝis sur la kovriloj por provi havigi al si, per dormo, iun mallongan periodon da forgeso.

Clayton kuŝis fronte al la aperto, kun fusilo kaj du revolveroj apud la mano.

Tuj post kiam ili fermis la okulojn, la timiga krio de pantero sonoris el la apuda ĝangalo. Pli kaj pli proksimen ĝi venis, ĝis ili povis aŭdi la grandan beston ĝuste sub ili. Dum pli ol horo ili aŭdis ĝin, flarante kaj ŝirante je la arboj, kiuj subtenis ilian platformon, sed finfine ĝi forvagis al la marbordo, kie Clayton povis klare vidi ĝin sub la brila lunlumo -- grandan, belegan beston, la plej grandan, kiun li iam ajn vidis.

Dum la longaj horoj da senlumeco ili dormis nur sporade kaj mallonge, ĉar ege maltrankviligis ilin la noktaj bruoj de granda ĝangalo plena de bestoj; cent fojojn ilin revekis pikaj kriĉoj, aŭ la sekreta movado de grandaj korpoj sub ili.


Al ĉapitro 3



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>