Tarzan de la simioj

Cxapitro 2

La sovagxa hejmo


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Kaj ili ne estis devigataj longe atendi, cxar la postan matenon, kiam Clayton elvenis sur la ferdekon por sia kutima antauxmatenmangxa promeno, ekauxdigxis pafo, kaj alia, kaj alia.

Liajn plej terurajn timojn konfirmis la sceno, kiu vidigxis. La etan nodon da oficiroj frontis la tuta miksa sxipanaro de la Fuwalda, kaj pinte staris Nigra Mihxaelo.

Je la unua pafaro de la oficiroj, la sxipanoj kuris al sxirmejoj, kaj de kasxpunktoj malantaux mastoj, kajuto kaj cxambretoj ili respondis al la pafado de la kvinopo reprezentanta la malamatan auxtoritaton de la sxipo.

Du el ili jam falis antaux la revolvero de la sxipestro. Ili kusxis kie ili falis inter la batalantoj. Sed tiam la mato sterne plongxis antauxen, kaj je komandokrio de Nigra Mihxaelo la ribelantoj atakis la ceteran kvaron. La sxipanoj sukcesis havigi al si nur ses pafarmilojn, do la plimultaj portis boathokojn, hakilojn, tomahakojn kaj prizilojn.

La sxipestro jam malsxargis sian revolveron kaj estis resxarganta gxin kiam okazis la ekatako. La pafilo de la submato sxtopigxis, do nur du armiloj kontrauxis la ribelantojn, kiam tiuj pelmelis al la oficiroj, kiuj komencis cedi antaux la furioza alkurego de la subuloj.

Ambaux grupoj terure sakris kaj blasfemis; tio, kun la knaloj de la armiloj kaj la krioj kaj gxemoj de la vunditoj, sxajnigis la ferdekon de la Fuwalda frenezulejo.

Antaux ol la oficiroj sukcesis retreniri dekon da pasxoj, la sxipanoj atingis ilin. Hakilo en la manoj de dika nigrulo fendis la sxipestron de frunto gxis mentono, kaj post momento la ceteraj estis jam falintoj: mortintaj aux vunditaj pro dekoj da bategoj kaj kugloj.

Rapida kaj sangoza estis la laboro de la ribelantoj de la Fuwalda, kaj tra la tuto Johano Clayton staris, senzorge apogante sin cxe traireja muro, penseme pufante je sia pipo kvazaux li spektus indiferentan kriketludon.

Kiam la fina oficiro falis, li decidis, ke jam temp está, ke li revenu al sia edzino, ke kelkaj sxipanoj ne trovu sxin sola.

Kvankam extere trankvila kaj seninteresa, interne Clayton estis maltrankvila kaj ekscitita, cxar li timis pri la sekureco de sia edzino pro tiuj needukitaj duonbrutuloj, en kies manojn la sorto tiel senkompate jxetis ilin.

Kiam li turnis sin por malsupreniri laux la sxtupetaro, lin surprizis vidi la edzinon, starantan sur la sxtupoj preskaux cxe lia flanko.

"Kiom longe vi staras tie, Alicia?"

"Jam de la komenco," sxi respondis. "Kiel terure, Johano, Ho, kiel terure! Kion ni rajtas esperi de tiaj homoj?"

"Matenmangxon, mi esperas," li respondis, per kuragxa rideto provante forigi sxiajn timojn.

"Almenaux, mi petos tion," li aldonis. "Venu kun mi, Alicia. Ni devos ne lasi ilin supozi, ke ni atendas ion ajn krom gxentilan konduton."

La sxipanoj jam cxirkauxis la mortintajn kaj vunditajn oficirojn, kaj sen sxato kaj kompato komencis jxeti kaj vivantojn kaj mortintojn de la sxipo. Ili senigis sin je siaj mortintaj kaj mortantaj kamaradoj kun egala korfrideco.

Unu sxipano tuj rimarkis la alvenon de gesinjoroj Clayton, kaj kriante: "Jen, ankoraux du por la fisxoj," atakis ilin kun levita hakilo.

Sed ecx pli rapida estis Nigra Mihxaelo, kaj la ulo falis kun kuglo en la dorso antaux ol li faris duondekon da pasxoj.

Lauxte mugxante, Nigra Mihxaelo vekis la atenton de la ceteraj, kaj, indikante Lordon kaj Damon Greystoke, elkriis:

"Jen miaj geamikoj, kaj oni lasu ilin. Cxu vi komprenas?

"Nun mi estas estro de cxi tiu sxipo, kaj oni obeos min," li aldonis, turnante sin al Clayton. "Nur restu aparte, kaj neniu gxenos vin," kaj li minace rigardis siajn kamaradojn.

Tiel bone gesinjoroj Clayton obeis la instrukciojn de Nigra Mihxaelo, ke ili malmulte vidis la sxipanojn, kaj sciis nenion pri la planoj de tiuj.

Ili foje auxdis mallauxtajn ehxojn de bataloj kaj kverelado inter la ribelintoj, kaj du fojojn la ferocaj krakoj de pafarmiloj knalis en la silenta aero. Sed Nigra Mihxaelo estis konvena estro por tiu murdista bando, kaj entute tenis ilin subigitaj sub lia regado.

La kvinan tagon post la murdo de la sxipaj oficiroj, la gvatanto ekvidis teron. Cxu insulon cxu kontinenton, Nigra Mihxaelo ne sciis, se li anoncis al Clayton, ke se kontrolo montros, ke la loko estas logxebla, tiu kaj Damo Greystoke estos surterigitaj kun siaj havajxoj.

"Vi fartos bone tie dum kelkaj monatoj," li klarigis, "kaj post tio ni estos sukcesintaj atingi iun logxatan landon kaj disigxi. Tiam mi certigos, ke oni informis vian registaron pri via situo, kaj ili baldaux sendos batalsxipon por savi vin.

"Estus malfacile surterigi vin en civilizita regiono sen ke oni farus amason da demandoj, kaj neniu el ni posedas ian ajn konvinkan respondon."

Clayton plendis pri la nehumaneco, surterigi ilin sur nekonata bordo kaj lasi ilin por la bonvolo de sovagxaj bestioj, kaj, eble, pli sovagxaj homoj.

Sed liaj vortoj estis tute senefikaj, kaj nur emis kolerigi Nigran Mihxaelon, do li devis cxesi kaj akcepti malbonan situacion.

Je la tria posttagmeze ili turnis la sxipon apud bela arbara bordo kontraux la busxo de sxajne tercxirkauxita haveno.

Nigra Mihxaelo sendis boateton kun homoj por sondi la enirejon kaj konstati, cxu la Fuwalda povus sekure eniri.

Post horo ili revenis kaj raportis profundan akvon tra la pasejo kaj tra granda parto de la baseneto.

Antaux noktigxo la barketo pace flosis ankrite sur la sino de la trankvila, speguleca suprajxo de la haveno.

La cxirkauxaj bordoj belis pro duontropikaj verdajxoj; la fora tereno levigxis de la maro je montetoj kaj tablomontoj, preskaux uniforme vestitaj de praarbaro.

Videblis neniu spuro de homa logxado, sed ke la tereno povus facile subteni homan logxadon, tio evidentigis la abundaj birdoj kaj bestoj, kiujn fojfoje vidis la rigardantoj sur la ferdeko de la Fuwalda, ankaux la glimado de rivereto, kiu versxigxis en la havenon, certigante suficxon da fresxa akvo.

Kiam mallumo vualis la teron, Clayton kaj Damo Alicia ankoraux staris cxe la relo de la sxipo, kontemplante sian estontan hejmon. El la senlumaj tenebroj de la arbarego venis la sovagxaj krioj de sovagxaj bestoj -- la basa mugxo de leono, kaj, foje, la rauxka kriego de pantero.

La virino tiris sin proksimen al la viro, terurite anticipante la hororajxojn, kiuj atendas ilin en la timiga nigreco de estontaj noktoj, kiam ili solos sur tiu sovagxa kaj soleca bordo.

Poste en la vespero Nigra Mihxaelo kunigxis kun ili suficxe longe por instrukcii al ili, pretigi sin por surterigxo je la morgauxo. Ili provis persvadi lin, ke li transportu ilin al iu pli gastama marbordo suficxe proksime al civilizo, ke ili povu esperi trovigxi de amikaj homoj. Sed lin konvinkis neniuj pledoj aux minacoj aux promesoj de rekompenco.

"Mi estas la unusola homo sur cxi tiu sxipo, kiu ne preferus vidi vin ambaux neparolpove mortintaj, kaj, kvankam mi scias, ke tio estus la sagxa metodo por sekurigi niajn nukojn, tamen Nigra Mihxaelo ne estas viro, kiu forgesas favoron. Vi iam savis mian vivon, kaj rekompence mi lasos al vi la viajn, sed nur tion mi povas fari.

"La viroj ne toleros pli, kaj se ni ne surterigos vin baldaux, ili eble sxangxos la intencojn ecx pri tio. Mi surterigos ankaux cxion vian, krom kuirilojn kaj kelkajn malnovajn velojn por tendoj, kaj suficxon da provianto por kontentigi vin gxis vi povos trovi fruktojn kaj viandon.

"Kun pafiloj por protektado, vi devos povi vivi cxi tie suficxe facile gxis alvenos helpon. Kiam mi sekure forkasxos min, mi certigos, ke la brita registaro informigxas pri via loko; por savi mian vivon, mi ne povos diri al ili gxuste kie, cxar mi mem ne scias tion. Sed ili tute bone trovos vin."

Post kiam li forlasis ilin, ili silente subeniris; cxiu estis volvita en malgajaj antauxtimoj.

Clayton tute ne kredis, ke Nigra Mihxaelo intencas informi la britan registaron pri ilia situa, kaj li ankaux ne certis, ke oni ne pripensas ian trompon por la posta tago, kiam ili estos sur la bordo kun la maristoj, kiuj devos akompani ilin kun la havajxoj.

Nevidate de Nigra Mihxaelo, iu ajn el la sxipanoj povos mortigi ilin, kio tamen lasos la konsciencon de Nigra Mihxaelo nemakulita.

Kaj ecx se ili eskapos tiun sorton, cxu ili ne devos fronti pli gravajn dangxerojn? Sola, li povus esperi travivi jarojn; cxar li estas fortika, atleteca viro.

Sed kion pri Alicia, kaj tiu alia eta vivo tiel baldaux lancxota inter la malfacilajxoj kaj gravaj dangxeroj de praa mondo?

La viro ektremis, meditante pri la terura graveco, la timiga senhelpeco, de ilia situacio. Sed kompatema dio malebligis, ke li antauxvidu la hidan realecon, kiu atendis ilin en la malafablaj profundoj de tiu senluma arbaro.

Frue la postan matenon oni levis iliajn multenombrajn kestojn kaj skatolojn al la ferdeko kaj mallevis ilin al atendantaj boatetoj, por transporto gxis la bordo.

Estis granda kvanto kaj diverseco da aferoj, cxar gesinjoroj Clayton estis anticipintaj eventualan logxadon de inter kvin kaj ok jaroj en la nova hejmo. Do, aldone al la multaj necesajxoj, kiujn ili venigis, ankaux troveblis multaj luksajxoj.

Nigra Mihxaelo nepre deziris, ke nenia posedajxo de gesinjoroj Clayton restu sur la sxipo. Cxu pro kompato por ili, cxu pro siaj propraj interesoj, oni nur malfacile povus diri.

Estas tute certe, ke la cxeesto de la havajxoj de malaperinta angla nobelo sur suspektinda sxipo estus afero malfacile klarigebla en iu ajn civilizita haveno de la mondo.

Li tiom zelotis pri siaj penoj plenumi siajn intencojn, ke li insistis, ke la maristoj posedantaj la revolverojn de Clayton redonu tiujn al li.

Oni ankaux sxargxis la boatetojn per salita viando kaj bulkoj, kun malgranda provizo de terpomoj kaj faboj, alumetoj, kaj kuiriloj, kesto kun iloj, kaj la malnovaj veloj, kiujn Nigra Mihxaelo promesis al ili.

Kvazaux mem timante la saman aferon, kiun Clayton antauxsuspektis, Nigra Mihxaelo akompanis ilin gxis la bordo, kaj la lasta forlasis ilin kiam la boatetoj, pleniginte la bareletojn de la sxipo per fresxa akvo, forpusxigxis al la atendanta Fuwalda.

Dum la boatetoj malrapide forsxvebis sur la glata akvo de la golfeto, Clayton kaj lia edzino silente staris, rigardante la foriron -- en la brustoj de ambaux sentigxis superpendanta katastrofo kaj plene senespereco.

Kaj malantaux ili, de malalta kresto, aliaj okuloj rigardis -- proksimaj, kruelaj okuloj, glimantaj sub hirtaj brovoj.

Kiam la Fuwalda trapasis la mallargxan enirejon de la haveno kaj malaperis malantaux terkapo, Damo Alicia brakumis la kolon de Clayton kaj ekploregis.

Kuragxe sxi frontis la dangxerojn de la ribelo; heroe fortike sxi rigardis la teruran estontecon; sed nun, kiam ili sentis la hororon de absoluta soleco, sxiaj trosxargxitaj nervoj krevis, kaj venis la reago.

Li ne provis cxesigi sxiajn larmojn. Pli bone, ke la naturo plenumu sin, ellasante tiujn longe entenatajn emociojn, kaj pasis multaj minutoj antaux ol la junulino -- sxi ja ne estis multe pli agxa ol infano -- povis remastri sin.

"Ho, Johano," sxi fine elkriis, "kia hororo. Kion ni faros? Kion ni faros?"

"Nur unu aferon ni povos fari, Alicia," kaj li parolis same tiel kviete, kvazaux ili sidus en sia komforta hejma salono, "kaj tio estas, labori. Laboro estu nia savo. Ni ne lasu al ni la tempon por pensadi, cxar tio kondukos al frenezeco.

"Ni laboru kaj esperu. Mi certas, ke savo venos, kaj rapide, kiam evidentigxos, ke la Fuwalda estas perdita, ecx se Nigra Mihxaelo ne plenumos sian promeson."

"Sed Johano, se temus nur pri vi kaj mi," sxi singultis, "ni povus toleri, mi scias tion; sed -- "

"Jes, kara," li kareseme respondis, "ankaux mi pripensas tion; sed ni devos fronti tion, ni devos fronti kion ajn, kuragxe kaj kun plena konfidenco pri nia kapablo superi kiajn ajn cirkonstancojn.

"Antaux centmiloj da jaroj, niaj prapatroj de la fora paseo frontis la samajn problemojn, kiujn ni devos fronti, eble en cxi tiu sama praa arbaro. Ke ni restas hodiaux, tio pruvas ilin venkon.

"Kion ili faris, cxu ankaux ni ne povos fari same? Kaj ecx pli bone, cxar cxu ni ne estas armitaj de jarmiloj da supera scipovo, kaj cxu ni ne havas rimedojn de protektado, defendado, kaj provizado, kiujn la scienco donis al ni, sed pri kiuj ili sciis tute nenion? Kion ili faris, Alicia, per iloj kaj armiloj el sxtono kaj osto, certe ankaux ni povos fari."

"Ha, Johano, mi volus esti viro kun vira filozofio, sed mi estas nura virino, vidante per la koro, ne per la kapo, kaj cxio, kion mi vidas, estas tro horora, tro nepripensebla, por eldiri vorte.

"Mi nur esperas, ke vi pravas, Johano. Mi faros laux mia kapablo por esti pravirino, tauxga edzino por la praviro."

La unua intenco de Clayton estis, arangxi sxirmitan dormejon por la nokto; io, kiu eble servos por protekti ilin kontraux vagantaj predbestoj.

Li malfermis la keston, kiu enhavis liajn fusilojn kaj municiojn, ke ili ambaux estu armitaj kontraux eventuala atako dum ili laboras, kaj poste ili kun sercxis lokon por la unuanokta dormejo.

Cent metrojn de la bordo trovigxis ebena loketo, suficxe libera de arboj; ili decidis, ke tie ili fine konstruos porcxiaman logxejon, sed intertempe ili pensis konstrui platformeton en la arboj, neatingeblan de la pli grandaj sovagxbestioj, en kies regno ili trovigxis.

Tiucele Clayton elektis kvar arbojn, kiuj formis rektangulojn proksimume tri metrojn je la flanko, kaj detrancxante longajn brancxojn de aliaj arboj, li konstruis kadron cxirkaux ili, iom pli ol tri metrojn super la tero, sekurige ligante la finojn de la brancxoj al la arboj per sxnuroj, kiujn Nigra Mihxaelo suficxakvante provizis al li el la kargejo de la Fuwalda.

Sur tiu kadro Clayton metis aliajn, malpli grandajn brancxojn, tute proksime unu al la aliaj. Tiun platformon li pavimis per la grandegaj folioj de elefantorelo, kiu amase kreskis cxirkaux ili, kaj sur la foliegojn li sternigis grandan velon falditan je pluraj tavoloj.

Iom pli ol du metrojn super tio, li konstruis similan, tamen malpli pezan, platformon por servi kiel tegmento, kaj de la flankoj de tiu li pendigis la restantan velsxtofon kiel murojn.

Fininte, li havas komfortan nesteton, al kiu li portis iliajn kovrilojn kaj iom el la malpli pezaj pakajxoj.

Jam malfruis en la posttagmezo, kaj la restantajn lumajn horojn li dedicxis al konstruado de kruda sxtupetaro, per kiu Damo Alicia povu grimpi en sian novan hejmon.

Tra la tuta tago, la cxirkauxa arbaro estis plena je ekscititaj birdoj kun bunta plumaro, kaj dancantaj, babilantoj simietoj, kiuj rigardis tiujn novajn alvenintojn kaj ilian mirindan nestokonstruadon kun plena intereso kaj fascinigxo.

Malgraux tio, ke Clayton kaj lia edzino zorge gvatadis, ili tute ne vidis pli grandajn bestojn, sed du fojojn ili vidis siajn simietajn najbarojn veni kun kriado kaj babilado de la apuda kresto, timigite rigardante trans la sxultrojn, kaj evidentigante, kvazaux per parolado, ke ili fugxas ian terurajxon, kiu kasxe kusxas tie.

Gxuste antaux krepusko Clayton finis sian sxtupetaron, kaj, pleniginte grandan pelvon per akvo el la apuda rivereto, la du grimpis al la relativa sekureco de la enaera cxambro.

Cxar estis tre varme, Clayton lasis la flankajn kurtenojn jxetitaj sur la tegmenton, kaj dum ili sidis, kiel turkoj, sur siaj kovriloj, Damo Alicia, strecxante siajn okulojn por povi vidi en la senluman ombrojn de la arbaro, subite etendis manon kaj kaptis la brakon de Clayton.

"Johano," sxi flustris, "rigardu! Kio estas, cxu homo?"

Kiam Clayton turnis la okulojn laux la direkto, kiun sxi indikis, li vidis, klare siluetitan kontraux la foraj ombroj, grandan formon, kiu staris rekta sur la kresto.

Dum momento gxi staris kvazaux auxskultante, kaj poste gxi forturnis sin, malrapide, kaj malaperis en la ombroj de la gxangalo.

"Kio gxi estas, Johano?"

"Mi ne scias, Alicia," li grave respondis, "estas tro senlume por vidi je tioma distanco, kaj eble gxi estis nura ombro kreita de la levigxanta luno."

"Ne, Johano, se gxi ne estis homo, gxi estis iu grandega kaj groteska mokajxo de homo. Ho, mi timegas."

Li enbrakumis sxin, flustrante al sxiaj oreloj vortojn pri kuragxo kaj amo.

Post nelonge, li faligis la kurtenmurojn, sekurigante ilin cxe la arboj tiel, ke ili estis tute cxirkauxitaj krom se temis pri eta aperto al la bordo.

Cxar jam estis pecxe nigre interne de la eta nesto, ili ekkusxis sur la kovriloj por provi havigi al si, per dormo, iun mallongan periodon da forgeso.

Clayton kusxis fronte al la aperto, kun fusilo kaj du revolveroj apud la mano.

Tuj post kiam ili fermis la okulojn, la timiga krio de pantero sonoris el la apuda gxangalo. Pli kaj pli proksimen gxi venis, gxis ili povis auxdi la grandan beston gxuste sub ili. Dum pli ol horo ili auxdis gxin, flarante kaj sxirante je la arboj, kiuj subtenis ilian platformon, sed finfine gxi forvagis al la marbordo, kie Clayton povis klare vidi gxin sub la brila lunlumo -- grandan, belegan beston, la plej grandan, kiun li iam ajn vidis.

Dum la longaj horoj da senlumeco ili dormis nur sporade kaj mallonge, cxar ege maltrankviligis ilin la noktaj bruoj de granda gxangalo plena de bestoj; cent fojojn ilin revekis pikaj kricxoj, aux la sekreta movado de grandaj korpoj sub ili.


Al cxapitro 3



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>