Tarzan de la simioj

Ĉapitro 13

Sia speco


--> Enhavo <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Unikoda versio <--


La postan matenon, Tarzan, lama kaj doloranta pro la vundoj de sia batalo kontraŭ Terkoz, ekiris al la okcidento kaj la marbordo.

Li tre malrapide iras, dumnokte dormante en la ĝangalo, kaj atingis la kabanon tre malfrue je la posta mateno.

Dum kelkaj tagoj li nur malmulte moviĝas, nur sufiĉe por havigi al si la fruktojn kaj nuksojn bezonatojn por kontentigi lian malsaton.

Post dek tagoj li estis tute sana; restis nur terura duonsaniĝinta cikatro, kiu, komence super la maldekstra okulo, transiris la supron de la kapo por finiĝi ĉe la dekstra orelo. Jen la signo lasita de Terkoz, kiam tiu forŝiris la kranihaŭton.

Tarzan dum sia resaniĝo provis ellabori mantelon el la haŭto de Sabor, kiu la tutan tempon kuŝis en la kabano. Sed li trovis la haŭton tabule rigida pro sekecto, kaj ĉar li sciis nenion pri tanado, li devis forlasi sian amatan planon.

Tiam li decidis ŝteli kelkajn vestaĵojn de unu el la nigruloj de la vilaĝo de Mbonga, ĉar Tarzan de la Simioj intencis ĉiamaniere signi sian evoluon el la malaltaj bestoj, kaj nenio ŝajnis al li pli distinga indiko de la homeco ol ornamaĵoj kaj vestaĵoj.

Tiucele li do arigis la diversajn brakajn kaj krurajn ornamaĵojn, kiujn li prenis de la nigraj batalantoj, falintaj sub lia rapida kaj silenta maŝo, kaj surprenis ĉiujn same kiel li vidis ilin portataj de la antaŭaj posedintoj.

Ĉirkaŭ lia kolo pendis la ora koliero, de kiu pendis la diamante inkrustita medaliono de lia patrino, la Damo Alica. Sur la dorso estis plena sagujo ligita al leda ŝultro-zono, alia predaĵo de iu venkita nigrulo.

Ĉirkaŭ lia talio estis zono el etaj strioj de kruda haŭto, farita de li mem kiel subtenilo por la memfarita ingo, en kiu pendis la ĉastranĉilo de lia patro. La longa pafarko, iam aparteninta al Kulonga, pendis ĉe la maldekstra ŝultro.

La juna Lordo Greystoke vere estis stranga kaj militeska formo; lia amaso de nigra hararo malantaŭe falis ĝisŝultre kaj estis tondita ĝis kruda duonpendaĵo sur la frunto, ke ĝi ne falu antaŭ la okulojn.

Lia rekta kaj perfekta formo, muskola simile al la plej bonaj romiaj gladiatoroj, tamen kun la molaj kaj serpentumaj kurboj de greka dio, informis je unua vido pri la mirinda kombino de fortegeco kun supleco kaj rapideco.

Tarzan de la Simioj estis avataro de la prahomo, la ĉasisto, la batalanto.

Pro la nobla pozo de lia bela kapo sur tiuj larĝaj ŝultroj, pro la fajro de viveco kaj inteligenteco en tiuj belaj, klaraj okuloj, li povis evidente esti la tipo de iu duondio de iu sovaĝa kaj militema prapopolo de sia praarbaro.

Sed pri tiaj aferoj ne pensis Tarzan. Li ĉangreniĝis pro tio, ke mankis al li vestaĵoj por indiki al ĉiuj ĝangalanoj, ke li estas homo kaj ne simio, kaj ofte eniris lian menson gravaj duboj pri tio, ĉu eble li tamen fariĝos simio.

Ĉu ne haroj komencis kreski sur lia vizaĝo? Ĉiuj simioj portis vizaĝhararon, sed kun nur kelkaj esceptoj la nigruloj estis entute senharaj.

Verdire, li vidis bildojn en siaj libroj kun homoj havantaj grandajn haramasojn sur lipo kaj vango kaj mentono, sed Tarzan tamen timis. Preskaŭ ĉiutage li pliakrigis sian akran tranĉilon kaj skrapis kaj skulptis je la juna barbo por forviŝi tiun malnobligan insignon de simieco.

Kaj tiel li lernis razi sin -- ja krude kaj dolorige -- tamen efike.

Kiam li denove sentis sin tute fortika, post la sanga batalo kontraŭ Terkoz, Tarzan unu matenon ekiris al la vilaĝo de Mbonga. Li senprudente vagis laŭ kurboplena ĝangala pado, anstataŭ trairi la arbojn, kiam li subite ekfrontis nigran batalanton.

Preskaŭ komika estis la surprizita mieno sur la sovaĝa vizaĝo, kaj antaŭ ke Tarzan povis levi sian pafarkon, la ulo jam turnis sin kaj forfuĝis laŭ la pado, alarme kriegante kvazaŭ al aliuloj antaŭ si.

Tarzan ekpersekutis tra la arboj, kaj post nemultaj momentoj ekvidis la homojn senespere provante eskapi.

Ili estis tri, kaj ili freneze kuregis laŭvice tra la densaj kreskaĵoj.

Tarzan facile preteriris ilin, kaj ili nek vidis lian silentan iron super iliaj kapoj, nek rimarkis la kaŭrantan formon sur malalta branĉo, antaŭ ili, sub kiu kondukis la vojo.

Tarzan lasis al la du unuaj iri sub li, sed kiam la tria rapide alvenis, la silenta maŝo falis ĉirkaŭ la nigran kolon. Rapida ektiro streĉis ĝin.

Agonie ekkriis la viktimo, kaj liaj kamaradoj turnis sin por vidi lian baraktantan korpon leviĝi, kvazaŭ magie, malrapide en la densan foliaron de la superaj arboj.

Terorite hurlante, ili ankoraŭfoje turnis sin kaj forkuris, penante eskapi.

Tarzan senvivigis sian kaptiton, rapide kaj silente; deprenis la armilojn kaj adornaĵojn, kaj -- ho, el ĉio plej ĝojige -- bela cervohaŭta lumbotuko, kiun li rapide alprenis al si.

Nun li ja estis vestita kiel taŭgis por homo. Neniu nun povus dubi lian altrangan devenon. Kiom plaĉus al li reveni al la tribo por paradi antaŭ iliaj enviaj rigardoj en tiu mirinda belaĵo.

Levante la kadavron sur la ŝultron, li malpli rapide movis sin tra la arbaron al la palisara vilaĝeto, ĉar refoje li bezonis sagojn.

Alproksimiĝante al la palisaro, li vidis ekscititan homgrupon ĉirkaŭ la du fuĝintoj, kiuj, tremante pro timo kaj elĉerpiĝo, preskaŭ ne povis rakonti la neordinarajn detalojn de sia aventuro.

Mirando, ili diris, kiu iomete antaŭis ilin, subite venis hurlante al ili, kriante, ke terura blanka kaj nuda batalanto persekutas lin. Ili tri celis la vilaĝon tiel rapide, kiel iliaj kruroj povis funkcii.

Refoje la raŭka kaj morterura kriego de Mirando igis al ili rigardi malantaŭen, kaj tie ili vidis plej hororigan fenomenon -- la korpo de ilia kunulo flugis supren inter la arbojn, liaj brakoj kaj kruroj bategadis la aeron, lia lango etendiĝis el lia malfermita buŝo. Neniun alian sonon li eligis, neniu estaĵo videblis apud li.

La vilaĝantoj atingis timostaton preskaŭpanikan, sed maljuna saĝa Mbonga pretekstis ege skeptiki la rakonton, kaj atribuis la tutan fantaziaĵon al ilia timo fronte je iu reala danĝero.

"Vi ripetas al ni ĉi tiun grandan historion," li diris, "ĉar vi ne kuraĝas diri veron. Vi ne kuraĝas konfesi, ke, kiam la leono saltis sur Mirandon, vi forkuris kaj lasis lin. Vi estas senkuraĝaj."

Mbonga preskaŭ ne finis paroli kiam laŭta frakasado de branĉoj en la superaj arboj igis al la nigruloj rigardi supren kun renovigita teruro. Kion ili ekvidis, tio tremigis eĉ maljuna saĝa Mbonga, ĉar tie, turniĝante kaj rotaciante en la aero, venis la kadavro de Mirando, por sterniĝi kun naŭza reverbero sur la tero apud iliaj piedoj.

La nigruloj unuanime forkuris; kaj ili ne haltis ĝis ĉiu el ili perdiĝis en la densaj ombroj de la ĉirkaŭa ĝangalo.

Tarzan refoje devenis en la vilaĝon kaj renovigis sian sago-provizon kaj manĝis el la manĝo-oferaĵo, kiun la nigruloj faris por senkolerigi lin.

Antaŭ sia foriro, li portis la kadavron de Mirando al la vilaĝa pordego, kaj apogis ĝin ĉe la palisaro tiel, ke la mortinta vizaĝo ŝajne ĉirkaŭrigardis la pordofoston, al la vojo kondukanta ĝangalen.

Tiam Tarzen reiris, ĉasante, ĉiam ĉasante, al la kabano ĉe la marbordo.

Necesis deko da provoj ĉe la tute timantaj nigruloj por reeniri sian vilaĝon, preter la hororiga, grimacanta vizaĝo de sia mortinta kunulo, kaj kiam ili trovis, ke la manĝaĵoj kaj sagoj malaperis, ili sciis ĝuste tion, kiun ili ja timis, ke Mirando vidis la malbonegan spiriton de la ĝangalo.

Tio nun ŝajnis al ili la logika klarigo. Mortis nur tiuj vidintaj tiun teruran ĝangalodion; ĉar ĉu ne estis vere, ke neniu ankoraŭ vivanta en la vilaĝo iam ajn vidis lin? Sekve, tiuj mortinta ĉe liaj manoj nepre vidis lin, kaj kiel punon pagis siajn vivojn.

Tiom longe, kiom ili provizos al li sagojn kaj manĝaĵojn, li ne atencos ilin se ili ne vidos lin, do Mbonga ordonis, ke krom la manĝaĵojn oferitajn tie, oni ankaŭ metu oferaĵon de sagoj por tiu Munango-Kivati, kaj tion oni faris ekde tiam.

Se vi hazarde preteriros tiun foran afrikan vilaĝon, vi ankoraŭ vidos, antaŭ eta pajlokovrita ĥato, konstruita ĝuste ekster la vilaĝo, etan feran poton, en kiu troviĝas iom da manĝaĵoj, kaj apud ĝi sagujon kun bone venenitaj sagoj.

Kiam Tarzan ekvidis la strandon, apud kiu staris lia kabano, liajn okulojn trafis stranga kaj neordinara spektaklo.

Sur la kvietaj akvoj de la terĉirkaŭita haveno flosis granda ŝipo, kaj sur la strando estis sekurigita boateto.

Sed, plej mirinde, inter la strando kaj la kabano vagis pluraj blankuloj similaj al li mem.

Tarzan vidis, ke ili multmaniere similas la virojn de liaj bildlibroj. Li silente proksimiĝis tra la arbaro ĝis li tute proksimis super ili.

Ili nombris dek, malhelaj, sunbrunaj, fiaspektaj uloj. Nun ili gregis apud la boateto, kaj parolis laŭte kaj kolere, multe gestante kaj pugnante.

Baldaŭ, unu el ili, eta, kruelvizaĝa, nigrabarba ulo kun mieno, kiu rememorigis al Tarzan Pamba la raton, faligis la manon sur la ŝultron de giganto, kiu staris apud li, kaj kontraŭ kiu ĉiuj aliaj disputis kaj kverelis.

La etulo indikis for de la maro, kaj la giganto devis forturni sin de la ceteraj por rigardi laŭ la indikita direkto. Kiam li turnis sin, la eta kruelvizaĝulo tiris revolveron el sia zono kaj mortpafis la giganton je la dorso.

La grandegulo levis la manojn super la kapon; liaj genuoj kurbiĝis sub li, kaj li sensone falis antaŭen sur la strandon, mortinte.

La knalo de la armilo, kiun Tarzan la unuan fojon aŭdis, plenigis lin je miro, sed eĉ tiu nekutima bruo ne povis startigi liajn nervojn al eĉ similaĵo de paniko.

Por li la plej grandan perturbon kaŭzis la konduto de la blankaj fremduloj. Li sulkigis sian brovon pro forta pensado. Bone, li pensis, ke li ne cedis al sia unua impulso, kuri antaŭen por saluti tiujn blankulojn kiel fratojn.

Ili evidente ne estis malsamaj de la nigruloj -- ne estis pli civilizitaj ol la simioj -- ne estis malpli kruelaj ol Sabor.

Dum momento, la ceteraj staris rigardante la etan kruelvizaĝulon kaj la giganton, kiu kuŝis morte sur la strando.

Poste, unu el ili ridis kaj frapis la etulon sur la dorso. Daŭris la babilado kaj gestado, sed malpliis la kverelado.

Ili baldaŭ lanĉis la boateton, kaj ĉiuj saltis en ĝin kaj forremis al la granda ŝipo, kie Tarzan povis vidi aliajn formojn moviĝantajn sur la ferdeko.

Kiam ili surŝipiĝis, Tarzan falis teren malantaŭ arbego kaj rapidis al la kabano, tenante ĝin ĉiam inter si kaj la ŝipo.

Enirinte ĉe la pordo, li trovis, ke ĉio estas traserĉita. Liaj libroj kaj krajonoj estis disĵetitaj sur la planko. Liaj armiloj kaj ŝirmiloj kaj aliaj trezoroj estis dise sternitaj.

Kiam li vidis, kion oni faris, ŝvelis en li ondego da kolero, kaj la nova cikatro sur la frunto subite brilis, strio da inflama karmezino sur lia ora haŭto.

Li rapidis al la ŝranko kaj serĉis en la fora niĉo de la suba breto. Ha! Li malstreĉiĝe suspiris kiam li eltiris la etan ladskatolon kaj, malfermante ĝin, trovis neĝenitaj siajn plej gravajn trezorojn.

Sekuraj estis la fotaĵo de la ridetanta, fortikvizaĝa junulo kaj la eta nigra enigmo-libro.

Kio estis tio?

Lia lerta orelo kaptis mallaŭta sed nekonata sono.

Kurinte al la fenestro, Tarzan rigardis al la haveno, kaj tie li vidis, ke oni mallevas boaton de la granda ŝipo apud tiun jam sur la akvo. Li baldaŭ vidis, ke multaj homoj grimpas de la flankoj de la pli granda flosilo kaj falas en la boatojn. Ili estis plenforte revenontaj.

Unu momenton plu, Tarzan rigardis dum oni mallevis multajn skatolojn kaj sakojn al la atendantaj boatoj; tiam, dum ili forŝovis sin de la flanko de la ŝipo, la simiulo ekprenis paperon, kaj krajone presliterumi sur ĝi dum kelkaj momentoj ĝis ĝi portis kelkajn liniojn da fortikaj, bone faritaj, preskaŭ perfektliteraj glifoj.

Tiun avizon li fiksis al la pordo per malgranda, akra lignosplito. Tiam, prenante sian ladskatolon, siajn sagojn, kaj tiom da pafarkoj kaj lancoj, kiom li povis porti, li rapidis tra la pordo kaj malaperis en la arbaron.

Kiam la du boatoj surbordiĝis sur la arĝenteca sablo, stranga sortimento da homoj elboatiĝis.

Entute videblis eble dudek homoj, el kiuj dekkvin estis fortikaj kaj fiaspektaj maristoj.

La ceteraj estis alispecaj.

Unu estis maljunaspekta viro, kun blanka hararo kaj grandaj borderitaj okulvitroj. Liajn iomete kurbajn ŝultrojn drapiris maltaŭga, kvankam senmakula, redingoto, kaj brila silka ĉapelo aldonis al la nekongrueco de liaj vestaĵoj en afrika ĝangalo.

La due surteriĝinta ano de la grupo estas alta junulo en blankaj tikaĵoj, dum rekte post li venis alia maljunulo kun tre alta frunto kaj pedanta, ekscitiĝema maniero.

Post ili venis granda nigrulino, vestita Salomone laŭ koloro. Ŝiaj grandaj okuloj svingiĝis pro evidenta teruro, unue al la ĝangalo, poste al la blasfemanta bando de maristoj, kiuj elboatigis la pakegojn kaj skatolojn.

La fine elboatiĝinta ano de la grupo estis junulino eble deknaŭjara, kaj ĝuste la junulo staris apud la pruo por leve surterigi ŝin. Ŝi donis al li kuraĝan kaj belan dankrideton, sed inter ili pasis neniu vorto.

La grupo silente antaŭeniris al la kabano. Evidentis, ke, kion ajn ili intencis, ĉio estis decidita antaŭ ke ili elŝipiĝis; kaj tiel ili venis al la pordo, la maristoj portantaj la skatolojn kaj pakegojn, sekve la kvin el klaso tiom malsimila. La viroj demetis siajn ŝarĝojn, kaj tiam unu ekvidis la avizon, kiun Tarzan afiŝis.

"Ha, kamaradoj!" li elkriis. "Kio estas? Jena signo afiŝiĝis antaŭ ne horo, aŭ mi manĝos la kuiriston."

La aliaj ĉirkaŭis lin, etendante la nukojn trans la ŝultrojn de la antaŭuloj, sed ĉar malmultaj el ili povis eĉ legi, kaj tiuj malmultaj nur ege pene, unu finfine turnis sin al la maljunuleto kun la redingoto kaj silka ĉapelo.

"Hola, porfesoro," li vokis, "alpaŝu kaj legu la fi'an noticon."

Alvokite, la maljunulo malrapide venis al la loko, kie staris la maristoj; sekvis la ceteraj anoj de lia grupo. Ĝustigante siajn okulvitrojn, li rigardis la avizon dum momento kaj tiam, forturnante sin, forpromenis, murmurante al si: "Ege rimarkinde -- ege rimarkinde!"

"Hola, stulta fosilio," kriis la ulo unu alvokinta lin por helpo, "ĉu vi s'pozis, ke ni volas, ke vi legu la fi'an noticon al vi? Revenu, laŭtu ĝin, maljuna anatifulo."

La maljunulo haltis kaj, returnante sin, diris: "Ha, jes, kara sinjoro, mil pardonojn. Tute senpripense mi kondutis, jes -- tute senpripense. Ege rimarkinde -- ege rimarkinde!"

Refoje li frontis la noticon kaj tralegis ĝin, kaj sendube estus forturninta sin refoje por pripensi ĝin, se la maristo ne estus krude kaptinta lin je la kolumo kaj hurlinta al lia orelo.

"Ellaŭtu ĝin, fuŝa maljuna idioto."

"Ha, jes ja, jes ja," mallaŭte respondis la profesoro, kaj reĝustigante siajn okulvitrojn li laŭtlegis:

JEN LA HEJMO DE TARZAN, MORTIGANTO DE BESTOJ KAJ MULTAJ NIGRULOJ. NE ĜENU LA POSEDAĴOJN DE TARZAN. TARZAN GVATAS. TARZAN DE LA SIMIOJ.

"Diable, kiu estas Tarzan?" elkriis maristo ne antaŭe parolinta.

"Li evidente parolas angle," diris la junulo.

"Sed kion signifas 'Tarzan de la Simioj'?" kriis la junulino.

"Mi ne scias, fraŭlino Porter," respondis la junulo, "se ne temas pri forkurinta simio de la Londona Zoo, kiu reportis al sia ĝangala hejmo eŭropan klerecon. Kion vi opinias, Profesoro Porter?" li aldonis, turnante sin al la maljunulo.

Profesoro Archimedes Q. Porter ĝustigis siajn okulvitrojn.

"Ha, jes ja; jes ja -- ege rimarkinde, ege rimarkinde!" diris la profesoro; "sed nenion pli mi povas aldoni al tio, kion mi jam rimarkigis eksplike de ĉi tiu absolute gravoza okazaĵo," kaj la profesoro malrapide turnis sin al la ĝangalo.

"Sed, paĉjo," kriis la junulino, "vi ankoraŭ diris nenion pri ĝi."

"Ts ts, kara; ts ts," respondis Profesoro Porter, per afabla kaj ama tono, "ne ĝenu vian belecan kapon per problemoj tiel pezozaj kaj profundeskaj," kaj ankoraŭfoje li malrapide forvagis laŭ eĉ alia direkto, kun la okuloj fiksitaj al la tero ĉe la piedoj kaj la manoj kuntenitaj malantaŭe sub la ŝvebantaj vostoj de la redingoto.

"Mi 'pinias, ke la freneza oldulo ne scias neniom pli ol ni pri l' afero," graŭlis la ratvizaĝa maristo.

"Ĝentiligu vian filangon," kriis la junulo, kun vizaĝo paliĝanta pro kolero je la insulta tono de la maristo. "Vi murdis niajn oficirojn kaj prirabis nin. Ni estas absolute sub via potenco, sed vi respekte traktu Profesoron Porter kaj Fraŭlinon Porter, aliel mi rompos al vi tiun aĉan kolon per miaj nudaj manoj -- malgraŭ pafiloj," kaj la junulo tiom alproksimiĝis al la ratvizaĝa maristo, ke ĉi tiu honteme retiriĝis, kvankam li portis du revolverojn kaj krimopretan tranĉilon en sia zono.

"Damninda poltronulo," kriis la junulo. "Vi neniam kuraĝus pafi homon ĝis li malfrontus vin. Vi ne kuraĝos pafi min eĉ tiam," kaj li intence turnis al la maristo sian dorson kaj sentime formarŝis kvazaŭ por provi.

La mano de la maristo sekrete celis la tenilon de unu el la revolveroj; liaj fiokuloj venĝocele rigardis la forirantan formon de la juna anglo. La rigardo de liaj kamaradoj estis sur li, sed ankoraŭ li hezitis. En sia koro, li estis eĉ pli poltrona ol povis supozi s-ro William Cecil Clayton.

Du trafaj okuloj rigardis ĉiun movon de la grupo el la foliaro de apuda arbo. Tarzan vidis la surprizon, kiun instigis lia avizo, kaj kvankam li povis kompreni nenion el la parola lingvo de tiuj strangaj homoj, iliaj gestoj kaj mienoj tamen diris multon al li.

La ago de la eta ratvizaĝa maristo, mortigi unu el siaj kamardoj, vekis en Tarzan fortan malŝaton, kaj nun, kiam li vidis tiun kvereli kun la belaspekta junulo, lia malamo kreskis.

Tarzan neniam antaŭe vidis la efikojn de pafilo, kvankam liaj libroj instruis al li ion pri tiuj, sed kiam li vidis la ratvizaĝulo fingri la tenilon de sia revolvero, li pripensis la scenon, kiun li atestis antaŭ tiom mallonga tempo, kaj li kompreneble atendis vidi la junulon murdiĝis, same kiel la granda maristo pli frue en la tago.

Do Tarzan levis venenan sagon al sia pafarko kaj celis la ratvizaĝan mariston, sed tiom densis la foliaro, ke li tuj konstatis, ke la sagon devojigos la folioj aŭ iu branĉeto, kaj li anstataŭe lanĉis pezan batalolancon el sia alta kaŭrejo.

Clayton faris nur duondeko da paŝoj. La ratvizaĝa maristo duone elprenis sian revolveron; la ceteraj maristoj staris, atente rigardante la scenon.

Profesoro Porter jam malaperis en la ĝangalon, kien sekvis lin la pedanta Samuel T. Philander, lia sekretario kaj helpanto.

Esmeralda, la nigrulino, estis okupite aranĝante la pakaĵojn de sia mastrino el la amaso da pakegoj kaj skatoloj apud la kabano, kaj fraŭlino Porter jam fortunris sin por sekvi s-ron Clayton, kiam io igis al ŝi returni sin al la maristo.

Kaj tiam tri aferoj okazis preskaŭ samtempe. La maristo eltiris sian armilon kaj celis per ĝi la dorson de Clayton, fraŭlino Porter elkriis averon, kaj longa, metalkovrita lanco ĵetiĝis kiel sago desupre kaj entute trairis la dekstran ŝultron de la ratvizaĝulo.

La revolvero eksplodis sendamaĝe al la aero, kaj la maristo ekfalis kun kriego de doloro kaj teruro.

Clayton turnis sin kaj rekuris al la sceno. La maristoj staris en timanta grego, kun eltiritaj armiloj, rigardante la ĝangalon. La vundito tordiĝis kaj kriĉis sur la tero.

Clayton, nevidate de iu ajn, levis la falintan revolveron kaj metis ĝin sub la ĉemizo; poste li grupiĝis kun la maristoj, rigardante, mistifikite, la ĝangalon.

"Kiu povis fari tion?" flustris Jane Porter, kaj la junulo turnis sin por vidi ŝin; ŝi staris, larĝokule kaj mirante, apud li.

"Mi kuraĝus diri, ke Tarzan de la Simioj ĉimomente rigardas nin," li dubvoĉe respondis. "Mi nun scivolas, kiun fakte tiu lanco celis. Se ja estis Snipes, nia amiko-simio certe estas amiko.

"Je Jupitero, kie estas via patro kaj s-ro Philander? Iu aŭ io estas en tiu ĝangalo, kaj ĝi havas armilojn, kio ajn ĝi estas. Ho! Profesoro! S-ro Philander!" kriis juna Clayton. Ne venis respondo.

"Kion ni faru, f-ino Porter?" daŭrigis la junulo, kaj lia vizaĝo nubiĝis pro ĉagreno kaj nedecidivo.

"Mi ne povas lasi vin sola kun jenaj gorĝotranĉistoj, kaj vi certe ne povas aventuri en la ĝangalo kun mi; tamen, iu devos serĉi vian patron. Li ofte emas sencele forvagi, senatente pri danĝero aŭ direkto, kaj s-ro Philander estas nur iomete malpli naiva ol li. Pardonu mian honestecon, sed niaj vivoj ĉiuj estas minacataj ĉi tie, kaj kiam ni revenigos vian patron, oni devos iel impresi sur li la danĝerojn, per kiuj li minacigas ne nur sin sed ankaŭ vin pro sia malatentemo."

"Mi tute konsentas kun vi," respondis la junulino, "kaj mi tute ne sentas min ofendita. Kara paĉjo oferus por mi sian vivon, sen momenta hezito, se oni povus direkti lian menson al afero tiom frivola dum tuta momento. Ekzistas nur unu metodo por certigi lian sekurecon, kaj tiu estas, ĉeni lin ĉe arbo. Tiom naiva estas la karulo."

"Jen la solvo!" subite eldiris Clayton. "Vi scipovas uzi revolveron, ĉu ne?"

"Jes. Kial?"

"Mi havas. Per ĝi, vi kaj Esmeralda estos pli-malpli sekuraj en ĉi tiu kabano dum mi serĉos vian patron kaj s-ron Philander. Jen, alvoku la virinon kaj mi ekrapidos. Ili ne povis diri longan distancon."

Jane obeis lian sugeston, kaj kiam li vidis la pordon sekure fermiĝi post ili, Clayton turnis sin al la ĝangalo.

Kelkaj el la maristoj eltiris la lancon el sia vundita kamarado, kaj, kiam Clayton aliris ilin, li petis prunti revolveron de unu el ili dum la ĝangala traserĉado por la profesoro.

La ratvizaĝulo, informiĝinte, ke li restas vivanta, jam regajnis sian kutiman sintenon, kaj per blasfermaro direktita al Clayton li rifuzis nome de siaj kamaradoj permeson, ke la junulo havu pafilon.

Tiu ulo, Snipes, transprenis la rolon de ĉefo post ke li mortigis la antaŭan estron, kaj pasigis tiom malmulte da tempo, ke neniu el liaj kunuloj jam kontestis lian aŭtoritatecon.

Clayton respondis per nura ŝultrolevo, sed, forirante, li prenis la lancon, kiu penetris je Snipes, kaj, tiel prahome armite, la filo de la tiama Lordo Greystoke paŝis en la densan ĝangalon.

Post ĉiu paso de kelkaj momentoj, li laŭte vokis la nomojn de la vagantoj. La aŭskultantoj en la apudstranda kabano aŭdis dum la sono de lia voĉo pli kaj pli mallaŭtiĝis, ĝis finfine ĝin forglutis la multegaj bruoj de la praarbaro.

Kiam profesoro Archimedes Q. Porter kaj lia helpanto, Samuel T. Philander, post multe da insistado flanke de la dua, finfine turnis siajn paŝojn al la bivakejo, ili tiom plenplene perdis sian vojon en la sovaĝa kaj densega labirinto de la vegetala ĝangalo kiom povus esti du homoj, kvankam ili ne sciis tion.

Pro nura kaprico de la fortuno ili celis la okcidentan marbordon de Afriko kaj ne Zanzibaron ĉe la alia flanko de la senluma kontinento.

Kiam post mallonga tempo ili atingis la strandon, nur por ne trovi la bivakejon, Philander certis, ke ili situas norde de tiu celo; sed, fakte, ili estas ducent metrojn sude de ĝi.

Al tiuj du naivaj teoriuloj neniam venis en la menson por voki por allogi la atenton de siaj amikoj. Anstataŭe, kun la tuta certeco, kiun deduktado el malĝusta premiso kreas, s-ro Samuel T. Philander firme kaptis profesoron Archimedes Q. Porter je la brako kaj rapidigis la malforte protestantan malunulon cele al Capetown, dumil kvincent kilometrojn sude.

Kiam Jane kaj Esmeralda trovis sin sekuraj malantaŭ la kabana pordo, la unua penso de la nigrulino estis, bari la pordon deinterne. Tiucele ŝi turnis sin por serĉi ian rimedon por plenumi ĝin; sed unuafoja vido de la interno de la kabano eligis terurkrion de ŝiaj lipoj, kaj kiel timanta infano la virinego kuris por kaŝi sian vizaĝon ĉe la ŝultro de la mastrino.

Jane, turnante sin je la ekkrio, vidis ĝian kaŭzon, kiu kuŝis sternita sur la planko antaŭ ili -- la blankigita skeleto de viro. Plia rigardo rivelis duan skeleton sur la lito.

"En kia hororiga loko ni estas?" murmuris la timanta junulino. Sed paniko ne troviĝis en ŝia timo.

Finfine, liberiginte sin de la duonfreneze teno de la ankoraŭ krianta Esmeralda, Jane transiris la ĉambron por rigardi la etan lulilon, bone sciante, kion ŝi vidos tie, antaŭ ke la eta skeleto rivelis sin en sia kompatinda kaj patosa malfortikeco.

Kian teruran tragedion anoncis tiuj povraj mutaj ostoj! La junulino ektremis pro la penso de la eventualaĵoj, kiuj eble kuŝas antaŭ ŝi kaj ŝiaj geamikoj en ĉi tiu malbonsorta kabano, vizitata de misteraj, eble malamikaj, estaĵoj.

Rapide, kun senpacienca stampfo de sia piedeto, ŝi penis forkui la malafablajn antaŭsentojn, kaj turnante sin al Esmeralda ŝi petis, ke tiu ĉesu sian veadon.

"Ĉesu, Esmeralda, tuj ĉesu!" ŝi kriis. "Vi nur malbonigas aferojn."

Ŝi malfortike finparolis kun tremeto en sia voĉo kiam ŝi pensis pri la tri viroj, de kiuj ŝi atendis protekton, kaj kiuj vagis en la profundeco de tiu terura arbaro.

La junulino baldaŭ eksciis, ke la pordo estis interne ekipita de peza ligna bartrabo, kaj post kelkaj provoj la kuna forteco de la du ebligis al ili ŝovi ĝin en la ĝustan lokon, la unuan fojon en dudek jaroj.

Tiam ili eksidis sur benko, brakumante unu la alian, kaj atendis.


Al ĉapitro 14



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>