Tarzan de la simioj

Cxapitro 13

Sia speco


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


   La postan matenon, Tarzan, lama kaj doloranta pro la vundoj de sia batalo kontraux Terkoz, ekiris al la okcidento kaj la marbordo.

   Li tre malrapide iras, dumnokte dormante en la gxangalo, kaj atingis la kabanon tre malfrue je la posta mateno.

   Dum kelkaj tagoj li nur malmulte movigxas, nur suficxe por havigi al si la fruktojn kaj nuksojn bezonatojn por kontentigi lian malsaton.

   Post dek tagoj li estis tute sana; restis nur terura duonsanigxinta cikatro, kiu, komence super la maldekstra okulo, transiris la supron de la kapo por finigxi cxe la dekstra orelo. Jen la signo lasita de Terkoz, kiam tiu forsxiris la kranihauxton.

   Tarzan dum sia resanigxo provis ellabori mantelon el la hauxto de Sabor, kiu la tutan tempon kusxis en la kabano. Sed li trovis la hauxton tabule rigida pro sekecto, kaj cxar li sciis nenion pri tanado, li devis forlasi sian amatan planon.

   Tiam li decidis sxteli kelkajn vestajxojn de unu el la nigruloj de la vilagxo de Mbonga, cxar Tarzan de la Simioj intencis cxiamaniere signi sian evoluon el la malaltaj bestoj, kaj nenio sxajnis al li pli distinga indiko de la homeco ol ornamajxoj kaj vestajxoj.

   Tiucele li do arigis la diversajn brakajn kaj krurajn ornamajxojn, kiujn li prenis de la nigraj batalantoj, falintaj sub lia rapida kaj silenta masxo, kaj surprenis cxiujn same kiel li vidis ilin portataj de la antauxaj posedintoj.

   Cxirkaux lia kolo pendis la ora koliero, de kiu pendis la diamante inkrustita medaliono de lia patrino, la Damo Alica. Sur la dorso estis plena sagujo ligita al leda sxultro-zono, alia predajxo de iu venkita nigrulo.

   Cxirkaux lia talio estis zono el etaj strioj de kruda hauxto, farita de li mem kiel subtenilo por la memfarita ingo, en kiu pendis la cxastrancxilo de lia patro. La longa pafarko, iam aparteninta al Kulonga, pendis cxe la maldekstra sxultro.

   La juna Lordo Greystoke vere estis stranga kaj militeska formo; lia amaso de nigra hararo malantauxe falis gxissxultre kaj estis tondita gxis kruda duonpendajxo sur la frunto, ke gxi ne falu antaux la okulojn.

   Lia rekta kaj perfekta formo, muskola simile al la plej bonaj romiaj gladiatoroj, tamen kun la molaj kaj serpentumaj kurboj de greka dio, informis je unua vido pri la mirinda kombino de fortegeco kun supleco kaj rapideco.

   Tarzan de la Simioj estis avataro de la prahomo, la cxasisto, la batalanto.

   Pro la nobla pozo de lia bela kapo sur tiuj largxaj sxultroj, pro la fajro de viveco kaj inteligenteco en tiuj belaj, klaraj okuloj, li povis evidente esti la tipo de iu duondio de iu sovagxa kaj militema prapopolo de sia praarbaro.

   Sed pri tiaj aferoj ne pensis Tarzan. Li cxangrenigxis pro tio, ke mankis al li vestajxoj por indiki al cxiuj gxangalanoj, ke li estas homo kaj ne simio, kaj ofte eniris lian menson gravaj duboj pri tio, cxu eble li tamen farigxos simio.

   Cxu ne haroj komencis kreski sur lia vizagxo? Cxiuj simioj portis vizagxhararon, sed kun nur kelkaj esceptoj la nigruloj estis entute senharaj.

   Verdire, li vidis bildojn en siaj libroj kun homoj havantaj grandajn haramasojn sur lipo kaj vango kaj mentono, sed Tarzan tamen timis. Preskaux cxiutage li pliakrigis sian akran trancxilon kaj skrapis kaj skulptis je la juna barbo por forvisxi tiun malnobligan insignon de simieco.

   Kaj tiel li lernis razi sin -- ja krude kaj dolorige -- tamen efike.

   Kiam li denove sentis sin tute fortika, post la sanga batalo kontraux Terkoz, Tarzan unu matenon ekiris al la vilagxo de Mbonga. Li senprudente vagis laux kurboplena gxangala pado, anstataux trairi la arbojn, kiam li subite ekfrontis nigran batalanton.

   Preskaux komika estis la surprizita mieno sur la sovagxa vizagxo, kaj antaux ke Tarzan povis levi sian pafarkon, la ulo jam turnis sin kaj forfugxis laux la pado, alarme kriegante kvazaux al aliuloj antaux si.

   Tarzan ekpersekutis tra la arboj, kaj post nemultaj momentoj ekvidis la homojn senespere provante eskapi.

   Ili estis tri, kaj ili freneze kuregis lauxvice tra la densaj kreskajxoj.

   Tarzan facile preteriris ilin, kaj ili nek vidis lian silentan iron super iliaj kapoj, nek rimarkis la kauxrantan formon sur malalta brancxo, antaux ili, sub kiu kondukis la vojo.

   Tarzan lasis al la du unuaj iri sub li, sed kiam la tria rapide alvenis, la silenta masxo falis cxirkaux la nigran kolon. Rapida ektiro strecxis gxin.

   Agonie ekkriis la viktimo, kaj liaj kamaradoj turnis sin por vidi lian baraktantan korpon levigxi, kvazaux magie, malrapide en la densan foliaron de la superaj arboj.

   Terorite hurlante, ili ankorauxfoje turnis sin kaj forkuris, penante eskapi.

   Tarzan senvivigis sian kaptiton, rapide kaj silente; deprenis la armilojn kaj adornajxojn, kaj -- ho, el cxio plej gxojige -- bela cervohauxta lumbotuko, kiun li rapide alprenis al si.

   Nun li ja estis vestita kiel tauxgis por homo. Neniu nun povus dubi lian altrangan devenon. Kiom placxus al li reveni al la tribo por paradi antaux iliaj enviaj rigardoj en tiu mirinda belajxo.

   Levante la kadavron sur la sxultron, li malpli rapide movis sin tra la arbaron al la palisara vilagxeto, cxar refoje li bezonis sagojn.

   Alproksimigxante al la palisaro, li vidis ekscititan homgrupon cxirkaux la du fugxintoj, kiuj, tremante pro timo kaj elcxerpigxo, preskaux ne povis rakonti la neordinarajn detalojn de sia aventuro.

   Mirando, ili diris, kiu iomete antauxis ilin, subite venis hurlante al ili, kriante, ke terura blanka kaj nuda batalanto persekutas lin. Ili tri celis la vilagxon tiel rapide, kiel iliaj kruroj povis funkcii.

   Refoje la rauxka kaj morterura kriego de Mirando igis al ili rigardi malantauxen, kaj tie ili vidis plej hororigan fenomenon -- la korpo de ilia kunulo flugis supren inter la arbojn, liaj brakoj kaj kruroj bategadis la aeron, lia lango etendigxis el lia malfermita busxo. Neniun alian sonon li eligis, neniu estajxo videblis apud li.

   La vilagxantoj atingis timostaton preskauxpanikan, sed maljuna sagxa Mbonga pretekstis ege skeptiki la rakonton, kaj atribuis la tutan fantaziajxon al ilia timo fronte je iu reala dangxero.

   "Vi ripetas al ni cxi tiun grandan historion," li diris, "cxar vi ne kuragxas diri veron. Vi ne kuragxas konfesi, ke, kiam la leono saltis sur Mirandon, vi forkuris kaj lasis lin. Vi estas senkuragxaj."

   Mbonga preskaux ne finis paroli kiam lauxta frakasado de brancxoj en la superaj arboj igis al la nigruloj rigardi supren kun renovigita teruro. Kion ili ekvidis, tio tremigis ecx maljuna sagxa Mbonga, cxar tie, turnigxante kaj rotaciante en la aero, venis la kadavro de Mirando, por sternigxi kun nauxza reverbero sur la tero apud iliaj piedoj.

   La nigruloj unuanime forkuris; kaj ili ne haltis gxis cxiu el ili perdigxis en la densaj ombroj de la cxirkauxa gxangalo.

   Tarzan refoje devenis en la vilagxon kaj renovigis sian sago-provizon kaj mangxis el la mangxo-oferajxo, kiun la nigruloj faris por senkolerigi lin.

   Antaux sia foriro, li portis la kadavron de Mirando al la vilagxa pordego, kaj apogis gxin cxe la palisaro tiel, ke la mortinta vizagxo sxajne cxirkauxrigardis la pordofoston, al la vojo kondukanta gxangalen.

   Tiam Tarzen reiris, cxasante, cxiam cxasante, al la kabano cxe la marbordo.

   Necesis deko da provoj cxe la tute timantaj nigruloj por reeniri sian vilagxon, preter la hororiga, grimacanta vizagxo de sia mortinta kunulo, kaj kiam ili trovis, ke la mangxajxoj kaj sagoj malaperis, ili sciis gxuste tion, kiun ili ja timis, ke Mirando vidis la malbonegan spiriton de la gxangalo.

   Tio nun sxajnis al ili la logika klarigo. Mortis nur tiuj vidintaj tiun teruran gxangalodion; cxar cxu ne estis vere, ke neniu ankoraux vivanta en la vilagxo iam ajn vidis lin? Sekve, tiuj mortinta cxe liaj manoj nepre vidis lin, kaj kiel punon pagis siajn vivojn.

   Tiom longe, kiom ili provizos al li sagojn kaj mangxajxojn, li ne atencos ilin se ili ne vidos lin, do Mbonga ordonis, ke krom la mangxajxojn oferitajn tie, oni ankaux metu oferajxon de sagoj por tiu Munango-Kivati, kaj tion oni faris ekde tiam.

   Se vi hazarde preteriros tiun foran afrikan vilagxon, vi ankoraux vidos, antaux eta pajlokovrita hxato, konstruita gxuste ekster la vilagxo, etan feran poton, en kiu trovigxas iom da mangxajxoj, kaj apud gxi sagujon kun bone venenitaj sagoj.

   Kiam Tarzan ekvidis la strandon, apud kiu staris lia kabano, liajn okulojn trafis stranga kaj neordinara spektaklo.

   Sur la kvietaj akvoj de la tercxirkauxita haveno flosis granda sxipo, kaj sur la strando estis sekurigita boateto.

   Sed, plej mirinde, inter la strando kaj la kabano vagis pluraj blankuloj similaj al li mem.

   Tarzan vidis, ke ili multmaniere similas la virojn de liaj bildlibroj. Li silente proksimigxis tra la arbaro gxis li tute proksimis super ili.

   Ili nombris dek, malhelaj, sunbrunaj, fiaspektaj uloj. Nun ili gregis apud la boateto, kaj parolis lauxte kaj kolere, multe gestante kaj pugnante.

   Baldaux, unu el ili, eta, kruelvizagxa, nigrabarba ulo kun mieno, kiu rememorigis al Tarzan Pamba la raton, faligis la manon sur la sxultron de giganto, kiu staris apud li, kaj kontraux kiu cxiuj aliaj disputis kaj kverelis.

   La etulo indikis for de la maro, kaj la giganto devis forturni sin de la ceteraj por rigardi laux la indikita direkto. Kiam li turnis sin, la eta kruelvizagxulo tiris revolveron el sia zono kaj mortpafis la giganton je la dorso.

   La grandegulo levis la manojn super la kapon; liaj genuoj kurbigxis sub li, kaj li sensone falis antauxen sur la strandon, mortinte.

   La knalo de la armilo, kiun Tarzan la unuan fojon auxdis, plenigis lin je miro, sed ecx tiu nekutima bruo ne povis startigi liajn nervojn al ecx similajxo de paniko.

   Por li la plej grandan perturbon kauxzis la konduto de la blankaj fremduloj. Li sulkigis sian brovon pro forta pensado. Bone, li pensis, ke li ne cedis al sia unua impulso, kuri antauxen por saluti tiujn blankulojn kiel fratojn.

   Ili evidente ne estis malsamaj de la nigruloj -- ne estis pli civilizitaj ol la simioj -- ne estis malpli kruelaj ol Sabor.

   Dum momento, la ceteraj staris rigardante la etan kruelvizagxulon kaj la giganton, kiu kusxis morte sur la strando.

   Poste, unu el ili ridis kaj frapis la etulon sur la dorso. Dauxris la babilado kaj gestado, sed malpliis la kverelado.

   Ili baldaux lancxis la boateton, kaj cxiuj saltis en gxin kaj forremis al la granda sxipo, kie Tarzan povis vidi aliajn formojn movigxantajn sur la ferdeko.

   Kiam ili sursxipigxis, Tarzan falis teren malantaux arbego kaj rapidis al la kabano, tenante gxin cxiam inter si kaj la sxipo.

   Enirinte cxe la pordo, li trovis, ke cxio estas trasercxita. Liaj libroj kaj krajonoj estis disjxetitaj sur la planko. Liaj armiloj kaj sxirmiloj kaj aliaj trezoroj estis dise sternitaj.

   Kiam li vidis, kion oni faris, sxvelis en li ondego da kolero, kaj la nova cikatro sur la frunto subite brilis, strio da inflama karmezino sur lia ora hauxto.

   Li rapidis al la sxranko kaj sercxis en la fora nicxo de la suba breto. Ha! Li malstrecxigxe suspiris kiam li eltiris la etan ladskatolon kaj, malfermante gxin, trovis negxenitaj siajn plej gravajn trezorojn.

   Sekuraj estis la fotajxo de la ridetanta, fortikvizagxa junulo kaj la eta nigra enigmo-libro.

   Kio estis tio?

   Lia lerta orelo kaptis mallauxta sed nekonata sono.

   Kurinte al la fenestro, Tarzan rigardis al la haveno, kaj tie li vidis, ke oni mallevas boaton de la granda sxipo apud tiun jam sur la akvo. Li baldaux vidis, ke multaj homoj grimpas de la flankoj de la pli granda flosilo kaj falas en la boatojn. Ili estis plenforte revenontaj.

   Unu momenton plu, Tarzan rigardis dum oni mallevis multajn skatolojn kaj sakojn al la atendantaj boatoj; tiam, dum ili forsxovis sin de la flanko de la sxipo, la simiulo ekprenis paperon, kaj krajone presliterumi sur gxi dum kelkaj momentoj gxis gxi portis kelkajn liniojn da fortikaj, bone faritaj, preskaux perfektliteraj glifoj.

   Tiun avizon li fiksis al la pordo per malgranda, akra lignosplito. Tiam, prenante sian ladskatolon, siajn sagojn, kaj tiom da pafarkoj kaj lancoj, kiom li povis porti, li rapidis tra la pordo kaj malaperis en la arbaron.

   Kiam la du boatoj surbordigxis sur la argxenteca sablo, stranga sortimento da homoj elboatigxis.

   Entute videblis eble dudek homoj, el kiuj dekkvin estis fortikaj kaj fiaspektaj maristoj.

   La ceteraj estis alispecaj.

   Unu estis maljunaspekta viro, kun blanka hararo kaj grandaj borderitaj okulvitroj. Liajn iomete kurbajn sxultrojn drapiris maltauxga, kvankam senmakula, redingoto, kaj brila silka cxapelo aldonis al la nekongrueco de liaj vestajxoj en afrika gxangalo.

   La due surterigxinta ano de la grupo estas alta junulo en blankaj tikajxoj, dum rekte post li venis alia maljunulo kun tre alta frunto kaj pedanta, ekscitigxema maniero.

   Post ili venis granda nigrulino, vestita Salomone laux koloro. Sxiaj grandaj okuloj svingigxis pro evidenta teruro, unue al la gxangalo, poste al la blasfemanta bando de maristoj, kiuj elboatigis la pakegojn kaj skatolojn.

   La fine elboatigxinta ano de la grupo estis junulino eble deknauxjara, kaj gxuste la junulo staris apud la pruo por leve surterigi sxin. Sxi donis al li kuragxan kaj belan dankrideton, sed inter ili pasis neniu vorto.

   La grupo silente antauxeniris al la kabano. Evidentis, ke, kion ajn ili intencis, cxio estis decidita antaux ke ili elsxipigxis; kaj tiel ili venis al la pordo, la maristoj portantaj la skatolojn kaj pakegojn, sekve la kvin el klaso tiom malsimila. La viroj demetis siajn sxargxojn, kaj tiam unu ekvidis la avizon, kiun Tarzan afisxis.

   "Ha, kamaradoj!" li elkriis. "Kio estas? Jena signo afisxigxis antaux ne horo, aux mi mangxos la kuiriston."

   La aliaj cxirkauxis lin, etendante la nukojn trans la sxultrojn de la antauxuloj, sed cxar malmultaj el ili povis ecx legi, kaj tiuj malmultaj nur ege pene, unu finfine turnis sin al la maljunuleto kun la redingoto kaj silka cxapelo.

   "Hola, porfesoro," li vokis, "alpasxu kaj legu la fi'an noticon."

   Alvokite, la maljunulo malrapide venis al la loko, kie staris la maristoj; sekvis la ceteraj anoj de lia grupo. Gxustigante siajn okulvitrojn, li rigardis la avizon dum momento kaj tiam, forturnante sin, forpromenis, murmurante al si: "Ege rimarkinde -- ege rimarkinde!"

   "Hola, stulta fosilio," kriis la ulo unu alvokinta lin por helpo, "cxu vi s'pozis, ke ni volas, ke vi legu la fi'an noticon al vi? Revenu, lauxtu gxin, maljuna anatifulo."

   La maljunulo haltis kaj, returnante sin, diris: "Ha, jes, kara sinjoro, mil pardonojn. Tute senpripense mi kondutis, jes -- tute senpripense. Ege rimarkinde -- ege rimarkinde!"

   Refoje li frontis la noticon kaj tralegis gxin, kaj sendube estus forturninta sin refoje por pripensi gxin, se la maristo ne estus krude kaptinta lin je la kolumo kaj hurlinta al lia orelo.

   "Ellauxtu gxin, fusxa maljuna idioto."

   "Ha, jes ja, jes ja," mallauxte respondis la profesoro, kaj regxustigante siajn okulvitrojn li lauxtlegis:

JEN LA HEJMO DE TARZAN, MORTIGANTO DE BESTOJ KAJ MULTAJ NIGRULOJ. NE GxENU LA POSEDAJxOJN DE TARZAN. TARZAN GVATAS. TARZAN DE LA SIMIOJ.

   "Diable, kiu estas Tarzan?" elkriis maristo ne antauxe parolinta.

   "Li evidente parolas angle," diris la junulo.

   "Sed kion signifas 'Tarzan de la Simioj'?" kriis la junulino.

   "Mi ne scias, frauxlino Porter," respondis la junulo, "se ne temas pri forkurinta simio de la Londona Zoo, kiu reportis al sia gxangala hejmo euxropan klerecon. Kion vi opinias, Profesoro Porter?" li aldonis, turnante sin al la maljunulo.

   Profesoro Archimedes Q. Porter gxustigis siajn okulvitrojn.

   "Ha, jes ja; jes ja -- ege rimarkinde, ege rimarkinde!" diris la profesoro; "sed nenion pli mi povas aldoni al tio, kion mi jam rimarkigis eksplike de cxi tiu absolute gravoza okazajxo," kaj la profesoro malrapide turnis sin al la gxangalo.

   "Sed, pacxjo," kriis la junulino, "vi ankoraux diris nenion pri gxi."

   "Ts ts, kara; ts ts," respondis Profesoro Porter, per afabla kaj ama tono, "ne gxenu vian belecan kapon per problemoj tiel pezozaj kaj profundeskaj," kaj ankorauxfoje li malrapide forvagis laux ecx alia direkto, kun la okuloj fiksitaj al la tero cxe la piedoj kaj la manoj kuntenitaj malantauxe sub la sxvebantaj vostoj de la redingoto.

   "Mi 'pinias, ke la freneza oldulo ne scias neniom pli ol ni pri l' afero," grauxlis la ratvizagxa maristo.

   "Gxentiligu vian filangon," kriis la junulo, kun vizagxo paligxanta pro kolero je la insulta tono de la maristo. "Vi murdis niajn oficirojn kaj prirabis nin. Ni estas absolute sub via potenco, sed vi respekte traktu Profesoron Porter kaj Frauxlinon Porter, aliel mi rompos al vi tiun acxan kolon per miaj nudaj manoj -- malgraux pafiloj," kaj la junulo tiom alproksimigxis al la ratvizagxa maristo, ke cxi tiu honteme retirigxis, kvankam li portis du revolverojn kaj krimopretan trancxilon en sia zono.

   "Damninda poltronulo," kriis la junulo. "Vi neniam kuragxus pafi homon gxis li malfrontus vin. Vi ne kuragxos pafi min ecx tiam," kaj li intence turnis al la maristo sian dorson kaj sentime formarsxis kvazaux por provi.

   La mano de la maristo sekrete celis la tenilon de unu el la revolveroj; liaj fiokuloj vengxocele rigardis la forirantan formon de la juna anglo. La rigardo de liaj kamaradoj estis sur li, sed ankoraux li hezitis. En sia koro, li estis ecx pli poltrona ol povis supozi s-ro William Cecil Clayton.

   Du trafaj okuloj rigardis cxiun movon de la grupo el la foliaro de apuda arbo. Tarzan vidis la surprizon, kiun instigis lia avizo, kaj kvankam li povis kompreni nenion el la parola lingvo de tiuj strangaj homoj, iliaj gestoj kaj mienoj tamen diris multon al li.

   La ago de la eta ratvizagxa maristo, mortigi unu el siaj kamardoj, vekis en Tarzan fortan malsxaton, kaj nun, kiam li vidis tiun kvereli kun la belaspekta junulo, lia malamo kreskis.

   Tarzan neniam antauxe vidis la efikojn de pafilo, kvankam liaj libroj instruis al li ion pri tiuj, sed kiam li vidis la ratvizagxulo fingri la tenilon de sia revolvero, li pripensis la scenon, kiun li atestis antaux tiom mallonga tempo, kaj li kompreneble atendis vidi la junulon murdigxis, same kiel la granda maristo pli frue en la tago.

   Do Tarzan levis venenan sagon al sia pafarko kaj celis la ratvizagxan mariston, sed tiom densis la foliaro, ke li tuj konstatis, ke la sagon devojigos la folioj aux iu brancxeto, kaj li anstatauxe lancxis pezan batalolancon el sia alta kauxrejo.

   Clayton faris nur duondeko da pasxoj. La ratvizagxa maristo duone elprenis sian revolveron; la ceteraj maristoj staris, atente rigardante la scenon.

   Profesoro Porter jam malaperis en la gxangalon, kien sekvis lin la pedanta Samuel T. Philander, lia sekretario kaj helpanto.

   Esmeralda, la nigrulino, estis okupite arangxante la pakajxojn de sia mastrino el la amaso da pakegoj kaj skatoloj apud la kabano, kaj frauxlino Porter jam fortunris sin por sekvi s-ron Clayton, kiam io igis al sxi returni sin al la maristo.

   Kaj tiam tri aferoj okazis preskaux samtempe. La maristo eltiris sian armilon kaj celis per gxi la dorson de Clayton, frauxlino Porter elkriis averon, kaj longa, metalkovrita lanco jxetigxis kiel sago desupre kaj entute trairis la dekstran sxultron de la ratvizagxulo.

   La revolvero eksplodis sendamagxe al la aero, kaj la maristo ekfalis kun kriego de doloro kaj teruro.

   Clayton turnis sin kaj rekuris al la sceno. La maristoj staris en timanta grego, kun eltiritaj armiloj, rigardante la gxangalon. La vundito tordigxis kaj kricxis sur la tero.

   Clayton, nevidate de iu ajn, levis la falintan revolveron kaj metis gxin sub la cxemizo; poste li grupigxis kun la maristoj, rigardante, mistifikite, la gxangalon.

   "Kiu povis fari tion?" flustris Jane Porter, kaj la junulo turnis sin por vidi sxin; sxi staris, largxokule kaj mirante, apud li.

   "Mi kuragxus diri, ke Tarzan de la Simioj cximomente rigardas nin," li dubvocxe respondis. "Mi nun scivolas, kiun fakte tiu lanco celis. Se ja estis Snipes, nia amiko-simio certe estas amiko.

   "Je Jupitero, kie estas via patro kaj s-ro Philander? Iu aux io estas en tiu gxangalo, kaj gxi havas armilojn, kio ajn gxi estas. Ho! Profesoro! S-ro Philander!" kriis juna Clayton. Ne venis respondo.

   "Kion ni faru, f-ino Porter?" dauxrigis la junulo, kaj lia vizagxo nubigxis pro cxagreno kaj nedecidivo.

   "Mi ne povas lasi vin sola kun jenaj gorgxotrancxistoj, kaj vi certe ne povas aventuri en la gxangalo kun mi; tamen, iu devos sercxi vian patron. Li ofte emas sencele forvagi, senatente pri dangxero aux direkto, kaj s-ro Philander estas nur iomete malpli naiva ol li. Pardonu mian honestecon, sed niaj vivoj cxiuj estas minacataj cxi tie, kaj kiam ni revenigos vian patron, oni devos iel impresi sur li la dangxerojn, per kiuj li minacigas ne nur sin sed ankaux vin pro sia malatentemo."

   "Mi tute konsentas kun vi," respondis la junulino, "kaj mi tute ne sentas min ofendita. Kara pacxjo oferus por mi sian vivon, sen momenta hezito, se oni povus direkti lian menson al afero tiom frivola dum tuta momento. Ekzistas nur unu metodo por certigi lian sekurecon, kaj tiu estas, cxeni lin cxe arbo. Tiom naiva estas la karulo."

   "Jen la solvo!" subite eldiris Clayton. "Vi scipovas uzi revolveron, cxu ne?"

   "Jes. Kial?"

   "Mi havas. Per gxi, vi kaj Esmeralda estos pli-malpli sekuraj en cxi tiu kabano dum mi sercxos vian patron kaj s-ron Philander. Jen, alvoku la virinon kaj mi ekrapidos. Ili ne povis diri longan distancon."

   Jane obeis lian sugeston, kaj kiam li vidis la pordon sekure fermigxi post ili, Clayton turnis sin al la gxangalo.

   Kelkaj el la maristoj eltiris la lancon el sia vundita kamarado, kaj, kiam Clayton aliris ilin, li petis prunti revolveron de unu el ili dum la gxangala trasercxado por la profesoro.

   La ratvizagxulo, informigxinte, ke li restas vivanta, jam regajnis sian kutiman sintenon, kaj per blasfermaro direktita al Clayton li rifuzis nome de siaj kamaradoj permeson, ke la junulo havu pafilon.

   Tiu ulo, Snipes, transprenis la rolon de cxefo post ke li mortigis la antauxan estron, kaj pasigis tiom malmulte da tempo, ke neniu el liaj kunuloj jam kontestis lian auxtoritatecon.

   Clayton respondis per nura sxultrolevo, sed, forirante, li prenis la lancon, kiu penetris je Snipes, kaj, tiel prahome armite, la filo de la tiama Lordo Greystoke pasxis en la densan gxangalon.

   Post cxiu paso de kelkaj momentoj, li lauxte vokis la nomojn de la vagantoj. La auxskultantoj en la apudstranda kabano auxdis dum la sono de lia vocxo pli kaj pli mallauxtigxis, gxis finfine gxin forglutis la multegaj bruoj de la praarbaro.

   Kiam profesoro Archimedes Q. Porter kaj lia helpanto, Samuel T. Philander, post multe da insistado flanke de la dua, finfine turnis siajn pasxojn al la bivakejo, ili tiom plenplene perdis sian vojon en la sovagxa kaj densega labirinto de la vegetala gxangalo kiom povus esti du homoj, kvankam ili ne sciis tion.

   Pro nura kaprico de la fortuno ili celis la okcidentan marbordon de Afriko kaj ne Zanzibaron cxe la alia flanko de la senluma kontinento.

   Kiam post mallonga tempo ili atingis la strandon, nur por ne trovi la bivakejon, Philander certis, ke ili situas norde de tiu celo; sed, fakte, ili estas ducent metrojn sude de gxi.

   Al tiuj du naivaj teoriuloj neniam venis en la menson por voki por allogi la atenton de siaj amikoj. Anstatauxe, kun la tuta certeco, kiun deduktado el malgxusta premiso kreas, s-ro Samuel T. Philander firme kaptis profesoron Archimedes Q. Porter je la brako kaj rapidigis la malforte protestantan malunulon cele al Capetown, dumil kvincent kilometrojn sude.

   Kiam Jane kaj Esmeralda trovis sin sekuraj malantaux la kabana pordo, la unua penso de la nigrulino estis, bari la pordon deinterne. Tiucele sxi turnis sin por sercxi ian rimedon por plenumi gxin; sed unuafoja vido de la interno de la kabano eligis terurkrion de sxiaj lipoj, kaj kiel timanta infano la virinego kuris por kasxi sian vizagxon cxe la sxultro de la mastrino.

   Jane, turnante sin je la ekkrio, vidis gxian kauxzon, kiu kusxis sternita sur la planko antaux ili -- la blankigita skeleto de viro. Plia rigardo rivelis duan skeleton sur la lito.

   "En kia hororiga loko ni estas?" murmuris la timanta junulino. Sed paniko ne trovigxis en sxia timo.

   Finfine, liberiginte sin de la duonfreneze teno de la ankoraux krianta Esmeralda, Jane transiris la cxambron por rigardi la etan lulilon, bone sciante, kion sxi vidos tie, antaux ke la eta skeleto rivelis sin en sia kompatinda kaj patosa malfortikeco.

   Kian teruran tragedion anoncis tiuj povraj mutaj ostoj! La junulino ektremis pro la penso de la eventualajxoj, kiuj eble kusxas antaux sxi kaj sxiaj geamikoj en cxi tiu malbonsorta kabano, vizitata de misteraj, eble malamikaj, estajxoj.

   Rapide, kun senpacienca stampfo de sia piedeto, sxi penis forkui la malafablajn antauxsentojn, kaj turnante sin al Esmeralda sxi petis, ke tiu cxesu sian veadon.

   "Cxesu, Esmeralda, tuj cxesu!" sxi kriis. "Vi nur malbonigas aferojn."

   Sxi malfortike finparolis kun tremeto en sia vocxo kiam sxi pensis pri la tri viroj, de kiuj sxi atendis protekton, kaj kiuj vagis en la profundeco de tiu terura arbaro.

   La junulino baldaux eksciis, ke la pordo estis interne ekipita de peza ligna bartrabo, kaj post kelkaj provoj la kuna forteco de la du ebligis al ili sxovi gxin en la gxustan lokon, la unuan fojon en dudek jaroj.

   Tiam ili eksidis sur benko, brakumante unu la alian, kaj atendis.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>