Tarzan de la simioj

Ĉapitro 23

Homfratoj


--> Enhavo <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Unikoda versio <--


D'Arnot rekonsciiĝinte trovis sin kuŝanta sur lito farita el molaj filikoj kaj herboj sub eta "A"-forma ŝirmilo el branĉoj.

Ĉe liaj piedoj, sojlo frontis herbaron, kaj iom longe for videblis la densa muro de ĝangalo kaj arbaro.

Li estis tre lama kaj dolora kaj malfortika, kaj kiam revenis plena konscieco, li sentis la akran turmentadon de multaj kruelaj vundoj kaj la malakran doloradon de ĉiu osto kaj muskolo en sia korpo pro la terura batado, kiun li suferis.

Eĉ turni la kapon estigis en li tiom da angorego, ke li longatempe kuŝis senmove kun fermitaj okuloj.

Li provis kunligi la detalojn de sia aventuro antaŭ sia konscioperdo, por ekscii, ĉu ili klarigos lian nunan situacion -- li scivolis, ĉu li estas inter amikoj, ĉu malamikoj.

Fine li rememoris la tutan hidan scenon ĉe la fostego, kaj en lian menson revenis la stranga blanka formo, en kies brakoj li falis en senkonsciecon.

D'Arnot scivolis, kiu sorto nun atendas lin. Li povis nek vidi nek aŭdi vivsignojn ĉirkaŭ si.

La senĉesa zumado de la ĝangalo -- la susurado de milionoj da folioj -- la zumado de insektoj -- la voĉoj de birdoj kaj simietoj ŝajne kunsolviĝis en strange trankviliga ronronado, kvazaŭ li kuŝus aparte, for de la multegaj vivaĵoj, kies sonoj atingis lin nur en senforma eĥo.

Li finfine falis en kvietan dormadon, kaj ne revekiĝis ĝis la posttagmezo.

Refoje li spertis la strangan senton de plena nekompreno kiu signis lian pli fruan vekiĝon, sed li baldaŭ rememoris la ĵusan estintecon, kaj trarigardante la malferman specon ĉe siaj piedoj, li ekvidis formon de homo, kiu kaŭris sur la koksoj.

La larĝa, muskola dorso estis turnita al li, sed, kvankam ĝi estis sunbruna, D'Arnot vidis, ke ĝi estas la dorso de blankulo, kaj li dankis al Dio.

La franco mallaŭte vokis. La viro turnis sin kaj leviĝinte li venis al la ŝirmejo. Lia vizaĝo estis tre bela -- la plej bela vira vizaĝo, D'Arnot pensis, kiun li iam ajn vidis.

Klinante sin, li rampis en la ŝirmejon apud la vunditan oficiron, kaj metis malvarmetan manon sur ties frunton.

D'Arnot parolis al li franclingve, sed la viro simple kapneis -- malfeliĉe, ŝajnis al la franco.

Poste D'Arnot provis la anglan lingvon, sed la viro ankoraŭ kapneis. La itala, la hispana, kaj la germano simile senkuraĝigis.

D'Arnot sciis kelkajn vortojn de la norvega, la rusa, la greka, kaj ankaŭ iomete scipovis la lingvon de unu el la Okcidentafrikaj nigrulaj popoloj -- la viro komprenis neniun el ili.

Kontrolinte la vundojn de D'Arnot, la viro forlasis la ŝirmejon kaj malaperis. Post duona horo li revenis kun fruktoj kaj kava kukurbeca legomo plena je akvo.

D'Arnot iomete trinkis kaj manĝis. Lin surprizis tio, ke li ne febras. Li denove provis konversacii kun sia stranga flegisto, sed la provo estis senutila.

Subite la viro forrapidis de la ŝirmejo, kaj post kelkaj minutoj revenis kun kelkaj pecoj de arboŝelo kaj -- mirindaĵo! -- grafita krajono.

Kaŭrante apud D'Arnot, li skribis dum minuto sur la glata interna supraĵo de la ŝelo; tiam li enmanigis ĝin al la franco.

Mirige estis por D'Arnot vidi, en ordinaraj presliteroj, mesaĝon en la angla:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Kiu vi estas? Ĉu vi povas legi ĉi tiun lingvon?

D'Arnot ekprenis la krajonon -- kaj haltis. Tiu fremdulo skribis anglalingve -- li evidente estis anglo.

"Jes," diris D'Arnot, "mi legas la anglan. Mi ankaŭ parolas ĝin. Nun ni povos interparoli. Unue, mi danku vin pro ĉio, kiun vi faris por mi."

La viro nur kapneis kaj indikis la krajonon kaj la ŝelon.

"Mon Dieu!" ekkriis D'Arnot. "Se vi estas anglo, kial do vi ne povas paroli angle?"

Kaj subite trafis lin la respondo -- la ulo estas muta, eble surda kaj muta.

Do d'Arnot skribis mesaĝon sur la ŝelo, angle.

Mi estas Paul d'Arnot, Leŭtenanto en la franca mararmeo. Mi dankas vin pro tio, kiun vi faris por mi. Vi savis al mi la vivon, kaj ĉio mia nun estas ankaŭ via. Ĉu mi rajtas demandi, kial iu kapabla skribi angle ne parolas tiun lingvon?

La respondo de Tarzan estis eĉ pli miriga por d'Arnot.

Mi parolas nur la lingvon de mia popolo -- la simiegoj, kiuj estis de Kerĉak; kaj iomete la lingvojn de Tantor, la elefanto, kaj Numa, la leono, kaj de la aliaj ĝangalaj popoloj mi komprenas. Kun homo mi neniam parolis, nur unu fojon kun Jane Porter, per gestoj. Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam mi parolis kun alia samrasano pere de skribaj vortoj.

D'Arnot estis konsternita. Ŝajnis al li nekredeble, ke ekzistas sur la tero plenkreskulo kiu neniam interparolis kun alia homo, eĉ pli nekredeble, ke tia homo povus kaj legi kaj skribi.

Ankoraŭfoje li rigardis la mesaĝon de Tarzan -- "...nur unu fojon kun Jane Porter." Tiu estis la usonanino, kiun forportis en la ĝangalon gorilo.

Subite io eklumis en la menso de d'Arnot -- jen do la "gorilo". Li ekprenis la krajonon kaj skribis:

Kie estas Jane Porter?

Kaj Tarzan sube respondis:

Ree kun sia popolo en la kabano de Tarzan de la Simioj.

Ŝi do ne mortis? Kie ŝi estis? Kio okazis ĉe ŝi?

Ŝi ne mortis. Ŝin forportis Terkoz, por esti lia edzino; sed Tarzan de la Simioj liberigis ŝin de Terkoz kaj mortigis lin antaŭ ol li povis mistrakti ŝin.

Neniu en la tuta ĝangalo povas fronti Tarzanon de la Simioj en batalo, kaj postvivi. Mi estas Tarzan de la Simioj -- forta batalanto.

D'Arnot skribis:

Mi ĝojas, ke ŝi estas sekura. Nun estas dolore por mi skribi, mi iom ripozos.

Kaj poste Tarzan:

Jes, ripozu. Kiam vi sanos, mi revenigos vin al via popolo.

D'Arnot kuŝis multajn tagojn sur sia lito el molaj filikoj. La duan tagon venis febro, kaj d'Arnot kredis, ke temas pri infekto, kaj li sciis, ke li pereos.

Trafis lin ideo. Li scivolis, kial li ne antaŭe pensis pri ĝi.

Li alvokis Tarzanon kaj geste indikis, ke li volas skribi, kaj kiam Tarzan alportis ŝelon kaj krajonon, d'Arnot skribis:

Ĉu vi povos iri al mia popolo kaj konduku ilin ĉi tien? Mi skribos mesaĝon, kiun vi portu al ili, kaj ili sekvos vin.

Tarzan kapneis kaj, preninte la ŝelon, skribis:

Mi mem pensis pri tio -- la unuan tagon; sed mi ne kuraĝis. La simiegoj ofte vizitas ĉi tiun lokon, kaj se ili trovus vin ĉi tie, vunditan kaj solan, ili mortigus vin.

D'Arnot ruliĝis sur la flankon kaj fermis la okulojn. Li ne volis morti, sed li sentis, ke tio okazos, ĉar la febro ĉiam plivarmiĝis. Tiun nokton li senkonsciiĝis.

Tri tagojn li deliris, kaj Tarzan sidis apud li kaj banis al li la kapon kaj manojn kaj lavis al li la vundojn.

La kvaran tagon la febro malaperis tiel subite kiel ĝi venis, sed ĝi postlasis iun d'Arnot, kiu estas nura ombro de la antaŭa, cetere tre malfortika. Tarzan devis apogi lin por ebligi, ke li trinku el la kukurbo.

La febro ne rezultis de infekto, kion d'Arnot kredis, sed estis unu el tiuj, kiuj ofte atakas blankulojn en la afrikaj ĝangaloj, kaj aŭ mortigas ilin aŭ foriras tiel subite kiel tiu de d'Arnot forlasis lin.

Post du tagoj, d'Arnot lamis ĉirkaŭ la amfiteatro, apogate de la forta brako de Tarzon por malebligi, ke li falos.

Ili sidis en la ombro de arbego, kaj Tarzan trovis glatan ŝelon por ebligi konversacion.

D'Arnot skribis la unuan mesaĝon:

Kiel mi povas kompensi vin pro ĉio, kiun vi faris por mi?

Kaj Tarzan, responde:

Instruu al mi paroli la lingvon de homoj.

D'Arnot do komencis tuj, montrante ordinarajn aĵojn kaj eldirante franclingve iliajn nomojn, ĉar li pensis, ke estos pli facile instrui sian lingvon al tiu homo, ĉar li mem komprenis ĝin plej bone el ĉiuj.

Tio neniel ĝenis Tarzanon, ĉar li kompreneble ne povis distingi inter unu lingvo kaj alia, do kiam li montris la vorton "man" [homo], kiun li skribis sur ŝelpeco, li lernis de d'Arnot, ke oni elparolas ĝin homme, kaj li sammaniere instruiĝis, ke li elparolu "ape" [simiego] singe kaj "tree" [arbo], arbre.

Li estis tre entuziasma lernanto, kaj post nur du tagoj tiom regis la francan, ke li povas elparoli frazetojn kiel: "Jen arbo", "jen herbo", "mi malsatas" kaj similajn, sed d'Arnot eltrovis, ke estas malfacile instrui al li la francajn esprimojn sur fundamento de la angla.

La franco skribis lecionetojn anglalingvajn kaj igis al Tarzan rediri ilin france, sed ĉar laŭlitera traduko kutime estis aĉa en la franca lingvo, la rezulto ofte konfuzis Tarzanon.

D'Arnot nun konsciis, ke li estas eerarinta, sed ŝajne estis tro malfrue rekomenci la tutan aferon kaj insisti, ke Tarzan mallernu ĉion, kiun li jam lernis, tiom pli pro tio, ke ili rapide alproksimiĝas al punkto, ĉe kiu ili povos konversacii.

La trian tagon post la malapero de la febro, Tarzan skribis mesaĝo, demandante al d'Arnot, ĉu tiu sentas sin sufiĉe fortika por esti portata al la kabano. Tarzan tiom volis iri, kiom d'Arnot, ĉar li sopiris revidi Jane-on.

Estis por li malfacile resti kun la franco dum tiom da tagoj ĝuste pro tio, kaj ke li sindone faris tion, tio eĉ pli brile montris lian noblecon ol eĉ lia savo de la franca oficiro el kaptiteco ĉe Mbonga.

D'Arnot, kiu ja volis provi la vojaĝon, skribis:

Sed vi ne povos porti min je tioma distanco tra ĉi tiu kunplektita arbaro.

Tarzan ridis.

"Mais oui," li diris, kaj d'Arnot laŭtridis aŭdante tiun esprimon, kiun li tiel ofte uzadis, gliti de la lango de Tarzan.

Ili do ekiris. D'Arnot miris, same kiel Clayton kaj Jane, pri la mirinda forteco kaj lerteco de la simiulo.

En la posttagmezo, ili atingis la senarbejon, kaj kiam Tarzan falis al la tero el la branĉoj de la fina arbo, lia koro eksaltis inter la ripoj pro la espero revidi Jane-on tiel baldaŭ.

Neniu videblis ekster la kabano, kaj d'Arnot konfuziĝis rimarkante, ke nek la krozoŝipo nek la Sago atendis ankrite sur la golfo.

Soleca etoso haladzis en la loko, subite tuŝante ambaŭ virojn dum ili paŝis al la kabano.

Ili ne interparolis, sed antaŭ ol ili malfermis la fermitan pordon, ambaŭ sciis, kion ili trovos interne.

Tarzan levis la tenilon kaj puŝmalfermis la pordegon sur siaj lignaj ĉarniroj. Estis kiel ili timis. La kabano estis senhoma.

La viroj turnis sin kaj rigardis unu la alian. D'Arnot sciis, ke liaj kamaradoj kredis lin mortinta; sed Tarzan pensis nur pri la virino, kiu ame kisis lin, kaj nun forfuĝis de li dum li servis al unu el ŝia popolo.

En lia koro leviĝis forta amareco. Li foriros, for en la ĝangalo, kaj realiĝos al sia tribo. Neniam plu li revidos unu el sia raso, kaj li ne povis toleri la penson reveni al la kabano. Li forlasos ĝin malantaŭ si por ĉiam, kune kun la grandaj esperoj, kiujn li flegis tie, pri tio, ke li trovos sian rason kaj fariĝos homo inter homoj.

Kaj la franco? D'Arnot? Nu, kio do? Tiu povos vivi kiel Tarzan vivis. Tarzan volis ne plu revidi lin. Li volis eskapi de ĉio, kiu povus rememorigi al li pri Jane.

Dum Tarzan staris malgaje sur la sojlo, d'Arnot eniris la kabanon. Li vidis multajn komfortaĵojn, kiujn oni postlasis. Li konis multajn aĵojn el la krozoŝipo -- tenduma bakujo, kelkaj kuiriloj, fusilo kaj grandan kvanton da municio, enladaj manĝaĵoj, kovriloj, du seĝoj kaj tenduma lito -- kaj kelkaj libroj kaj periodaĵoj, pliparte usonaj.

"Certe ili intencas reveni," pensis d'Arnot.

Li paŝis al la tablo, kiun Johano Clayton konstruis antaŭ tiom da jaroj por funkcii kiel skribtablo, kaj sur ĝi li vidis du notojn adresitajn al Tarzan de la Simioj.

Unu estis en forta, vireca manskribo, kaj estis nesigelita. La alia, kun virineca manskribo, estis sigelita.

"Tarzan de la Simioj, jen du mesaĝoj por vi," kriis d'Arnot, turnante sin al la pordo; sed lia kunulo ne estis tie.

D'Arnot paŝis al la pordo kaj rigardis eksteren. Tarzan ne plu videblis. Li laŭte vokis, sed venis nenia respondo.

"Mon Dieu!" eldiris d'Arnot, "li forlasis min. Mi sentas tion. Li reiris en sian ĝangalon kaj lasis min sola."

Kaj tiam li rememoris la mienon de Tarzan kiam ili eltrovis, ke la kabano estas senhoma -- tian rigardon la ĉasisto vidas en la okuloj de la vundita cervo, kiun li senpripense pafis.

La viro estis forte frapita -- d'Arnot nun komprenis tion -- sed kial? Tion li ne komprenis.

La franco ĉirkaŭrigardis. La soleco kaj hororo de la loko jam komencis agaci liajn nervojn -- jam malfortika pro la suferado kaj febro, kiun li lastempe spertis.

Devi resti ĉi tie sola apud tiu terura ĝangalo -- neniam aŭdi homon voĉon aŭ vidi homan vizaĝon -- konstante timi sovaĝajn bestojn kaj pli terure sovaĝe homoj -- predaĵo de soleco kaj senespereco. Ho, ve!

Kaj for oriente, Tarzan de la Simioj rapidis tra la meza teraso reire al sia tribo. Neniam li iris kun tia senpripensa rapideco. Li sentis, kvazaŭ li forkuras de si -- ke plonĝante tra la arbaro kiel timigita sciuro, li eskapas de siaj pensoj. Sed ne gravis kiel rapide li fuĝis, li trovis ilin ĉiam en li.

Li transiris super la sinua korpo de Sabor, la leonino, kiu iris kontraŭe -- al la kabano, Tarzan pensis.

Kion d'Arnot povos fari kontraŭ Sabor -- aŭ se Bolgani, la gorilo, trovos lin -- aŭ Numa, la leono, aŭ kruela Sheetah?

Tarzan haltis de sia fuĝado.

"Kio vi do estas, Tarzan?" li diris laŭte. "Simio aŭ homo?"

"Se vi estas simio, vi faros, kion farus simioj -- vi forlasos samrasanon por morti en la ĝangalo se plaĉus al vi iri al alia loko.

"Se vi estas homo, vi revenos por protekti vian. Vi ne fuĝos de samrasano pro tio, ke samrasanino fuĝis de vi."



D'Arnot fermis la kabanan pordon. Li estis tre maltrankvila. Eĉ kuraĝulojn, kaj d'Arnot estis kuraĝulo, foje timigas la soleco.

Li ŝarĝis unu el la fusiloj kaj metis ĝin en facile atingebla loko. Tiam li iris al la skribtablo kaj levis la nesigelitan leteron adresitan al Tarzan.

Povas esti, ke ĝi enhavis informon, ke liaj kamaradoj forlasis la marbordon nur provizore. Li sentis, ke ne estos malĝentilaĵo legi tiun leteron; li do elprenis la enhavaĵon el la koverto kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Ni dankas vin pro uzado de via kabano, kaj bedaŭras, ke vi ne permesis al ni la plezuron vidi kaj persone danki vin.

Ni damaĝis nenion, sed lasis multajn aĵojn por vi, kiuj eble aldonos al via komforteco kaj sekureco ĉi tie en via soleca hejmo.

Se vi konas la strangan blankulon, kiu tiom ofte savis al ni la vivojn, kaj alportis al ni manĝaĵojn, kaj se vi povas konversacii kun li, bonvolu danki ankaŭ al li pro lia afableco.

Ni forvelos post horo kaj neniam revenos; sed ni deziras, ke vi kaj tiu alia ĝangala amiko sciu, ke ni ĉiam dankos vin pro tio, kiun vi faris por fremduloj ĉe via marbordo, kaj ke ni devus fari senfine pli multe por kompensi vin ambaŭ, se vi estus doninta al ni la okazon tion fari.

Tre estime
Wm. Cecil Clayton

"'Neniam revenos,'" murmuris d'Arnot, kaj ĵetis sin, kun vizaĝo malsupre, sur la tenduman liton.

Post horo li ekvekiĝis, aŭskultante. Io estis ĉe la pordo kaj provis enveni.

D'Arnot ekprenis la ŝarĝitan fusilon kaj metis la kolbon ĉe la ŝultro.

Jam krepuskis, kaj la interno de la kabano estis ege senluma; sed la viro povis vidi la movadon de la pordotenilo.

Li sentis la hararon hirtiĝi sur la kranio.

Malrapide la pordo malfermiĝis ĝis mallarĝa fendo montris ion, kiu staris tuj ekstere.

D'Arnot rigardis laŭ la blua tubo al la fendo ĉe la pordo -- kaj tiam li premis la ĉanon.


Al ĉapitro 24



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>