Tarzan de la simioj

Cxapitro 23

Homfratoj


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


D'Arnot rekonsciigxinte trovis sin kusxanta sur lito farita el molaj filikoj kaj herboj sub eta "A"-forma sxirmilo el brancxoj.

Cxe liaj piedoj, sojlo frontis herbaron, kaj iom longe for videblis la densa muro de gxangalo kaj arbaro.

Li estis tre lama kaj dolora kaj malfortika, kaj kiam revenis plena konscieco, li sentis la akran turmentadon de multaj kruelaj vundoj kaj la malakran doloradon de cxiu osto kaj muskolo en sia korpo pro la terura batado, kiun li suferis.

Ecx turni la kapon estigis en li tiom da angorego, ke li longatempe kusxis senmove kun fermitaj okuloj.

Li provis kunligi la detalojn de sia aventuro antaux sia konscioperdo, por ekscii, cxu ili klarigos lian nunan situacion -- li scivolis, cxu li estas inter amikoj, cxu malamikoj.

Fine li rememoris la tutan hidan scenon cxe la fostego, kaj en lian menson revenis la stranga blanka formo, en kies brakoj li falis en senkonsciecon.

D'Arnot scivolis, kiu sorto nun atendas lin. Li povis nek vidi nek auxdi vivsignojn cxirkaux si.

La sencxesa zumado de la gxangalo -- la susurado de milionoj da folioj -- la zumado de insektoj -- la vocxoj de birdoj kaj simietoj sxajne kunsolvigxis en strange trankviliga ronronado, kvazaux li kusxus aparte, for de la multegaj vivajxoj, kies sonoj atingis lin nur en senforma ehxo.

Li finfine falis en kvietan dormadon, kaj ne revekigxis gxis la posttagmezo.

Refoje li spertis la strangan senton de plena nekompreno kiu signis lian pli fruan vekigxon, sed li baldaux rememoris la jxusan estintecon, kaj trarigardante la malferman specon cxe siaj piedoj, li ekvidis formon de homo, kiu kauxris sur la koksoj.

La largxa, muskola dorso estis turnita al li, sed, kvankam gxi estis sunbruna, D'Arnot vidis, ke gxi estas la dorso de blankulo, kaj li dankis al Dio.

La franco mallauxte vokis. La viro turnis sin kaj levigxinte li venis al la sxirmejo. Lia vizagxo estis tre bela -- la plej bela vira vizagxo, D'Arnot pensis, kiun li iam ajn vidis.

Klinante sin, li rampis en la sxirmejon apud la vunditan oficiron, kaj metis malvarmetan manon sur ties frunton.

D'Arnot parolis al li franclingve, sed la viro simple kapneis -- malfelicxe, sxajnis al la franco.

Poste D'Arnot provis la anglan lingvon, sed la viro ankoraux kapneis. La itala, la hispana, kaj la germano simile senkuragxigis.

D'Arnot sciis kelkajn vortojn de la norvega, la rusa, la greka, kaj ankaux iomete scipovis la lingvon de unu el la Okcidentafrikaj nigrulaj popoloj -- la viro komprenis neniun el ili.

Kontrolinte la vundojn de D'Arnot, la viro forlasis la sxirmejon kaj malaperis. Post duona horo li revenis kun fruktoj kaj kava kukurbeca legomo plena je akvo.

D'Arnot iomete trinkis kaj mangxis. Lin surprizis tio, ke li ne febras. Li denove provis konversacii kun sia stranga flegisto, sed la provo estis senutila.

Subite la viro forrapidis de la sxirmejo, kaj post kelkaj minutoj revenis kun kelkaj pecoj de arbosxelo kaj -- mirindajxo! -- grafita krajono.

Kauxrante apud D'Arnot, li skribis dum minuto sur la glata interna suprajxo de la sxelo; tiam li enmanigis gxin al la franco.

Mirige estis por D'Arnot vidi, en ordinaraj presliteroj, mesagxon en la angla:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Kiu vi estas? Cxu vi povas legi cxi tiun lingvon?

D'Arnot ekprenis la krajonon -- kaj haltis. Tiu fremdulo skribis anglalingve -- li evidente estis anglo.

"Jes," diris D'Arnot, "mi legas la anglan. Mi ankaux parolas gxin. Nun ni povos interparoli. Unue, mi danku vin pro cxio, kiun vi faris por mi."

La viro nur kapneis kaj indikis la krajonon kaj la sxelon.

"Mon Dieu!" ekkriis D'Arnot. "Se vi estas anglo, kial do vi ne povas paroli angle?"

Kaj subite trafis lin la respondo -- la ulo estas muta, eble surda kaj muta.

Do d'Arnot skribis mesagxon sur la sxelo, angle.

Mi estas Paul d'Arnot, Leuxtenanto en la franca mararmeo. Mi dankas vin pro tio, kiun vi faris por mi. Vi savis al mi la vivon, kaj cxio mia nun estas ankaux via. Cxu mi rajtas demandi, kial iu kapabla skribi angle ne parolas tiun lingvon?

La respondo de Tarzan estis ecx pli miriga por d'Arnot.

Mi parolas nur la lingvon de mia popolo -- la simiegoj, kiuj estis de Kercxak; kaj iomete la lingvojn de Tantor, la elefanto, kaj Numa, la leono, kaj de la aliaj gxangalaj popoloj mi komprenas. Kun homo mi neniam parolis, nur unu fojon kun Jane Porter, per gestoj. Cxi tiu estas la unua fojo, kiam mi parolis kun alia samrasano pere de skribaj vortoj.

D'Arnot estis konsternita. Sxajnis al li nekredeble, ke ekzistas sur la tero plenkreskulo kiu neniam interparolis kun alia homo, ecx pli nekredeble, ke tia homo povus kaj legi kaj skribi.

Ankorauxfoje li rigardis la mesagxon de Tarzan -- "...nur unu fojon kun Jane Porter." Tiu estis la usonanino, kiun forportis en la gxangalon gorilo.

Subite io eklumis en la menso de d'Arnot -- jen do la "gorilo". Li ekprenis la krajonon kaj skribis:

Kie estas Jane Porter?

Kaj Tarzan sube respondis:

Ree kun sia popolo en la kabano de Tarzan de la Simioj.

Sxi do ne mortis? Kie sxi estis? Kio okazis cxe sxi?

Sxi ne mortis. Sxin forportis Terkoz, por esti lia edzino; sed Tarzan de la Simioj liberigis sxin de Terkoz kaj mortigis lin antaux ol li povis mistrakti sxin.

Neniu en la tuta gxangalo povas fronti Tarzanon de la Simioj en batalo, kaj postvivi. Mi estas Tarzan de la Simioj -- forta batalanto.

D'Arnot skribis:

Mi gxojas, ke sxi estas sekura. Nun estas dolore por mi skribi, mi iom ripozos.

Kaj poste Tarzan:

Jes, ripozu. Kiam vi sanos, mi revenigos vin al via popolo.

D'Arnot kusxis multajn tagojn sur sia lito el molaj filikoj. La duan tagon venis febro, kaj d'Arnot kredis, ke temas pri infekto, kaj li sciis, ke li pereos.

Trafis lin ideo. Li scivolis, kial li ne antauxe pensis pri gxi.

Li alvokis Tarzanon kaj geste indikis, ke li volas skribi, kaj kiam Tarzan alportis sxelon kaj krajonon, d'Arnot skribis:

Cxu vi povos iri al mia popolo kaj konduku ilin cxi tien? Mi skribos mesagxon, kiun vi portu al ili, kaj ili sekvos vin.

Tarzan kapneis kaj, preninte la sxelon, skribis:

Mi mem pensis pri tio -- la unuan tagon; sed mi ne kuragxis. La simiegoj ofte vizitas cxi tiun lokon, kaj se ili trovus vin cxi tie, vunditan kaj solan, ili mortigus vin.

D'Arnot ruligxis sur la flankon kaj fermis la okulojn. Li ne volis morti, sed li sentis, ke tio okazos, cxar la febro cxiam plivarmigxis. Tiun nokton li senkonsciigxis.

Tri tagojn li deliris, kaj Tarzan sidis apud li kaj banis al li la kapon kaj manojn kaj lavis al li la vundojn.

La kvaran tagon la febro malaperis tiel subite kiel gxi venis, sed gxi postlasis iun d'Arnot, kiu estas nura ombro de la antauxa, cetere tre malfortika. Tarzan devis apogi lin por ebligi, ke li trinku el la kukurbo.

La febro ne rezultis de infekto, kion d'Arnot kredis, sed estis unu el tiuj, kiuj ofte atakas blankulojn en la afrikaj gxangaloj, kaj aux mortigas ilin aux foriras tiel subite kiel tiu de d'Arnot forlasis lin.

Post du tagoj, d'Arnot lamis cxirkaux la amfiteatro, apogate de la forta brako de Tarzon por malebligi, ke li falos.

Ili sidis en la ombro de arbego, kaj Tarzan trovis glatan sxelon por ebligi konversacion.

D'Arnot skribis la unuan mesagxon:

Kiel mi povas kompensi vin pro cxio, kiun vi faris por mi?

Kaj Tarzan, responde:

Instruu al mi paroli la lingvon de homoj.

D'Arnot do komencis tuj, montrante ordinarajn ajxojn kaj eldirante franclingve iliajn nomojn, cxar li pensis, ke estos pli facile instrui sian lingvon al tiu homo, cxar li mem komprenis gxin plej bone el cxiuj.

Tio neniel gxenis Tarzanon, cxar li kompreneble ne povis distingi inter unu lingvo kaj alia, do kiam li montris la vorton "man" [homo], kiun li skribis sur sxelpeco, li lernis de d'Arnot, ke oni elparolas gxin homme, kaj li sammaniere instruigxis, ke li elparolu "ape" [simiego] singe kaj "tree" [arbo], arbre.

Li estis tre entuziasma lernanto, kaj post nur du tagoj tiom regis la francan, ke li povas elparoli frazetojn kiel: "Jen arbo", "jen herbo", "mi malsatas" kaj similajn, sed d'Arnot eltrovis, ke estas malfacile instrui al li la francajn esprimojn sur fundamento de la angla.

La franco skribis lecionetojn anglalingvajn kaj igis al Tarzan rediri ilin france, sed cxar lauxlitera traduko kutime estis acxa en la franca lingvo, la rezulto ofte konfuzis Tarzanon.

D'Arnot nun konsciis, ke li estas eerarinta, sed sxajne estis tro malfrue rekomenci la tutan aferon kaj insisti, ke Tarzan mallernu cxion, kiun li jam lernis, tiom pli pro tio, ke ili rapide alproksimigxas al punkto, cxe kiu ili povos konversacii.

La trian tagon post la malapero de la febro, Tarzan skribis mesagxo, demandante al d'Arnot, cxu tiu sentas sin suficxe fortika por esti portata al la kabano. Tarzan tiom volis iri, kiom d'Arnot, cxar li sopiris revidi Jane-on.

Estis por li malfacile resti kun la franco dum tiom da tagoj gxuste pro tio, kaj ke li sindone faris tion, tio ecx pli brile montris lian noblecon ol ecx lia savo de la franca oficiro el kaptiteco cxe Mbonga.

D'Arnot, kiu ja volis provi la vojagxon, skribis:

Sed vi ne povos porti min je tioma distanco tra cxi tiu kunplektita arbaro.

Tarzan ridis.

"Mais oui," li diris, kaj d'Arnot lauxtridis auxdante tiun esprimon, kiun li tiel ofte uzadis, gliti de la lango de Tarzan.

Ili do ekiris. D'Arnot miris, same kiel Clayton kaj Jane, pri la mirinda forteco kaj lerteco de la simiulo.

En la posttagmezo, ili atingis la senarbejon, kaj kiam Tarzan falis al la tero el la brancxoj de la fina arbo, lia koro eksaltis inter la ripoj pro la espero revidi Jane-on tiel baldaux.

Neniu videblis ekster la kabano, kaj d'Arnot konfuzigxis rimarkante, ke nek la krozosxipo nek la Sago atendis ankrite sur la golfo.

Soleca etoso haladzis en la loko, subite tusxante ambaux virojn dum ili pasxis al la kabano.

Ili ne interparolis, sed antaux ol ili malfermis la fermitan pordon, ambaux sciis, kion ili trovos interne.

Tarzan levis la tenilon kaj pusxmalfermis la pordegon sur siaj lignaj cxarniroj. Estis kiel ili timis. La kabano estis senhoma.

La viroj turnis sin kaj rigardis unu la alian. D'Arnot sciis, ke liaj kamaradoj kredis lin mortinta; sed Tarzan pensis nur pri la virino, kiu ame kisis lin, kaj nun forfugxis de li dum li servis al unu el sxia popolo.

En lia koro levigxis forta amareco. Li foriros, for en la gxangalo, kaj realigxos al sia tribo. Neniam plu li revidos unu el sia raso, kaj li ne povis toleri la penson reveni al la kabano. Li forlasos gxin malantaux si por cxiam, kune kun la grandaj esperoj, kiujn li flegis tie, pri tio, ke li trovos sian rason kaj farigxos homo inter homoj.

Kaj la franco? D'Arnot? Nu, kio do? Tiu povos vivi kiel Tarzan vivis. Tarzan volis ne plu revidi lin. Li volis eskapi de cxio, kiu povus rememorigi al li pri Jane.

Dum Tarzan staris malgaje sur la sojlo, d'Arnot eniris la kabanon. Li vidis multajn komfortajxojn, kiujn oni postlasis. Li konis multajn ajxojn el la krozosxipo -- tenduma bakujo, kelkaj kuiriloj, fusilo kaj grandan kvanton da municio, enladaj mangxajxoj, kovriloj, du segxoj kaj tenduma lito -- kaj kelkaj libroj kaj periodajxoj, pliparte usonaj.

"Certe ili intencas reveni," pensis d'Arnot.

Li pasxis al la tablo, kiun Johano Clayton konstruis antaux tiom da jaroj por funkcii kiel skribtablo, kaj sur gxi li vidis du notojn adresitajn al Tarzan de la Simioj.

Unu estis en forta, vireca manskribo, kaj estis nesigelita. La alia, kun virineca manskribo, estis sigelita.

"Tarzan de la Simioj, jen du mesagxoj por vi," kriis d'Arnot, turnante sin al la pordo; sed lia kunulo ne estis tie.

D'Arnot pasxis al la pordo kaj rigardis eksteren. Tarzan ne plu videblis. Li lauxte vokis, sed venis nenia respondo.

"Mon Dieu!" eldiris d'Arnot, "li forlasis min. Mi sentas tion. Li reiris en sian gxangalon kaj lasis min sola."

Kaj tiam li rememoris la mienon de Tarzan kiam ili eltrovis, ke la kabano estas senhoma -- tian rigardon la cxasisto vidas en la okuloj de la vundita cervo, kiun li senpripense pafis.

La viro estis forte frapita -- d'Arnot nun komprenis tion -- sed kial? Tion li ne komprenis.

La franco cxirkauxrigardis. La soleco kaj hororo de la loko jam komencis agaci liajn nervojn -- jam malfortika pro la suferado kaj febro, kiun li lastempe spertis.

Devi resti cxi tie sola apud tiu terura gxangalo -- neniam auxdi homon vocxon aux vidi homan vizagxon -- konstante timi sovagxajn bestojn kaj pli terure sovagxe homoj -- predajxo de soleco kaj senespereco. Ho, ve!

Kaj for oriente, Tarzan de la Simioj rapidis tra la meza teraso reire al sia tribo. Neniam li iris kun tia senpripensa rapideco. Li sentis, kvazaux li forkuras de si -- ke plongxante tra la arbaro kiel timigita sciuro, li eskapas de siaj pensoj. Sed ne gravis kiel rapide li fugxis, li trovis ilin cxiam en li.

Li transiris super la sinua korpo de Sabor, la leonino, kiu iris kontrauxe -- al la kabano, Tarzan pensis.

Kion d'Arnot povos fari kontraux Sabor -- aux se Bolgani, la gorilo, trovos lin -- aux Numa, la leono, aux kruela Sheetah?

Tarzan haltis de sia fugxado.

"Kio vi do estas, Tarzan?" li diris lauxte. "Simio aux homo?"

"Se vi estas simio, vi faros, kion farus simioj -- vi forlasos samrasanon por morti en la gxangalo se placxus al vi iri al alia loko.

"Se vi estas homo, vi revenos por protekti vian. Vi ne fugxos de samrasano pro tio, ke samrasanino fugxis de vi."



D'Arnot fermis la kabanan pordon. Li estis tre maltrankvila. Ecx kuragxulojn, kaj d'Arnot estis kuragxulo, foje timigas la soleco.

Li sxargxis unu el la fusiloj kaj metis gxin en facile atingebla loko. Tiam li iris al la skribtablo kaj levis la nesigelitan leteron adresitan al Tarzan.

Povas esti, ke gxi enhavis informon, ke liaj kamaradoj forlasis la marbordon nur provizore. Li sentis, ke ne estos malgxentilajxo legi tiun leteron; li do elprenis la enhavajxon el la koverto kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Ni dankas vin pro uzado de via kabano, kaj bedauxras, ke vi ne permesis al ni la plezuron vidi kaj persone danki vin.

Ni damagxis nenion, sed lasis multajn ajxojn por vi, kiuj eble aldonos al via komforteco kaj sekureco cxi tie en via soleca hejmo.

Se vi konas la strangan blankulon, kiu tiom ofte savis al ni la vivojn, kaj alportis al ni mangxajxojn, kaj se vi povas konversacii kun li, bonvolu danki ankaux al li pro lia afableco.

Ni forvelos post horo kaj neniam revenos; sed ni deziras, ke vi kaj tiu alia gxangala amiko sciu, ke ni cxiam dankos vin pro tio, kiun vi faris por fremduloj cxe via marbordo, kaj ke ni devus fari senfine pli multe por kompensi vin ambaux, se vi estus doninta al ni la okazon tion fari.

Tre estime
Wm. Cecil Clayton

"'Neniam revenos,'" murmuris d'Arnot, kaj jxetis sin, kun vizagxo malsupre, sur la tenduman liton.

Post horo li ekvekigxis, auxskultante. Io estis cxe la pordo kaj provis enveni.

D'Arnot ekprenis la sxargxitan fusilon kaj metis la kolbon cxe la sxultro.

Jam krepuskis, kaj la interno de la kabano estis ege senluma; sed la viro povis vidi la movadon de la pordotenilo.

Li sentis la hararon hirtigxi sur la kranio.

Malrapide la pordo malfermigxis gxis mallargxa fendo montris ion, kiu staris tuj ekstere.

D'Arnot rigardis laux la blua tubo al la fendo cxe la pordo -- kaj tiam li premis la cxanon.


Al cxapitro 24



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>