Tarzan de la simioj

Cxapitro 19

Alvokas la primitiva


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Jam de kiam Tarzan foriris de la tribo de simiegoj, en kiu li maturigxis, gxin dissxiris kruela malpaco kaj malakordo. Terkoz montrigxis kruela kaj kaprica regxo, pro kio, unu post alia, multaj malpli junaj kaj fortaj simiegoj, kontraux kiuj li aparte emis direkti sian brutecon, prenis siajn familiojn kaj sercxis la kvietecon kaj sekurecon de la kontinenta interno.

Sed finfine, la restantojn pusxis al despero la dauxra batalemo de Terkoz, kaj unu el ili fine rememoris la foriran admonon de Tarzan:

"Se vi havos kruelan estron, ne faru kiel la aliaj simiegoj provante, tute sola, batali kontraux li. Anstatauxe, tri aux kvar el vi kune ataku lin. Se vi tion faros, neniu estro kuragxos esti pli ol li devos, cxar kvar el vi povas mortigi kiun ajn estron, kiu iam ajn regos vin."

Kaj la simiego rememorinta tiun sagxan konsilon transdonis gxin al kelkaj kunuloj, pro kio, kiam Terkoz revenis tiutage al la tribo, li renkontis varman akcepton.

Formalajxoj mankis. Kiam Terkoz aliris la grupon, kvin haraj bestegoj sursaltis lin.

En la koro li estis terura senkuragxulo, kio estas kutima cxe tiranoj inter simiegoj kiel ankaux inter homoj; tial li ne restis por batali kaj morti, sed forsxiris sin de ili kiel eble plej rapide kaj fugxis al la sxirmaj brancxoj de la arbaro.

Ankoraux du provojn li faris por reveni al la tribo, sed cxiam oni atakis kaj forpelis lin. Finfine li rezignis, kaj turnis sin, sxauxmante cxe la busxo pro kolerego kaj malamo, al la gxangalo.

Kelkajn tagojn li sencele vagadis, vartante sian spitemon kaj sercxante iun malfortikulon kontraux kiu li povus direkti sian entenatan koleron.

Kun tia mensa stato la hororiga homsimila besto, svingante sin de arbo al arbo, subite renkontis du virinojn en la gxangalo.

Gxuste super ili li estis kiam li eltrovis ilin. La unua indiko de lia apudesto por Jane Porter okazis, kiam la granda harkovrita korpo falis al la tero apud sxi, kaj sxi vidis la teruran vizagxon kaj la grauxlantan, hidan busxon nur centimetrojn for de sxi.

Unu penetra kriego eskapis sxiajn lipojn kiam la bruta mano kaptis sxian brakon. Tiam sxi tirigxis al tiuj teruraj dentegoj, kiuj gapis apud sxia kolo. Sed antaux ke ili tusxis tiun palan hauxton, alia humoro venis al la simiego.

Liaj inoj restis cxe la tribo. Li devos trovi aliajn por anstatauxi ilin. Cxi tiu senhara blanka simio estos la unua el lia nova familio, kaj tial li malafable sternis sxin sur siaj largxaj, haraj sxultroj kaj resaltis inter la arbojn, forportante Jane-on.

La terurkrio de Esmeralda unu fojon miksigxis kun tiu de Jane, kaj tiam, kiel kutimis por Esmeralda kiam okazis urgxajxo postulanta mensan akutecon, sxi svenis.

Sed Jane ecx ne unu fojon senkonsciigxis. Estas vere, ke sxin paralizis pro hororigo tiu terura vizagxo, premita proksime al la sxia, kaj la odoracxo de tiu fispiro batanta cxe sxia nazo; sed sxia cerbo estis klara, kaj sxi komprenis cxion, kiu okazis.

Kun por sxi sxajne mirinda rapideco, la bruto portis sxin tra la arbaro, sed sxi ankoraux nek elkriis nek baraktis. La subita alveeno de la simiego tiom konfuzis sxin, ke sxi supozis lin nun portanta sxin al la marbordo.

Sxi tial konservis siajn energion kaj vocxon gxis sxi povos vidi, ke ili suficxe alproksimigxis al la bivakejo por allogi la deziratan helpon.

Sxi ne povis scii, ke sxi estas portata pli kaj pli for en la nepenetreblan gxangalon.

La krio, kiu venigis Clayton-on kaj la du maljunulojn stumble tra la arbustaro, gvidis Tarzanon de la Simioj rekte al tiu loko, kie kusxis Esmeralda, se ne je Esmeralda centris lia intereso, kvankam li pauxzis super sxi por vidi, ke sxi ne estas vundita.

Li momente kontrolis la suban teron kaj la superajn arbojn, gxis la simio en li pro edukado kaj medio, kune kun la inteligenteco kun kiu li naskigxis, rakontis al lia mirinda arbarkapablo la tutan historion kvazaux li vidis la aferon per siaj okuloj.

Kaj tiam li malaperis en la balancigxantajn arbojn, sekvante la altan spuron, kiun ne povus detekti, des malpli kompreni, alia homa okulo.

Cxe la brancxopinto, kie la homsimilulo svingigxas de unu arbo al alia, trovigxas la plej multon por indiki la spuron, sed la malplej multon por montri la direkton de la cxasato; cxar tie la premo estas cxiam malsupren al la malgranda parto de la brancxo, cxu la simio aliras, cxu deiras, la arbon. Pli proksime al la centro de la arbo, kie la spuroj estas malpli klaroj, la direkto estas evidenta.

Jen, sur iu brancxo, rauxpo estas kacxigita de la granda piedo de la fugxanto, kaj Tarzan instinkte scias, kie tusxis tiu same piedo en la posta pasxo. Jen li trovas etan eron de la detruita larvo, ofte ne pli ol guteto.

Cxifoje, eta sxelpeco estas renversita de la skrapanta mano, kaj la direkto de la rompo indikas la direkton de la iro. Aux iu brancxeto, aux la trunko mem, estas tusxita de la hara korpo, kaj eta haro montras al li, per la direkto de kiu gxi estas sxtopita sub la sxelo, ke li sekvas la gxustan spuron.

Kaj ne necesas, ke li malrapidigxu por rimarki tiujn sxajne malklarajn registrajxojn de la fugxanta besto.

Por Tarzan, ili klara elstaras antaux cxiuj aliaj multegaj cikatroj kaj kontuzoj kaj spuroj laux la folia vojo. Sed plej forta estas la odoro, cxar Tarzan sekvas kontraux la vento, kaj lia edukita nazo estas same sensokapabla kiel tiu de hundo.

Multaj kredas, ke la bestoj estas aparte dotitaj de la naturo per pli bonaj flarnervoj ol la homaro, sed fakte temas nur pri eduko.

La vivokapablo de la homo ne tiel forte dependas de la perfekteco de la sensoj. Lia rezonkapablo liberigis ilin de multaj devoj, pro kio ili iom degeneris, same kiel la muskoloj, kiuj movas orelojn kaj kranihauxton, simple pro neuzado.

La muskoloj estas tie, cxirkaux la oreloj kaj sub la kranihauxto, same la nervoj, kiuj sendas sensajxojn al la cerbo, sed ili estas subevoluintoj pro nebezono.

Ne tiel estas cxe Tarzan de la Simioj. El frua infanagxo lia vivo dependas de akuteco rilate vidon, auxdon, flaron, tusxon, guston multe pli ol de la malpli rapide edukigxanta organo de rezonado.

Malplej evoluinta en Tarzan estis la gusto-senso, cxar li povis mangxi aux bongustegajn fruktojn aux krudan karnon, antauxlonge enterigitan, ken preskaux egala sxato; sed tiurilate li preskaux ne malsamis de pli civilizitaj epikuranoj.

La simiulo preskaux silente rapidis laux la spuro de Terkoz kaj ties predo, sed la sono de lia alveno atingis la orelojn de la fugxanta besto, kaj spronis tiun gxis plia rapideco.

Pasis tri mejloj antaux ol Tarzan atingis ilin, kaj tiam Terkoz, komprenante, ke senutila estas plua fugxado, falis al la tero en malgranda senarbejo, por povi turni sin kaj batali por sia kaptajxo aux sengxene eskapi se li vidos, ke la sekvanto estas pli forta ol li.

Li ankoraux tenis Jane-on sub unu granda brako kiam Tarzan leoparde saltis en la arenon, kiun la naturo provizis por tiu pratempeca batalo.

Kiam Terkoz vidis, ke lin persekutas Tarzan, li tuj konkludis, ke jen la virino de Tarzan, cxar ili estas samspecaj -- blanka kaj senhara -- kaj li tial gxojis pro la okazo duoble vengxi sin je la malamato.

Por Jane, la stranga apero de tiu disimila viro estis kvazaux vino por malsanaj nervoj.

Laux la prirakontado kiun sxi ricevis de Clayton kaj sia patro kaj s-ro Philander, sxi sciis, ke cxi tiu certe estas la sama mirinda estajxo, kiu savis ilin, kaj sxi vidis en li nur protektanton kaj amikon.

Sed kiam Terkoz forte flankenpusxis sxin por renkonti la atakon de Tarzan, kaj sxi vidis la grandecon de la simio kaj la fortajn muskolojn kaj ferocajn dentegojn, sxia koro sxrumpis. Kiel iu ajn povos venki tiel grandegan kontrauxulon?

Kiel du atakantaj virbovoj ili kunigxis, kaj kiel du lupoj ili sercxis cxiu la alies gorgxon. Kontraux la longaj dentegoj de la simiego staris la maldika klingo de la trancxilo de la homo.

Jane -- kun sia gracia, juna formo plata kontraux la trunko de granda arbo, kun manoj forte premitaj al la anhelanta brusto, kun okuloj largxaj pro miksajxo de hororo, fascinigxo, timo, admiro -- rigardis la pratempan simion batali kontraux la pratempa viro por posedi virinon -- por sxi.

Dum la muskolegoj de la dorso kaj sxultroj de la viro nodigxis pro la strecxiteco de liaj streboj, kaj la dikaj brakmuskoloj kaj antauxbrako fortenis tiujn dentegojn, la vualo de jarcentoj da civilizo kaj kulturo malaperis de antaux la malklara vidkapablo de la knabino de Baltimoro.

Kiam la longa trancxilo dekon da fojoj eltrinkis la korsangon de Terkoz, kaj la granda kadavro falis senviva sur la tero, pratempa virino saltis antauxen, kun etenditaj brakoj, al la pratempa viro, kiu batalis por sxi kaj gajnis sxin.

Kaj Tarzan?

Li faris tion, kiun cxiu rugxasanga viro povas fari sen lecionoj. Li brakumis sian virinon kaj sxmiris kisojn sur sxiaj levitaj, anhelantaj lipoj.

Jane momente kusxis tie kun duonfermitaj okuloj. Dum momento -- la unua en sia juna vivo -- sxi konsciis la signifon de amo.

Sed same subite kiel la vualo detirigxis, gxi refalis, kaj kolera konscienco skarlatigis sxian vizagxon, kaj subite hontanta virino forpelis Tarzanon de la Simioj kaj kasxis la vizagxon kontraux la manoj.

Tarzan surprizigxis, kiam li trovis volonta kaptito en liaj brakoj la junulinon, kiun li lernis iom malklare kaj abstrakte ami. Nun li surprizigxis pro tio, ke sxi forpusxis lin.

Li ankorauxfoje alproksimigxis al sxi kaj ektenis sxian brakon. Kiel tigrino sxi turnis sin kontraux lin, batante lian largxan bruston per siaj manetoj.

Tarzan ne povis kompreni tion.

Antaux momento, li tute intencis rapide redoni Jane-on al sxia popolo, sed tiu momenteto jam perdigxis en la senluma kaj fora pasinteco de aferoj estintaj sed neniam plu estontaj, kaj kun gxi liaj bonaj intencoj iris kiel neeblajxoj.

Post tio, Tarzan de la Simioj sentis varman, gracian formon premata al li. Varma, dolcxa spiro cxe vango kaj busxo vartis novan flamon en lia brusto, kaj perfektaj lipoj ligigxis kun liaj en brulaj kisoj, kiuj fajre markis lian animon -- markis novan Tarzanon.

Li refoje metis la manon sur sxia brako. Sxi refoje forpelis lin. Kaj tiam Tarzan de la Simioj faris gxuste kion farus lia unua praavo.

Li kaptis sian virinon inter siaj brakoj kaj portis sxin en la gxangalon.



Frue la postan matenon, la kvar homojn en la apudmara kabaneto vekis la mugxado de kanono. Clayton la unua elkuris, kaj tie, ekster la havenbusxo, vidigxis du sxipoj ankritaj.

Unu estis la Sago, kaj la alia -- malgranda franca krozosxipo. Cxe la flankoj de tiu lasta homoj amasis, rigardante la bordon, kaj evidentis cxe Clayton, same kiel cxe la ceteraj kiuj jam elvenis, ke la auxditan kanonon oni pafis por allogi ilian atenton se ili restis en la kabano.

Ambaux sxipoj flosis suficxe for de la bordo, kaj estis dubinde, cxu iliaj lornoj povos trovi la flirtigxantaj cxapeloj de la eta grupo, longe interne de la havengardaj terlangoj.

Esmeralda jam demetis sian rugxan antauxtukon kaj freneze flirtigis gxin super la kapo; sed Clayton, ankoraux timante ke ecx tio restos nevidata, forrapidis al la norda terlango, kie lia signala fajro atendis alumeton.

Por li, same kiel por tiuj senspire atendantaj, sxajnis pasi epoko antaux ol li atingis la grandan amason da sekaj brancxoj kaj arbustoj.

Kiam li eliris el la densa arbaro kaj reekvidis la sxipojn, lin konsternis vidi, ke la Sago jam forvelas, kaj ke la krozosxipo jam levas la ankron.

Rapide fajrigante la amason en deko da lokoj, li rapidis al la plej fora pinto de la terlango, kie li demetis sian cxemizon kaj, liginte gxin al falinta brancxo, staris kaj flirtigis gxin flanken-reen super si.

Sed la sxipoj ankoraux forveladis; kaj li rezignis pri cxia espero, kiam la granda fumnubo, levigxanta super la arbaro laux unu densa vertikala strio, allogis la atenton de gvatisto sur la krozosxipo, kaj oni tuj celis la marbordon per deko da lornoj.

Clayton baldaux vidis la du sxipojn returni sin; kaj dum la Sago kviete drivis sur la maro, la krozosxipo malrapide vaporveturis borden.

Je ioma distanco gxi haltis, kaj oni mallevis boaton kaj forsendis gxin al la bordo.

Kiam gxi atingis la sablon, juna oficiro elpasxis.

"Sinjoro Clayton, mi supozas?" li demandis.

"Dank' al Dio, ke vi venis!" respondis Clayton. "Kaj eble ne estas tro frue, ecx nun."

"Kion vi diras, Sinjoro?" demandis la oficiro.

Clayton rakontis pri la kapero de Jane Porter, kaj la bezono de armitoj por helpi sercxi sxin.

"Dio mia!" elkriis la oficiro, malfelicxe. "Hieraux ne estus tro malfrue. Hodiaux, eble estus pli bone, ke ni neniam trovu la kompatindulinon. Estas hororige, Sinjoro. Estas tro hororige."

Aliaj boatoj nun forveturis de la krozosxipo, kaj Clayton, indikinte al la oficiro la enirejon de la haveno, eniris kun tiu la boaton, kaj oni turnis gxian nazon al la malgranda tersxirmata golfeto, en kiun sekvis la aliaj boatoj.

La tuta grupo baldaux surterigxis cxe la loko, kie staris Profesoro Porter, S-ro Philander, kaj la ploranta Esmeralda.

Inter la oficiroj en la finaj boatoj forveturintaj de la krozosxipo trovigxis la sxipa komandanto; kaj auxdinte la historion de la forporto de Jane, li malavare petis volontulojn por kuniri kun Profesoro Porter kaj Clayton dum ilia sercxado.

Ecx ne unu oficiro aux subulo inter tiuj kuragxaj kaj simpatiaj francoj ne tuj petis la rajton partopreni en la ekspedicio.

La komandanto elektis dudek subulojn kaj du oficirojn, Leuxtenanton D'Arnot kaj Leuxtenanton Charpentier. Oni sendis boaton al la krozosxipo por provianto, municioj, kaj fusiloj; la subuloj jam portis revolverojn.

Tiam, responde al la demandoj de Clayton pri tio, kiel okazis, ke ili ankris apud tiu bordo kaj signalpafis, la komandanto, Kapitano Dufranne, klarigis, ke antaux unu monato ili ekvidis la Sago velantan sudokcidenten sub multe da veloj, kaj kiam ili signalis, ke gxi haltu, gxi simple aldonis ankoraux velojn.

Ili tenis gxin super la horizonto gxis la sunsubiro, kelkfoje pafante al gxi, sed la postan matenon gxi estis nenie videbla. Ili dauxrigis sian krozadon lauxlonge de la bordo dum kelkaj semajnoj, kaj preskaux forgesis tiun lastatempan cxason, kiam, antaux kelkaj tagoj, en la frumateno la gvatanto ekvidis sxipon, kiu laboris en la trogo de alta maro kaj evidente estis ne sub homa regado.

Kiam ili veturis pli proksimen al la sxajna forlasitajxo, ili surprizate rimarkis, ke gxi estas la sama sxipo, kiu fugxis de ili antaux kelkaj semajnoj. La antauxvelo kaj mezvelo estis hisitaj kvazaux oni provis teni la pruon kontraux la vento, sed la sxnoroj rompigxis kaj la veloj estis dissxirigxantaj en la duontempesta vento.

Sur tiu alta maro, malfacila kaj dangxera estis la tasko, meti kaptkondukajn sxipanojn sur gxin; kaj, cxar oni ne vidis vivsignojn sur la ferdeko, ili decidis atendi gxis malpliigxos la vento kaj marfluo; sed gxuste tiam vidigxis figuro, kiu tenis la relon kaj malfortike, mutsignale kaj malespere flirtis manon al ili.

Oni tuj ordonis lancxi boaton, kaj la provo atingi la Sago sukcesis.

La francojn konsternis la sceno, kiu trafis iliajn okulojn.

Deko da viroj mortintaj kaj mortantaj ruligxis flanken-flanken sur la klinigxanta ferdeko; la vivantoj estis miksitaj kun la mortintoj. Du el la kadavroj aspektis kvazaux ilin parte voris lupoj.

La kaptkonduka sxipanaro baldaux sukcesis gxuste veligi la sxipon kaj portis malsupren al iliaj hamakoj la ankoraux vivantajn anojn de la malbonsxanca grupo.

La mortintojn oni volvis en basxoj kaj sxnuris sur la ferdeko, ke iliaj kamaradoj povu identigi ilin antaux ol ili liverigxos al la maro.

Neniu vivanta ankoraux estis konscia kiam la francoj atingis la ferdekon de la Sago. Senkonsciigxis ecx la kompatinda acxulo kiu flirte faris tiun unusolan senesperan aflikteco-signalon, antaux ol li povis informigxi pri gxia eventuala sukceso.

La franca oficiro ne bezonis longan tempon por ekscii, kio rezultigis la teruran sursxipan staton; cxar kiam li sercxigis akvon kaj brandon por resanigi la sxipanojn, li trovis, ke tiuj ne ekzistas, ankaux ne ia ajn mangxajxo.

Li tuj signalis al la krozosxipo, ke gxi sendu akvon, medikamentojn, kaj provianton, kaj alia boato faris la dangxeran transiron al Sago.

Post transdono de resanigiloj, kelkaj el la viroj rekonsciigxis, kaj tiam oni auxdis la tutan historion. Ni jam konas tiun parton gxis la forvelo de Sago post la murdo de Snipes kaj la enterigo de ties kadavro super la trezorkesto.

Sxajne la persekuto fare de la krozosxipo tiom teroris la ribelintojn, ke ili dauxre provis transiri la Atlantikon dum kelkaj tagoj post gxia malapero; sed, rimarkinte la malmultan provizon de akvo kaj provianto en la sxipo, ili returnis sin al la oriento.

Cxar neniu en la sxipo komprenis la navigarton, baldaux okazis diskutoj pri ilia loko; kaj, post kiam tritaga velado orienten ne venigis ilin al tero, ili turnis sin norden, timante, ke la fortaj nordaj ventoj kiujn ili spertis jam pelis ilin suden de la plej suda ekstremajxo de Afriko.

Ili dauxrigis laux nord-nordorienta direkto dum du tagoj, post kio ilin trafis kalmo, kiu dauxris preskaux semajnon. Ilia akvo jam malaperis, kaj post alia tago mankos mangxajxoj.

Kondicxoj rapide malbonigxis. Unu viro frenezigxis kaj saltis de la sxipo. Alia baldaux trancxis siajn vejnojn kaj trinkis sian sangon.

Kiam li pereis, ili jxetis ankaux lin de la sxipo, kvankam inter ili estis kelkaj, kiuj volis reteni la kadavron. La malsato estis rapide sxangxanta ilin de homaj bestoj al sovagxaj bestoj.

Du tagojn antaux ol ilin trovis la krozosxipo, ili farigxis tro malfortaj por direkti la sxipon, kaj tiun saman tagon mortis tri viroj. La postan matenon estis vidite, ke unu el la kadavroj estas parte mangxita.

Tiun tutan tagon la viroj kusxis, kolere rigardante unu la aliajn, kiel predbestoj, kaj la postan matenon du el la kadavroj kusxis preskaux entute senkarnigite.

La viroj estis nur iomete pli fortaj pro sia hommangxa bankedo, cxar manko de akvo estis la plej angoriga afero, kontraux kiu ili devis lukti. Kaj tiam alvenis la krozosxipo.

Post resanigxo de tiuj, kiuj kapablis resanigxi, la tuta historio rakontigxis al la franca komandanto; sed la viroj estis tro sensciaj por povi diri al li, gxuste kie cxe la marbordo oni forlasis la profesoron kaj ties kunulojn; do la krozosxipo veturis malrapide apud la bordo, fojfoje pafsignalante kaj inspektante cxiun centimetron de la marbordo per lorno.

Nokte, ili ankris, por ne neglekti ecx peceton de la bordo, kaj okazis, ke la antauxa nokto venigis ilin gxis apud tiu strando, kie kusxis la eta bivakejo, kiun ili sercxis.

La pafsignalojn de la posttagmezo ne auxdis tiuj sur la bordo, oni supozis, cxar ili sendube estis en la densa gxangalo, sercxante Jane Porter, kie la bruo de ilia propra sinsxovado tra la arbustoj dronigus la tondron de fora pafilo.

Kiam la du partoj finis rakonti siajn kelkajn aventurojn, la boato de la krozosxipo revenis kun provianto kaj armiloj por la ekspedicio.

Post kelkaj minutoj la eta grupo de maristoj kaj la du francaj oficiroj, kun Profesoro Porter kaj Clayton, ekiris je sia senespera kaj missorta aventuro en la senspuran gxangalon.


Al cxapitro 20



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>