Tarzan de la simioj

Cxapitro 20

Heredo


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Kiam Jane komprenis, ke sxi estas forportata, kaptitino, de la stranga arbara estajxo kiu savis sxin de la simio, sxi urgxe baraktis por eskapi, sed nur iom pli strikte premis la fortaj brakoj, kiuj tenis sxin tiel facile kvazaux sxi estus nur unutaga bebino.

Do, sxi baldaux rezignis pri la senrezultaj klopodoj kaj kviete kusxis, rigardante tra duonfermitaj palpebroj la vizagxon de la viro, kiu facile pasxis tra la implikitaj arbustoj portante sxin.

La vizagxo super sxi estis eksterordinare bela.

Perfekta speco de la forte vira, nemakulita de disipeco, aux brutecaj kaj senhonoraj pasioj. Cxar, kvankam Tarzan de la Simioj estis mortiganto de homoj kaj de bestoj, li mortigadis kiel cxasisto, senpasie, krom se temis pri tiuj maloftaj okazoj kiam li mortigis pro malamego -- kvankam ne la kovata, malica malamego, kiu makulas siajn trajtojn per hidaj linioj.

Kiam Tarzan mortigis, li ridetis pli ofte ol li sulkigis la brovojn, kaj la ridetoj estas la fundamento de la beleco.

Unu aferon la junulino aparte rimarkis kiam sxi vidis Tarzanon impeti kontraux Terkozo -- la brile skarlatan cikatron sur la frunto, de super la maldekstra okulo gxis la hararo; sed nun, kiam sxi inspektis liajn trajtojn, sxi rimarkis, ke gxi malaperis, kaj nura maldika blanka streko signis la lokon, kie gxi antauxe estis.

Kiam sxi kusxis pli kviete inter liaj brakoj, Tarzan iomete malstriktigis sian tenon.

Unu fojon li rigardis sxiajn okulojn kaj ridetis, kaj la junulino devis fermi al si la okulojn por forbari tiun vidajxon de tiu bela, alloga vizagxo.

Tarzan baldaux supreniris en la arbojn, kaj Jane, mirante ke sxi ne sentas timon, komencis konscii, ke multmaniere sxi neniam sentis sin pli sekura en la tuta vivo ol nun, kiam sxi kusxis inter la brakoj de cxi tiu forta, sovagxa estajxo, kiu portas sxin, nur Dio sciis kien aux al kia sorto, pli kaj pli profunden en la sovagxan koron de la nekonkerita gxangalo.

Kiam, kun okuloj fermitaj, sxi komencis pripensi la estontecon, kaj terurajn timojn elsorcxis vigla imagopovo, necesis nur, ke sxi levu la palpebrojn kaj rigardu tiun noblan vizagxon, tiel proksiman al la sxia, por forigi la solan restajxeton de dubo.

Ne, li neniam povos vundi sxin; pri tio sxi estis konvinkita, tradukinte inter la delikataj trajtoj kaj la honestaj, kuragxaj okuloj super sxi kaj la kavalireco, kiun tiuj proklamis.

Ili senhalte pluiris tra tio, kiu sxajnis al Jane solida amaso da verdajxoj, sed cxiam malfermigxis antaux tiu arbara dio trairejon, kvazaux magie, kiu fermigxis malantaux ili tuj post ilia trairo.

Preskaux neniu brancxo skrapis sxin, sed supere kaj sube, antauxe kaj malantauxe, la vido prezentis nenion krom solidan amason de nedisigeble interkrocxigxintaj brancxoj kaj lianoj.

Dum Tarzan senpauxze movigxis antauxen, lian menson okupis multaj pensoj strangaj kaj novaj. Jen problemo tia, kian li neniam renkontis, kaj li sentis, ne rezonis, ke li devos trakti gxin kiel homo kaj ne kiel simio.

La libera movado tra la meza tavolo, la vojo kiun li pliparte sekvis, helpis malplivarmigi la ardon de la unua feroca pasio de lia nove trovita amo.

Nun li trovis, ke li pripensas la sorton, kiu trafus la junulinon se li ne savus sxin de Terkoz.

Li sciis, kial la simio ne mortigis sxin, kaj li komencis kompari siajn intencojn kun tiuj de Terkoz

Verdire, estis la regulo en la gxangalo, ke la virbesto perforte akiru sian ezinon; sed cxu Tarzanon gvidu la legxoj de la bestoj? Cxu Tarzan ne estis homo? Sed kiel kondutis homoj? Tio estis por li malklara; cxar li ne sciis.

Li deziris povi demandi la junulinon, kaj tiam trafis lin, ke sxi jam respondis per sia sensukcesa lukto eskapi kaj forpeli lin.

Sed jam ili atingis sian celon, kaj Tarzan de la Simioj kun Jane inter siaj fortaj brakoj svingigxis malpeze al la torfo de la areno kiel la simiegoj okazigis siajn konsiliojn kaj dancis en la freneza orgio de la DumDumo.

Kvankam ili venis multajn kilometrojn, ankoraux estis en la posttagmezo, kaj la amfiteatron banis la duonlumo kiu filtrigxis tra la labirinto de la cxirkauxa foliaro.

La verda torfo sxajnis mola kaj fresxa kaj invita. La multegaj bruajxoj de la gxangalo sxajnis foraj, nura ehxo de malklaraj sonoj, lauxtigxante-mallauxtigxante kiel la sxaumondaro sur fora bordo.

Senton de revema paco sorbis Jane kiam sxi eksidis sur la herbaro, kie Tarzan metis sxin, kaj kiam sxi levis la okulojn al lia granda figuro, kiu turis super sxi, aldonigxis stranga sento de perfekta sekureco.

Dum sxi rigardis lin elsub duone fermitaj palpebroj, Tarzan transiris la rondan senarbejon al la aliflankaj arboj. Sxi rimarkis la gracian majestecon de lia pozo, la perfektan simetrion de lia belega formo, kaj la ekvilibron de lia bonforma kapo sur liaj largxaj sxultroj.

Estajxo ege perfekta! Sub tiu dieca eksterajxo ne povis esti io kruela aux malnobla. Neniam, sxi pensis, tia homo pasxis sur la tero ekde kiam Dio kreis la unuan laux sia aspekto.

Tarzan saltege eniris la arbojn kaj malaperis. Jane scivolis, kien li iris. Cxu li lasis sxin al sia sorto en tiu soleca gxangalo?

Sxi maltrankvile cxirkauxrigardis. Cxiu liano kaj cxiu arbusto sxajnis la kasxejo de iu granda, hororiga besto, kiu pretis enigi blankajn dentegojn en sxian molan karnon. Cxiun sonon sxi plilauxtigis gxis la kasxa rampado de iu serpentuma kaj malica korpo.

Kiel malsame, nun kiam li foriris!

Dum kelkaj minutoj, kiuj sxajnis horoj al la timanta junulino, sxi sidis tie kun strecxitaj nervoj atendante la saltatakon de la kauxranta estajxo, kiu finos sxian mizerigan anksiecon.

Sxi preskaux pregxis por la kruelaj dentoj, kiuj donacos al sxi senkonsciecon kaj liberigon de la angoro de timego.

Sxi auxdis de malantaux si subitan soneton. Sxi ekkriante saltstarigxis kaj turnis sin por fronti sian morton.

Tie staris Tarzan, tenante inter siaj brakoj maturajn kaj belaspektajn fruktojn.

Jane sxanceligxis kaj svenus se Tarzen, faliginte sian sxargxon, ne kaptus sxin inter siaj brakoj. Sxi ne perdis la konscion, sed sxi forte tenis lin, tremante kaj skuigxante kiel timigita cervino.

Tarzan de la Simioj karesis sxian molan hararon kaj provis trankviligi kaj sentremigi sxin, kiel Kala faris por li kiam lin, ankoraux simio-bebon, timigis Sabor la leonino aux Hista la serpento.

Unu fojon li malpeze premis siajn lipojn sur sxian frunton, kaj sxi ne retirigxis, sed fermis al si la okulojn kaj suspiris.

Sxi nek povis analizi siajn sentojn nek volis provi tion. Kontentigis sxin senti la sekurecon de tiuj fortaj brakoj, kaj lasi al la sorto sian estontecon; cxar la lastaj horoj edukis sxin fidi je tiu stranga, sovagxa estajxo de la arbaro kiel sxi fidus nur kelkajn virojn konatajn de sxi.

Dum sxi pensis pri la strangeco de la afero, sxi ekkomprenis, ke sxi eble lernis ion alian, kiun sxi antauxe neniam konis -- la amon. Sxi miris, kaj poste sxi ridetis.

Kaj ankoraux rideante, sxi afable forpusxis Tarzanon; kaj, rigardante lin kun duonrideta, duondemanda mieno kiu faris sxian vizagxo tute rava, sxi montris la fruktojn sur la tero, kaj sidigis sin sur la rando de la grunda tamtamego de la homsimiluloj, cxar malsato komencis aserti sian potencon.

Tarzan rapide kolektis la fruktojn, kaj, alportinte ilin, kusxigis ilin cxe sxiaj piedoj; kaj tiam ankaux li sidigxis sur la tamtamego, apud sxi, kaj per sia trancxilo malfermis kaj preparis la diversajn fruktojn por sxia mangxo.

Kune kaj silente, ili mangxis, foje sxtelante ruzajn ekrigardojn unu al la alia, gxis finfine Jane gxoje ekridis, kaj ankaux Tarzan.

"Se nur vi parolus angle," diris la junulino.

Tarzan kapneis, kaj liajn ridantaj okulojn sobrigis aspekto de dezirema kaj patosa sopirado.

Tiam Jane provis alparoli lin france, kaj poste germane; sed ecx sxi devis priridi sian fusxan provon pri tiu lasta lingvo.

"Nu," sxi diris angle al li, "vi komprenas mian germanlingvajxon same bone kiel oni faris en Berlino."\

Tarzan jam delonge decidis, kiel li estonte procedu. Li rememoris cxion, kiun li legis pri la reciproka kondutado de viroj kaj virinoj en la libroj cxe la kabano. Li kondutos same, kiel laux lia supozo kondutus la viroj en la libroj se ili anstatauxus lin.

Li ree levigxis kaj iris al la arboj, sed unue li provis klarigi, per gestoj, ke li baldaux revenos, kaj tion li faris tiel bone, ke Jane komprenis kaj ne timis kiam li foriris.

Sed sento de soleco trafis sxin, kaj sxi rigardis la lokon, kie li malaperis, kun sopiraj okuloj, atendante lian revenon. Kiel antauxe, sxin sciigis pri lia cxeesto iu soneto malantaux sxi, kaj sxi turnis kaj vidis lin veni trans la torfo kun granda fasko da brancxoj.

Tiam li reiris en la gxangalon, kaj post kelkaj minutoj reaperis kun iom da molaj herboj kaj filikoj.

Ankoraux du ekskursojn li faris gxis li havis cxe ili grandan amason da materialo.

Tiam li dissxutis la filikojn kaj herbojn sur la tero en mola, plata lito, kaj super gxi kunklinigis multajn brancxojn tiel, ke ili interplektigxis kelkajn futojn super la centro. Sur tiujn li metis tavolojn el grandaj folioj de la elefantorelo, kaj per pli multe da brancxoj kaj folioj li fermis unu ekstremajxon de la sxirmejeto, kiun li konstruis.

Tiam ili denove kunsidigxis sur la rando de la tamtamego kaj provis geste paroli.

Tre mirige por Jane estis la belega diamanta medaliono kiu pendis cxe la kolo de Tarzan. Nun sxi indikis gxin, kaj Tarzan demetis gxin la transdonis al sxi la belan brikabrakajxon.

Sxi vidis, ke gxin kreis lerta artlaboristo, kaj ke la diamantoj estis ege brilaj kaj belege inkrustitaj, sed iliaj facetoj montris, ke ili venis el pli frua epoko. Sxi ankaux rimarkis, ke la medaliono estas malfermebla, kaj, premante la kasxitan kuntenilon, sxi vidis la du partojn dissalti por riveli en cxiu flanko eburan miniaturon.

Unu montris belan virinon, kaj la alia povis esti portreto de la viro, kiu sidis apud sxi, se ne temus pri subtila malsameco de la mieno kiun sxi nur malfacile povus difini.

Sxi levis la rigardon al Tarzan kaj trovis, ke li klinas sin al sxi kaj rigardas la miniaturojn kun mirigita mieno. Li etendis sian manon por la medialionon kaj prenis gxin de sxi, esplorante la internajn portretojn kun evidentaj signoj de surprizigxo kaj nova intereso. Lia maniero klare montris, ke li neniam antauxe vidis ilin, nek sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tiu fakto okazigis, ke Jane indulgu sin pri plua pripensado, kaj estis malfacila por sxia imagopovo bildigi al sxi, kiel tiu bela ornamajxo farigxis posedajxo de tiu sovagxa estajxo de la neesploritaj afrikaj gxangaloj.

Ecx pli mirinda estis tio, kiel gxi enhavis la portreton de iu, kiu povus esti frato aux, pli versxajne, patro de cxi tiu arbara duondio kiu ecx ne sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tarzan ankoraux fikse rigardis la du vizagxojn. Post nelonge li demetis la sagujon de sia sxultro, kaj elfaliginte la sagojn sur la teron, li celis la fundon de la saksimila ujo kaj ellevis platan ajxon volvitan en multaj molaj folioj kaj ligitan pere de longaj herboj.

Li zorge malvolvis gxin, forigante tavolon post tavolo de folioj, gxis li finfine tenis en sia mano fotajxon.

Montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotajxon, tenante apud gxi la malfermitan medalionon.

La fotajxo nur sukcesis pli konfuzi la junulinon, cxar gxi evidente estis alia portreto de la sama viro, kies bildo ripozis en la medaliono apud tiu de la bela juna virino.

Tarzan rigardis sxin kun nekomprenanta rigardo en la okuloj kiam sxi returnis siajn okulojn al li. Sxajnis, ke li per siaj lipoj pretigas demandon.

La junulino montris la fotajxon, poste la miniaturon, kaj tiam lin, kvazaux por indiki, ke sxi kredas, ke la bildoj estas de li, sed li nur kapneis, kaj tiam, rezigne sxultrolevante, li reprenis de sxi la fotajxon kaj, zorge revolvinte gxin, remetis gxin en la fundon de la sagujo.

Li sidis silente dum kelkaj momentoj, kun la okuloj turnitaj al la tero, dum Jane tenis la medalioneton en la mano, turnante kaj turnante gxin dum sxi penis trovi iun alian sxlosilajxon pri la identeco de la originala posedinto.

Finfine sxin trafis simpla klarigo.

La medaliono apartenis al Lordo Greystoke, kaj la bildoj estis de li kaj la Damo Alicia.

Cxi tiu sovagxa estajxo simple trovis gxin en la kabano apud la marbordo. Kiel stulte, ke sxi ne antauxe elpensis tiun solvon.

Sed klarigi la strangan similaspekton de Lordo Greystoke kaj cxi tiu arbara dio -- tio estis tute ekster sxia kapablo, kaj ne estis strange, ke sxi ne povas diveni, ke cxi tiu nuda sovagxulo ja estas angla nobelo.

Tarzan fine levis siajn okulojn por rigardi dum la junulino esploris la medalionon. Li ne povis elfosi la signifon de la internaj vizagxoj, sed li povis legi la intereson kaj fascinigxon sur la vizagxo de la vivanta junulino apud si.

Sxi rimarkis, ke li rigardas sxin, kaj supozante, ke li volas repreni sian ornamajxon, sxi etendis gxin al li. Li prenis gxin de sxi kaj, tenante la cxenon en siaj du manoj, li pendis gxin cxirkaux sxia kolo, ridetante pro sxia surprizita mieno je tiu neatendita donaco.

Jane forte kapneis, kaj estis demetonta la orajn cxenerojn de sxia gorgxo, sed Tarzan ne permesis tion. Ektenante sxiajn manojn, kiam sxi insistis pri tio, li forte tenis ilin por malebligi tion.

Sxi fine rezignis kaj, mallauxte ridante, levis la medalionon al siaj lipoj.

Tarzan ne sciis precize, kion sxi intencas, sed li gxuste konjektis, ke temas pri sxia maniero agnoski la donacon, kaj li sekve ekstaris kaj, enmanigante al si la medalionon, grave riverencis kiel iu antikva kortegano, kaj premis al gxi siajn lipojn, kie antauxe trovigxis sxiajn.

Tiu estis kavalira kaj brava komplimenteto, farita kun la gracio kaj digno de plena nekonscieco pri la memo. Gxi estis la insigno de lia aristokrata deveno, la natura rezulto de multaj generacioj de altkvalita bredado, hereda instinkto de gracieco, kiun tuta vivo de malgxentila kaj sovagxa edukigxo kaj medio ne povus elradikigi.

Nun vesperigxis, do ili ree mangxis fruktojn, kiuj estis por ambaux nutrajxon kaj trinkajxon; tiam Tarzan ekstaris, kaj kondukante Jane al la eta dormejo, kiun li starigis, li gestis, ke sxi eniru.

La unuan fojon dum horoj, sento de timo trafis sxin, kaj Tarzan sentis sxin detirigxi de li.

Kontakto kun cxi tiu junulino dum duontago estigis tre malsaman Tarzanon de tiu, super kiu la matena suno levigxis.

Nun, en cxiu fibro de lia esto, la heredo parolis pli lauxte ol la edukigxo.

Li ne per unusola sxangxigxo transiris de sovagxa simiulo al polurita gxentlemano, sed almenaux la instinktoj de la dua regis lin, kaj preter cxio estis la deziro placxi al la virino, kiun li amis, kaj aspekti estiminde en sxiaj okuloj.

Do Tarzan de la Simioj faris la unusolan aferon, kiun li povis, por certigi Jane pri sxia sekureco. Li demetis sian cxastrancxilon de sia ingo kaj enmanigis al sxi gxian tenilon, ree gestante, ke sxi eniru la dormejeton.

La junulino komprenis, kaj akceptinte la longan trancxilon, sxi eniris kaj ekkusxis sur la molaj herboj dum Tarzan de la Simioj etendis sin sur la tero transe cxe la enirejo.

Kaj gxuste tiel la levigxanta suno matene trovis ilin.

Kiam Jane vekigxis, sxi komence ne rememoris la strangajxojn de la antauxa tago, kaj tial miris pri siaj strangaj cxirkauxajxoj -- la folikovrita doremejto, la molaj herboj de la lito, la nekonata vidajxo tra la senmura spaco cxe sxiaj piedoj.

La cirkonstancoj de sxia situacio malrapide rampis, unu post alia, en sxian menson. Kaj tiam en sxia koro sxvelis granda miro -- potenca ondo da danko kaj dankemo, ke, kvankam sxi estis en tiel terura dangxera, tamen sxi restis nedamagxita.

Sxi movis sin al la enirejo de la sxirmejeto por sercxi Tarzanon. Li estis for; sed cxifoje sxin ne atakis timoj, cxar sxi sciis, ke li revenos.

Sur la herboj cxe la enirejo de la dormejeto sxi vidis la premspuron de lia korpo, kie li kusxis la tutan nokton por gardi sxin. Sxi sciis, ke sole la fakto, ke li estis tie, permesis al sxi dormi kun tiel paca sekureco.

Kiam li estis proksime, kiu povus timi? Sxi scivolis, cxu trovigxas sur la tero alia viro, kun kiu junulino povus senti sin tiel sekura en la koro de tiu sovagxa afrika gxangalo. Ecx la leonoj kaj panteroj nun ne timigis sxin.

Sxi levis la okulojn kaj vidis lian sveltan formon silente fali el apuda arbo. Kiam li rimarkis sxiajn okulojn fiksitajn al li, lia vizagxo eklumis per tiu honesta kaj radia rideto, kiu la antauxan tagon gajnis sxian fidon.

Kiam li alproksimigxis al sxi, la koro de Jane des pli rapide batadis kaj sxiaj okuloj plibriligxis kiel ili neniam antauxa faris je la proksimigxo de iu ajn viro.

Li denove estis kolektinta fruktojn, kaj tiujn li kusxigis cxe la enirejo de sxia dormejeto. Ankorauxfoje ili kunsidigxis por mangxi.

Jane komencis scivoli, kion li projektas. Cxu li reportos sxin al la marbordo, aux cxu li retenos sxin cxi tie? Sxi subite konsciis, ke la afero ne multe gxenis sxin. Cxu povas esti, ke gxi ne gravas al sxi?

Sxi komencis kompreni ankaux, ke sxi estas tute kontenta, sidante cxi tie apud tiu ridetanta giganto, mangxante delicajn fruktojn en arbara paradizo longe interne de la foraj profundejoj de afrika gxangalo -- ke sxi estas kontenta kaj tre felicxa.

Tion sxi ne povis kompreni. Sxia rezonpovo diris al sxi, ke sxin devus cxagreni sovagxaj anksiajxoj, pezi teruraj timoj, forjxeti minacaj auxguroj; sed, anstatauxe, sxia koro kantadis, kaj sxi ridetadis al la respondanta vizagxo de la viro apud sxi.

Kiam ili finis sian matenmangxon, Tarzan iris al sxia dormejeto kaj reprenis sian trancxilon. La junulino gxin tute forgesis. Sxi komprenis, ke tio okazis cxar sxi forgesis la timon, kiu instigis sxin akcepti gxin.

Gestante, ke sxi sekvu, Tarzan marsxis al la arboj rande de la areno, kaj prenante sxin per unu forta brako, li svingis ilin al la superaj brancxoj.

La junulino sciis, ke li reportas sxin al sxia popolo, kaj sxi ne povis kompreni la subitan senton de solecigxo kaj sopiro, kiu penetris sxin.

Dum horoj ili malrapide svingadis.

Tarzan de la simioj ne rapidis. Li provis plilongigi la dolcxan plezuron de tiu vojagxo kun tiuj karaj brakoj cxirkaux lia kolo, kiel eble plej longe, kaj tial li iris longe sude de la senpera vojo al la marbordo.

Ili kelkfoje haltis por mallonge ripozi, kion Tarzan ne bezonis, kaj tagmeze ili haltis dum horo cxe rivereto, kie ili akvis sian soifon kaj mangxis.

Do estis preskaux je la sunsubiro, kiam ili atingis la senarbejo, kaj Tarzan, falante al la tero apud grand arbo, disigis la altajn gxangalajn herbojn kaj montris al sxi la kabaneton.

Sxi ekkaptis lian manon por konduki lin tien, ke sxi povu diri al sia patro, ke tiu homo savis sxin de morto kaj afero pli terura ol morto, ke li gardis sxin same zorge kiel povus fari patrino.

Sed denove Tarzanon de la Simioj kaptis la timemo de la sovagxa besto fronte al homa logxejo. Li retirigxis, kapneante.

La junulino proksimigxis al li, okule pledante. Sxi iel ne povis toleri la ideon, ke li reiru sola en tiun teruran gxangalon.

Li refoje kapneis, kaj finfine li delikate tiris sxin al si kaj klinis sin por kisi sxin, sed unue li rigardis sxiajn okulojn por ekscii, cxu tio placxos al sxi, aux cxu sxi forpusxos lin.

Nuran momenton la junulino hezitis, kaj tiam sxi ekkonsciis la verajxon, kaj brakumante lin cxe la nuko sxi tiris lian vizagxon al si kaj kisis lin -- senhonte.

"Mi amas vin -- mi amas vin," sxi murmuris.

De la fora distanco auxdigxis la mallauxta sono de multaj pafiloj. Tarzan kaj Jane relevis la kapojn.

El la kabano venis s-ro Philander kaj Smeralda.

De sia starloko Tarzan kaj la junulino ne povis vidi la du sxipojn ankritajn en la haveno.

Tarzan indikis la sonojn, tusxis al si la bruston, kaj refoje indikis. Sxi komprenis. Li iros, kaj iel sxi komprenis, ke tio okazos cxar li supozas, ke sxiaj amikoj estas minacataj.

Li rekisis sxin.

"Revenu al mi," sxi flustris. "Mi atendos vin -- cxiam."

Jen li malaperis -- kaj Jane turnis sin por marsxi trans la senarbejon al la kabano.

S-ro Philander la unua vidis sxin. Estis vesperigxo, kaj s-ro Philander estis tre miopa.

"Smeralda, rapidu!" li kriis. "Ni fugxu al sekureco en la kabano; jen leonino. Dio benu min!"

Smeralda ne pauxzis por konfirmi la observon de s-ro Philander. Suficxis lia tono. Sxi eniris la kabanon kaj frapfermis kaj riglis la pordon antaux ol li finis elparoli sxian nomon. La "Dio benu min" elpremigxis el s-ro Philander pro la eltrovo, ke Smeralda, pro sia impeta rapido, baris lin cxe la sama flanko de la pordo kun la alproksimigxanta leonino.

Freneze li batadis kontraux la peza pordo.

"Smeralda! Smeralda!" li sxrikis. "Enlasu min. Min voras leono!"

Smeralda supozis, ke la bruon cxe la pordo faras la leonino per siaj provoj cxasi sxin, do, laux sia kutimo, sxi svenis.

S-ro Philander jxetis malantaux si timoplenan rigardon!

Horore! La besto nun estis tre proksime. Li provis grimpi laux la muro de la kabano, kaj sukcesis ekteneti la pajlan tegmenton.

Dum momento li pendis tie, skrapante per la piedoj kiel kato sur sxnuro, sed baldaux eltirigxis peco de pajlajxo, kaj s-ro Philander, antauxfalante gxin, sternigxis sur sia dorso.

Tiumomente rimarkinda rememoro el la natura historio saltis en lian menson. Se oni pretekstas esti mortinta, leonoj lauxdire ne atentos onin, laux la iom fusxa memoro de s-ro Philander.

Do s-ro Phialnder kusxis kiel li falis, rigide en hororiga sxajno de la morto. Cxar liaj brakoj kaj kruroj estis etenditaj rekte supren kiam li trafis la teron sur la dorso, la sxajno de morto ne estis aparte impona.

Jane rigardis kun mildokula surprizo tiujn kondutajxojn. Nun sxi ridis -- nur mallauxtan tusridon; sed tio suficxis. S-ro Philander ruligxis sur la flankon kaj cxirkauxrigardis. Li baldaux rimarkis sxin.

"Jane!" li kriis. "Jane Porter. Dio benu min!"

Li luktis por surpiedigxi, kaj kuris al sxi. Li ne povis kredi, ke estas sxi, vivante.

"Dio benu min! De kie vi aperis? Kie vi estis? Kiel -- "

"Kompatu min, s-ro Philander," interrompis la junulino, "mi neniam povos memori tiom da demandoj."

"Nu, nu," diris s-ro Philander. "Dio benu min! Mi estas tiom plena de surprizo kaj entuziasma felicxo, revidi vin sekura kaj bonsana, ke mi preskaux ne scias, kion mi diras, vere. Sed nun, diru cxion, kiu okazis al vi."


Al cxapitro 21



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>