Tarzan de la simioj

Cxapitro 21

Vilagxo de torturo


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Dum la marista ekspedicieto labore trapusxis la densan gxangalon, sercxante spurojn de Jane Porter, la senrezulteco de ilia aventuro farigxis cxiam pli evidenta, sed la bonkoran D'Arnot malhelpis rezigni la doloro de la maljunulo kaj la senesperaj okuloj de la juna anglo.

Li pensis, ke ekzistas nura eblajxeto trovi sxian kadavron, aux gxian restajxon, cxar li firme kredis, ke sxi estas vorita de iu predbesto. Li flankensendis siajn subulojn al batalvico de la punkto, kie trovigxis Smeralda, kaj en tiu etendita arangxo ili pusxis sian vojon, sxvitante kaj anhelante, tra la interkrocxitaj lianoj kaj rampoplantajxoj. La tasko iris malrapide. Je la tagmezo ili trovigxis nur kelkajn kilometrojn for de la maro. Ili tiam haltis por mallonge ripozi, kaj post pluiris mallongan distancon gxis unu el la maristoj trovis facile rimarkeblan irvojon.

Temis pri antikva elefanta pado, kaj D'Arnot, konsiligxinte kun Profesoro Porter kaj Clayton, decidis sekvi gxin.

La pado serpentumis nordorienten tra la gxangalo, kaj laux gxi la vico movigxis unu homon post alia.

Leuxtenanto D'Arnot rapidpasxe avanis, cxar la pado estis relative senbara. Tuj post li venis Profesoro Porter, sed cxar li ne povis samrapide iri kun la pli juna viro, D'Arnot estis cent metrojn antaux cxiuj kiam, subite, duondeko da nigraj batalantoj aperis cxirkaux li.

D'Arnot averte ekkriis al la vico dum la nigruloj proksimigxis al li, sed antaux ol li povis elpreni sian revolveron, li kaptigxis kaj fortrenigxis en la gxangalon.

Lia krio alarmis la maristoj, kaj deko da ili saltis antauxan, preter Profesoro Porter, kaj kuris antauxen laux la pado por helpi sian oficiron.

Ili ne sciis, kial li ekkriis, nur ke temis pri averto pri dangxero antaux ili. Ili jam preterkuris la lokon, kie D'Arnot estis kaptita, kiam lanco jxetita el la gxangalo trapikis unu el la maristoj, kaj tiam sagaro ekfalis inter ilin.

Levante siajn fusilojn ili pafis kontraux la arbustaro tien, de kie venis la misiloj.

La cetero de la grupo jam venis antauxen, kaj oni plurfoje direktis pafaron kontraux la kasxitan malamikon. Temis pri tiuj pafoj, kiujn auxdis Tarzan kaj Jane Porter.

Nun kuratingis la scenon Leuxtenanto Charpentier, kiu malavanis en la vico, kaj auxdinte la detalojn pri la embusko, li ordonis, ke la viroj sekvu lin, kaj plongxis en la interplektitan vegetajxaron.

Ili tuj trovis sin en korp-cxe-korpa luktado kun eble kvindek nigraj batalantoj el la vilagxo de Mbonga. Sagoj kaj kugloj rapide kaj dense flugis.

Strangaj afrikaj trancxiloj kaj francaj kolboj momente miksigxis en sovagxaj kaj sangaj dueloj, sed la indigxenoj baldaux fugxis en la gxangalon, postlasante la francoj por nombri siajn perdojn.

Mortis kvar el la dudeko, deko da aliaj vundigxis, kaj malaperis Leuxtenanto D'Arnot. Estis rapide noktigxanta, kaj ilia situacio duoble malbonigxis pro tio, ke ili ecx ne povis retrovi la elefantan padon, kiun ili sekvis.

Nur unu afero estis farebla: bivaki tie, kie ili estis, gxis la tagigxo. Leuxtenanto Charpentier ordinis, ke oni forigu arbustojn kaj konstruu rondan abatison el ili cxirkaux la bivakejo.

Tiun taskon ili ne finis gxis longe post la noktigxo; la viroj konstruis fajregon meze de la senarbustejo por doni al si lumon por sia laboro.

Kiam cxio estis kiel eble plej sekura kontraux atakoj de sovagxbestoj kaj sovagxhomoj, Leuxtenanto Charpentier organizis gardostarantojn cxirkaux la eta bivakejo, kaj la lacaj kaj malsataj viroj sternis sin por dormi.

La gxemado de la vunditoj, kune kun la mugxado kaj grauxlado de la sovagxaj bestoj allogitaj de la bruo kaj fajrolumo, malpermesis al tiuj lacaj okuloj dormon, krom en ties plej sporada formo. Malgaja kaj malsata grupo trakusxis la longan nokton, pregxante por alveno de tagigxo.

La nigruloj kiuj kaptis D'Arnot ne atendis partopreni en la posta batalo, sed anstatauxe trenis sian kaptiton mallonge tra la gxangalo gxis ili trafis la padon iom preter la sceno de la batalado, en kiu iliaj kunuloj luktis.

Ili rapidigis lin dum la sonoj de la batalo mallauxtigxis dum ili foriris de la batalantoj, gxis subite aperis antaux la okuloj de D'Arnot granda senarbejo, cxe unu flanko de kiu staris pajlotegita kaj palisarhava vilagxo.

Jam estis krepuske, sed la gardantoj cxe la enirejo vidis la alvenantan triopon, kaj konstatis, ke unu estas kaptito, antaux ol tiuj atingis la enirejon.

Levigxis krio de interne de la palisaro. Granda amaso da virinoj kaj infanoj elkuris por renkonti la grupon.

Kaj tiam komencigxis por la franca oficiro la plej terura sperto, kiun homo povas renkonti sur la tero -- akcepto de blanka kaptito en vilagxo de afrikaj hommangxantoj.

Aldonis al la diableco de ilia kruela sovagxeco la pika memoro de la ecx pli kruelaj barbarajxoj, kiujn praktikadis kontraux ili kaj iliaj la blankaj oficiroj de tiu cxefhipokrito, Leopoldo II de Belgio, pro kies fiagoj ili estis fugxintaj el la Konga Libera Sxtato -- kompatinda restajxo de iam potenca tribo.

Ili atakis D'Arnot per dentoj kaj ungoj, batante lin per bastonoj kaj sxtonoj kaj mane sxirante lin. Cxiu vestajxeto estis cxifone forprenita de lia korpo, kaj la senkompataj bategoj falis sur lian nudan, tremantan karnon. Sed ecx ne unu fojon la franco ekkriis pro doloro. Li elspiris silentan pregxon, ke li rapide liverigxu de sia torturigxo.

Sed ne tiel facile atingebla estis la pregxata morto. La batalantoj baldaux forbatadis la virinojn de sia kaptito. Li estis konservota por pli nobla sporto, kaj, post malkresko de la unua ondo de pasio, ili kontentigis sin kriante insultojn kaj minacojn kaj kracxante sur lin.

Ili baldaux atingis la centron de la vilagxo. Tie oni sekure ligis D'Arnot al la fostego, de kiu liberigxis neniu vivanto.

Pluraj virinoj diskuris al siaj hxatoj por reporti potojn kaj akvon, dum aliaj starigis vicon da fajroj, sur kiuj estos boligitaj porcioj de la festeno dum oni malrapide sekigos la ceteron por estonta mangxado, cxar ili atendis, ke la ceteraj batalantoj revenos kun multaj kaptitoj. La feston oni prokrastis, atendante la revenon de la batalantoj kiuj restis por lukti kontraux la blankuloj, do jam estis tre malfrue kiam cxiuj estis en la vilagxo, kaj la mortodanco komencis rondiri cxirkaux la mortigota oficiro.

Duone svenante pro doloro kaj elcxerpigxo, D'Arnot rigardis de sub duonfermitaj palpebroj tion, kiu sxajnis nur delira songxo aux iu hororiga inkubo, el kiu li baldaux vekigxos.

La bestaj vizagxoj, tusxitaj de sxminkokoloroj -- la vastaj busxoj kaj pendantaj lipoj -- la flavaj dentoj, fajlitaj gxis pinteco -- la ruligxantaj, demonaj okuloj -- la brilaj, nudaj korpoj -- la kruelaj lancoj. Certe ne ekzistas sur la tero tiaj estajxoj -- certe li songxas.

La sovagxaj, rotaciantaj korpoj pliproksimigxis. Nun elsaltis lanco kaj tusxis lian brakon. La ekdolorego kaj la sento de varma, gutanta sango komprenigis lin pri la terura realeco de lia senespera situacio.

Lin tusxis alia lanco, poste alia. Li fermis la okulojn kaj firme kunpremis la dentojn -- li ne elkriu.

Li estas soldato de Francio, kaj li montros al tiuj bestoj, kiel mortas oficiro kaj gxentlemano.


Tarzan de la Simioj ne bezonis interpretiston por traduki la historion de tiuj foraj pafoj. Kun la kisoj de Jane Porter ankoraux varmaj sur siaj lipoj, li nekredeble rapide svingigxis tra la gxangala arbaro al la vilagxo de Mbonga.

Lin ne interesis la loko de la batalo, cxar li supozis, ke gxi baldaux finigxos. La mortigitojn li ne povos helpi, la eskapintoj ne bezonos lian helpon.

Al tiuj nek mortigitaj nek eskapintaj li rapidis. Kaj li sciis, ke li trovos ilin apud la fostego centre de la vilagxo de Mbonga.

Multfoje Tarzen vidis la nigrajn predantarojn de Mbonga reveni el la nordo kun kaptitoj, kaj cxiam la samaj scenoj teatris cxirkaux tiu malafabla fostego, sub la flama lumo de multaj fajroj.

Li ankaux sciis, ke malofte pasis multe da tempo antaux plenumo de la demona celo de tiuj kaptoj. Li dubis, ke li alvenos suficxe frue por fari pli ol vengxi.

Li rapidis antauxen. Jam noktigxis, kaj li vojagxis alte laux la supra teraso, kie la belega tropika luno lumigis lian vertigxigan vojon tra la ondetantaj brancxoj de la arbopintoj.

Li baldaux ekvidis la reflekton de fora fajrego. Tiu kusxis dekstre de lia vojo. Certe temas pri la lumo de la fajro konstruita de la du viroj antaux ol ili atakigxis -- Tarzan sciis nenion pri la ekzisto de la maristoj.

Tiel certa estis Tarzan pri sia gxangalaj scioj, ke li ne deturnis sin de sia vojo, sed preteriris tiun brilon je distanco de kilometro. Gxi estis la bivakeja fajro de la francoj.

Post ankoraux kelkaj minutoj Tarzan svingigxis en la arbojn super la vilagxo de Mbonga. Ha, ne tro malfrue li alvenis! Cxu? Li ne povis distingi. La formo cxe la fostego estis senmova, tamen la nigra batalantoj nur piketadis gxin.

Tarzan konis iliajn kutimojn. Ili ankoraux ne faris la mortobategon. Li povis konstati, gxisminute, kiun stadion atingis la danco.

Post momenteto la trancxilo de Mbonga detrancxos orelon de la viktimo -- jen la komenco de la fino, cxar post nelonge restos nur tordigxanta amaso da stumpigita viando.

En gxi ankoraux trovigxos vivo, sed tiam gxi deziros nur karitatan mortigon.

La fostego staris pli ol dek metrojn de la plej proksima arbo. Tarzan volvis sian sxnuron. Tiam subite auxdigxis super la diablaj fikrioj de la dancantaj demonoj la terura defikrio de la simiulo.

La dancantoj sxtonigite ekhaltis.

La sxnuro kante zumis alte super la kapoj de la nigruloj. Gxi estis tute nevidebla en la flama lumo de la fajroj.

D'Arnot malfermis siajn okulojn. Granda nigrulo, kiu staris rekte antaux li, eksaltis malantauxen kvazaux lin frapegis nevidebla mano.

Baraktante, sxrikante, lia korpo, svingigxante flanken-flanken, rapide movigxis al la ombroj subarbaj.

La nigruloj sorcxite rigardis dum iliaj okuloj elstaris pro hororo.

Sub la arboj, la korpor levigxis rekte en la aeron, kaj kiam gxi malaperis en la superan foliaron, la teruritaj nigruloj, timege kriacxante, ekkuris en freneze kurkonkurso por atingi la vilagxan elirejon.

D'Arnot restis sola.

Li estis kuragxulo, sed li ja sentis la mallongajn harojn hirtigxi sur la nuko kiam tiu fantomeca krio auxdigxis en la aero.

Kiam la tordigxanta korpo de la nigrulo soris, kvazaux pro fantoma potenco, en la densan foliaron de la arbaro, D'Arnot sentis frostan tremon laux la spino, kvazaux morto levigxis el senluma tombo kaj tusxis lian karnon per malvarma kaj malseka fingro.

Dum D'Arnot rigardis la lokon kie la korpo levigxis al la arbo, li auxdis tieajn movsonojn.

La brancxoj ondis kvazaux sub la pezo de homa korpo -- auxdigxis bruego, kaj la nigrulo refalis sternigxe sur la teron -- kaj kusxis tre senmova tie, kie li falis.

Tuj poste falis blankan korpon, sed tiu stare alterigxis.

D'Arnot vidis purmembran junan giganton elmergxigxi de la ombroj en la fajrolumo kaj rapide alveni al li.

Kion signifas tio? Kiu estas tiu? Sendube iu nova estajxo de torturo kaj detruo.

D'Arnot atendis. Liaj okuloj neniam lasis la vizagxon de la alproksimigxanta viro. Kaj la honestaj, klaraj okuloj de tiu alia ne hezitis sub la fiksa rigardo de D'Arnot.

Tio iom trankviligis D'Arnot, sed li ankoraux ne havis multan esperon, kvankam li sentis, ke tiu vizagxo ne povus maski kruelan koron.

Tarzan de la Simioj senvorte tratrancxis la sxnurojn, kiuj tenis la franco. Malfortika pro suferado kaj sangoperdo, tiu estus falinta se forta brako ne estus kaptinta lin.

Li sentis sin levata de la tero. Li sensis kvazaux li flugus, kaj tiam li perdis la konscion.


Al cxapitro 22



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>