Tarzan de la simioj

Cxapitro 22

La sercxantoj


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Kiam la suno aperis super la franca bivakejeto en la gxangala koro, gxi trovis malgajan kaj senesperan grupon.

Tuj kiam lumigxis suficxe por vidi la cxirkauxajxojn, Leuxtenanto Charpentier sendis virtriopojn laux kelkaj direktoj por trovi la padon, kaj gxi trovigxis post nura deko da minutoj kaj la ekspedicio ekrapidis al la marbordo.

La tasko iris malrapide, cxar ili portis la kadavrojn de ses mortintoj, cxar du pliaj pereis dum la nokto, kaj kelkaj el la vunditoj bezonis subtenadon por movigxe ecx tre malrapide.

Charpentier decidis reiri al la ekspedicia centro por aldonaj maristoj, kaj tiam provi spuri la indigxenojn kaj savi D'Arnot.

Jam estis malfrue en la posttagmezo kiam la elcxerpigxintoj atingis la senarbejo apud la marbordo, sed por du el ili la reveno okazigis tiel grandan gxojon, ke iliaj tuta suferado kaj kororompa doloro tuj forgesigxis.

Kiam la grupeto elvenis el la gxangalo, la unua homo, kiun vidis Profesoro Porter kaj William Cecil Clayton, estis Jane, kiu staris apud la kabana pordo.

Krietante pro gxojo kaj trankviligxo, sxi kuris antauxen por saluti ilin, brakumante la nukon de la patro kaj ekplorante la unuan fojon depost kiam ili lasigxis sur tiu hida kaj aventuroplena bordo.

Profesoro Porter virece strebis subpremi siajn emociojn, sed la strecxiteco de liaj nervoj kaj lia malfortika vigleco estis por li tro pezaj, kaj finfine, premante sian vizagxon al la sxultro de la knabino, li mallauxte ploregis kiel laca infano.

Jane gvidis lin al la kabano, kaj la francoj turnis sin al la bordo, de kiu kelkaj el iliaj kunuloj venis por renkonti ilin.

Clayton, volante lasi patron kaj filinon en privateco, iris kun la maristoj, kaj dauxrigis paroladon kun la oficiroj gxis ilia boato forremigxis al la krozosxipo, kien veturis Leuxtenanto Charpentier por raporti la malfelicxigan rezulton de sia aventuro.

Tiam Clayton malrapide returnis sin al la kabano. Lian koron plenigis felicxo. La virino, kiun li amis, estis libera de dangxero.

Li scivolis, kia miraklo savis sxin. Sxajnis preskaux nekredeble, vidi sxin viva.

Alirante la kabanon, li vidis Jane-on elveni. Vidante lin, sxi rapidis por renkonti lin.

"Jane!" li elkriis. "Dio bone traktis nin! Rakontu al mi, kiel vi eskapis ― kiun formon la Cxielo uzis por savi vin por ― ni."

Neniam antauxe li nomis sxin per sxia persona nomo. Antaux kvardek-ok horoj, Jane estus plezure radiinta, auxdinte tiun nomon de la lipoj de Clayton ― nun gxi timigis sxin.

"S-ro Clayton," sxi mallauxte diris, etendante al li la manon, "mi unue danku vin pro via kavalira lojaleco al mia kara patro. Li jam diris al mi, kiel nobla kaj sindona vi estis. Kiel ni povas rekompenci vin?"

Clayton tuj rimarkis, ke sxi ne samspece respondis al lia amikeca saluto, sed pri tio li ne sentis maltrankvilecon. Sxi tiom suferis; nun ne estis la horo por trudi al sxi sian amon, tion li tuj konsciis.

"Mi estas jam rekompencita," li diris. "Nur vidante vin kaj profesoron Porter sekuraj, bonstataj, kaj ree kunaj. Mi opinias, ke mi ne povus pli longe elporti la patoson de lia silenta kaj senplenda angoro.

"Tiu estis la plej malgajiga sperto de mia vivo, Frauxlino Porter; kaj krome, aldone, estis mia propra angoro ― la plej intensa, kiun mi iam ajn konis. Sed lia estis tiel senespera ― lia estis kompatinda. Gxi instruis al mi, ke neniu amo, ecx ne tiu de viro por virino, povas esti tiel profunda kaj terura kaj sindona kiel la amo de patro por filino."

La junulino klinis sian kapon. Sxi volis fari demandon, sed gxi sxajnis preskaux sakrilegia antaux la amo de tiuj du viroj kaj la terura suferado, kiun ili toleris dum sxi sidis ridante kaj felicxe apud iu diaspekta arbara estajxo, mangxante bongustegajn fruktojn kaj rigardante per amaj okuloj al similemociaj okuloj.

Sed la amo estas stranga reganto, kaj ecx pli stranga estas la homo animo, kaj sxi do faris sian demandon.

"Kie estas la arbarano, kiu iris por savi vin? Kial li ne revenis?"

"Mi ne komprenas," diris Clayton. "Pri kiu temas?"

"Li, kiu savis cxiun el ni ― kiu savis min de la gorilo."

"Ho!" elkriis Clayton, surprizite. "Cxu tiu savis vin? Cxar vi gxis nun ne diris ion al mi pri via aventuro."

"Sed la arbarulo," sxi instigis. "Cxu vi ne vidis lin? Kiam ni auxdis la pafojn en la gxangalo, tre mallauxtajn kaj forajn, li foriris. Ni estis jxus atingintaj la senarbejon, kaj li forrapidis direkte al la batalado. Mi scias, kie li iris por helpi vin."

Sxia vocxo preskaux pledis ― sxia maniero estis strecxa pro subpremitaj emocioj. Clayton ne povis eviti rimarki tion, kaj li malklare scivolis, kial sxi estas tiel profunde emocia ― tiel insista scii la lokon de tiu stranga estajxo.

Tamen sento de timo pri iu okazonta angoro hantis lin, kaj en lia koro, nerimarkate de li, plantigxis la unua gxermo de jxaluzo kaj suspekto pri la simiulo, al kiu li sxuldis sian vivon.

"Ni ne vidis lin," li mallauxte respondis. "Li ne venis al ni." Kaj tiam, post momenta pensa pauxzo: "Eble li reiris al sia tribo ― la viroj, kiuj atakis nin." Li ne sciis, kial li diris tion, cxar li mem ne kredis gxin.

La junulino momente rigardis lin, largxokule.

"Ne!" sxi fervore eldiris, multe tro fervore, li pensis. "Tio ne povas esti. Ili estis sovagxuloj."

Clayton aspektis konfuzite.

"Li estas stranga, duonsovagxe gxangala estajxo, Frauxlino Porter. Ni scias nenion pri li. Li nek parolas nek komprenas iun ajn euxropan lingvon ― kaj liaj ornamajxoj kaj armiloj estis tiuj de la okcidentafrikaj sovagxuloj."

Clayton nun parolis rapide.

"Ne trovigxas homoj aliaj ol sovagxuloj pli proksime ol kelkcent kilometroj, Frauxlino Porter. Li certe estas ano de la triboj, kiuj atakis nin, aux de iu same sovagxa ― eble li ecx estas hommangxanto.

Jane paligxis.

"Tion mi rifuzas kredi," sxi duonflustris. "Tio ne estas vera. Vi vidos," sxi diris al Clayton, "ke li revenos kaj pruvos vin erara. Vi ne konas lin kiel mi. Mi diras al vi, ke li estas gxentlemano."

Clayton estis homo malavara kaj kavalireco, sed io en la senspira defendemo de la junulino pri la arbarulo instigis lin al senrezona jxaluzo, kaj tial en tiu momenteto li forgesis cxion, kiun li sxuldis al tiu sovagxa duondio, kaj li respondis al sxi kun malafabla grimaco sur la lipoj.

"Eble vi pravas, Frauxlino Porter," li diris, "sed mi ne kredas, ke iu ajn el ni devas gxeni sin pri nia putrajxon-mangxanta konato. Estas kredeble, ke li estas iu duonfreneze forlasito, kiu forgesos nin pli rapide, kvankam ne pli certe, ol ni forgesos lin. Li estas nura besto de la gxangalo, Frauxlino Porter."

La junulino ne respondis, sed sxi sentis la koron sxrumpi en la brusto.

Sxi sciis, ke Clayton diras nur tion, kiun li pensas, kaj la unuan fojon sxi komencis analizi la strukturon, kiu subtenis sxian nove brovitan amon, kaj zorge esplori la objekton de tiu amo.

Sxi malrapide turnis sin kaj remarsxis al la kabano. Sxi provis bildigi sian arbardioon cxe sia flanko en la salono de pasagxera sxipo. Sxi vidis lin mangxi per siaj manoj, sxiri siajn mangxajxojn kiel predbesto, visxi la grasajn fingrojn sur la suroj. Sxi tremis pro nauxzigxo.

Sxi vidis lin prezentata al sxiaj amikoj ― malgxentila, analfabeta ― teda; kaj la junulino ekgxemetis.

Sxi jam atingis sian cxambreton, kaj sidante sur la rando de sia lito el filikoj kaj herboj, metinte unu manon sur la pulsanta brusto, sxi sentis la malmolecon de la medaliono de tiu viro.

Sxi ellevis gxin, tenante gxin dum momento sur la manplato, rigardante gxin per larmobskuraj okuloj. Tiam sxi levis gxin al siaj lipoj, kaj premante gxin tie sxi kasxis sian vizagxon inter la molaj filikoj, ploregante.

"Besto?" sxi murmuris. "Se jes, Dio faru ankaux min besto; cxar, cxu viro aux besto, mi estas via."

Sxi ne revidis Clayton en tiu tago. Smeralda alportis al sxi la vespermangxon, kaj sxi sendis al la patro informon, ke sxi suferas pro reago post la aventuro.

La postan matenon Clayton frue foriris kun la savekspedicio, sercxante Leuxtenanton D'Arnot. Cxifoje iris ducent armitoj, kun dek oficiroj kaj du hxirurgoj, kaj provianto por semajno.

Ili portis litajxojn kaj hamakojn, tiujn lastajn por transporti la malsanulojn kaj vunditojn.

Jen determinita kaj kolera kunularo ― puna, ne nur sava, ekspedicio. Ili atingis la lokon de la batalo iomete post la tagmezo, cxar ili nun iris laux kontata vojo, kaj ne malsxparis tempon esplorante.

De tie la elefanta pado kondukis rekte al la vilagxo de Mbonga. Estis nur la dua posttagmeze kiam la avano de la vico haltis cxe la bordo de la senarbejo.

Leuxtenanto Charpentier, kiu komandis, tuj sendis parton de sia roto tra la gxangalo al la kontrauxa flanko de la vilagxo. Alian tacxmenton li sendis al loko antaux la vilagxa enirejo, dum li restis kun la cetero cxe la suda bordo de la senarbejo.

Estis arangxite, ke la tacxmento postenonta norde, la lasta por atingi sian stacion, komencos la atakon, kaj ke ties batalkomenca pafaro signalos samtempan impeton de cxiuj flankoj en provo sturmkapti la vilagxon je la unua atako.

Duonan horon la viroj kun Leuxtenanto Charpentier kauxris en la densa foliaro de la gxangalo, atendante la signalon. Por ili, sxajnis pasi horoj. Ili povis vidi la indigxenojn sur la kampoj, kaj aliajn kiuj trairis ambauxdirekte la vilagxan enirejon.

Finfine venis la signalo ― lauxta krakado de fusiloj, kaj kiel unu homo, responda pafaro auxdigxis de la gxangalo okcidente kaj sude.

La indigxenoj sur la kampoj faligis siajn ilojn kaj freneze ekkuris al la palisaro. La francaj kugloj faske faligis ilin, kaj la francaj maristoj transsaltis la sternitajn kadavrojn por atingi la vilagxan enirejon.

Tiel rapida kaj neatendita estis la atako, ke la blankuloj atingis la enirejon antaux ol la teruritaj indigxenoj povis bari gxin, kaj post alia minuto la vilagxa strato plenis de armitoj kiuj batalis korp-al-korpe en neordigebla intermiksajxo.

La nigruloj tenis sian lokon dum kelkaj momentoj, en la enirejo de la strato, sed la revolveroj, fusiloj kaj glavoj de la francoj faligis la indigxenajn lancistojn kaj mortbatis la nigrajn pafarkistojn kun pafarkoj nur duone strecxitaj.

La batalo baldaux farigxis freneza diskuro, kaj poste senkompata masakro; cxar la francaj maristoj vidis erojn el la uniformo de D'Arnot sur kelkaj el la nigraj batalantoj, kiuj kontrauxstaris ilin.

Ili indulgis la infanojn kaj tiujn virinojn, kiujn ili ne devis sindefende mortigi, sed kiam ili finfine cxesis, anhelante, sxvitante kaj kovrite de sango, tio okazis cxar restis por kontrauxstari ilin neniu batalanto en la tuta sovagxa vilagxo de Mbonga.

Ili zorge trasercxadis cxiun hxaton kaj angulon de la vilagxo, sed povis trovi neniun spuron de D'Arnot. Ili per gestoj esploris cxe la kaptitoj, kaj finfine unu maristo, iam servinta en la Franca Kongo, eksciis, ke li povas komprenigi al ili la bastardan lingvacxon kiun uzis la blankuloj kaj la malpli civilizitaj triboj de la marbordo, sed ecx tiam ili ne povis definitive informigxis pri la sorto de D'Arnot.

Nur ekscitajn gestojn kaj timomienojn ili povis ricevi responde al siaj demandoj pri sia amiko; kaj ili finfine konvinkigxis, ke temas pri pruvajxoj de la kulpo de tiuj demonoj, kiuj bucxis kaj mangxis ilian kamaradon antaux du noktoj.

Ili finfine rezignis pri espero, kaj ili pretigxis pasigi la nokton bivakante en la vilagxo. La kaptitojn ili metis en tri hxatoj, kie ili estis zorge gardataj. Gardostarantojn ili surpostenigis cxe la barita enirejo, kaj finfine la vilagxon volvis la silento de dormado, krom se temis pri la ululado de la indigxenaj virinoj pro siaj mortintoj.


La postan matenon ili ekiris por la revena promenado. Ili originale intencis forbruligi la vilagxon, sed tiun ideon ili rezignis, kaj ili postlasis la kaptitojn, kiuj ploradis kaj gxemadis, sed tiuj havis tegmentojn por sxirmi ilin kaj palisaron malantaux kiu rifugxi de la gxangalaj bestoj.

La ekspedicio malrapide respuris la pasxojn de la antauxa tago. Dek sxargxitaj hamakoj malrapidigis ilin. En ok kusxis la pli serioze vunditaj, dum du svingigxis pro la pezo de mortintoj.

Clayton kaj Leuxtenanto Charpentier malavanis en la vico; la anglo silentis respekte al la doloro de la alia, cxar D'Arnot kaj Charpentier estis neapartigeblaj kamaradoj ekde la junagxo.

Clayton ankaux komprenis, ke la franco des pli forte sentis tiun angoron, cxar la sinofero de D'Arnot estis tute nenecesas, pro tio ke Jane savigxis antaux ol D'Arnot kaptigxis de la sovagxuloj, kaj refoje pro tio ke la servo, en kiu li perdis sian vivon, estis ekster lia devo kaj por nekonatoj kaj alilandanoj; sed kiam li parolis pri tio al Leuxtenanto Charpentier, tiu lasta kapneis.

"Ne, Sinjoro," li diris, "D'Arnot mem elektus tiel perei. Mi nur sentas doloron, ke mi ne povis morti anstataux li, aux almenaux kun li. Se nur vi povus pli bone koni lin, Sinjoro. Li ja estis oficiro kaj gxentlemano ― titolo donata al multaj sed meritata de ege malmultaj.

"Li ne pereis nenecese, cxar lia morto por iu fremda usonanino instruos al ni, liaj kamaradoj, pli kuragxe fronti niajn finojn, kiel ajn ili trafos nin."

Clayton ne respondis, sed en li aperis nova estimo por francoj, kiu por cxiam poste restis brulanta.

Tre malfrue ili atingis la kabanon cxe la marbordo. Unusola pafo antaux ol ili elvenis el la gxangalo anoncis al tiuj cxe la surborda posteno, ankaux sur la sxipo, ke la ekspedicio alvenis tro malfrue ― cxar estis antauxarangxite, ke kiam ili atingos unu-du kilometrojn de la posteno, unu pafo anoncos malsukceson, dum du indikos, ke ili trovis spuron nek de D'Arnot nek de liaj nigraj kaptintoj.

Malgxoja grupo do atendis ilian alvenon, kaj oni diris malmultajn vortojn dum la mortintoj kaj vunditoj tenere enmetigxis en boatojn kaj oni silente ekremis al la krozosxipo.

Clayton, elcxerpite pro kvan tagoj da strecxa marsxado tra la gxangalo kaj pro la efektoj de siaj du bataloj kontraux la nigruloj, turnis sin al la kabano por sercxi busxplenon da mangxajxo kaj poste la lauxkomparan trankvilecon de sia lito el herboj post du noktoj en la gxangalo.

Apud la kabana pordo staris Jane.

"La kompatinda leuxtenanto?" sxi demandis. "Cxu vi ne trovis spuron de li?"

"Ni tro malfruis, Frauxlino Porter," li malfelicxe respondis.

"Diru al mi. Kio okazis?" sxi demandis.

"Mi ne povas, Frauxlino Porter. Tio estas tro horora."

"Vi ne diras, ke ili torturas lin?" sxi flustris.

"Ni ne scias, kion ili faris al li antaux ol ili mortigis lin," li respondis; lia vizagxo estis strecxita pro laceco kaj la bedauxro li sentis pri kompatinda D'Arnot, kaj li emfazis la vorton antaux.

"Antaux ol ili mortigis lin? Kion vi volas diri? Ili ne estas ―? Ili ne estas ―?"

Sxi estis pripensanta tion, kiun diris Clayton pri la sxajna rilato inter la arbarulo kaj tiu tribo, kaj sxi ne povis eldiri la teruran vorton.

"Jes, Frauxlino Porter, ili estis ― hommangxantoj," li diris, preskaux amare, cxar ankaux al li subite venis penso pri la arbarulo, kaj la stranga, neklarigebla jxaluzo, kiun li sendis antaux du tagoj, refoje inundis lin.

Kaj tiam, kun subite brutaleco tiel malkutime por Clayton kiel afabla traktado estas por simio, li ekdiris:

"Kiam via arbardio foriris de vi, li sendube rapidis por atingi la festenon."

Li bedauxris ecx antaux ol la vortoj eligxis, kvankam li ne sciis, kiel kruele li trancxis la junulinon. Lia bedauxra estis pro la senbaza mallojaleco al iu, kiu savis al cxiu ano de lia grupo la vivon, kaj minacis neniun.

La kapo de la junulino rektigxis.

"Povas esti nur unu konvena respondo al via aserto, s-ro Clayton," sxi froste diris, "kaj mi bedauxras, ke mi ne estas viro kaj do ne povas diri gxin." Sxi rapide forturnis sin kaj eniris la kabanon.

Clayton estis anglo, kaj tial la junulino malaperis antaux ol li deduktis, kian respondon farus viro.

"Pro Dio," li domagxante diris, "sxi nomis min mensoganto. Kaj mi supozas, ke mi efektive meritis tion," li penseme aldonis. "Clayton, knabo mia, mi komprenas, ke vi estas laca kaj strecxita, sed tio ne rajtigas, ke vi sxajnigu vin azeno. Pli bone enlitigxi."

Sed antaux tio, li mallauxte vokis al Jane, aliflanke de la veldrelika vando, cxar li volis pardonpeti; sed li povus samrezulte alparoli la Sfinkson. Tiam li skribis sur papereto kaj sxovis tion sub la vando.

Jane vidis la noteton, kaj malatentis gxin, cxar sxi estis aparte kolera kaj vundita kaj embarasita, sed ― sxi estis virino, kaj tial sxi finfine levis gxin kaj legis gxin.

Estimata frauxlino Porter ―

Mi ne rajtis sugesti tion, kiun mi sugestis. Mia sola pravigo pri tio estas, ke miaj nervoj estas strecxitaj ― kio certe ne estas vera pravigo.

Mi petas, ke vi provu kredi, ke mi efektive ne diris tion. Mi ege bedauxras. Mi ne volus vundi vin, super cxiuj aliaj en la mondo. Diru, mi petas, ke vi pardonas min.

Wm. Cecil Clayton

"Li tamen gxin pensis aux li ne estus dirinta gxin," rezonis la junulino, "sed gxi ne povas esti vere ― ho, mi ja scias, ke gxi ne estas vera!"

Unu frazo en la letero timigis sxin: "Mi ne volus vundi vin, super cxiuj aliaj en la mondo."

Antaux semajno, tiu frazo plenigus sxin per gxojo; nun, gxi deprimis sxin.

Sxi volis, ke sxi neniam estu konatigxinta kun Clayton. Sxi bedauxris, ke sxi iam ajn vidis la arbardion. Ne, sxi gxojis. Kaj estis tiu alia noto, kiun sxi trovis sur la herbaro antaux la kabano, la tagon post sxia reveno de la gxangalo, la amnoton subskribitan de Tarzan de la Simioj.

Kiu estas tiu nova svatanto? Se li estas alia el la sovagxaj logxantoj de tiu terura arbaro, kion li povus fari por havigi sxin al si?

"Smeralda! Vekigxu," sxi ekkriis.

"Vi tiom agacis min, pace dormante kiam vi tute bone scias, ke la mondo estas plena je malgxojo."

"Gabirelo!" elsxrikis Smeralda, eksidante. "Kio okazas nun? Cxu hiponocero? Kie li estas, Frauxlino Jane?"

"Sensence, Smeralda, estas nenio. Redormu. Vi estas malbona kiam vi dormas, sed senfine pli malbona kiam vi maldormas."

"Jes, karulin', sed, precioza, kio gxenas vin? Vi kondutas tute malafeble cxe vespere."

"Hu, Smeralda, mi estas tute acxa cxivespere," diris la junulino. "Ne atentu min, kara."

"Jes, kara; vi tuj dormu. Viaj nervoj estas agititaj. Pro tiuj rinopotamoj kaj hommangxantaj genroj, pri kiuj parolas s-ro Philander ― - Dio, ne mirinde, ke ni suferas pro nerva prostateco."

Jane ridante transiris la cxambreton kaj, kisante la fidelan virinon, diris bonan nokton al Smeralda.


Al cxapitro 23



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>