Tarzan de la simioj

Cxapitro 25

Cxe la limo de la mondo


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Post la ekpafo, D'Arnot ekvidis la pordon jxetigxi malfermiten, kaj homan formon fali sternigxinte sur la kabanan plankon.

La franco pro sia paniko relevis la pafilon por ankorauxfoje ekpafi en la falintan formon, sed subite, en la duonkrepusko de la malfermita pordo, li rimarkis, ke la homo estas blankhauxta, kaj post nura momenteto li komprenis, ke li estas pafinta sian amikon kaj protektanton, Tarzan de la Simioj.

Angore ekkriante, D'Arnot eksaltis al la flanko de la simiulo, kaj sur genuoj levis la kapon de tiu lasta en siaj brakoj -- eldirante la nomon de Tarzan.

Respondo ne venis, kaj tiam D'Arnot metis sian orelon super la koron de la viro. Li gxojante auxdis gxian senhezitan batadon.

Li zorge levis Tarzanon al la lito, kaj tiam, ferminte kaj riglinte la pordon, li lumigis lanternon kaj kontrolis la vundon.

La kuglo trafis flankbate cxe la kranio. Trovigxis malbela vundo sur la karno, sed estis nenia signo de kranifrakaso.

D'Arnot malstrecxigxe suspiris, kaj komencis forlavi la sangon de la vizagxo de Tarzan.

La marvarma akvo baldaux rekonsciigis lin, kaj li malfermis siajn okulojn kaj demandeme kaj surprizite rigardis je D'Arnot.

Tiu lasta estis pansinta la vundon per sxtofpecoj, kaj kiam li vidis, ke Tarzan rehavas konscion, li levigxis kaj, irinte al la tablo, skribis mesagxon, kiun li transdonis al la simiulo, klarigante sian teruran eraron kaj sian dankemon, ke la vundo estas malserioza.

Tarzan, leginte la mesagxon, eksidis sur la rando de la kusxejo kaj ridis.

"Estas nenio," li franclingve diris, kaj tiam, pro manko de vortprovizo, li skribis:

Vi devus vidi, kion faris al mi Bolgani, kaj Kercxak, kaj Terkoz, antaux ol mi mortigis ilin -- tiam vi priridus tian kontuzeton.

D'Arnot enmanigis al Tarzan la du mesagxojn, kiujn oni lasis por li.

Tarzan tralegis la unuan kun malfelicxa mieno. La duan li turnis kaj returnis en siaj manoj, sercxante malfermajxon -- neniam antauxe li vidis sigelitan koverton. Li finfine transdonis gxin al D'Arnot.

La franco rigardis lin, kaj sciis, ke Tarzan konfuzigxas pro la koverto. Kiel strange, sxajnis al li, ke por plenkreskulo simpla koverto estas misterajxo. D'Arnot malfermis gxin kaj redonis la leteron al Tarzan.

Sidante sur tenduma tabureto, la simiulo sternis la skribitan folion antaux si kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Antaux ol mi foriros, mi danku vin same kiel faris s-ro Clayton, pro la afableco kiun vi montris, permesante al ni uzi vian kabanon.

Ke vi neniam aperis por amikigxi kun ni, tion ni ege bedauxras. Ni vere volis vidi kaj danki nian gastiganton.

Ankaux alian mi volas danki, sed li ne revenis; mi tamen ne povas kredi lin mortinta.

Mi ne scias lian nomon. Li estas la blanka giganto kiu portis la diamantan medalionon sur la brusto.

Se vi konas lin kaj scipovas lian lingvon, bonvolu danki lin pro mi, kaj diru, ke mi atendis lian revenon dum sep tagoj.

Ankaux diru al li, ke en mia hejmo en Usono, en la urbo Baltimoro, cxiam mi bonvenigos lin se li volos viziti.

Mi trovis noton, kiun vi skribis al mi, kusxantan en la folioj sub arbo apud la kabano. Mi ne scias, kiel min ekamis vi, kiu neniam parolis kun mi, kaj mi ege bedauxras, se tio estas vera, cxar mi jam donis mian koron al alia.

Sed sciu, ke por cxiam mi estas via amiko.

Jane Porter.

Tarzan sidis, kun la rigardo fiksita al la planko, dum preskaux unu horo. Estis por li evidente, ke ili ne komprenis, ke li kaj Tarzan de la Simioj estas unusola homo.

"Mi jam donis mian koron al alia," li ree kaj ree diris al si.

Sxi do ne amas lin! Kiel sxi povus preteksti amon, kaj levi lin al tia supro de la espero, nur por dejxeti lin al tiaj profundegoj de malespero!

Eble sxiaj kisoj estis nuraj simboloj de amikeco. Kiel li povus scii, kiu sciis nenion pri homaj kutimoj?

Li subite ekstaris kaj, dirante bonan nokton al D'Arnot kiel li lernis, jxetis sin sur la filika lito, kiu iam apartenis al Jane Porter.

D'Arnot estingis la lanternon, kaj kusxigxis sur la tenduma lito.

Dum semajno ili faris nenion krom ripozi. D'Arnot instruis la francan lingvon al Tarzan. Fine de tiu periodo, la du viroj povis tre facile konversacii.

Unu nokton, dum ili sidis en la kapano antaux endormigxi, Tarzan turnis sin al D'Arnot.

"Kie estas Usono?" li diris.

D'Arnot indikis la nordokcidenton.

"Multajn milojn da mejloj trans la maro," li respondis. "Kial?"

"Mi iros tien."

D'Arnot kapneis.

"Kara amiko, tio ne eblas," li diris.

Tarzan ekstaris kaj, irante al sxranko, revenis kun ofte rigardita geografilibro.

Turnante pagxojn gxis li atingis mondmapon, li diris:

"Mi neniam tute komprenis cxi tiun aferon; klarigu al mi, mi petas."

Kiam D'Arnot faris tion, montrante al li, ke la bluo reprezentis la akvon sur la tero, kaj la alikoloraj eroj la kontinentojn kaj insulojn, Tarzan petis, ke li montru la punkton, kie ili tiam trovigxis.

Tion faris D'Arnot.

"Nun montru Usonon," diris Tarzan.

Kaj kiam D'Arnot metis sian fingron sur Norda Ameriko, Tarzan ridetis, kaj metis sian manplaton sur la pagxo, kovrante la oceanon, kiu kusxis inter la du kontinentoj.

"Ne tiel longe for," li diris; "preskaux ne pli ol la largxeco de mia mano."

D'Arnot ridis. Kiel komprenigi al la homo?

Per krajono li metis punkteton sur la bordo de Afriko.

"Cxi tiu makuleto," li diris, "estas multoble pli granda sur cxi tiu mapo ol via kabano estas sur la tero. Cxu vi nun vidas, kiom longe for gxi estas?"

Tarzan longe pensadis.

"Cxu trovigxas blankuloj en Afriko?" li demandis.

"Jes."

"Kie estas la plej proksimaj?"

D'Arnot indikis lokon sur la bordo, tuj norde de ili.

"Tiel proksime?" Tarzan surprizite demandis.

"Jes," diris D'Arnot; "sed tio ne estas proksime."

"Cxu ili posedas boategojn por transiri la maron?"

"Jes."

"Ni morgaux iros tien," anoncis Tarzan.

D'Arnot ree ridetis, kaj kapneis.

"Estas tro longe for. Ni pereus longe antaux ol ni atingus ilin."

"Cxu vi do volas resti cxi tie por cxiam?" demandis Tarzan.

"Ne," diris D'Arnot.

"Do ni morgaux ekiru. Ne plu placxas al mi cxi tie. Mi prefere mortu ol resti cxi tie."

"Nu," respondis D'Arnot, kun sxultrolevo, "mi ne scias, amiko, sed eble ankaux mi preferus morti ol resti cxi tie. Se vi iros, mi iros kun vi."

"Do estas decidite," diris Tarzan. "Mi morgaux ekiros al Usono."

"Kiel vi atingos Usonon sen mono?" demandis D'Arnot.

"Kio estas mono?" demandis Tarzan.

Longa tempo estis bezonata por komprenigi lin, ecx neperfekte.

"Kiel homoj havigas al si monon?" li finfine demandis.

"Ili perlaboras gxin."

"Bone. Mi do perlaboros gxin."

"Ne, amiko mia," respondis D'Arnot, "ne gxenigxu pri mono; ne necesos, ke vi perlaboru gxin. Mi havas suficxan monon por du -- suficxan por dudek. Multe pli ol konvenas por unu homo, kaj vi havos cxiom kiu necesos, se ni sukcesos atingi civilizon."

La postan tagon ili do ekiris norden laux la bordo. Cxiu viro portis fusilon kaj municiojn, krom dormkovrajxojn kaj mangxajxon kaj kuirilojn.

Tiuj lastaj sxajnis al Tarzan tute senutilan sxargxon, kaj li do forjxetis siajn.

"Sed vi devos lerni mangxi kuiritajxojn, amiko mia," protestis D'Arnot. "Neniu civilizito mangxas krudan karnon."

"Estos suficxe da tempo kiam mi atingos civilizon," diris Tarzan. "Mi ne sxatas tiujn ajxojn, kaj ili malbonigas la guston de bona viando."

Monaton ili iris norden. Foje ili trovis suficxecon de mangxajxoj; foje ili dum tagoj malsatis.

Ili ne vidis spurojn de indigxenoj, kaj sovagxaj bestoj ne atakis ilin. Ilia vojagxo estis mirakle facila.

Tarzan multe demandis kaj rapide lernis. D'Arnot instruis al li multajn rafinajxojn de la civilizo -- ecx la uzadon de trancxilo kaj forketo; sed Tarzan foje faligis ilin pro malsxato, kaj ekkaptis siajn mangxajxojn inter siaj fortikaj brunaj manoj, sovagxbeste dissxirante gxin per siaj molaroj.

Tiam D'Arnot disputis kun li, dirante:

"Vi devos ne mangxi kiel bruto, Tarzan, dum mi provas eduki vin al gxentlemano. Mon Dieu! Gxentlemanoj ne tiel kondutas -- estas terure."

Tarzan grimacis hontante kaj relevis siajn trancxilon kaj forketon, sed en sia koro li malamegis ilin.

Dum la vojagxo li informis je D'Arnot pri la kestego, kiun li vidis la maristojn enterigi; kiel li elfosis gxin kaj portis gxin al la kunvenejo de la simioj kaj tie enterigis gxin.

"Certe temas pri la trezorkesto de Profesoro Porter," diris D'Arnot. "Bedauxrinde, sed vi kompreneble ne sciis tion."

Tiam Tarzan rememoris la leteron, kiun Jane skribis al sia amikino -- tiun, kiun li sxtelis, kiam ili jxus estis venintaj al lia kabano, kaj nun li komprenis, kio estas en la kestego, kaj kion tio signifas por Jane.

"Morgaux ni reiros por gxi," li anoncis al D'Arnot.

"Reiros?" kriis D'Arnot. "Sed, kara amiko, ni jam marsxadas tri semajnoj. Necesus ankoraux tri por reiri al la trezoro, kaj poste, pro tiu pezego, kiu bezonis, kiel vi diris, kvar maristojn por portigxin, pasus monatoj antaux ol ni revenus al cxi tiu loko."

"Afero farenda, mia amiko," insistis Tarzan. "Vi pluiru al civilizo, kaj mi reiros al la trezoro. Mi sole povos iri multe pli rapide."

"Mi havas pli bonan planon, Tarzan," deklaris D'Arnot. "Ni kune iru al la plej proksima kolonio, kaj tie ni luos boaton kaj revelus laux la marbordo por la trezoro, kaj tiel gxin facile transportos. Tio estis pli sekura kaj rapida, cetere ne necesos, ke ni disigxu. Kion vi opinias pri tiu plano?"

"En ordo," diris Tarzan. "La trezoro estos tie, kiam ajn ni iros por gxi; kaj kvankam mi povus nun preni gxin, kaj reatingi vin post unu-du lunoj, mi opinios vin pli sekura, sciante, ke vi ne solas sur la vojo. Kiam mi vidas, kiel senhelpa vi estas, D'Arnot, mi ofte scivolas, kiel la homaro eskapis de neniigxo dum tiuj multaj epokoj, pri kiuj vi rakontas. Sabor, sola, povus ekstermi milon da vi."

D'Arnot ekridis.

"Pli alte vi estimos vian rason kiam vi vidos gxiajn armeojn kaj flotojn, gxiajn urbegojn, gxiajn grandegajn ingxenierajxojn. Tiam vi komprenos, ke cerbo, ne muskolo, faras la homon pli granda ol la potencaj bestoj de via gxangalo.

"Sola kaj sen armiloj, unu homo ne egalas iun ajn el la grandaj bestoj; sed se dek homoj kunas, ili kunmetas siajn intelektojn kaj muskolojn kontraux siaj sovagxaj malamikoj; sed la bestoj, ne kapablantaj rezoni, neniam pensus kunigxi kontraux la homoj. Se ne estus tiel, Tarzan de la Simioj, kiom longe vi estus povinta vivi en tiu sovagxejo?"

"Vi pravas, D'Arnot," respondis Tarzan, "cxar se Kercxak estus veninta por helpi al Tublat, tiun nokton cxe la Dum-Dum, tiam mi estus pereinta. Sed Kercxak neniam povis suficxe pri la estonteco por profiti el tia oportuno. Ecx Kala, mia patrino, neniam povis projekti antauxe. Sxi simple mangxis kion sxi bezonis, kiam sxi bezonis, kaj se la provizo ne multis, ecx kiam sxi trovis suficxon por kelkaj mangxoj, sxi neniam kunportis ekstran.

"Mi memoras, ke sxi opiniis min tre malsagxa, ke mi sxargxis min per ekstraj nutrajxoj dum la marsxado; tamen sxi kun plezuro mangxis gxin kun mi, se al la vojo mankis mangxajxoj."

"Cxu vi do konis vian patrinon, Tarzan?" surprizite demandis D'Arnot.

"Jes. Sxi estis granda, bela simiino, pli granda ol mi, duoble tiel peza."

"Kaj via patro?" demandis D'Arnot.

"Lin mi ne konis. Kala diris al mi, ke li estis blanka simio, kaj senhara, same kiel mi. Mi nun scias, ke li nepre estis blankulo."

Longe kaj honeste D'Arnot rigardis sian kunulon.

"Tarzan," li finfine diris, "ne eblas, ke la simiino Kala estis via patrino. Se tia afero povus okazi, kion mi dubas, vi estus heredinta kelkajn el la ecoj de la simiino, sed tion vi ne faris -- vi estas neta homo, kaj, mi opinias, la ido de bonrasaj kaj inteligentaj gepatroj. Cxu mankas al vi ecx informeto pri via estinteco?"

"Ecx eta mankas," respondis Tarzan.

"Cxu ne estis en la kabano skribajxoj, kiuj povus diri ion pri la vivoj de la antauxaj logxantoj?"

"Mi legis cxion en la kabano, escepte de unu libro, kiu -- mi nun scias -- estas skribita en lingvo neangla. Eble vi povos legi gxin."

Tarzan fisxkaptis la nigran taglibreton el la fundo de sia sagujo, kaj enmanigis gxin al sia kunulo.

D'Arnot ekrigardis la titolpagxon.

"Gxi estas la taglibro de Johano Clayton, Lordo Greystoke, angla nobelo, kaj gxi estas skribita en la franca lingvo," li diris.

Li tiam komencis legi la taglibron, kiu estis skribita antaux pli ol dudek jaroj, kaj en kiu estis registritaj la detaloj de tiu historio, kiun ni jam konas -- rakonto pri aventuro, malfacilajxoj kaj malfelicxeco de Johano Clayton kaj lia edzino Alicia, ekde la tago de ilia forveturo de Anglio gxis unu horo antaux ol lin mortigis Kercxak.

D'Arnot lauxtlegis. Foje lia vocxo hezitis, kaj li devis cxesi legi pro la kompatinda senespereco, kiu elparolis de inter la linioj.

Kaj foje li ekrigardis Tarzanon; sed la simiulo sidis sur siaj koksoj, kiel skulptita statuo, kun okuloj fiksitaj al la tero.

Nur kiam la eta bebo menciigxis, la tono de la taglibro flankeniris de la kutima etoso de senespereco, kiu lauxgrade kreskis en gxi post la du unuaj monatoj sur tiu bordo.

Tiam la alineojn nuancis subpremita felicxeco, kiu estis ecx pli malgaja ol la cetero.

Unu tagraporto montris preskaux esperan etoson.

Hodiaux nia fileto estas sesmonata. Li sidus sur la kruroj de Alicia apud la tablo, kie mi skribis -- felicxa, sana, perfekta infano.

Iel, ecx kontraux cxiuj indikoj, mi sxajne vidis lin plenkreskulo, kiu akceptas en la mondo la lokon de sia patro -- la dua Johano Clayton -- kiu aldonas honorojn al la domo de Greystoke.

Jen -- kvazaux por subteni mian antauxdiron -- li ekkaptis mian skribilon en siaj dikaj pugnoj kaj, per siaj inke malpuraj fingretoj, sigelis cxi tiun pagxon per siaj fingropremaj spuretoj.

Kaj tie, cxe la pagxomargxeno, montrigxis la parte malklaraj spuroj de kvar fingretoj kaj la ekstera duono de la dikfingro.

Kiam D'Arnot finlegis la taglibron, la du viroj silente sidis dum kelkaj minutoj.

"Nu! Tarzan de la Simioj, kion vi opinias?" demandis D'Arnot. "Cxu tiu libreto ne klarigas la misteron pri viaj gepatroj?

"Kara, vi estas Lordo Greystoke."

"La libro parolas pri unusola infano," li respondis. "Gxia skeleteto kusxis en sia liteto, kie gxi mortis kriante por nutrajxo, de la unua fojo kiam mi eniris la kabanon gxis la grupo de Profesoro Porter enterigis gxin, kun gxiaj gepatroj, apud la kabano.

"Ne, gxuste pri tiu bebo la libro parolas -- kaj la mistero de mia deveno estas tiom pli profunda, cxar mi lastatempe multe pensadis pri la eblajxo, ke tiu kabano estis mia naskigxloko. Mi timas, ke Kala diris la veron," li malgaje konkludis.

D'Arnot kapneis. Li restis nekonvinkita, kaj en lia menso kreigxis la determino pruvi la gxustecon de lia teorio, cxar li estis eltrovinta la malsxlosilo, kiu sola povus malsxlosi la misteron, aux por cxiam jxetu gxin en la profundojn de nesondebleco.

Post unu semajno, la du viroj subite trafis senarbejon en la gxangalo.

En gxi, iom longe for, trovigxis kelkaj konstruajxoj cxirkauxitaj de fortika palisaro. Inter ili kaj tiu loko etendigxis kulturata kampo en kiu laboris pluraj nigruloj.

La du viroj haltis cxe la rando de la gxangalo.

Tarzan pretigis venenan sagon cxe sia pafarko, sed D'Arnot metis manon sur lian brakon.

"Kion vi volas fari, Tarzan?" li demandis.

"Se ili vidos nin, ili mortigos nin," respondis Tarzan. "Mi preferas mem esti la mortiganto."

"Ili eble estas amikoj," sugestis D'Arnot.

"Ili estas nigraj," estis la sola respondo de Tarzan.

Kaj li strecxis la pafarkon.

"Ne, ne, Tarzan!" kriis D'Arnot. "Blankuloj ne senkauxze mortigas. Mon Dieu! sed restas multo lernenda antaux vi.

"Mi kompatas la bravulon, kiu kolerigos vin, kara sovagxulo, kiam mi venigos vin al Parizo. Mi estos plene okupata, tenante vian nukon elsub la gilotino."

Tarzan demetis la pafarkon kaj ridetis.

"Mi ne scias, kial mi devus mortigi la nigrulojn tie en mia gxangalo, sed cxi tie ne mortigi ilin. Supozu, ke Numa, la leono, atakus nin, mi do devus diri, mi supozas: Bonan matenon, Sinjoro Numa, kiel do fartas Sinjorino Numa; cxu?"

"Atendu gxis kiam la nigruloj atakos vin," respondis D'Arnot, "tiam vi rajtos mortigi ilin. Ne antauxsupozu, ke homoj estas viaj malamikoj, gxis ili pruvos tion."

"Venu," diris Tarzan, "ni iru kaj proponu nin kiel mortigotajxojn," kaj li ekiris rekte trans la kampon, kun kapo alte tenata kaj tropika suno varmiganta lian glatan, brunan hauxton.

Post li venis D'Arnot, vestita en kelkaj cxifonoj forjxetitaj cxe la kabano de Clayton kiam la oficiroj de la franca krozosxipo pli konvene ekipis lin.

Unu el la nigruloj baldaux levis sian rigardon kaj, rimarkante Tarzanon, turnis sin, kriante, al la palisaro.

Post momento la aero estis plena je terurkrioj de la fugxantaj gxardenistoj, sed antaux ol iu el ili atingis la palisaron, blankulo elvenis de la vilagxo, tenante fusilon, por eltrovi la kauxzon de la bruo.

La vidajxo instigis lin levi la fusilon al la sxultro, kaj Tarzan de la Simioj estus refoje sentinta malvarman plumbon se D'Arnot ne estus lauxte kriinta al la viro kun la celanta pafilo:

"Ne pafu! Ni estas amikoj!"

"Do haltu!" venis la respondo.

"Tarzan, haltu!" kriis D'Arnot. "Li supozas, ke ni estas malamikoj."

Tarzan malrapidigxis gxis promenado, kaj li kaj D'Arnot kune antauxeniris al la blankulo cxe la pordego.

Tiu laste konfuzite rigardis ilin.

"Kiaj homoj vi estas?" li franclingve demandis.

"Blankuloj," respondis D'Arnot. "Ni antauxlonge perdigxis en la gxangalo."

La viro mallevis sian fusilon kaj nun antauxenvenis kun etendita mano.

"Mi estas Pastro Konstantin de la cxitiea Franca Misio," li diris, "kaj mi gxojas bonvenigi vin."

"Cxi tiu estas Sinjoro Tarzan, Pastro Konstantin," respondis D'Arnot, montrante la simiulo; kaj kiam la pastro etendis sian manon al Tarzan, D'Arnot aldonis: "kaj mi estas Paul D'Arnot, de la Franca Floto."

Pastro Konstantin akceptis la manon, kiun Tarzan etendis imitante la agon de la pastro, dum tiu per unu rapida, lerta rigardo vidis la belegan korpon kaj belan vizagxon.

Kaj tiel Tarzan de la Simioj alvenis la limon de la civilizo.

Ili restis tie unu semajnon, kaj la simiulo, inteligente observema, lernis multon pri la konduto de homoj; dume, nigrulinoj kudris blankajn tikajn vestajxojn por li kaj D'Arnot, ke ili povu pluvojagxi bone vestite.


Al cxapitro 26



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>