Enkomputiligis Don HARLOW |
[Jen sekvas unu el la ĉefaj el la ŝekspiraj tragedioj, kaj unu, kiu forte allogis min jam de kiam mi knabaĝe vidis la nigrablankan filmversion, en kiu James Mason rolis kiel Bruto, Louis Calhern kiel Cezaro, kaj Marlon Brando -- en unu el siaj plej fruaj filmroloj -- kiel (Mark)Antonio. John Gielgud, kiu rolis -- se mi bone memoras -- kiel Kassio, poste rolis, en alia filmversio, kiel Cezaro. La dua versio, kiu estis kolora, estis iom Elizabeteska (kaj ne Romeska) laŭ la kostumoj, kaj mi cetere ne rekomendas ĝin, ĉar misimpresis min la rolado de Jason Robards kiel Bruto.
La ĉitiea Lambert-traduko estas la sola ĝis nun publike aperinta en Esperanto, kaj ĝi estas multe pli primitiva ol, ekzemple, la postaj tradukoj de aliaj ŝekspiraĵoj fare de ekz. Gregor kaj Kalocsay. Povas esti, ke ekzistas multe pli bona traduko de la teatraĵo fare de Reto Rossetti -- ĉu iu brita samideano povas kontroli pri tio? -- ĉar aperis lia traduko de Akto 3 Sceno 2 en la unua volumo de la Angla Antologio -- traduko kiu cetere tiom impresis Ivon Lapenna, ke li uzis la Brutan resp. Antonian funebroparoladojn por montri kiel ne kaj kiel inspiri homamason, en sia libro Retoriko.
Por konservi ŝargtempon, mi metas po unu Akton sur ĉiun paĝon. Aktuale finiĝis Aktoj 1 kaj 2; la paĝoj por Aktoj 3, 4 kaj 5 restas neplenigitaj. Espereble mi baldaŭ finos kopii al ili. Ĉiu Akto finiĝas per ligo al la posta Akto.
Ĝuu!]
FLAVIO, MARULLO, kaj amaso da URBANOJ venas.
Flav. For ! Hejmen, vi vaguloj, hejmen iru:
Ĉu estas festa tag'? Ĉu vi nescias,
Ke metiistoj devus ne promeni
Dum tago ordinara sen la signo
De sia profesi' ? Vi kia estas ?
Unua Urb. Sinjoro, ĉarpentisto.
Flav. Do kie estas via mezurilo
Kaj leda antaŭtuko ? Kial vi
Surmetis festvestaĵon ? Haltu tie,
Metion vian diru.
Dua Urb. Mi vere -- simile al fabrikeja sklavo -- mi estas, por tiel diri, suferisto.
Mar. Sed rekte diru la metion vian.
Unua Urb. Se vi, mastro, de mi petas perditan piedveston aŭ paron da ili, mi povos ilin ripeti au ripari.
Mar. Ĉesigu, petolulo, vian ŝercon,
Klarigu, tuj.
Dua Urb. Mi estas ŝufaristo.
Flav. Sed kial vi en via metiejo
Ne restas? Kial tiujn ĉi urbanojn
Vi promenigas tra la romaj stratoj ?
Unua Urb. Vere, por eluzigi iliajn ledajn plandojn, por ke mi akiru pli da perlaboro. Tamen, mastro, ni nin regalas por vidi Cezaron, kaj por festi lian triumfon.
Mar. Pri kio festi ? kiaj pri venksignoj ?
Kaj kiaj tributuloj lin postmarŝos,
La triumfveturilon ornamontaj ?
Lignaĵoj, ŝtonoj, vi senprudentuloj,
Romanoj senkoremaj kaj kruelaj,
Ĉu vi Pompejon konis ? Kiel ofte
remparojn, fortikaĵojn vi surrampis,
Fenestrojn, turojn, kaj eĉ domajn pintojn,
Kun infanetoj, kaj sidadis tie
La tutan tagon, ĝoje atendante,
Por vidi la paradon de Pompejo ;
Kaj nur vidante lian veturilon
Ĉu vi ne tiel forte lin salutis,
Ke eĉ Tibero tremis sub la bordoj,
Aŭdante multefoje la resonajn
Hura' ojn ambaŭflanke ripetatajn ?
Kaj ĉu la festvestaĵojn vi surmetis ?
Kaj petis nun ĝojigan libertempon ?
Kaj semis viajn florojn sur la vojon
De l' elverŝinto de Pompeja sango ?
For, for !
Rekuru hejmen, kaj genufleksante
Petegu la diaron, ke kompate
Defendu ili vin de l' pestmalsano,
Maldankemecon tian vizitonta.
Flav. Foriru, samlandanoj, kaj pro tio
Kunmetiistojn viajn kunvenigu,
Alproksimigu ilin al Tibero,
Kaj tien verŝu larmojn ĝis la bordoj
Ekmalaperos sub la akvofluo. [La URBANOJ foriras.
Jen, la metal' plej kruda ekfandiĝas;
Kaj la kulpado tuj mutigis ilin.
Nalsupreniru ni Kapitolion,
Per dekstra vojo vi; per la maldekstra
Mi iros; la idolojn senvestigu,
Se ili estos plene ornamitaj.
Mar. Ĉu al ni tio estas permesita ?
La Luperkala fest' hodiaŭ estas.
Flav. Ne estas grave; tamen la idolojn
Venksignoj de Cezaro ne ornamu.
Mi dume rapidire malpermesos,
Ke la amas' kuniĝu sur la stratoj.
Kaj ankaŭ vi, se ili trodensiĝos.
Se oni ŝiros el flugil' Cezara
Kreskantajn plumojn, oni lin malhelpos
Forflugi preter la vidpovo homa,
Kaj ĉiam teni nin en terurego. [Ili foriras.
Trumpetado. CEZARO eniras. ANTONIO por la kurado; KALFURNINO, PORTINO, DECIO, CICERONO, BRUTO, KASSIO, kaj KASKO: granda popolamaso sekvas, inter ili ANTAŬDIRISTO.
Cez. Ho, Kalfurnino !
Kas. Aŭdu vi Cezaron.
Cez. Ho, Kalfurnino !
Kal. Jen mi, via moŝto.
Cez. Alproksimiĝu vi al Antonio,
Kuranta la kuradon. Antonio !
Ant. Jes, via moŝto !
Cez. Tuŝeti Kalfurninon ne forgesu;
La maljunuloj diras, ke virinoj,
Tuŝitaj dum kurado tia sankta
Malfruktportadon perdas.
Ant. Certe, tio,
Kion Cezar' ordonas, jam fariĝis.
Cez. Antaŭen ; kaj nenion preterlasu. [Trumpetado.
Antaŭd. Cezaro !
Cez. Kiu vokas ?
Kasko. Mutiĝu ĉiu bruo, vi silentu !
Cez. El l' apudestantaro kiu vokas ?
Mi aŭdas voĉon, pli ol ĉiuj fortan,
Alvoki min; parolu; mi aŭskultas.
Antaŭd. Atentu pri l' Idusoj martaj.
Cez. Kion ?
Bru. Antaŭdiristo petas vin atenti
L' Idusojn martajn.
Cez. Lin al mi konduku.
Kas. Elpaŝu el l' amaso al Cezaro.
Cez. Al mi nun kion diras vi ? Ripetu.
Antaŭd. Atentu pri l' Idusoj martaj.
Cez. Li estas revemulo; lin forlasu.
[Muziko. Ĉiuj foriras krom BRUTO kaj KASSIO.
Kas. Ĉu vi ĉeesti volas ĉe l' kurado ?
Bru. Ne.
Kas. Mi petas.
Bru. Mi ne ludema estas; al mi mankas
La gajemeco kiun Antonio
Posedas. Mi, Kassio, vian volon
Ne volas kontraŭstari; mi foriros.
Kas. Vin, Bruto, observante jam de longe,
Mi serĉas vane tiun ĝentilecon
Kaj amon, kiujn vi al mi antaŭe
Montradis; kaj amiko via kara
Nun trovas nur malvarman singardemon.
Bru. Ne trompu vin, Kassio; se vizaĝon
Mi iam kovris, tiel mi deziris
Altrudi ne al vi malĝojon mian.
Kontraŭaj sentoj inter si batalis,
Distrante la animon mian, kiuj
En mi difektis eble la konduton.
Sed tio ne amikojn miajn ĝenu, --
El kiuj vi, Kassio, estu unu, --
Nek mian senzorgemon plu rigardu
Alie ol, ke Bruto, al si mem
Severa malamiko, amikaĵojn
Forgesas la kutimajn al aliaj.
Kas. Mi malkomprenis do humoron vian,
Pro kio mia brusto enterigis
Ideojn noblajn, kaj pensadojn indajn.
Ĉu vi vizaĝon vian povas vidi ?
Bru. Kassio, ne; l' okulo ne sin vidas,
Krom per rebrilo, per eksteraj iloj.
Kas. Tre vere estas; sed tre bedaŭrinde,
Ke vi ne povas, kvazaŭ en spegulo,
De la indeco via la rebrilon
Ekvidi. Aŭdis mi eminentulojn
Pri Bruto parolantajn, kaj ĝemantajn
Sub la pezega ŝarĝo de la tempoj,
"Se Bruto nur okulojn havus" diri.
Bru. En kiajn vi danĝerojn min kondukus,
Volante, ke mi serĉu, por eltrovi
En mi mem ion, kion mi ne havas ?
Kas. Do, Bruto, pacience min aŭskultu:
Kaj tial, ke vin mem vi povas vidi
Nur per rebrilo, mi, spegulo via,
Senfanfarone montros al vi ion,
De vi ĝis nuna tempo nekonatan.
Pri mi ne estu suspektema, Bruto:
Se mi mokulo estas, aŭ kutimas
Eternan mian fidelecon ĵuri
Kun ĉiu renkontita bona frato;
Aŭ se vi scias min flatulo esti,
Amanta jen, jen skandalanta, homojn;
Aŭ se vi scias, ke mi en festenoj
Per babilemo singardemon perdas,
Rigardu do min kiel ne fidindan.
[Trumpetado kaj ekkrioj post la sceno.
Bru. Mi timas, ke per tio la Romanoj
Cezaron nomas reĝo.
Kas. Ĉu vi timas ?
Mi do konkludas, ke vi ĝin ne volas.
Bru. Mi ĝin ne volas; tamen mi lin amas.
Sed kial vi min tie ĉi retenas
Kaj kion vi al mi sciigi volas ?
Se ion pri la respubliko, montru
Du vojojn, ĉu l' honoron aŭ la morton,
Sen ŝanceliĝo ambaŭ mi rigardus,
Ĉar ju pli mi honoran nomon amas,
des malpli mi el ĉio timas morton.
Kas. Mi scias vian econ tiel bone,
Kiel mi konas vian eksteraĵon.
Nu, la honoro estas mia temo:
Pri homa vivo vian opinion
Ne scias mi; sed certe mi preferus
Ne vivi, se mi vivus, eltimante
Similan al mi homon. Mi naskiĝis
Egale kun Cezar' libera: kaj
Vi ankaŭ: ni, nutritaj kiel li,
Elporti povas la malvarmon vintran.
Okazis, kiam blovis la ventego --
Tibero insultanta siajn bordojn --
Cezaro diris "Ĉu kuraĝos ĵeti
Kassio sin en tiun ŝaŭmtorenton
Kun mi, por naĝi tien ?" Senprokraste
Vestite per armaĵo mi ensaltis;
La superakvo muĝis, ni baraktis
Per fortaj brakoj, ĝin deturnadante
Kaj kontraŭstare eltranĉante vojon.
Sed antaŭ ol atingis ni la celon,
Cezaro kriis "Helpu min, Kassio."
Mi, kiel la prapatro nia brava
Eneo el la brilflamanta Trojo,
Anĥison la maljunan foje portis,
Tiele ankaŭ el Tiberaj ondoj
Mi savis la Cezaron lacigitan
Kaj li fariĝas dio, kaj Kassio
Mizeregulo, kiu devas sin
Kurbiĝi, se Cezar' lin nur rigardas.
En Hispanuj' lin foje febro prenis,
Kaj pro la spasmo mi lin vidis tremi;
Ho jes, ĉi tiu dio forte tremis;
Forlasis liajn lipojn la koloro,
Kaj tiu mem okulo, kies fulmo
Tremigas la terglobon, lumon perdis.
Ja, tiu lango, kiu nin ordonis
Enskribi libre liajn paroladojn,
Ho ve ! ĝi kriis, "donu al mi trinki,"
Kvazaŭ malsanulino. Ho ! vi dioj,
Miregas mi, ke malgrandanimulo
Sur la majesta mond' sin potenciĝas,
Kaj sola palmon portas.
[Post la sceno oni laŭte salutas kun tamburado.
Bru. Ha ! ankoraŭ
Mi salutegon aŭdas, kiu montras
Honorojn pluajn al Cezar' donatajn.
Kas. Jes vere, li surrajdas la terglobon,
Kvazaŭ koloso, dum, ni malgranduloj
Sub liaj vastaj kruroj promenadas,
Kaj en la tombon malhonoraj falas.
La homoj unufoje la majstradon
De l' sorto havas, kaj la kulpo sidas
Ne sur la sorta stel', sed sur ni mem
Ke ni subuloj estas. Prenu ĉiun
El la du nomoj, Bruto kaj Cezaro:
Komparu ilin, via estas bela,
Egale el la buŝ' belsone iras,
Pesite ĝi kun lia egalpezas,
Kaj eĉ sorĉist' spiriton elvokante
Por via ĝin egale aperigus:
Do kial lia nomo pli ol via
Rondiras tra la mondo ? Pro la dioj
Klarigu, kiel kreskis nun Cezaro
Ĝis tiu ĉi amplekso ? kia honto
Al samtempuloj ! Romo, kie estas
Bravuloj viaj ! kiam pasis tempo
Post la superakvego sen herooj ?
Antaŭe kiu povis diri "Viron
Muregoj Romaj unu nur cirkaŭas ?"
Nun vere ĝi sufiĉan spacon havas,
Sed kian specon ajn de loĝantaro.
Nur unu solan viron enhavante !
Ho ! ni prapatrojn niajn aŭdis diri:
La fama Bruto de antikvaj tempoj
Preferis vidi la diablon mem
En Romo ol renkonti tie reĝon.
Bru. Mi ne suspektas vian veran amon:
Pri via senco iom mi divenas:
Kiom mi jam pripensis tion, kiom
La malbonaĵojn de la nuna tempo,
Mi poste diros; je la estanteco
Mi volas, kun permes' afabla via,
Vi ne insistu plu. Mi konsideros
Parolojn viajn; tion, kion plue
Vi diros, mi tre pacience aŭdos
Je la konvena tempo: sed ĝis tiam,
Kassio nobla, tion ĉi meditu:
Preferus Bruto esti vilaĝano,
0l sin rigardi kvazaŭ fil' de Romo
Sub la kondiĉoj nunaj ŝarĝpezegaj.
Kas. Mi ĝojas, ke paroloj miaj povas
El Bruto eĉ fajreron tian frapi.
Bru. La ludoj ĉesas, kaj Cezar' revenas.
Kas. Manikon tiru de l' pasanta Kasko;
Kaj vin tre malĝentile li sciigos
Pri la okazintaĵo hodiaŭa.
CEZARO kaj lia sekvantaro reeniras.
Bru. Mi tion faros. Sed, Kassio, vidu,
Cezaro sulkiĝantan brovon portas,
Mienon malkontentan la aliaj:
Paliĝis Kalfurnino ; Cicerono
L' okulojn montras ruĝajn kiel fajro,
Elrigardante kiel ni lin vidis,
Kontraŭdiritan de la senatanoj,
Kas. Raportos Kasko, kio lin ofendis.
Cez. Antonio !
Ant. Cezaro !
Cez. Mi ŝatas apud mi la grasajn virojn,
Kaj tiajn kiaj nokte ne maldormas:
Kassio havas la malgrasajn vangojn
De avarulo; tiajn mi malfidas.
Ant. Ne timu lin, ĉar li fidinda estas,
Nobelo, kaj, -- mi kredas -- partiano.
Cez. Sed mi volonte vidus lin pli grasan.
Mi lin ne timas; tamen se Cezaro
Timema estus, li Kassion ol
Aliajn pli evitus. Li legemas:
Observemulo granda estas, kaj
La homajn farojn trarigardas, amas
Ne la teatrojn, kiel vi, muzikon
Aŭskultas ne, malofte ridas, kaj
Eĉ tiam kvazaŭ li sin malestimas,
Ke io ajn lin movos al rideto.
Tielaj sin maltrankviligas ĉiam,
Rigardadante iun pli ol ili
Potencan, kaj danĝerminacaj estas.
Mi al vi ion eltimindan montras,
Ne kion timas mi, -- Cezaro ĉiam.
MaIdekstre staru, -- kaj al mi sciigu
La opinion vian pri Kassio.
[Trumpetaĵo. Foriras CEZARO kaj lia sekvantaro, krom KASKO.
Kasko. Vi tiris mian mantelon; ĉu vi volas paroli kun mi ?
Bru. Jes, Kasko, diru, kia okazintaĵo Cezaron malgojigis.
Kasko. Sed vi kun li ĉeestis, ĉu ne vere ?
Bru. Se vere, mi de Kasko ne demandus.
Kasko. Nu, oni proponis al li kronon: kiun pro- ponitan li forpuŝis per la postaĵo de sia mano, tiamaniere; kaj tuj la amaso ĝoje ekkriis.
Bru. Pro kio estis do la dua bruo ?
Kasko. Pro la sama kaŭzo.
Kas. Tri fojojn oni kriis, kaj pro kio ?
Kasko. Pro la sama kaŭzo.
Bru. Ĉu oni tri fojojn proponis al li kronon ?
Kasko. Jes, vere, kaj li forpuŝis ĝin tri fojojn, ĉiam malpli forte, kaj je ĉiu forpuŝo miaj bonaj fratoj ĝoje ekkriis.
Kas. Kiu proponis la kronon ?
Kasko. Antonio.
Bru. Priskribu la aferon, bona Kasko.
Kasko. Oni povus pendigi min pli facile, ol mi povus priskribi ĝin: ĝi estis nura sensencaĵo; Mi ne gin atentis. Mi vidis Markon Antonion al li proponantan kronon: -- ne veran kronon tamen, sed specon de kroneto, -- kaj, kiel mi diris al vi, li la unuan fojon ĝin forpuŝis: sed malgraŭ tio, laŭ mia opinio, li tre deziris ĝin akcepti. Tiam li proponis denove ĝin al Cezaro: tiam li denove ĝin forpuŝis, sed, laŭ mia opinio, li tre kontraŭvole detenis sin akcepti ĝin. Kaj tiam li ĝin proponis la trian fojon: li forpuŝis ĝin la trian fojon: kaj ankoraŭ, kiam li ĝin rifuzis, la popolamaso ĝoje ekkriis kaj aplaŭdis per malpuraj manoj, kaj ĵetis en aeron siajn ŝvitajn ĉapojn, kaj eldonis tiom da malodora spiraĵo, tial ke Cezaro rifuzis la kronon, ke li preskaŭ sufokiĝis; ĉar li svenis kaj falis; kaj miaparte mi ne kuraĝis ridi, timigite, ke mi malfermante la buŝon enhaladziĝu.
Kas. Sed nun, mi petas, ĉu Cezaro svenis ?
Kasko. Li falis ĉe la vendejo, kaj mutiĝis, kaj el lia buŝo eliris ŝaŭmo.
Bru. Malsano lia igas lin falema.
Kas. Li ne malsanas; tamen vi, kaj mi,
Kaj bona Kasko estas tre falemaj.
Kasko. Mi ne komprenas tion, kion vi volas diri, sed certe Cezaro falis. Se la kanajlaro ne lin aplaŭdis kaj fajfis, laŭ tio ke li ĝin plezurigis aŭ male, -- tiel same, kiel ili kutimas fari kun la ludo de l' aktoroj, -- mi ne estas honestulo.
Bru. Kion li diris rekonsciiĝinte ?
Kasko. Vere, rimarkinte, antaŭ ol li falis, ke la popolamaso ĝojas pri lia rifuzo de la krono, disŝirante la subveston li petis, ke ili tranĉu al li la gorĝon. Se mi estus metiisto, mi profitus la okazon, alie, sendu min en la inferon kun la friponaro. Tiam li falis. Rekonsciiĝinte, li diris, ke se li estas farinta aŭ dirinta ion ajn malprave, li deziras ke iliaj moŝtoj pensu, ke lia malsano estas la kaŭzo. Tri aŭ kvar knabinoj apud mi ekkriis "Ho ve! bona homo," kaj bonkore pardonis lin: sed ne zorgu pri ili: se Cezaro mortigus iliajn patrinojn, ili agus tiel same.
Bru. Kaj tio lin treege malĝojigis.
Kasko. Jes.
Kas. Ĉu Cicerono diris ion ?
Kasko. Jes, li paroladis greke.
Kas. Je kiu celo ?
Kasko. Ne, se mi al vi diros tion, mi neniam kuraĝos rerenkonti vin: sed tiuj, kiuj komprenis la sencon ekridetis reciproke, kaj balancis la kapojn: sed miaparte -- pri la greka -- ĝi estis nekomprenebla. Mi povas al vi diri eĉ pli da novaĵoj; oni mallaŭdis Marullon kaj Flavion, tial ke ili senvestigis la idolojn de Cezaro. Adiaŭ. Estis ankoraŭ pli da sensencaĵo, sed mi ne rememoras ĝin.
Kas. Ĉu vi volas vespermanĝi ĉe mi hodiaŭ, Kasko
Kasko. Ne, mi jam promesis.
Kas. Ĉu vi volas tagmanĝi morgaŭ ĉe mi ?
Kasko. Jes, se mi estos viva, kaj vi tiam deziros min vidi, kaj viaj mangaĵoj estos manĝindaj.
Kas. Bone: mi atendos vin.
Kasko. Tre bone. Adiaŭ. [KASKO foriras
Bru. Ho, kiel malĝentila li fariĝis !
Li en lernejo estis spritegulo.
Kas. Kaj ankaŭ nun, celante la elfaron
De ia forta nobla entrepreno,
Se eĉ mallertan formon li alprenas.
Malĝentileco estas kvazaŭ saŭco
Por lia sprito, ebligante homojn
Parolojn liajn sane eldigesti.
Bru. Jes, vere. Al mi donu forpermeson:
Se morgaŭ vi kun mi paroli volos,
Al via dom' mi iros, aŭ laŭvole
Ĉe mi prezentu vin, mi vin atendos.
Kas. Ne dubu. Dume pensu pri l' afero.
[BRUTO foriras
Animon noblan havas vi, sed, ŝajne,
Metalo ĝia estas kunforĝebla
Kun io tre malsama: do konvenas
Ke la induloj ĉiam al similaj
Aliĝu; ĉar animfortecon tute
Nedelogeblan kie oni trovos ?
Cezaro ne min amas; amas Bruton:
Sed se mi estus Bruto, li Kassio,
Li ne efektivigus sur mi mem
Influon. Nokte, tra fenestroj liaj
Skribaĵjn kvazaŭ de diversaj manoj,
Montrantajn kiom tuta Rom' estimas
La nomon lian, ĵetos mi, malklare
Traktantajn la gloramon de Cezaro:
Kaj poste gardu sin Cezaro; car
Ni lin ŝancelos, aŭ ni mem pereos. [Li foriras.
Fulmotondras. Venas de kontraŭajflankoj KASKO kun glavo eltirita, kaj CICERONO.
Cic. Ĉu vi Cezaron hejmen portis? kial
Vi forte spiras kaj l' okulojn rulas ?
Kasko. Ĉu vi ne timas, kiam la terglobo
Malfirme sanceligas? Cicerono,
Mi vidis fulmotondrojn, -- la ventegoj
Fortikajn kverkojn fendis, kaj mi vidis
La fierplenan oceanon ŝveli,
Ĵetantan ŝaŭmon je l' minacaj nuboj;
Sed mi neniam, kiel nun, trapasis
Tra fulmotondro vere flamnaskanta.
Aŭ en ĉielo oni ekmilitas
Aŭ la senmortaj dioj kolerante
Detruon sendas kontraŭ la terglobo.
Cic. Sed ĉu vi vidis ion pli mirindan ?
Kasko. Sklav' -- vi tre ofte estas lin vidinta --
Maldekstran manon levis, kiu flamis,
Simile al torĉaro, sed la mano
Al fajro sensentema ne varmiĝis.
Plie, -- mi tenas nun en man' la glavon, --
Apud Kapitolio mi leonon
Kun sulkiĝanta frunt' renkontis, kiu
Min preterpasis; cent virinoj palaj
Kunkolektiĝis en amas', pro timo
Elaliformigitaj, kiuj ĵuris,
Ke viroj flamkovritaj promenadis.
Kaj eĉ la nokta bird' hieraŭ sidis
Je la tagmezo sur la ĉefvendejo,
Terure kriegante. Kiam tiel
Kuniĝas antaŭsignoj, ni ne diru
"Ho ! ĉio estas plene komprenebla,"
ĉar ili ĉiam montras, ke okazos
Aferoj gravaj por la samIandanoj.
Cic. La tempoj havas ja vidiĝon strangan:
Alfaras tamen homoj al okazoj
Signifon, kiun ili ne posedas.
Ĉu venos morgaŭ al Kapitolio
Cezaro ?
Kasko. Jes, li Antonion petis
Sciigi vin pri lia ĉeestado.
Cic. Do bonan nokton, Kasko; la ĉielo
Minacas nun.
Kasko. Adiaŭ, Cicerono. [ClCERONO foriras.
Eniras KASSIO.
Kas. Ho ! kiu iras ?
Kasko. Mi, Romano.
Kas. Kasko ?
Kasko. Trafite bone. Kia nokt' ĉi tiu !
Kas. Al honestulo; nokto tre agrabla.
Kasko. Sed kiam la ĉiel' minacis tiel ?
Kas. Nur kiam la homar' kulpiĝis tiel.
Ĉar mi -- mi promenadis sur la stratoj,
Min al terura nokto prezentante,
Kaj tiel sen protekto mian bruston
Submetis nudan al la tondra sago;
Kaj kiam fulmostreko el ĉielo
Malrekte saltis, mi min mem starigis
En ĝia trafo kaj brilanta vojo.
Kasko. Sed kial la ĉielon tiel tenti ?
Konvenas, ke per tim' la homoj tremu
Se la diaro sendas, kiel signojn,
Heroldojn tiajn por mirigi ilin.
Kas. Mallerta estas vi, kaj la viveco
De la spirito, kiun devus montri
Romano, al vi tute mankas, aŭ
Vi ĝin ne uzas. Ja, vi rigardadas,
Paliĝas, kaj surmetas miran veston,
Vidante la ĉielon maltrankvilan:
Sed se la veran kaŭzon vi pripensos
De tiaj fajroj, kaj fantomoj, kial
Petolas Ia saĝulo;, kaj l' infano;
Saĝiĝas, kial diferencas birdoj
Kaj besto; de natur' kutima sia,
Per unu vorto, kial la aferoj
Ĉi tiuj ordinarajn formojn ŝanĝas
En monstrajn, vi eltrovos, ke la dioj
En ilin enspiradis tiajn ecojn, .
Por fari ilin avertiloj, kaj
Timiloj antaŭ nekutimaj faroj.
Mi povas, Kasko, nomi al vi viron
Similan al ĉi tiu nokto, kiu
Malfermas tombojn, tondras, fulmas
Simile je l' leon' Kapitolia,
Kaj kiu ne li mem potencas pli
0l ni, sed nun fariĝis monstra, kaj
Timinda kiel la vidaĵoj strangaj.
Kasko. Ĉu ne Cezaron vi intencas diri ?
Kas. Negrave; ĉar Romanoj nun muskolojn
Kaj membrojn havas kiel la prapatroj;
Sed la animoj de virinoj ilin
Direktas, sub la jugo de timuloj
Kontentajn resti.
Kasko. Jes oni diras, ke la senatano;
Cezaron kiel reĝon volas nomi:
Kaj li la kronon, kie ajn li estos --
Sed ne en Italujo -- ĉiam portos.
Kas. Mi do akrigu tiun ĉi ponardon:
Kassio el sklavec' sin liberigos.
Tiele vi fortigas la malfortajn,
Vi dioj, tiel venkas vi tiranojn:
Nek ŝtona tur', nek bronzfaritaj muroj,
Malliberej', nek fortaj ferkatenoj
Deteni povas la fortanimecon;
Sed vivo, laca pro bariloj tiaj,
Neniam ne laŭvole sin eksigos.
Se tion ĉi mi scias, sciu ĉiuj,
Ke tiraneco ne ekzistas, kiu
Min igos kontraŭvole ĝin suferi.
Kasko. Mi ankaŭ: ĉar ligito ĉiu povas [Denove tondras.
Malliberecon sian neniigi.
Kas. Kaj kial do Cezar' tirano estos ?
Li ne de lupo volus ludi rolon,
Se ne Romano; estus kvazaŭ ŝafoj:
Sed li leono estas kun cervinoj.
Kaj kiu ajn ekbruligonta fajron
Komencas per pajleroj; kia ŝtofo,
Jes, kia mortintaĵo estas Romo,
Nur la nutraĵ' por fari el malnobla
Cezaro lumigilon ! Kordoloro,
Min kien vi kondukis ? eble mi
Parolas kun sklavecamanto; tiam
Mi tuj respondos. Sed ne sen armiloj
Mi estas, kaj danĝeron malestimas.
Kasko. Kun Kasko, ne mokema babilulo,
Parolas vi. Jen mia mano; zorgu
Pri la nuligo de ĉi tiuj plendoj;
Kaj mi antaŭeniros plej rapide
El ĉiuj.
Kas. Jen kontrakto vera staras.
En vero, Kask', mi jam al mi aligis
Romanojn kelkajn honorindajn, kiel
Partoprenontojn en afero, kie
La gloro kaj danĝero kune staros;
Kaj ili nun sendube min atendas:
Ĉe la peron' Pompeja: tian nokton
Neniu promenadas sur la stratoj;
Kaj la vidiĝo de l' ĉiel' flamanta
Kun nia entrepren' egalkoloras,
Sangema, fulmotondra, kaj terura.
Eniras CINNO.
Kasko. Sed flanken; iu rapidege venas.
Kas. Per la pasado mi rekonas Cinnon,
Amikon nian. Kien iras Cinno ?
Cin. Por trovi vin. Ĉu tiu estas Cimbro ?
Kas. Ne, Kasko, kiu estas kunĵurinto
Por nia cel'. Ĉu oni min atendas ?
Cin. Mi ĝxojas. Dum ci tiu nokt' timinda
Kunfratoj kelkaj ĵus strangaĵojn vidis.
Kas. Ĉu oni min atendas ?
Cin. Jes, en vero.
Se vi, Kassio, povus nur kunligi
Kun aro nia Bruton !
Kas. Nu, Cinno, prenu tiun ĉi skribaĵon
Kaj metu ĝin sur la pretoran seĝon,
Kaj Bruto ĝin eltrovos; tiun ĵetu
Tra la fenestro lia: tiun ĉi
Alfiksos vi al la statu' antikva
De l' fama Bruto; tion ĉi farinte,
Ĉe la peron' Pompeja nin renkontu.
Ĉu Trebonio kaj Decio Bruto
Ĉeestos ?
Cin. Ĉiuj krom Metello Cimbro;
Li iris serĉi vin. Nu, mi rapidos
Laŭ via vol' disdoni la skribaĵojn. [CINNO foriras.
Kas. Al la teatr' Pompeja poste iru.
Ni, Kasko, antaŭ ol tagiĝos, Bruton
Vizitos; ĉar de li la tri kvaronoj
Jam niaj estas, kaj al ni li mem
Elcedos ĉe venonta renkontiĝo.
Kasko. De ĉiuj estas li tre estimata:
Ĉeesto lia, kiel alĥemio,
Ŝajnigos ĉion ajn, per ni ofendan,
Posedi veran virton kaj indecon.
Kas. Tre ĝuste vi valoron lian taksas,
Kaj kiom ni bezonas lin -- ni iru,
Ĉar noktomez' jam frapis; frumatene
Vekinte lin, ni nepre lin enskribos. [Ili foriras.
Jen finiĝis Akto 1. Sekvas Akto 2. Laŭ la verkaĵo Julio Cezaro de William SHAKESPEARE, elangligita de D. H. Lambert kaj eldonita en 1906 de la Brita Esperantista Asocio.
Gramatika noto: mi nenion ĝustigis en la gramatiko aŭ vortprovizo, krom ŝanĝi la vorton "propatroj" al "prapatroj" en pluraj lokoj.