Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Cezaro: Akto II

de William SHAKESPEARE

elangligis D. H. LAMBERT

(Londono: Brita Esperantista Asocio, 1906)


AKTO II.

SCENO 1.--Romo. La pomarbejo de BRUTO.

BRUTO eniras.

Bru. Lucio, ho !
     Per la movado de la steloj mi
     Ne povas juĝi ĉu la tag' alvenas.
     Kontente mi tiel profunde dormus.
     Vekiĝu, ho Lucio ! Jen, Lucio !

                           Eniras LUCIO.

Luc. Ĉu vi min vokis, via moŝto ?

Bru. Kandelon metu en studejon mian;
     Kaj ekbruligu ĝin ; mi volas legi.

Luc. Certege, via moŝto.                           [Foriras.

Bru. Nur per mortigo lia: -- miaflanke
     Privataj celoj por ataki lin
     Ne min instigas, sed publika bono.
     Li volas porti diademon: kiom
     Naturon lian tio povus ŝanĝi,
     Jen staras la problemo. Hela tago
     Eltiras la kolubron; piedire
     De ĝi ni devas gardi nin. Lin kroni ? --
     Per tio ni lin armus per pikilo,
     Faronta eble al la Ŝtat' malbonon.
     Regnestroj tion faras, disigante
     Regadon kaj kompaton: pri Cezaro,
     Mi ne rimarkis, ke deziroj liaj
     Prudenton superregas. Vere estas,
     Ke gloramulo ĉiam supreniras
     Per humileco, kvazaŭ per ŝtuparo,
     Ĝin rigardante dum rampado sia:
     Sed fine ĉe la supro alveninte,
     Al ĝi li turnas sian dorson, kaj
     La nubojn li salutas, malŝatante
     La subajn gradojn, kiuj lin utilis:
     Cezaro tiel eble -- do, malhelpi --:
     Kaj, ĉar la plend' ne trovos argumenton
     Pro lia sintenado, mi rezonu:
     Ke lia nuna pov' pligrandigita
     Supermezure kreskus: kaj pro tio
     Rigardu lin serpenta kvazaŭ ovo
     Kaj drakkovaĵ' estonta, tial lin
     Mortigu antaŭ ol li elŝeliĝos.                                [LUCIO reeniras.

Luc. Kandelo brulas en studejo via.
     Serĉante, mi silikon ĉe l' fenestro
     Eltrovis tiun ĉi skribaĵon, kiu                                 [donante leteron.
     Ne kuŝis tie, kiam mi kuŝiĝis.

Bru. Kusiĝu vi denove: ne tagiĝis.
     Ĉu ne l' Idusoj martaj estos morgaŭ ?

Luc. Mi ne scias, via moŝto.

Bru. Serĉu la kalendaron, por sciiĝi.

Luc. Jes, via mosto.                                [Foriras

Bru. La meteoroj tra l' aer' flirtante
     Brilegas tiom, ke mi povas legi.
                                                                     [Disŝiras la koverton kaj legas.
     "Vi dormas Bruto: ho ! vekigu vin.
     Ĉu Rom', kaj tiel plu, parolu, frapu,
     Vi dormas, Bruto, ho ! vekigu vin ! "
     Anoncojn tiajn oni ofte ĵetis,
     Kaj mi tralegis ilin.
     "Ĉu Rom'," la sencon mi divenas jene:
     " Ĉu Rom' sub unu viro devas tremi ? "
     Prapatroj miaj el la Romaj stratoj
     Tarkvinon pelis, la fieran reĝon.
     " Parolu, frapu, kaj sanigu." Oni
     Min petas frapi. Se sanigo sekvos,
     Petegon vian, Romo, mi plenumos.

                                LUCIO reeniras.

Luc. Mart' estas dekkvartaga.
                                                                     [Oni frapas post la sceno.

Bru. Tre bone. Oni frapas ĉe la pordo.
                                                         [LUCIO foriras.
     De l' tempo, kiam min Kassio pikis
     Cezaron kontraŭstari, mi ne dormis.
     De la instig' al sanga entrepreno
     Ĝis la plenumo, tuta l' intertempo
     Similas al fantaziaĵ' terura
     De l' nokto: la prudento kaj la korpaj
     Agiloj tiam interkonsiliĝas j
     Kaj la animo homa, kiel regno,
     Revolucion kvazaŭ suferadas.

                          LUCIO reeniras.

Luc. Kassio, via frato, ĵus alvenis,
     Por vin viziti, via moŝt'.

Bru.                                 Ĉu sola

Luc. Ne, kun aliaj.

Bru.                                 Ĉu vi ilin konas ?

Luc. L' oreloj nevideblaj sub ĉapeloj,
     Kaj la vizaĝoj, preskaŭ enkaŝitaj
     En la manteloj, min malhelpas scii,
     Ĉu mi rekonas ilin.

Bru.                                 Ili venu.                          [LUCIO foriras.
     La partianoj ! Ho vi konspireco,
     Se vi malkovri la minacan brovon
     Eĉ en la nokto hontas, vi ne tage
     Kavernon trovos, kie via monstra
     Vizaĝ' sin maskos. Tial, konspireco,
     Ĝin kaŝu per ĝojeco kaj ridetoj:
     Ĉar, se vi marŝos ne enmaskigite,
     Ne la mallumo densa de Erebo
     Vin faros nevidebla.

Eniras la konspirantoj, KASSIO, KASKO, DECIO, CINNO, METELLO CIMBRO, kaj TREBONIO.

Kas. Mi vin salutas, Bruto; sed mi timas
     Vin ĝeni je ĉi tiu frua horo.

Bru. Ne, ĉar la tutan nokton mi maldormis.
     Ĉu mi ĉi tiujn kunvenintojn konas ?

Kas. Jes, ĉiujn, kaj neniu inter ili
     Ne vin honoras; ĉiu tre deziras
     Ke vi vin mem estimu same, kiel
     Romanoj la plej honorindaj. Tiu
     Ĉi estas Trebonio.

Bru.                                 Estu bone
     Veninta.

Kas. Tiu ĉi Decio Bruto.

Bru. Veninta bone estu ankaŭ li.

Kas. Jen, Kasko, Cinno, kaj Metello Cimbro.

Bru. Venintaj bone ili ĉiuj estu.
     Sed kiaj zorgoj igas vin maldormaj ?

Kas. Permesu unu vorton.

                          [BRUTO kaj KASSIO kune parolas mallaŭte.

Dec. Jen kuŝas l' orient', la tagiĝejo.

Kasko. Ne.

Cinno. Pardonu, jes: kaj tiuj grizaj strioj,
     Randigaj al la nuboj, antaŭiras
     Taglumon.

Kasko. Ne, vi ambaŭ trompas vin.
     Jen estas la sunleviĝej' kontraŭe;
     Ĝi dum la frua parto da la jaro
     Kliniĝas al la suda firmamento:
     Post du monatoj ĝi la fajrorondon
     Prezentas je la nordo: l' oriento
     Rigardas rekte la Kapitolion.

Bru. Nu, ĉiuj, donu vi al mi la manojn.

Kas. Kaj ĵuru ni konstantan fidelecon.

Bru. Ne, ne per ĵur': se la suferoj homaj,
     En la vizaĝoj spegulitaj, kaj
     La tempa maljusteco ne suficos, --
     Se celoj tiuj ĉi malfortaj estos,
     Vi maldaŭrigu, ĉiu al la lito;
     Kaj superrega tiranec' surflugu,
     Ĝis lau la lotoj ĉiu falos. Sed
     Se ĉiuj havos tiom da braveco,
     Por ekflamigi la timulojn, kaj
     Eĉ la virinojn, tiam, samlandanoj,
     Instigon kian, krom afero nia,
     Por nin pravigi, kian kunligilon
     Aliajn ni bezonas, ol Romanojn
     Unuanimajn, ne hipokritontajn ?
     Kaj kian ĵuron, ol promeson certan
     De l' honesteco al la honesteco,
     Ke tio staru aŭ ni mem kunfalu ?
     Ho, ĵuru pastroj, kaj nefidindeblaj,
     La eluzitoj, kaj la suferuloj,
     Maljustamantoj: nur la ŝanceliĝajn
     Ĵurigu en malbona cel'; neniel
     La senmakulan indon malpurigu
     De nia entrepren', la nevenkeblan
     Fervoron de spirito; niaj, per
     La pens', ke por l' atingo de la celo
     Ni devas ĵuri; ĉar sangero ĉiu
     De kiu ajn Roman' kulpema estos,
     Se al li mankos la elplenumado
     De tio, kion li promesis.

Kas. Sed; ĉu ni devus Ciceronon provi
     Mi pensas, ke li estas partiano.

Kasko. Ni ne ellasu lin.

Cin.                                 Ne, ne, neniel.

Met. Ho jes, enskribu lin, li, maljunulo,
     Ornamos nian celon ĉe l' Romanoj,
     Kaj rekomendos ĝin al voĉdonontoj.
     Konsilo lia ŝajnos nin influi,
     Junecon nian kaj nezorgemecon
     La singardemo lia anstataŭos.

Bru. Ne, ne lin nomu, nek pri la afero
     Sciigu lin: ĉar li neniam sekvas
     Aliajn kondukantojn.

Kas.                                 Lin ellasu.

Kasko. Ĉar li ne estas taŭga.

I)ec. Ĉu ni intencas frapi nur Cezaron

Kas. Demando saĝa; nepre Antonio,
     L' amiko multamata de Cezaro,
     Kun li kunmorti devos: ĉar li estas
     Tre lerta intriganto, kaj rimedojn
     Li eble trovos, nin malutilontajn
     Danĝere; kion tial por malhelpi,
     Kunfalu Antonio kun Cezaro.
     Bru. Agado nia ŝajnus tro sangema,
     Post senkapigo liajn membrojn haki --
     La ago de sovaĝaj enviuloj --
     Nur lia membro estas Antonio;
     Ni estu oferantoj, ne buĉistoj,
     Ni kontraŭstaras nur spiriton lian,
     Ne havas sangon la spirito homa:
     Se nur ni la spiriton de Cezaro
     Sen lia morto povus pereigi !
     Ho ve ! neeble; sed, amikoj karaj,
     Kuraĝe ni mortigu, ne kolere;
     Lin tranĉu kiel dian oferaĵon,
     Ne kvazaŭ hundmanĝaĵon lin hakadu.
     Kaj, kiel lertaj mastroj, niaj koroj
     Incitu la servistojn al venĝaĵo,
     Kaj poste ŝajnon de mallaŭdo portu;
     Pro tio oni kredos nin justemaj,
     Ne enviemaj; kaj nin korektintoj,
     Ne mortigintoj nomos.
     Kaj ne pensadu plu pri Antonio;
     Li estos kvazaŭ brako de Cezaro
     Sen lia kapo.

Kas.                                Tamen mi lin timas;
     Ĉar per amego lia al Cezaro --

Bru. Ho ve, Kassio, ne pri li pripensu:
     Se li Cezaron amas, li plej bone,
     Mortante por Cezar', kaj saĝe faros;
     Sed ne verŝajne: ĉar li voluptema,
     Ludema kaj tre diboĉema estas.

Treb. Ni ne lin timas; tial li ne mortu;
     Ĉar viva li pri tio certe ridos.                                [La horo batas.

Bru. Kioma horo ?
                                     Ĵus la tria batis.

Treb. Ni devas do disiĝi.

Kas.                                Ĉu hodiaŭ
     Cezaro mem eliros, estas dube;
     Ĉar li fariĝis tre superstiĉema,
     Kaj opinion ŝanĝis nun pri sonĝo;
     Pri fantazioj kaj ceremonioj:
     Kaj eble tiuj ŝajnaj antaŭsignoj,
     La nekutimaj noktaj teruraĵoj,
     Kaj la konsil' de sonĝoklarigisto;
     Retenos lin de la Kapitolio.

Dec. Ne timu ĝin: ĉar tiel decidintan
     Mi povos movi lin, al li dirante:
     L' aferojn grandajn la malgrandaj venkas,
     La arboj pereigas unikornojn,
     La ursojn la speguloj, I' elefantojn
     Fosaĵoj, la leonojn ŝnuraj retoj,
     Kaj homojn la flatuloj; se mi diras,
     " Cezaro la flatulojn tre malamas,"
     Li, plej flatate, diras "Vere." Tial
     Min lasu ĝin aranĝi.
     Ĉar mi lin laŭhumore povas trakti
     Kaj mi Kapitolion lin kondukos.

Kas. Ni ĉiuj estu lia sekvantaro.

Bru. Jes, je la oka hor': ne pli malfrue.

Cin. Ne pli malfrue; kaj neniel manku.

Met. Cezaro Ligarion tre insultis
     Pro laŭdo de Pompej': Ĉu ne malamo
     Facile lin al nia lig' alpuŝos ?

Bru. Metello bona, iru lin viziti:
     Ĉi tien sendu lin, kaj per rezonoj
     Al la afer' mi lin alkonformigos.

Kas. Nun mateniĝas; ni foriros, Bruto.
     Amikoj, apartiĝu; sed memoru,
     Kaj montru vin Romanoj veraj esti.

Bru. Sinjoroj, elrigardu ĉiuj vigle;
     Ne la mienoj nian celon montru,
     Sed agu, kiel la aktoroj nia;,
     Ne lacigite, kaj per kornobleco;
     Pro kio mi salulas kore ĉiujn.
                                                                     [Ĉiuj foriras, krom BRUTO
      Lucio, ho ! li dormas ; mi lin lasu:
     La dolĉan roson ĝuu de la dormo:
     Nek figuraĵoj vin nek fantazioj
     Depremas, kiujn malĝojigaj zorgoj
     Desegnas sur la cerboj de la homoj.
     Vi do profunde dormas.

                           Eniras PORTINO.

Por.                                 Nobla Bruto !

Bru. Portino, kion ! kial vi leviĝis
     Vi sanon vian tre forgesas, tiel
     Al la miasmoj de la frumateno
     Donante vian delikatan bruston.

Por. Kaj mia Bruto ankaŭ. Malĝentile
     Vi el la lit' forŝtelis vin: hieraŭ
     Vespere vi subite ekpromenis,
     Rigardadante kun falditaj brakoj,
     Kaj al mi demandinta, kio estas
     Al vi, la frunton sulkigantan turnis.
     Mi pli insistis, sed gratante l' kapon,
     Vi sur la teron per piedo frapis;
     Al mia redemand' vi ne respondis,
     Sed balancante kun koler' la manon,
     Ekmontris, ke mi vin forlasu; tion
     Mi faris; ĉar mi timis pliigadi
     Malpaciencon vian, ŝajne tro
     Ekbruligitan, ĝin konsiderante
     L' efikon de humoro, kiu ĉiun
     El ni egale kelkafoje regas.
     Ĝi ne vin lasas manĝi nek paroli,
     Nek dormi: se ĝi vin aliformigus
     Ekstere tiom, kiom jam interne,
     Mi ne vin konus, Bruto; kara edzo,
     Al mi sciigu vian kordoloron.

Bru,. Mi sentas min malsana; jen la kaŭzo.

Por. Se vere, Bruto saĝe la rimedojn
     Alprenus, por atingi resaniĝon.

Bru. Mi tion faras; kara, do kuŝiĝu.

Por. Ĉu vi malsanas ? Ĉu sanige estas
     Duonvestite iri, kaj miasmojn
     De malseketa frumaten' enspiri ?
     Ĉu vi malsanas ? tamen vin forŝtelas
     El la ripoza lito, por ensorbi
     Haladzojn la malpurajn de la nokto,
     L' abomenindan pestan atmosferon,
     Por malsanigi vin ? Ne, mia Bruto,
     Malsano ia estas de l' spirito
     Pri kiu mi, per mia leĝa rajto,
     Sciiĝus dece; kaj genufleksante,                                 [Ŝi genufleksas.
     Per la belec', al vi antaŭe kara,
     Per viaj de eterna am' promesoj,
     Per tiu sankta ĵuro, kiu nin
     Edziĝe unuigis, mi petegas,
     Ke vi al mi, duona vi, malkaŝu
     La kaŭzon de malĝojo via, kiaj
     La viroj, kiuj tie ĉi kuniĝis;
     Ĉar kelkaj la vizaĝojn tute kovris
     Eĉ en mallum'.

Bru.                                 Levigu vin, aminda
     Portino.

Por. Vi aminda Bruto estu
     Kaj mi tuj faros ĝin. Laŭ l' interligo
     De la edziĝo, ĉu malpermesitaj
     De l' edzo al l' edzin' sekretoj estas ?
     Ĉu via estas mi laŭmaniere ?
     Por nur ĉe la manĝado, en la lito
     Ĉeesti, kaj interparoli ? Ĉu
     Mi sentamecon vian nur elvokas ?
     Se tiel estas, tiam mi de Bruto
     Kunamatino estas, ne edzino.

Bru. Edzin' vi estas mia honorinda,
     Kaj kara kiel la sangeroj rugaj
     De mia kor'.

Por.                                 Se tio estus vera,
     Mi tiun ĉi sekreton nepre konus.
     Konfese mi virino estas; tamen
     Virin' kun kiu via moŝt' edziĝis:
     Konfese mi virino estas ; tamen
     Bonfama, la filino de Katono,
     Ĉu vi ne kredas, ke mi ol aliaj
     Virinoj plifortiĝis, subtenite
     De tia patro, kaj de tia edzo ?
     Malkaŝu viajn planojn; al mi fidu,
     Ĉar fortan provon de la konstanteco
     Elmontris mi per propravola vundo
     En la femuro. Ĉu mi povas tion
     Elporti pacience, kaj sekretojn
     De mia edzo ne ?

Bru.                                 Ho dioj, faru
     Min inda je edzino tiel nobla !
                                                                     [Onifrapas post la sceno.
     Aŭskultu ! oni frapas: nun eniru,
     Kaj poste mi vin lasos partopreni
     En miaj celoj, kaj esperojn miajn
     Kompreni per klarigo sen rezervo,
     Kaj de malĝojo mia la signifon:
     Forlasu min (PORTINO foriras). Lucio, kiu frapas ?

                           Reeniras LUCIO kun LIGARIO.

Luc. Jen, malsanulo venas vin viziti.

Blu. Ha, Ligario, kiun Cimbro nomis.
     Do, flanken, knab'. Ĉu Kajo Ligario ?

Lig. Mi vin salutas per malforta lango.

Bru. Ho, tro kuraĝe venas malsanulo
     Veter' en tia; multe mi bedaŭras.

Lig. Mi sana estas, se nur Bruto volas
     Ekspluatindan ion entrepreni.

Bru. Mi estus preta tion primediti,
     Se nur vi povus sane ĝin aŭskulti.

Lig. Nun, pro la dioj, kiujn Rom' adoras,
     Malsanon mi deĵetas ! Roma koro !
     De sango honorinda deveninta !
     Vi, kiel ekzorcisto, elvivigis
     Spiriton mian. Nur ordonu min,
     Mi neeblaĵojn eĉ kontraŭbatalus;
     Kaj ilin venkus. Kion vi deziras ?

Bru. Ion resanigontan malsanulojn.

Lig. Ĉu ni ne kelkajn devus malsanigi

Bru. En vero, kaj irante mi klarigos
     Pri tiu ĉi afero grava, kiujn
     Ni devos resanigi.

Lig.                                 Nu, antaŭen:
     Kaj mi refortigite vin postsekvos,
     Por fari mi ne scias kion; tamen
     Nur Bruto min konduku.

Bru.                                 Sekvu do.                                [Ili foriras.


SCENO 2.--Salono en la palaco de CEZARO.

Fulmotondro. Eniras CEZARO en nokta vesto.

Cez. Nek tero nek ĉielo pace restis:
     Trifoje Kalfurnino dum dormado
     Ekkriis, " Helpon al Cezaro ! oni
     Mortigas lin ! " Ĉu iu estas tie ?

                                                           Eniras Servanto.

Serv. Via moŝto !

Cez. Ordonu al la diservistoj ke
     Oferu ili kaj al mi sciigu
     La rezultaton.

Serv. Certe, via moŝto.                                 [Foriras.

                                                                KALFURNINO eniras.

Kal. Cezaro, kion vi intencas ? Mi
     Hodiaŭ ne permesos vin eliri.

Cez. Jes, mi eliru: ĉar danĝeroj ĉiam
     Post mi prezentas sin; kaj, rigardante
     Vizaĝon mian, ili neniiĝis.

Kal. Ceremonioj, kiujn mi malŝatas,
     Nun min timigas. Estas viro, kiu,
     Krom la aferoj de ni mem viditaj,
     Rakontas teruraĵojn ĉe l' posteno.
     Sur strato leonino naskis idojn ;
     El tomboj malfermitaj sin mortintoj
     Ellevis; kaj fieraj militistoj
     Kruele sur la nuboj ekbatalis,
     Eskadre, vice, kaj batalione,
     Sangŝprucigantaj la Kapitolion;
     Batala tondro supre elbruegis,
     Ĉevaloj blekis, kaj mortantoj ĝemis;
     Fantomoj sur la stratoj ekkriegis;
     Cezaro, tiajn nenaturajn signojn
     Mi multe timas.

Cez.                                 Tion oni devas
     Elporti, kion senmortuloj volas.
     Mi volas iri. Tiaj mirindaĵoj
     L' amason kun Cezar' egale tuŝas.

Kal. Sen astraj signoj malriĉuloj mortas;
     Ĉielo mem proklamas morton reĝan.

Cez. Timul' mil fojojn mortas antaŭ morto;
     Nur unu morton spertas la bravulo.
     El ĉiuj mirindaĵoj al mi ŝajnas
     Plej strange, ke la homoj timas tion:
     Ĉar morto, fin' neevitebla, venos
     Aŭ frue aŭ malfrue.

                                                           Reeniras Servanto.

                                Kion diras
     La signoklarigistoj ?

Serv.                                 Ili volas,
     Ke vi hodiaŭ ne eliru, ĉar,
     De besto eltirante l' internaĵon,
     Ne povis ili tie koron trovi.

Cez. La dioj tion faras, por hontigi
     Timulojn; se Cezar' pro timo restus
     En hejmo, estus li senkora besto.
     Danĝero scias, ol danĝero mem
     Cezaro estas multe pli danĝera:
     Ni estas du leonoj kunnaskitaj,
     Mi la pliaga kaj la pli terura;
     Cezaro do eliru.

Kal.                                 Ne eliru,
     Prudento via estas tro memfida.
     Ke mia timo vin retenas, pensu.
     Al senatejo Markon Antonion
     Ni sendu, kiu vian forestadon
     Klarigu pro malsano; lasu min
     Sur la genuoj tion de vi peti.

Cez. Mark' Antonio mian malsanecon
     Priplendu, kaj pro vi mi hejme restu.

                                                           Eniras DECIO.

Ho, jen, Decio: li al ili diru,

Dec. Saluton ! bonan tagon, ho Cezaro,
     Mi venas vin konduki senatejon.

Cez. Vi trafas oportune la okazon
     Saluti miaparte la senaton
     Dirante ke ĉeesti mi ne volas:
     " Ne povas," " ne kuraĝas," estus ambaŭ
     Malveraj; diru do, Decio, ke
     Hodiaŭ mi ne volas iri tien.

Kal. Malsano, diru --

Cez.                                 Ne Cezar' mensogu,
     Ĉu mi, venkinto, tian povon havas,
     Kaj tamen mi la veron timas diri
     Al grizbarbuloj ? Diru, mi ne volas.

Dec. Cezaro plej potenca, pri la kaŭzo
     Sciigu min, ke oni ne min moku.

Cez. La kaŭzo estas sole mia volo:
     Sufiĉu tio al la senatanoj.
     Pro via tamen propra kontentiĝo,
     Amante vin, mi volas pli klarigi:
     Edzino mia igas min restadi.
     En sonĝo ŝi statuon mian vidis:
     Kvazaŭ fontano kun cent ŝprucigiloj
     Ĝi verŝis puran sangon, kaj bravegaj
     Romanoj multaj ridetante banis
     La manojn en la fino: tion ŝi
     Almetis al miraklaj antaŭsignoj
     De malbonaĵoj okazontaj, kaj
     Insiste petis, ke mi hejme restu.

Dec. De l' sonĝ' maltrafis oni la signifon;
     Ĝi antaŭdiras ian feliĉaĵon;
     Statuo via, sangon fluigante
     El multaj fontoj, kies en rivero
     Romanoj multaj banis sin, elmontras,
     Ke per vi granda Rom' ensorbos sangon
     Revivigantan, kaj insiste petos
     Emblemojn sangkolorajn, kiel signojn
     De amo al Cezaro. Tian havas
     Signifon ŝia sonĝo.

Cez.                                 Kaj tre bone
     Vi ĝin al mi klarigas.

Dec.                                 Kaj konforme
     Al tio, kion mi dironta estas:
     Sciiĝu; la Senato jam decidis
     Hodiaŭ al Cezar' donaci kronon.
     Sed se Cezaro ne ĉeesti povos,
     Intenco ĝia eble ekŝanĝiĝos,
     Kaj estus tre ridinde, se ĝi dirus
     " Disigu la senaton nun, ĝis kiam
     La sonĝoj pliboniĝos de l' edzino
     Cezara ! "
     Se sin Cezaro kaŝos, ĉu ne ĝi
     Murmuros inter si " Cezaro timas " ?
     Pardonu min, Cezaro; mia amo
     Pri sorto via timas, kaj prudento
     De l' amo elparolas la ordonojn.

Cez. Mi hontas, Kalfurnino, ke mi cedis;
     Ĉar via timo ŝajnas nun sensenca.
     Alportu mian robon, -- mi ekiras.

Eniras PUBLIO, BRUTO, LIGARIO, METELLO, KASKO, TREBONIO, kaj CINNO.

Ho, jen Publio venas min konduki.

Pub. Cezaro, bonan tagon.

Cez.                                 Ho, Publio,
     Veninta bone estu ; kaj vi, Bruto,
     Leviĝis tiel frue ! Bonan tagon
     Al Kasko. Al vi, Kajo Ligario,
     Cezar' ne estis tiom malamika
     Kiom la febro, kiu vin atakis.
     Kioma horo ?

Bru.                                 Jam la oka batis.

Cez. Mi dankas vin por via ĝentileco.

                                                           Eniras ANTONIO.

Jam Antonio, la noktfestenanto,
     Leviĝis. Antonio, bonan tagon.

Ant. Kaj al Cezaro ankaŭ.

Cez.                                 Nun preparu;
     Mi mallaŭdinde lasis vin atendi.
     Vi Cinno; vi Metello; Trebonio,
     De vi mi petas interparoladon;
     Memoru do viziti min hodiaŭ:
     Proksima estu, ke mi ne forgesu.

Treb. Plezure, -- (flanken) tiel al Cezar' proksima
     Ke liaj geamikoj ĝin bedaŭros.

Cez. Eniru ĉiuj, ke mi vin regalu;
     Kaj ni, amikoj, volas iri kune.

Bru. (flanken) Ho, kiom mi sopiras pro la penso, --
     Internon ne prijuĝi laŭ ekstero.

                                                                [lli foriras.


SCENO 3.--Strato apud la Kapitolio.

Eniras ARTEMIDORO, legante paperon.

Art. "Cezaro, gardu vin de Bruto: atentu pri Kassio ; ne alproksimiĝu al Kasko; observu Cinnon; ne fidu al Trebonio; tenu viajn okulojn sur Metello Cimbro; Decio Bruto ne vin amas; vi maljuste agis kontraŭ Kajo Ligario. Ĉiuj ĉi viroj estas unuanime kontraŭuloj de Cezaro. Se vi ne estas senmorta, ĉirkaŭrigardu: sendanĝereco cedas al konspireco; la potencaj dioj vin defendu ! Via amanto, Artemidoro."
     Jen, kvazaŭ unu el petantoj liaj
     Mi tion al Cezaro volas doni,
     Tre kortuŝite, ĉar envio ĉiam
     La postesignojn de la virto sekvas.
     Cezaro legu tion ĉi kaj vivu:
     Se ne, la sorto helpos perfidulojn.                                 [Foriras.


SCENO 4.--Alia parto de la sama strato, antaŭ la domo de Bruto.

Eniras PORTINO kaj LUCIO

Por. Lucio, kuru al la Senatejo;
     Ne haltu por demandi, vigle for !
     Ĉu vi ankoraŭ haltas ?

Luc.                                 Pro sciigo.

Por. Mi volus, ke vi iru kaj revenu,
     Dum mi klarigi povas mian volon
     Ho konstanteco, nun fortigu min,
     Barilon metu inter mia koro
     Kaj lango ! mi animon viran havas,
     Virinan forton. Kiel malfacile
     Al la virino teni la sekretojn !
     Vi tie ĉi ankoraŭ ?

Luc.                                 Kion volas
     La sinjorino ? Ke Kapitolion
     Mi iru kaj revenu, -- plu nenion ?

Por. Certigu, ĉu mienon bonan havas
     La mastro, ĉar ne sana li eliris;
     Observu bone ankaŭ, kion faras
     Cezaro, ĉu petontoj lin ĉirkaŭas.
     Aŭskultu -- kio estas ?

Luc.                                 Mi nenion
     Ekaŭdas, sinjorino.

Por.                                 Sed aŭskultu;
     Mi aŭdas la batiĝon de batalo,
     Portatan vente de l' Kapitolio !

Luc. Sed mi nenion aŭdis.

                                                           Eniras la ANTAŬDIRISTO.

Por. Ĉi tien, maljunul'; vi kien iris ?

Antaŭ. Al mia propra domo.

Por. Kioma hor' ?

Antaŭ.                                 La naŭa, sinjorino:

Por. Ĉu ĉe l' Kapitoli' Cezaro estas ?.

Antaŭ. Ankoraŭ ne. Mi iros por lin vidi,
     Al la Kapitolio vojirantan.

Por. Vi volas ion peti de Cezaro.

Antaŭ. En vero, sinjorino, se Cezaro
     Bonvolos pro si mem aŭskulti, mi
     Petegos lin atenti pri si mem.

Por. Ĉu vi malbonon timas kontraŭ li ?

Antaŭ. Mi scias ne la certon, nur la eblon.
     Adiaŭ. Estas tie ĉi mallarĝa
     La strato: kaj l' amas' de senatanoj,
     Pretoroj, kaj petontoj ordinaraj,
     Sekvante post Cezaro, elpremegi
     La vivon povos preskaŭ el fortulo.
     Mi tuj elektu lokon pli liberan,
     Por vidi, kaj paroli, kun Cezaro.                                [Li foriras.

Por. Mi devas iri. Ve, ho ve ! senforta
     La koro de virino estas; Bruto,
     La dioj benu vian entreprenon !
     La knabo certe aŭdis -- Bruta peto
     Malplaĉas al Cezaro. Ho! mi svenas.
     Forkuru, knabo, kaj de mi salutu
     Sinjoron mian; mi tre ĝojas, diru,
     Kaj al mi poste portu la respondon.                                [Ili disiras.


Jen finiĝis Akto 2. Sekvas Akto 3. Laŭ la verkaĵo Julio Cezaro de William SHAKESPEARE, elangligita de D. H. Lambert kaj eldonita en 1906 de la Brita Esperantista Asocio.

Gramatika noto: mi nenion ĝustigis en la gramatiko aŭ vortprovizo, krom ŝanĝi la vorton "propatroj" al "prapatroj" en pluraj lokoj.