Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Cezaro: Akto III

de William SHAKESPEARE

elangligis D. H. LAMBERT

(Londono: Brita Esperantista Asocio, 1906)


AKTO III.

SCENO 1.-- Romo. Antaŭ la Kapitolio; la Senato sidas supre.

Popolamaso; inter ili ARTEMIDORO kaj la ANTAŬDlRISTO. Trumpetado. Eniras CEZARO, BRUTO, KASSIO, KASK0, DECIO, METELLO, TREBONIO, CINNO, ANTONIO, LEPIDO, POPILIO, PUBLIO, kaj aliaj.

Cez. (al la ANTAŬDIRISTO). L' Idusoj martaj estas jam venintaj.

Antaŭ. Cezaro, jes, sed ne pasintaj.

Art. Saluton, Cezaro; tralegu tiun ĉi petskribon.

Dec. Jen, Trebonio vin humile petas
     Laŭ temp' libera lian peton legi.

Art. Cezar', unue mian legu; mia
     Rilatas pli proksime mem Cezaron.

Cez. Kaj tial ĝi la lastan lokon havos.

Art. Ho, ne prokrastu; sed ĝin tuj tralegu.

Cez. Ĉu li freneza estas ?

Pq4b.            Flanken, flanken!

Cez. Ĉu vi insistas peti sur la strato?
     Kapitolion venu.

CEZARO eniras en la Kapitolion, la aliaj sekvas. Senatanoj leviĝas.

Pop. Sukcesu via entrepren' hodiaŭ!

Kas. Sed kion vi aludas?

Pop.           Nu, adiaŭ.

                [AIpaŝas al CEZARO.

Bru. Ĉu Popilio Leno volas ion?

Kas. Al nia entrepren' sukceson plenan.
     Ho ve! se oni scias nian celon --

Bru. Rigardu, li alpaŝas al Cezaro.

Kas. Rapidu, Kasko, pro la timo ke, --
     Ho Bruto, kion fari? se eltrovo
     Malhelpos -- aŭ Kassio aŭ Cezaro
     Mortiĝos, mi per mia propra mano.

Bru. Ne ŝanceliĝu: ĉar pri nia celo
     Ne Popilio Leno priparolas;
     Li ĝojan la vizaĝon portas kaj
     Cezaro trankviliĝas.

Kas. Trebonio
     Profitas la okazon, Antonion
     Forkondukante.

                [Foriras ANTONIO kaj TREBONIO.

Dec. Kie Metello estas? Li baldaŭe
     Proponu sian peton al Cezaro.

Bru. Li apudestas; iru, lin subtenu.

Cin. Vi, Kasko, levos la unuan manon.

Cez. Ĉu ĉiuj estas pretaj? Kio estas
     Malrekta, kion devus reordigi
     Cezar', kaj la Senato?

Met.           Plej potenca
     Cezaro, estiminda, kaj plej alta,
     Metello Cimbro antaŭ via trono
     Humilan koron ĵetas, --                 [Genufleksante.

Cez.           Ne, Metello,
     Ĉi tiuj kurbiĝad' kaj humilaĵoj
     Flatecamantojn povas fierigi,
     Kaj igi la dekretojn de regnestroj
     Ŝanĝiĝaj, kiel la kapric' infana.
     Ne pensu, ke l' Cezara severeco,
     Simile al glacio, fluidiĝos
     Per la influo de la varma spiro
     De malsaĝuloj; nome, dolĉaj vortoj,
     La terrampado, kaj malaltaj agoj
     De manlekanta hundo. Via frato
     Jam estas per dekreto ekzilita.
     Se vi por li min flatos, kaj petegos,
     Mi vin repuŝos kiel hundon. Sciu,
     Cezaro nek maljuste agas, nek
     Li sen rezonoj bonaj kontentiĝos.

Met. Ho! ĉu ne estas voĉo pli alloga
     0l mia, por petegi, ke Cezaro
     Revoku el ekzilo mian fraton?

Bru. Mi kisas vian manon, ho Cezaro,
     Sed ne flatante, sole, ke Publio
     Ricevu forpermeson de ekzilo.

Cez. Ha! Bruto!

Kas.           Ho Cezaro, min pardonu.
     Kassio humilege sin inklinas,
     Por peti por Publio liberecon.

Cez. Mi, se mi estus kiel vi, ekcedus;
     Min, se mi povus peti, peto movus;
     Sed pro la konstanteco mi similas
     Je l' norda stel', al kies senmovado
     Ne staras egalulo en ĉielo,
     En kiu brilas fajroj grandanombre,
     El kiuj ĉiu al la sfer' lumigas,
     Sed unu sola tenas sian lokon:
     Tiele la terglob' homplena estas,
     Kaj homoj la prudenton dian havas;
     Sed mi nur unu solan konas, kiu
     Neatakebla, sur la voj' eltenas,
     Sen maltrankvilo: ke mi estas tiu,
     Mi montru eĉ en jena maniero:
     Konstanta ke Publio ekziliĝu,
     Konstanta pri l' ekzilo mi restadas.

Cin. Cezar', --

Cez.           For ! Vi Olimpon volus movi!

Dec. Cezaro, --

Cez.           Vane Bruto genufleksas.

Kasko. Al mi, ho, helpu!

[Unue KASKO, poste la aliaj konspirantoj, kaj MARKO BRUTO, ponarde frapas CEZARON.

Cez. Et tu, Brute! Falu do Cezaro !                [Mortas.

Cin. Ho Libereco! mortis la tirano!
     For, ĝin proklamu ĉie tra la urbo.

Kas. Aliaj ĉe l' tribunoj ekproklamu
     "Frateco, libereco, voĉdonado! "

Bru. Urbanoj, Senatanoj, ne timigu
     Ne iru for: la kont' saldita estas
     De l' gloraminto.

Kasko.           Al tribuno, Bruto.

Dec. Kassio ankaŭ.

Bru.           Kie nun sin trovas
     Publio ?

Cin.           Konfuzita de l' ribelo.

Met. Vin forte kunstarigu, kaj atentu,
     Ĉu ia partiano de Cezaro --

Br1b Ne priparolu tion. Trankviliĝu,
     Publio; oni ne al vi intencas
     Malbonon, nek al kia ajn Romano.
     Sciigu ĉiujn.

Kas.           Nun forlasu nin,
     Publio; pro la timo ke l' amaso
     Vin ekscitite kun ni mem ataku.

Br1l. Jes, kaj neniu pri la far' respondu
     Krom la farintoj.

               Reeniras TREBONIO.

Kas.           Kie Antonio
     Nun estas ?

Tre.           Kuris hejmen mirigite,
     Ĉar viroj, kaj edzinoj, kaj infanoj
     Rigardas, ekkriegas, kaj diskuras,
     Kvazaŭ la lasta tago devus veni.

Bru. Ho Sorto, l' estontecon ni atendas:
     Ni scias, ke ni mortos: sed la kiam,
     Kaj vivplilongigeco homojn premas.

Kas. Nu, kiu mallongigas sian vivon
     Je dudek jaroj, mallongigas tiom
     Da tempo por morttim'.

Bru.           Konfesu tion,
     Kaj tiam estas mort' bonaĵ': ni do
     Amikoj estas al Cezar', la tempon
     De lia tim' pri morto' ĉesiginte.
     Vin klinu, ho Romanoj, kaj ni banu
     La manojn en la sango de Cezaro
     Ĝis la kubutoj, kaj la glavojn ŝmiru:
     Kaj elmarŝante eĉ al la vendejo,
     Svingante niajn ruĝajn batalilojn,
     Ekkriu kune "Paco, Libereco!"

Kas. Vin klinu tuj kaj lavu. Estontece
     Ĉi tiun scenon oni prezentados
     En regnoj kaj en lingvo; naskiĝontaj !

Bru. Kaj ofte per la ludo de aktoroj
     Cezaro, nun kuŝante senzorgate
     Pompeja ĉe l' statuo, resangados!

Kas. Kaj tiam oni nomos nian aron
     De la patrujo la liberigintoj.

Dec. Ĉu ni elirus ?

Kas.           Vere, ĉiu viro:
     Antaŭen Bruto; kaj kalkanojn liajn
     La plej kuraĝaj kaj plej noblaj sekvos.

               Eniras Servanto.

Bru. Ho! kiu venas ? De Mark' Antonio
     Amiko.

Serv.           Tiel li al mi ordonis
     Saluti vin sur la genuoj; kaj
     Por li la jenajn vortojn elparoli:
     Vi, Bruto, vere nobla, saĝa estas,
     Honesta, brava; kaj Cezaro estis
     Potenca, kuraĝulo, kaj amema;
     Mi amas Bruton, kaj mi lin honoras;
     Cezaron mi honoris, timis, amis.
     Se Bruto lasos do, ke Antonio
     Senriske venu, kaj klarigos, kion
     Cezaro faris por meriti morton,
     Ne tiom Antonio la mortinton,
     Kiom la vivan Bruton amos; sed
     De nobla Bruto sekvos la aferojn
     Fidele tra la duba estonteco.
     Jen kion mia mastro volas diri.

Bru. La mastro via saĝa kaj maltima
     Romano estas. Pro honoro mia,
     Se al li plaĉos veni vidi min,
     En sano li foriros, kaj mi nepre
     Lin kontentigos.

Serv.           Li ĉeestos baldaŭ.                [Foriras

Bru. Mi kredas, ke ni faros lin ligano.

Kas. Mi tre deziras: sed pri li timema
     Mi trovas min: kaj mi posedas ĉiam
     Pri ]a okazontaĵo antaŭsenton.

Bru. Jen Antonio.                 [Reeniras ANTONIO.
               Mi salutas vin.

Ant. Cezar' potenca. Ĉu vi kuŝas tie ?
     Ĉu viaj venkoj, gloroj kaj triumfoj
     Plimalvastiĝis tiel ? Ha ! adiaŭ.
     Mi tute ne, sinjoroj, scias kion
     Intencas vi, nek kiu malsanulo
     Sangadi devas: se mi mem, ne estas
     Hor' tiel taŭga kiel tiu, kiam
     Cezaro mortis, nek egalvaloras
     Armil' al glavoj viaj riĉigitaj
     Per la plej nobla sango en la mondo.
     Se kontraŭ mi malamikaĵon ian
     Vi nutras, nun, dum viaj sangpentritaj
     Gutetas manoj, finu vian agon,
     Ne post mil jaroj tiel mi pret.iĝus
     Por morto, kiel nun; nenia loko,
     Nenia il' de mort' por mi konvenus
     Pli ol ĉi tiuj, -- jen mi falus apud
     Cezaro, kaj de vi ekzekutite,
     La regnestranimuloj de l' centjaro.

Bru. Ne petu, Antonio, vian morton
     De viroj, kiuj ŝajnas nun sangemaj --
     La ago per la ruĝa man' videbla --
     Vi nur la manojn tamen vidas, kaj
     La sangan faritaĵon: niajn korojn,
     Kiel ajn kompatemajn, vi ne vidas:
     Kaj la kompato por malsanoj Romaj --
     Fajr' fajron pelas, kaj kompat' kompaton --
     Cezaron igis l' oferaĵo. Tamen
     Por vi malakraj estas niaj glavoj,
     Kaj niaj brakoj, sen malica forto,
     Kaj niaj koroj, plenaj je bonvolo,
     Kun frata ĝentileco vin enhavas.

Kas. Kun nia voĉo via egalpezos
     Pri la disdono de honoroj novaj.

Bru. Atendu nur; kaj post la trankviligo
     De la amaso, pro la tim' delira,
     Al vi ni montros la rezonojn, kial
     Amante ni Cezaron tamen frapis.

Ant. Pri via saĝ' mi estas ne dubema.
     Kaj ĉiu do al mi la manon donu:
     Mark' Bruto, vian mi unue premas;
     Kaj poste vian manon, ho Kassio;
     Decio Bruto, kaj Metello, viajn;
     La lastan sed neniel malplej karan,
     Ho Trebonio, vian. Ve, ho ve !
     Sinjoroj; kion mi parolos ? Tiel
     Honoro mia nun malrekte staras
     Ke via takso pri valoro mia
     Proklamos -- aŭ timulo aŭ flatulo --
     Cezaro, mian amon vi elkonis;
     Se do spirito via nin rigardas,
     Ĉu ne ĝi vin doloros pli ol morto,
     Ekvidi Antonion nun premantan
     La manojn de la malamikoj viaj,
     Noblulo, antaŭ via propra korpo ?
     Se mi nur tiom da okuloj havus
     Por verŝi larmojn, kiom vi da vundoj
     Por sangi, multe pli al mi konvenus
     0l kontraŭulojn viajn pace trakti.
     Juli' ! pardonu ! Jen vi turnis vin,
     Por frapi kvazaŭ cervo inter hundoj,
     Jen falis; jen ĉasisto; viaj staras,
     Partoprenintoj en la sanga ludo.
     Vi, mond', arbar' al tiu cervo estis,
     Li, viva, tenis vin al sia servo.
     Simile al ĉasbesto nun li kuŝas
     Frapite de reĝidoj.

Kas.           Antonio --

Ant. Pardonu min, Kassio: tion diros
     La malamikoj de Cezaro ; tial
     Ĝi estas modereco por amiko.

Kas. Cezarlaŭdadon mi al vi riproĉas
     Neniel, Antonio, sed per kia
     Interligilo vi kun ni konsentos?
     Ĉu ni vin nomos en la amikaro,
     Aŭ ni sen vi antaŭenvojirados?

Ant. Pro tio mi kun vi kunigis manojn,
     La vido tamen de l' Cezara korpo
     Min igis forgesema pri l' afero.
     Amiko via, mi vin ĉiujn amas,
     Nur atendante la rezonojn, kial
     Cezaron vi kalkulis danĝeriga.

Bru. Alie estus nura sovaĝeco
     Ĉi tio; la rezonoj estas tiel
     Konsiderindaj, ke se eĉ vi estus
     Fil' de Cezaro, restus vi kontenta.

Ant. Nenion plu mi petas, krom permeso
     Sur la vendej' kuŝigi lian korpon;
     Kaj el tribun', laŭ rajto de amiko,
     Ĉe la funebro fari paroladon.

Bru. Vi faros tion.

Kas.           Bruto, unu vorton.
     (Flanken kun BRUTO) Vi faras vi ne scias kion; ne
     Permesu ke parolu Antonio
     ĉe la funebro: ĉu vi scias kiom
     L' amas' moviĝos per paroloj liaj?

Bru. Pardonu; mi unue supreniros
     En la tribunon, kaj rezonojn montros
     Pri l' morto de Cezaro: tion, kion
     Parolos Antonio, -- mi klarigos, --
     Li nur parolas, de ni permesite,
     Kaj ke Cezaro per permeso mia
     Ricevos leĝan ceremoniaron.
     Ĉi tio nin utilos ĉe l' amaso.

Kas. Mi ne aprobas ĝin: al mi ne plaĉas.

Bru. La korpon de Cezaro, Antonio,
     Forportu nun. Dum via parolado
     Funebra vi ne devas nin insulti
     Sed kiel eble plej vi povos laŭdi
     Cezaron, kaj konfesi, ke vi faras
     Ĝin pro permeso nia; vi alie
     Ne devas en l' afero partopreni:
     Post mia parolado vi parolu
     El la tribuno, kien nun mi iras.

Ant. Tiele estu; pli mi ne deziras.

Bru. Pretigu do la korpon, kaj nin sekvu.

[Ĉiuj foriras krom ANTONIO.

~nt. Sensanga argilaĵo, min pardonu,
     Traktantan malsovaĝe sovaĝulojn.
     Restaĵ' vi estas de l' plej nobla viro,
     La ĉefmaristo de la Tempa maro.
     Formortu kiuj verŝis tiun sangon!
     Mi antaŭdiras super viaj vundoj --
     Petantaj, kiel buŝoj senparolaj,
     Ke mi pro ili kortuŝante plendu, --
     Jen, malbenaĵo frapos la homaron,
     Malamikeco regos, kaj la urboj
     Italaj reciproke ekbatalos;
     Sangamo kaj mortigo pligrandiĝos,
     Ka] tiel kutimiĝos teruraĵoj,
     Ke la patrinoj ridetante vidos
     Kruele mortigatajn la infanojn;
     Kompaton elforigos sangavido:
     Kaj la spirit' venĝema de Cezaro,
     Je sia flank' Ateon kondukante
     Varmegan de la flamoj de l' infero,
     Ĉi tie per imperiestra voĉo
     Kriante ' Buĉu,' la militajn hundojn
     Ellasos: kaj la krim' malbonodoros
     Per la putraĵ' de neenterigitoj.

               Servanto eniras.

     Vi servas Oktavion. Ĉu ne vere?

Serc. En vero, Antonio.

Ant. Cezaro skribis, ke li Romon venu.

Serv. Leteron li ricevis kaj li venas.
     Kaj li min petis al vi buŝe diri --
     Ho ve! Cezaro!                [Ekvidante la korpon.

Ant. Doloro de la koro sin sentigas.
     Okuloj viaj kun la miaj ploras
     Per simpati'. Ĉu via mastro venas ?

Serv. Hodiaŭ nokte li sep mejlojn kuŝos
     De Rom'.

Ant. Reiru rapidege, kaj
     Rakontu ĉion, kio ĵus okazis.
     Jen estas Rom' funebra, Rom' dangera,
     Por Oktavio tute ne senriska;
     For, kaj al li ĝin diru. Tamen, haltu;
     Vi ne reiros antau, ol la korpon
     Mi en vendejon portos: tie mi
     Parole provos kiel la amaso
     Rigardas tiun sangan faritaĵon;
     Laŭ kio vi la staton de aferoj
     Prezentos al la juna Oktavio.
     Helpu al mi, mi petas.

               [Ili foriras portantaj la korpon de CEZARO.


SCENO 2.--La forumo.

Eniras BRUTO kaj KASSIO, kaj anmaso da URBANOJ.

Urbanoj. Ni volas, ke vi tuj nin kontentigu.

Bru. Do sekvu min kaj aŭdu min, amikoj.
     Kassio, al l' alia strato iru.
     Kaj apartigu la amason.
     Ĉi tie restu mia aŭdontaro;
     Kassia sekvantaro kun li iru;
     Kaj ni rezonojn pri la mort' Cezara
     Publike donos.

Unua Urb. Mi volas aŭdi Bruton parolantan.

Dua Urb. Kaj mi Kassion aŭdos, por kompari
     Iliajn argumentojn.

                [Foriras KASSIO, kun kelkaj UBBANOJ; BRUTO supreniras sur la tribunon.

Tria Urb. Silentu! nobla Bruto supreniras.

Bru. Atentu ĝis la fino.
Romanoj, patrujanoj, kaj amantoj! Aŭdu min pro miaj celoj, kaj silentu, por ke vi aŭdu; kredu al mi pro mia honoro, kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu; juĝu pri mi laŭ mia saĝo, kaj ekscitu la sentojn, por ke vi pli bone juĝu. Se estas iu en tiu ĉi kolektiĝo, iu kara amiko de Cezaro, al li mi diras, ke la amo de Bruto al Cezaro egalis al lia. Se do tiu amiko demandos, kial Bruto al Cezaro kontraŭstaris, jen mia respondo: -- Ne tial, ke mi malpli amis Cezaron, sed ke mi pli amas Romon. Ĉu vi preferas Cezaron ankoraŭ vivan, kaj ke vi mortu sklavoj, ol ke Cezaro estu malviva, por vivi ĉiuj liberuloj? laŭ la amo de Cezaro al mi mi lin ploras; laŭ lia feliĉo mi ĝojas; laŭ lia braveco mi lin honoras; sed pro lia gloramo mi lin mortigis. Jen larmoj pro lia amo; ĝojo pro lia felico; honoro pro lia braveco; kaj morto pro lia gloramo. Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li volas esti neliberulo? se iu, parolu; ĉar lin mi ja ofendis. Kiu el vi estas tiel senhonora, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, parolu; ĉar lin mi ja ofendis. Mi paŭzas por respondo.

Ĉiuj. Neniu, ho, neniu, Bruto.

Bru. Neniun do mi ofendis. Mi ne estas farinta pli pri Cezaro, ol faros vi pri Bruto. La rakonto de lia morto restas enskribita sur la arĥivo en la Kapitolio; lia famo ne malestimita laŭ lia indo nek liaj ofendoj trograndigitaj, pro kiuj li mortiĝis.

Eniras ANTONIO kaj aliaj, portantaj la korpon de CEZARO.

Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio; kiu, kvankam li ne partoprenis en lia mortigo, ricevos profiton el lia morto, oficon sub la respubliko, tiel same kiel ankaŭ vi ĉiuj. Mi nun foriras, sciante ke, mortiginte mian plej bonan amikon pro la bono de Romo, mi retenas mian propran ponardon por mi mem, kiam miaj sampatrujanoj deziros mian morton.

Ĉiuj. Ho Bruto, vivu, vivu!

Unua Urb. Lin alkonduku hejmen kun triumfo.

Dua Urb. Lin per statu' honoru kun prapatroj.

Tria Urb. Cezar' li estu.

Kvara Urb.           La pli bonajn ecojn
     De mem Cezaro en li kronu.

Unua Urb. Kun tondraj krioj lin konduku hejmen.

Bru. Sampatrujanoj, --

Dua Urb.           Ho, parolas Bruto !

Unua Urb. Silentu !

Bru. Sampatrujanoj, mi foriros sola,
     Vi tie ĉi kun Antonio restu:
     Honoru la Cezaran korpon, kaj
     La paroladon, kiun Antonio
     Nun faros per permeso nia, por
     La laŭdo de Cezaro. Mi vin petas,
     Neniu iru for, ĝis Antonio
     Fininta estos sian paroladon.                [Li foriras.

Unua Urb. Ho, haltu, ni aŭskultu Antonion

Tria Urb. Li supreniru en publikan seĝon
     Ni aŭdu. Antonio, supreniru.

Ant. Per Bruto, mi ŝuldanto via estas.

               [Supreniras sur la tribunon.

Kvara Urb. Pri Bruto, kion diras li ?

Tria Urb.           Li diras, ke per Bruto
     Li al ni ĉiuj nun ŝuldanto estas.

Kvara Urb. Li ne kuraĝu Bruton malestimi.

Unua Urb. Cezar' tirano estis.

Tria Urb.           Vere estas.
     Benita estas Rom' pro lia perdo.

Dua Urb. Silentu! ni aŭskultu Antonion.

Ant. Romanoj vi ĝentilaj --

Urbanoj.           Ho! lin aŭdu.

Ant. Amikoj samlanduloj, kaj Romanoj,
     Aŭsku]tu: mi nur venas, ĉe l' funebro
     Cezara por ĉeesti, ne lin laŭdi.
     Postvivas homojn la malbonaj faroj,
     La bonaj ofte kun la korpo mortas.
     Pri li do tiel estu! Nobla Bruto
     Cezaron pensis esti tro glorama.
     Se vere, ĝi makul' terura estis,
     Kaj terurege li senmakuliĝis;
     Nun, kun permeso de la Brutanaro,
     Ĉar Bruto estas honorinda homo --
     Kaj ili ĉiuj estas honorindaj, --
     Ĉe la funebro lia mi parolos.
     Amiko li al mi fidela estis;
     Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
     Kaj Bruto estas honorinda homo --
     Li portis Romon multe da kaptitoj,
     Elpago kies la kasegon regnan
     Plenigis, -- Ĉu gloramon tio montris ?
     Kun malriĉuloj ankaŭ li kunploris:
     Gloramo devus esti pli hardita;
     Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
     Kaj li tre honorinda homo estas.
     Vi vidis ke, je l' festo Luperkala,
     Trifoje mi al li proponis kronon,
     Trifoje de Cezaro rifuzitan.
     Ĉu tio ĉi gloramo al vi ŝajnas?
     Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
     Kaj Bruto estas honorinda homo.
     Ne rebatante kion Bruto diris,
     Mi volas nun sciigi ĉion, kion
     Mi scias pri Cezaro, -- lin vi mem
     Antaŭe ne sen kaŭzo ĉiuj amis !
     Do kial lian morton ne bedaŭri ?
     Saĝeco! vi enflugis en la brutojn;
     Senprudentiĝis homoj! -- Min pardonu,
     En tiu ĉerko kuŝas mia koro;
     Kaj mi, ke ĝi revenu, devas paŭzi.

Unua Urb. Li ŝajnas laŭ prudento argumenti.

Dua Urb. Se vi pripensas prave pri l' afero,
     Cezaron oni traktis tre malbone.

Tria Urb. Mi timas pli malbonan uzurpulon.

Kvara Urb. Ĉu vi la vortojn notis ? Li ne volis
     Akcepti kronon; li do ne gloramis.

Unua Urb. Se vere, la afero kostos kare
     Al kelkaj.

I~ua Urb.           Vidu kian kompatindan
     Vizagon li nun portas.

Tria Urb.           Pli fidelan
     01 Antonio Rom' neniun havas.

Kvara Urb. Auskultu ! li denove ekparolas.

Ant. Hieraŭ la ordono de Cezaro
     La tutan mondon povis kontraŭstari --
     Nun li ĉci tie kuŝas, kaj neniu,
     Humila kiel ajn, lin eĉ rigardas!
     Ho, mastroj ! se mi vere inkliniĝus
     Vin igi koleregaj kaj ribelaj,
     Mi Bruton kaj Kassion tre mallaŭdus
     Sendube ambaŭ honorindajn homojn.
     Mi ilin ne mallaŭdos, mi plivolas
     Mallaŭdi la mortinton kaj nin mem
     0l tiajn honorulojn ekmallaŭdi! --
     Jen estas pergamen' kun sigelilo
     Cezara, kiun mi en ŝranko trovis!
     Ĝi estas de Cezar' la testamento.
     Se nur la popolanoj ĝin tralegus --
     Pardonu, -- mi ĝin legi ne intencas --
     Konkurse ili kisus liajn vundojn,
     Kaj trempus en la sangon koltukegojn;
     Jes, petus memoraĵe unu buklon
     De liaj haroj, rememoriĝindan
     En ĉiu testamento, kiel riĉan
     Por siaj posteuloj heredaĵon.

Kvara Urb. La testamenton legu, Antonio.

Ĉiuj. Jes, jes, la testamenton de Cezaro.

,4nt. Amikoj, ne, mi ne gin po-as legi,
     Cezaran amon vi ne de- as koni.
     Vi ne ligna]oj, vi ne stonoj, estas,
     SAed homoj; kaj se mi gin lasos audi,
     Gi v in flamigos, gi vin frenezigos:
     Gi ne konvenas, ke vi iam sciu,
     AKe de Cezar' vi estas heredanto;,
     Car kio do da bono elrezultus ?

Kvara Urb. La testamenton legu de Cezaro;
     Ni volas aŭdi ĝin, ĝin do tralegu.

Ant. Amikoj, haltu; havu paciencon;
     Mi senintence priparolis tion:
     Mi timas, ke la honorindajn virojn,
     Cezaron kiuj frapis, mi insultos.

Kvara Urb. Ne diru "honorindajn" sed "perfidajn."

Ĉiuj. La testamenton, ho; la testamenton !

Dua Urb. Ili estas friponoj, mortigintoj; legu la testamenton.

Ant. Vi min devigos do la testamenton
     Tralegi. Ĉirkaŭstaru do la korpon,
     Kaj la testamentinton al vi tiel
     Mi montros. Ĉu vi volas, ke mi nun
     Malsupreniru ?

Ĉiuj. Malsupreniru.

Dua Urb. Deiru.           [Li malsupreniras de la tribuno.

Tria Urb. Ĉiuj volas.

Kvara Urb. Ĉirkaŭstaru.

Unua Urb. Apartigu vin de la portilo, de la korpo.

Dua Urb. Flanken por Antonio, plej nobla Antonio.

Ant. Ne ĉirkaŭpremu min, mi petas, tiel.

Kelkaj Urb. Ho! malantaŭen. Flanken! Pli malproksimen.

Ant. Se iam, estas nun la tempo plori,
     Jen, vi rekonos tiun ĉi mantelon.
     Mi mem l' okazon rememoras, kiam
     Cezar' unuan fojon ĝin surmetis:
     Somervespere, -- jes, -- en sia tendo --
     La tagon kiam li Nerviojn venkis! --
     Jen! tie ĉi trapasis de Kassio
     Ponardo: -- kaj, rigardu kian tranĉon
     La enviema Kasko tie faris! --
     Ĉi tie frapis multamita Bruto;
     Kaj kiam li forŝiris la kruelan
     Armilon, jen elŝprucis tuj la sango
     Cezara, kvazaŭ ĝi ne volas resti
     En hejmo, sed certiĝi, ĉu frapinto
     La malĝentila povus esti -- Bruto!
     Ĉar Bruto estis lia favorito
     El ĉiuj, kiujn li plej bone amis! --
     La plej severa bato tiu estis; --
     Kaj kiam li trafantan Bruton vidis,
     Maldankemec', pli forta ol armiloj,
     Cezaron venkis, tute korŝiritan;
     Kaj per mantel' kovrante la vizaĝon,
     Eĉ antaŭ la statuo de Pompejo --
     De lia brava sango ŝprucigita --
     Cezaro granda falis! Kia falo
     Okazis tie, miaj samlanduloj!
     Kunfalis tiam vi kaj mi kaj ĉiuj,
     Dum sanga tiraneco superregis --
     Sed nun vi ploras; ŝajnas, ke vi sentas
     Kompaton vivan; mallaŭdindaj larmoj
     Ne estas ili! Ĉu vi verŝas larmojn
     Vidante nur vestaĵon disŝiritan ?
     Rigardu do ĉi tien, kie kuŝas
     Li mem, de perfiduloj difektita.

Unua Urb. Ho kompatinda vidaĵo.

Dua Urb. Ho nobla Cezaro!

Tria Urb. Ho malĝojiga tago!

Kvara Urb. Ho perfiduloj, friponoj!

Unua Urb. Ho plej sanga vidaĵo!

Dua Urb. Ni venĝos nin.

Ĉiuj. Venĝon! For! Serĉu! Bruligu! Fajron! Mortigu!
     Ne lasu vivi unu solan perfidulon !

Ant. Haltu, sampatrujanoj !

Unua Urb. Silentu! aŭdu noblan Antonion.

Dua Urb. Ni aŭdu lin, ni sekvu lin, ni mortu kun li.

Ant. Amikoj karaj, sindetenaj estu;
     Vin gardu de tro maltimegaj agoj,
     Ĉar la kulpuloj estas honorindaj: --
     Kiaj privataj zorgoj ilin pikis,
     Al mi ne klare estas, -- kiel saĝaj
     Kaj honorindaj homoj, ili nepre
     Respondos per rezonoj pri la faro.
     Mi volas ne forŝteli viajn korojn,
     Nek povas mi paroli kiel Bruto,
     Sed, -- vi min konas -- kiel militisto
     Amanta kunsoldaton, kaj konato
     De ili, kiuj la permeson donis:
     Ĉar al mi mankas sprito kaj paroloj,
     Kaj gesto, kaj necesaj naturdonoj,
     Entuziasmigontaj aŭdantaron;
     Senruza estas mia parolado;
     Nenion novan mi al vi malkovras,
     Al vi montrante vundojn de Cezaro,
     Por ke ĉi tiuj buŝoj senparolaj
     Je mia flanko ankaŭ forte plendu.
     Sed se mi estus Bruto, Bruto mi,
     Jen ia Antonio, kiu povus
     Inciti la plej malsovaĝan koron,
     Kaj elkriigi vundojn de Cezaro
     En tia maniero, kia igus
     La ŝtonojn mem de Romo ekribeli.

Ĉiuj. Ni ekribelu.

Unua Urb. La domon ni de Bruto ekbruligu.

Tria Urb. For venu do, la konspirantojn serĉu.

Ant. Min tamen aŭdu, miaj samlandanoj.

Ĉiuj. Silentu! aŭdu noblan Antonion.

Ant. Vi iras fari vi ne scias kion.
     Per kio do meritis vian amon
     Cezaro? Vi ne scias: mi konstatos:
     Nu, lian testamenton vi forgesas.

Ĉiuj. Silenton: aŭdu ni la testamenton.

Ant. Jen estas, de Cezaro sigelita,
     La testamento. Al urbano ĉiu
     De Romo sepdek kvin li drakmojn donis.

Dua Urb. Cezaro nobla! venĝu lian morton.

Tria Urb. Cezaro reĝa !

Ant.           Pacience aŭdu.

Ĉiuj. Silentu !

Ant. Li testamentis ĉiujn promenejojn,
     Privatajn laŭbojn, ĉiujn pomarbejojn
     Apudtiberajn; li al vi kaj viaj
     Donacis je eterne, plezurigajn,
     Sanigajn lokojn, por vin refreŝigi.
     Cezaron tian kiam vi revidos ?

Unua Urb. Neniam. Venu for, for venu, ni
     Bruligu lian korpon ĉe l' sanktejo
     Kaj per brulaĵoj ekflamigu domojn
     De l' perfiduloj. Portu nun la korpon,

Dua Urb. Iru, portigu fajron.

Tria Urb. Deŝiru benkojn.

Kvara Urb. Deŝiru lignajn seĝojn, benkojn,
     Ne grave kion.                [La URBANOJ foriras kun la korpo

Ant. Malbono nun laŭvole ekfunkciu!

               Eniras Servanto.

Kion vi volas, knabo?

Serv. Jam venis Oktavio, via Moŝto.

Ant. Kie li estas ?

Serv. Li kaj Lepido ĉe l' Cezara domo.

Ant. Kaj tien mi tuj iros lin viziti:
     Li venas invitite; nun Fortuno,
     Humoro en petola, kion ajn
     Donacos.

Serv. Mi aŭdis lin dirantan, ke Kassio
     Kaj Bruto kvazaŭ frenezuloj rajdis
     Tra la pordegoj Romaj.

Ant.      Kompreneble
     La popolanoj jam ekdonis signojn
     De mia ekscitiĝ'. Al Oktavio !                [Ili foriras.


SCENO 3.--Strato.

Venas CINNO la poeto.

Cin. En sonĝo mi festenis kun Cezaro,
     Kaj mia imagado subpremiĝis
     Sub ŝarĝo de aferoj malĝojigaj:
     Mi kontraŭvole vagas el la domo,
     De io kondukate.

               Venas URBANOJ.

Unua Urb. Kiun nomon vi havas?

Dua Urb. Kien vi iras?

Tria Urb. Kie vi loĝas?

Kvara Urb. Ĉu vi estas edzo aŭ fraŭlo ?

Dua Urb. Respondu senpere al ĉiu.

Unua Urb. Jes, kaj mallonge.

Kvara Urb. Jes, kaj saĝe.

Tria Urb. Jes, kaj vere; estos plej bone al vi.

Cin. Kiun nomon mi havas? kien mi iras? kie mi loĝas? Ĉu mi estas edzo aŭ fraŭlo? Tiam, por respondi al ĉiu rekte kaj mallonge, saĝe kaj vere: saĝe, mi diras, ke mi estas fraŭlo.

Dua Urb. Tio estas tiel same kiel diri, ke la edzoj estas malsaĝuloj: vi ricevos de mi baton pro tio, mi kredas. Daŭrigu, senpere.

Cin. Rekte, mi iras al la funebro de Cezaro.

Unua Urb. Ĉu kiel amiko aŭ malamiko ?

Cin. Kiel amiko.

Dua Urb. Al tio vi respondis senpere.

Kvara Urb. Pri via loĝejo, mallonge.

Cin. Mallonge, mi loĝas apud la Kapitolio.

Tria Urb. Kiun nomon, sinjoro, vere ?

Cin. Vere mi havas la nomon Cinno.

Unua Urb. Disŝiru lin; li estas konspiranto.

Cin. Mi estas Cinno la poeto, mi estas Cinno la poeto.

Kvara Urb. Ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj, ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj.

Cin. Mi ne estas Cinno la konspiranto.

Kvara Urb. Tute egale, li havas la nomon Cinno: Elŝiru nur lian nomon el lia koro, kaj ellasu lin.

Tria Urb. Ŝiru lin, ŝiru lin! Venu, brulaĵoj! fajriloj; al la dom' de Bruto, de Kassio, bruligu ĉion; unuj al la dom' de Decio, aliaj al tiu de Kasko; aliaj al tiu de Ligario: iru, for!

               [Ciuj foriras.


Jen finiĝis Akto 3. Sekvas Akto 4. Laŭ la verkaĵo Julio Cezaro de William SHAKESPEARE, elangligita de D. H. Lambert kaj eldonita en 1906 de la Brita Esperantista Asocio.

Gramatika noto: mi nenion ĝustigis en la gramatiko aŭ vortprovizo, krom ŝanĝi la vorton "propatroj" al "prapatroj" en pluraj lokoj.