|
Enkomputiligis Don HARLOW |
ANTONIO, OKTAVIO, kaj LEPIDO, sidantaj ĉirkaŭ tablo.
Ant. Do tiom devos morti, kies nomojn
Ni jam trastrekis.
Okt. Via frato ankaŭ,
Lepido, devos morti; ĉu vi tion
Konsentas ?
Lep. Mi konsentas--
Okt. Antonio,
Trastreku lian nomon --
Lep. Sed kondiĉe
Ke, Antonio, de fratino via
La fil' Publio plu ne vivu.
Ant. Li
Ne vivu; vidu, mi kondamnas lin.
Sed iru al Cezara dom', Lepido;
La testamenton portu, ni decidos
Kiel plimalgrandigi heredaĵojn.
Lep. Ĉu mi ĉi tie trovos vin ?
Okt. Ĉi tie, aŭ ĉe la Kapitolio. [LEPIDO foriras.
Ant. Vireto estas tiu, sen merito,
Krom tiu de kvazaŭa kuriero.
Ĉu ĝi konvenas, ke li en terglobo
Trione dividita partoprenos
Konkure kun ni, kiel egalulo?
Okt. Vi mem lin kredis tia, kaj aprobis
Voĉdonon lian pri la kondamnitoj,
Laŭ la enskribo en nomaro nia.
Ant. Mi havas, Oktavio, pli da jaroj
Ol vi, kaj kvankam mi honorojn tiajn
Sur lin surmetas, kiel egalpezon
Al ŝarĝoj de l' skandalo, kiu eble
Bonfamon nian povus malpurigi.
Li tamen, kiel la azeno oron,
En ŝvito kaj en ĝemoj ilin portos,
Laŭ nia vol' per vip' aŭ kondukilo;
Kaj, alportinte la trezoron, kien
Vi volas, lin malŝarĝu kaj forlasu,
Simile je l' azeno, por balanci
L' orelojn, kaj sin paŝti sur herbejo.
Okt. Nu, faru tion, kio al vi plaĉos;
Sed militisto sperta kaj bravega
Li estas.
Ant. Kaj ĉevalo mia ankaŭ;
Pro kio mi al li asignas multan
Furaĝon, kaj instruas kelkajn artojn:
Batali, vigle turni sin, kuradi
Antaŭen, halti, ĉar animo mia
Movadas lian korpon; kaj Lepido
Al mi similan rolon ludas; estas
Necese lin instrui, dresi, movi --
Lin sellspritulon -- kiu ĉiam flugas
Malalte, konfuzante la ŝajnigon
Je l' vero, alprenante kiel novajn
La modojn forĵetitajn de aliaj:
Rigardu lin do kiel nuran ilon
Sed, Oktavio, aŭdu pri gravaĵoj:
Nun amasigas Bruto kaj Kassio
Armeon: mi antaŭeniri devas;
Kunvenu tial niaj aliĝantoj,
Rimedoj niaj plene etendiĝu,
Kaj ni konsilu unu la alian,
Por antaŭzorgo pro intrig' sekreta'
Kaj kontraŭbatalado de atakoj.
Okt. Ni faru tion' ĉar ni, fostligite,
De malamikoj lacigataj estas;
Kaj kelkaj jam sub ridetanta masko
Sennombrajn malicaĵojn konspiradas. [Ambaŭ foriras.
Bru. Ho' haltu !
Lucil. La signaldiron donu, ho! kaj haltu.
Bru. Kie Kassio estas, Lucilio ?
Lucil. Li apudestas; kaj Pindaro venas,
Por fari la salutojn de Kassio.
Bru. Li bone min salutas; via mastro,
Pindaro, per si mem aŭ per subuloj
Min eble senintence enuigis;
Sed se li nun alvenas, estos bone.
Pin. Sendube mia mastro tia, kia
Li vere estas, ŝajnos, tute plena
Je respektego kaj honor'.
Bru. Sendube:
Sciigu, Lucilio, al mi kiel
Li vin akceptis: min pri ĝi certigu.
Lucil. Afable kaj sufiĉe respektplene,
Sed ne kun pruvoj de la intimeco,
Nek per l' amika interparolado
De antaŭ kelkaj jaroj.
Bru. Vi priskribis
Amikon varman jam malvarmiĝantan:
Ĉar kiam ajn komencas l' amo velki,
Ceremoniojn eksterordinarajn
Ĝi uzas. Inter karaj intimuloj
Ŝajnigo ne sin trovas; sed simile
Al koleremaj sub la man' ĉevaloj,
Malsinceruloj sian fierecon
Vidigas; tamen kiam ili devus
Elporti la pikantan spronon ili
La kapojn klinas, kaj, malkuraĝuloj,
Defalas en la provo. Ĉu soldatoj
Liaj alproksimiĝas ?
Lucil. En Sardiso
Hodiaŭ nokte eble ili loĝos;
Sed 1a plimulto, -- la ĉevalistaro, --
Kassion akompanas. [Mallaŭta marŝmuziko post la sceno.
Bru. Ha! aŭskultu!
Li jam alvenis. Marŝu lin renkonti
Antaŭen ne rapide.
Kas. Ho, haltu!
Bru. Ho, haltu! donu ĉiuj la parolon.
Unua Sold. Haltu!
Dua Sold. Haltu!
Tria Sold. Haltu!
Kas. Plej nobla frat', vi traktis min maljuste.
Bru. Vi dioj, juĝu! Ĉu mi malamikojn
Maljuste traktas? Kaj se ne, des malpli
Mi kontraŭ frato povas tiel agi.
Kas. Sindetenado via, Bruto, kaŝas
Malicon; kaj farante maljustaĵojn --
Bru. Kassio, trankviliĝu; viajn plendojn
Mallaŭte diru; mi vin bone konas.
Ni antaŭ la okuloj de l' armeoj,
La rigardintoj nur de nia amo,
Ne nin riproĉu reciproke: faru
Ke ili sin formovu; kaj malvolvu
En mia tendo viajn plendojn, kie
Aŭskultos mi atente.
Kas. Ho Pindaro,
Anarojn siajn niaj kapitanoj
De ĉi tiea kampo forkonduku.
Bru. Kaj tiel same agu, Lucilio;
Neniu al la tendo venu, ĝis
Kunsidon nian ni finintaj estos.
Ĉe l' enirejo Titinio kaj
Lucio staru garde. [Ili foriras.
Kas. Vi nepre kontraŭ mi maljuste agis,
Lucion Pellon mallaŭdinte, tial,
Ĉar li akceptis de la Sardisanoj
Donacojn, dum leterojn miajn, varme
Pro li petantajn, -- ĉar mi jam sciiĝis
Pri lia indo -- oni malestimis.
Bru. Sed certe tia pet' vin malhonoris.
Kas. Je tia tempo ne konvene estas
Pri ĉia kulpo fari kontraŭjuĝon.
Bru. Permesu al mi diri, ke vin mem,
Kassio, oni nomas avarulo,
Pro oro makleranta la oficojn
Je sentaŭguloj.
Kas. Min avaremulo?
Vi scias, ke vi, Bruto, tion diras,
Alie vi ne dirus plu parolon.
Bru. Jes, via nom' honoras la malbonon,
Kaj la punado kaŝas sian kapon.
Kas. Punado!
Bru. Memoru Marton, jes, l' Idusojn martajn;
Ĉu ne Julio pro justec' pereis?
Kaj ĉu ne ĉiuj ni frapantoj frapis
Pro mem justeco? Kiu do el ni,
La estron de la mondo mortiginte,
Konsiderante lin nur ĉefrabisto,
Makulos nun la manojn per moneroj,
Kaj vendos nian vastan honorfonton
Pro ia ŝtofo tiel manprenebla?
Plivolus mi lunbojadanta hundo,
Kassio, esti ol Romano tia.
Kas. Ne min bojadu, Bruto, mi ne volas
Toleri ĝin: malprave vi nun provas
Min kontraŭstari; mi soldato estas,
Maljuna, sperta, pli ol vi kapabla
Kondiĉojn fari.
Bru. Ne, mi neas tion.
Kas. Mi jese diras.
Bru. Mi rekontraŭdiras.
Kas. Ne min incitu plu, mi min forgesos;
Atentu pri la sano, ne min tentu.
Bru. For, foren!
Kas. Ne, ĉu eble ?
Bru. Min aŭskultu.
Ĉu mi koleron vian preterlasos,
Kaj tremos je l' vizaĝ' de frenezulo?
Kas. Ho, dioj! Ĉu mi devos ĝin toleri?
Bru. Kaj pli; rompiĝu la fiera koro;
La sklavojn viajn kaj neliberulojn
Per via koleremo eltremigu.
Sed, ĉu mi devas paŭzi, kaj aŭskulti?
Ĉu min retiri de kolero via,
Fortreni min de via ĉagrenego?
Ne, ne, venenon ĝian vi digestu,
Se eĉ vi diskreviĝos, ĉar de nun
Mi faros el vi veran ridindaĵon,
Se vi vespul' fariĝos --
Kas. Ho, vi dioj!
Bru. Vi nomas vin pli bona militisto;
Ĝin pruvu, ne nur per fanfaronado,
Kaj mi aprobos ĝin; ĉar miaflanke
Mi plezurege lernas per bravuloj.
Kas. Ankoraŭ, Bruto, vi maljuste agas;
Mi diris pli maljuna, ne pli bona;
Ĉu vere?
Bru. Kion ajn, ne grave estas.
Kas. Cezaro ne kuraĝus tion diri.
Bru. Silentu, vi ne lin kuraĝus provi.
Kas. Kuraĝus?
Bru. Ne.
Kas. Ne lin kuraĝus provi?
Bru. Pro via vivo, ne.
Kas. Pri mia amo
Ne tro kalkulu, Bruto; eble faros
Mi tion, kion poste mi bedaŭros.
Bru. Vi faris jam aferon bedaŭrindan
Ne min timigas la minacoj viaj,
Ĉar mi armaĵe portas honestecon,
Kaj ili preterflugas kiel vento,
Ne min tuŝante. Sed mi vin petegis
Pri ora sumo, kiun vi rifuzis, --
Mi ne venigas monon malhoneste:
Monigi mian koron mi preferus,
Kaj eĉ drakmigi mian sangon, ol
Elŝiri el la kamparanaj manoj
La fruktojn de laciga taglaboro
Maljuste: nu, mi per sendito petis
Militopagon por legioj miaj
Vi ĝin rifuzis: Ĉu Kassio tion?
Ĉu al Kassio povus mi tiele
Respondi? Se Mark' Bruto avarema
Fariĝos tiel, ke friponan monon
Li per serur' forkaŝos kontraŭ frato,
Pretigu, dioj, vian tondran sagon;
Lin dissaltigu.
Kas. Mi mem ne rifuzis.
Bru. Jes, vere.
Kas. Ne, li estis malsaĝulo,
La resendito mia. Mia Bruto
Disŝiris mian koron; vera frato
Kunporti devus fratajn ma]fortaĵojn,
Sed Bruto miajn multe trograndigas.
Bru. Nur kiam mi ilian pezon sentas.
Kas. Vi min malamas.
Bru. Ne, nur viajn kulpojn.
Kas. Okul' amika ilin ne rigardus.
Bru. 'Flatula,' diru, kvankam ili ŝajnus
Grandegaj kiel la arkaĵ' ĉiela.
Kas. Vi, Oktavio, Antonio, venu,
Vin venĝu al Kassio malfelica,
Ĉar al Kassio tedas nun la mondo;
Amikoj kaj eĉ fratoj lin malamas;
Sen liberec'; la plej malgrandajn kulpojn
Sur notlibreto oni relegadas,
Por lin riproĉi. Ho, ho, ve! mi volus
Elverŝi larman maron! -- Jen ponardo,
Jen mia nuda brust'; interne, koro
Pli kara ol la oro mem de Pluto;
Se vi Romano estas, ĝin elprenu,
Mi, oron rifuzinte, donos koron;
Ekfrapu, kiel vi Cezaron frapis;
Ĉar, malamante, vi lin plie amis,
Ol nun Kassion.
Bru. La ponardon metu
En ingon; se vi iam ekkoleros,
Amplekson plenan la kolero trovos
Mi ne insulton ĉerpos el humoro;
Kassio, kun ŝafido vi kuniĝas,
Ekkolerema, kiel la siliko
Ekbruliĝema, kiu incitite
Fajreron montras, tiam malvarmiĝas.
Kas. Ĉu do Kassio iĝos ridindaĵo
Por sia Bruto, kiam kordoloro
Kaj ĉagrenego lin tro forte premas?
Bru. Dirante tion, ankaŭ mi koleris.
Kas. Konfese, Bruto! Donu do la manon.
Bru. La koron ankaŭ.
Kas. Bruto!
Bru. Jes, daŭrigu.
Kas. Ĉu vi al mi sufiĉan amon nutras,
Ke, kiam la humor' patrinnaskita
Min igos forgesema, vi elportos?
Bru. Kassio, al mi fidu; estontece
Se min Kassio malĝentile traktos,
Mi ŝajnu la patrinon lian aŭdi,
Kaj pace lin forlasu.
Poet. (Post la sceno). Miu preterlasu al la generaloj;
Ĉar ian ofendaĵon inter ili
Mi timas. Ni ne lasu ilin so1aj.
Lucil. (Post la sceno). Vi devas ne eniri.
Poet. (Post la sceno) Nenio krom la morto min retenos.
Eniras POETO sekvata de LUCILIO, TITINIO, kaj LUCIO.Kas. Ho, kio estas?
Poet. Hontu, generaloj,
Kion vi volas fari? Premu manojn
De amikeco, kiun ja vi ŝuldas
La unu al l' alia, ĉar ol vi
Mi certe malpli juna estas.
Kas. Vere
Ĉi tiu filozofo min insultas!
Bru. For' vi malĝentilulo; vigle for!
Kas. Afable, Bruto, portu liajn kulpojn.
Bru. Jes, kiam li teniĝon saĝan lernos;
Milito nepre tiajn malsaĝulojn
Forsendos kun iliaj rimversaĵoj.
Amiko, for !
Kas. Foriru senprokraste. [La POETO foriras.
Bru. Ordonu, Lucili' kaj Titinio,
Loĝejon noktan por la soldataroj.
Kas. Revenu, kaj kun vi al ni venigu
Messalon tuj. [LUCILIO kaj TITINIO foriras.
Bru. Lucio, ho, pokalon
Da vino. [LUCIO foriras.
Kas. Mi ne pensis ke vi tiel
Ekkolerema estas.
Bru. Ho Kassio,
Min multaj kordoloroj ekturmentas.
Kas. Filozofi' al vi ne estas helpa,
Se mal1gojigas vin la ĉiutagaj
Okazoj.
Bru. Ne, neniu povas porti
Pli bone kordoloron. Jam Portino
Mortinta estas!
Kas. Ha! Portino! Ŝi --
Bru. Mortinta estas.
Kas. Kiel min vi ne
Mortigis, kiam mi vin kolerigis?
Nesuferebla, korŝiranta perdo!
Sed kio kaŭzis --
Bru. Mia forestado
Kaj bedaurego, ĉar ŝin Oktavio
Kaj Antonio fortikigis tiel,
(Mortante ŝi pri tio ĉi sciiĝis)
Ŝi freneziĝis, kaj dum la foresto
De l' servistinoj ŝi englutis fajron.
Kas. Kaj mortis --
Bru. Tiel.
Kas. Ho senmortaj dioj!
Reeniras LUCIO kun vino kaj torĉeto.
Bru. Pri ŝi ne plu parolu. Jen pokalo,
En kiu ĉiujn malafablajn vortojn
Mi nun dronigas. [Li trinkas.
Kas. Mia koro, Bruto,
Soifas je toasto tiel nobla.
Plenigu ĝis la vino superfluos,
Lucio, la randaĵon; mi ne povos
Tro multe trinki l' amon mem de Bruto. [Li trinkas.
Bru. Eniru, Titinio! [LUCIO foriras.
Vi, Messalo,
Veninta bone estu; nun, amikoj,
Ĉirkaŭsidante tiun ĉi kandelon,
Ni ekzamenu kio al ni mankas
Por nia militiro.
Kas. Ho Portino!
Bru. Ne, ne, mi vin petegas; jen, Messalo,
Ricevis mi sciigojn per leteroj,
Ke Oktavio kaj Mark' Antonio,
Kun granda soldataro alvenante,
Minacas aI Filippo.
Mes. Mi ricevis
Leterojn laŭ la sama mem signifo.
Bru. Ĉu io aldonita?
Mes. Certe, ke
Per sia mallaŭleĝa proskripcio,
Kaj per ekzildekretoj, Oktavio,
Lepid' kaj Antonio cent mortigis
El senatana rango.
Bru. La leteroj
En tio ne konformaj estas: miaj
Nur nomas sepdek senatanojn, kiuj
Mortiĝis laŭ ilia enskribado;
Kun ili Cicerono.
Kas. Cicerono!
Mes. Mortinta estas laŭ la proskripcio.
Ĉu vi ricevis de edzino via
Leterojn ?
Bru. Ne, Messalo.
Mes. Pri ŝi nenion per leteroj viaj?
Bru. Nenion.
Mes. Tio al mi ŝajnas stranga.
Bru. Sed kial vi demandas? Ĉu per viaj
Vi ion pri ŝi scias?
Mes. Ne, sinjoro.
Bru. La veron diru pro honoro via.
Mes. La veron aŭdu do kiel Romano.
Ŝi certe mortis per rimedoj strangaj.
Bru. Adiaŭ, ho Portino. Ni, Messalo'
Formorti devas: meditante tion
Mi povas ŝian perdon nun elporti.
Mes. Grandanimuloj tiel devus porti
La batojn de la sorto.
Kas. Jes, Messalo,
Mi tian idealon altestimas
Kun vi egale, sed naturo mia
Ĝin tialnaniere ne elportus.
Bru. Nu, al l' afero. Ĉu vi pensas ke
Plej bone estus, se mi al Filippo
Ekmarŝus?
Kas. Mi ne kredas tion bona.
Bru. Pro kio?
Kas. Ĉar pli bone estos, ke
La malamiko serĉu llin: li tiel
Malŝparos la rimedojn, la soldatojn
Laciĝos, malhelpante sin: dum ni
Batali povos per senlaca forto.
Bru. Rezonoj bonaj al pli bonaj
La interloĝantaro de Filippo
Ĝis tie ĉi amikoj niaj estas
Nur pro devigo; ĉar monoferadon
Al ni tre kontraŭvole ili donis:
La malamik', marŝante tra ilia
Landlimo, sian nombron pliigados,
Antaŭeniros kun kuraĝo freŝa;
Sed ni je tiu helpo lin senigos,
Se ni renkontos lin apud Filippo,
Post ni tenante tiujn ĉi.
Kas. Sed, Bruto --
Bru. Pardonu: kaj memoru plie, ke
Aliĝantaron nian ni elprovis,
Legioj niaj plene jam varbiĝis,
Esperoj niaj tuŝas la zeniton;
La malamik' kreskadas ĉiun tagon!
Ni paŝ' post paŝo ekplimalfortiĝos.
Marfluo estas en aferoj homaj,
Ĝin profitante, venkos ni Fortunon;
Alie, nia tuta vivvojaĝo
Finiĝos per mizera ŝippereo.
Sur alta maro nia ŝip' surnaĝas,
Kaj ni la fluon devas kapti, aŭ
L' okazon perdi.
Kas. Marŝu do antaŭen;
Ni ĉiuj nin renkontos ĉe Filippo.
Bru. Profunda nokt' deiris de l' ĉielo
Dum nia parolado, kaj ni devas
Obei la bezonojn de naturo,
Ŝpareme iom da ripoz' ĝuante.
Ĉu vi deziras pli?
Kas. Ne, bonan nokton:
Ni morgaŭ frumatene ekforiros.
Bru. Lucio (Eniras LUCIO) mian robon. (Eliras LUCIO) Ho Messalo,
Adiaŭ: al Kassio bonan nokton,
Kaj dormu bone; bonan nokton ankaŭ,
Ho Titinio.
Kas. Mia kara frato,
La nokto tre malbone komenciĝis;
Neniam tia malkonsent' dividu
Spiritojn niajn' Bruto.
Bru. Estas bone.
Kas. Sinjoro, bonan nokton.
Bru. Bonan nokton.
Tit. Mes. Sinjoro, bonan nokton.
Bru. Al vi ĉiuj
Adiaŭ. [Ĉiuj foriras krom BRUTO.
Al mi la robon. Kie estas via
Kordinstrumento, he?
Luc. Jen, via moŝto.
Bru. Dormeme vi parolas, bona knabo;
Mi ne mallaŭdas vin; vi tro maldormis.
Klaudion kaj alian iun voku,
Por kuŝi tie ĉi en mia tendo.
Luc. Varrono, kaj Klaŭdio! Adiaŭ. [Eniras VARRONO kaj KLAŬDIO.
Var. Kiu vokas?
Bru. Bonvolu tie ĉi kuŝigi vin.
Mi eble post ne longe vin revekos,
Por ke vi vidu pri aferoj miaj
Kassion.
Var. Sur piedoj ni plezure
Maldormos.
Bru. Ne, sinjoroj bonaj, ne;
Kuŝiĝu; eble mi ne vin bezonos.
Lucio, jen la dezirita libro;
Mi metis ĝin en poŝon de la robo.
[VARRONO kaj KLAŬDIO kuŝiĝas.
Luc. Mi pensis, ke ĝin via moŝto havas.
Bru. Forgesu, bona knab', senzorgon mian.
Ĉu vi subteni povas la palpebrojn,
Kaj veki ian dolĉan melodion ?
Luc. Volonte, via moŝto.
Bru. Knabo mia,
Mi tro profitas vian afablecon.
Luc. Se via moŝto volas --
Bru. Mian volon
Mi ne rigardu antaŭ via forto;
Junuloj multe da ripoz' bezonas.
Luc. Sed jam mi dormis, via moŝto.
Bru. Tre bone' kaj mi lasos al vi dormi.
Ne longan tempon mi detenos vin,
Kaj, se mi vivos, mi vin rekompencos. [Muziko kaj kanto.
La melodi' dormigas. Ho, vi dormo,
Sur mian knabon multepezan manon
Vi metas. Knabo saĝa, bonan nokton;
Mi ne kruele vekos vin, kaj, se
Vi falos, vi la muzikilon rompos;
Mi prenas ĝin; knab' saĝa, bonan nokton
Mi pensu; ĉu mi ne la paĝon faldis,
Kiam mi ĉesis legi? Jen, mi kredas.
Ne bone brilas tiu ĉi kandelo !
Ha! kiu venas? Mi ektimas ke
La malforteco de okuloj miaj
Ĉi tiun monstran fantazion kreas.
Ĝi min almarŝas. Ĉu vi estas io?
Ĉu dio, aŭ anĝelo, aŭ diablo,
La sangon mian kiu rigidigas,
Starigas miajn harojn? Diru, kio
Vi estas.
Spirito. Spirito malboniga al vi, Bruto.
Bru. Kial vi venas?
Spirito. Por sciigi vin,
Ke vi min vidos en Filippo.
Bru. Bone;
Mi vin revidos.
Spirito. Vere, en Filippo.
Bru. Nu, mi do vin revidos en Filippo. [La SPIRITO malaperas.
De mi pli da kuraĝo akirinta
Vi neniiĝis: mi, spirit' malbona,
Pli longe kun vi volus paroladi.
Lucio, kaj Varrono ! ho, vekiĝu,
Klaŭdi'!
Luc. Malagordiĝas miaj kordoj.
Bru. Li pensas, ke ankoraŭ li ludadas.
Vekiĝu, ho Lucio!
Luc. Jes, via moŝto.
Bru. Ĉu vi en sonĝo faris tian krion?
Luc. Ĉu mi ekkriis vere, via moŝto?
Bru. Vi vere kriis; ĉu vi vidis ion?
Luc. Nenion, via moŝto.
Bru. Redormu nun, Lucio; Ho! Klaŭdio,
(Al VARRONO) Vekiĝu, tie!
Var. Jes, via moŝto !
Klaŭ. Jes, via moŝto !
Bru. Dormante kial vi ekkriis tiel?
Var. Klaŭ. Ĉu vere, via moŝto?
Bru. Ĉu vi ion
Rimarkis?
Var. Mi nenion vidis.
Klaŭ. Nek
Mi ankaŭ, via moŝto.
Bru. For, salutu
Por mi Kassion, mian bonan fraton;
Lin petu ekmarŝigi liajn vicojn,
Kaj ni lin sekvos.
Var. Klaŭ. Certe, via moŝto. [Ĉiuj foriras.
Jen finiĝis Akto 4. Sekvas Akto 5. Laŭ la verkaĵo Julio Cezaro de William SHAKESPEARE, elangligita de D. H. Lambert kaj eldonita en 1906 de la Brita Esperantista Asocio.
Gramatika noto: mi nenion ĝustigis en la gramatiko aŭ vortprovizo, krom ŝanĝi la vorton "propatroj" al "prapatroj" en pluraj lokoj.