Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de E. Clark STILLMAN

el la libro Dekdu Poetoj


E. CLARK STILLMAN (usonano). Unue li tiklas nin per sia ĉarme impertinenta facileco kaj facilanimeco. Granda kvanto de narcismo kaŝiĝas en tiuj ĉi poemoj, sed ĝi estas esprimita tiel lude-petole, ke ĝi malgraŭvole ĉarmas. Efekte subtenas la humoron de l' versoj la moke luda staccato de l' formo. Sed en la poemo "Momenton eksilentu" subite ni sentas ion pli ol nuran ludon. La senindulga paso de l' Vivo kaj vivovolo, marŝanta tra kaj malgraŭ perdoj kaj funebroj konsterne nin frapas el ĉi tiuj facilŝajnaj versoj. Kaj la Japaneska Kanto estas miniatura monumento! Kion ĝi diras? Ne gravas la senco. Sed tiuj kvin versoj longe postsonoras en la animo kiel kordo ŝiriĝinta en la fortepiano.

La poemoj
Konsoleto
Por feliĉa tago
Facila amo
Momenton eksilentu
Japaneska kanto