Enkomputiligis Don HARLOW

Forlasis, forlasis

elgermanigis Saĉio OKA


[ Mi trovis ĉi tiun poemon -- unu el du -- sur bruniĝinta folio en ekzemplero de la "Analiza Historio" de Drezen, kiu lastatempe atingis la Centran Oficejon de ELNA. La original verkinto estas nekonata al mi. Ĉu iu povas doni al mi certan informon pri tio?

Saĉio OKA estas nuntempe tute nekonata en la Esperanto-movado, sed verŝajne en la malfruaj 40aj jaroj li loĝis ie en Centra Usono (eble Minneapolis) -- mi iam vidis karton de tie kun lia subskribo. Li verŝajne ĝis iu grado kunlaboris en la tria periodo de Literatura Mondo, ĉar ĝuste en tiu revuo mi trovis lian tradukon de la novelo "La donaco de la magoj" de la usona novelisto O. HENRY.

Sur la folio estis du poemoj, ĉi tiu kaj "Saluto al la hejmo", kaj mi ĝojas povi revenigi tiujn du tradukojn de Saĉio OKA al la taglumo.
]

Forlasis, forlasis, forlasis, min ŝi;
Al ŝtono sur vojo similas mi.
Tombejon solece mi iras pro ŝi,
Por genuon fleksi, por larmi pri ŝi,
Por genuon fleksi, por larmi pri ŝi.

Monteto arbara kun dolĉa florar';
Jen dormas la mia sub tomba muskar'.
Alvagas mi tien en ĝema larmar',
Kaj al ŝi murmuras pri l' kara memor',
Kaj al ŝi murmuras pri l' kara memor'.