JEN-Kantaro: Paĝo 10

JEN-Kantaro -- Paĝo 10


Al paĝo 11 -->
Al la Enhavtabelo


Kion ni faru al ebriulo?

(What shall we do with a drunken sailor?)

1. Kion ni faru al ebriulo
  Kion ni faru al ebriulo
  Kion ni faru al ebriulo
  Frue en mateno.

    Hura ŝi nun leviĝas (trifoje)
    Frue en mateno.

2. Metu ŝalupen ĝis resobriĝo (trifoje)
  Frue en mateno.

    Hura ŝi nun k.t.p.

3. Truon malŝtopu, lin malsekigu (3)
  Frue en mateno.

    Hura ŝi nun k.t.p.

4. Tiru lin alten per forta ŝnuro (3)
  Frue en mateno.

    Hura ŝi nun k.t.p.

Shenandoah

1. Ho, Shenandoah, mi vin aŭskultus
  Rekantaĵo: Fluadu for rivero.
  Ho Shenandoah mi vin aŭskultus.
  Rekantaĵo: Mi devas iri for
            Sur river' Missouri.
2. Filinon vian mi ja amas
  Filinon vian mi ja amas.
3. Mi ne ŝin vidis dum sep jaroj
  Mi ne ŝin vidis dum sep jaroj.
4. Ho Shenandoah mi havas planon
  Ŝipiri trans la oceanon.
5. Ho Shenandoh mi ne mensogas
  Ho Shenandoah la mar' allogas.

Mariston loĝas vasta mar'

Mariston loĝas vasta mar',
Ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la ŝtormar',
Ne estas rifuĝ'.
  Nun ĝis revid', belega knabin':
  Revidos vi baldaŭ min.
Knabino mia diras "ĝis",
Ĉe ondo kaj muĝ'.
Min ligas ŝia lasta kis',
Jen estas rifuĝ'.
  Nun ĝis k.t.p.
Ŝi flustras dolĉe en orel',
Ĉe ondo kaj muĝ'.
Revenu baldaŭ via vel'
Al hejma rifuĝ'.
  Nun ĝis k.t.p.

Insulo Kapri

(Isle of Capri)

Sur la insulo Kapri mi esploris,
Kaj en la ombro de arg' sidis ŝi
Ho kiel bele la floroj odoris
Dum somer' en insulo Kapri.
Plej dolĉa ŝi kiel roz' en mateno,
Ne destinita de sorto por mi.
Mi forveturis sed malgraŭ la peno
Tenas koron insulo Kapri.
Tien iris mi vojaĝe
Al Itala suna flam'
Tamen petis mi kuraĝe
Diru nur vorteton pri am'.
Vi ne plu restu, ŝi saĝe konsilis
Kaj sian manon etendis al mi.
Edzina ringo sur ĝi ore brilis.
Do adiaŭ insulo Kapri.

Al paĝo 9 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>