JEN-Kantaro: Paĝo 9

JEN-Kantaro -- Paĝo 9


Al paĝo 10 -->
Al la Enhavtabelo


Klementin'

(Clementine)

En kaverno en kanjono
Laborante je la min',
Estis patro, vere mastro,
De filino Klementin'.
  Mia kara, mia kara,
  Mia kara, Klementin',
  Vi perdiĝis nun ĉiame,
  Bedaŭrinde Klementin'.

Elefante tre gracia
Delikata pezulin'.
Pakaĵkesto, taŭga vesto
Por pied' de Klementin'.

Anasidojn al la akvo,
Ŝi kondukis laŭ rutin',
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementin'.

La vezikoj el la buŝo
Bobelsone tiris sin.
Mi kuraĝas, sed ne naĝas,
Tiel dronis Klementin'.

Ŝia patro velkis tage
Ĉar li tiel perdis ŝin.
Li deziris kaj li iris
Esti apud Klementin'.

En la sonĝoj ŝi aspektas
Tre ampleksa marvirin'.
Faras geston, kissugeston
Sed "Ne dankon, Klementin'".

Al mi mankis dolorige
Al mi mankis Klementin',
Ŝin forgesas, mi konfesas
Pro la kisoj de fratin'.

Pri tragika la rakonto
Nun vi skoltoj aŭdu min:
Per artfarita respirigo
Ankoraŭ vivus Klementin'.

Sŭani

(Swanee)

Sŭani, mi vin amas,
Tre vin amas,
Plej kara Sŭani:
Tutmondon donus mi
Por esti nun en
D - I - X' - I. Eĉ mi scias
Panjo min atendas
Ĝis mi venos
Apud la Sŭani;
Ni ne plu iros norde de l' land'
Post venos mi al Sŭani strand'.
Sŭani, Sŭani,
Mi revenos al vi Sŭani;
Panjo, Panjo,
Amon al vi en la hejm'.

Plenigu viajn glasojn

(Come landlord fill the flowing bowl)

Plenigu viajn glasojn ĝis la vino superfluas
Ĉar venu morgaŭ kio ajn, la nunon ni tre ĝuas.
Gajaj estas ĉiuj ni (trifoje)
Ĝis morgaŭ for la zorgoj.
Tutkore ni kuntostu al la ĝoj' de amikeco
Se iu ĝin rifuzas li ne estas homa speco.

Al amo ankaŭ trinko, ĝi meritas la honoron,
Eĉ se kun feliĉeco ĝi alportas la doloron.

Al paĝo 8 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>