JEN-Kantaro: Paĝo 6

JEN-Kantaro -- Paĝo 6


Al paĝo 7 -->
Al la Enhavtabelo


Vekiĝu

(Ĉenkanto)

Vekiĝu do, dormantoj!
  Jam vokas la kukol'!
  Eksonas ĉie kantoj,
  Malfermas sin korol'!
  Vekiĝu, vekiĝu,
  Jam vokas la kukol':
Kukuk, kukuk.

Lorelei

Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor';
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor'.
Vespero jam ekmalheliĝas
Fluadas la Rejn' en trankvil,
La supro de l' monto lumiĝas
En vespersuna bril'.

Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar',
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar'.
Ŝi uzas la oran kombilon
Kaj dume kantas ŝi,
Sed havas strangan stilon
Sorĉigan la melodi'!

Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto ĉe sia vetur';
Rifaron li ne priatentas,
Rigardas ja alten li nur.
Mi kredas, ke dronos do fine
Ŝipisto kun sia boat',
Kaj tion kaŭzis feine
La loreleja kantad'.

Ba ba ŝafo

(Baa Baa Black Sheep)

Ba, ba, ŝafo, ĉu vi havas lanon?
Jes, tri sakojn, prenu en la manon.
Unu por la mastro, unu por l' mastrin';
Kaj unu por la eta knabo ĉe la strata fin'.

La Normandi'

Ho, ĉe l' reven' de la printempo
Post vintra frost' kaj malvarmec'
En mia bela franca lando
La suno brilas en helec'.
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,
La hirundar' al Normandi'
Revenas, -- dum mi sopiriĝas,
Naskiĝolando kara, nur al vi!

Mi konas Svislandeton belan
Kun ĝia neĝomontĉenar',
En Italuj' ĉielon bluan,
Venizon kun la gondolar',
Sed vidis landon mi nenie
Similan al la Normandi';
Feliĉa nur mi estas tie
En vi, naskiĝolando, nur en vi!

En ĉiun vivon venas horo,
En kiu ĉesas la revad';
Bezonas tiam ĉiu koro
Konsolon per la memorad'.
Se ĉesos mia kantinspiro,
Mi venos tuj, ho, Normandi'
Al vi, pro mia korsopiro.
Naskiĝolando, kara estas vi!

Al paĝo 5 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>