JEN-Kantaro: Paĝo 7

JEN-Kantaro -- Paĝo 7


Al paĝo 8 -->
Al la Enhavtabelo


Kanto de studentoj

("Gaudeamus igitur...")

Ĝoju, fratoj, ĝoju ni
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco
Post malgaja maljuneco,
  Sole tero restas.

Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
  Ĉiun senkompate.

Kie niaj antaŭuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj
Serĉu ilin ĉe l' subuloj
  Kiu ilin vidas?

Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Ĉiu akademiano,
  Vivu sen doloroj!

Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protektantoj estimataj
  De l' akademio.

Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
  Bonaj laboremaj.

Mortu, mortu, malgajeco,
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganta
Kaj malamon konservanta
  Longe en la koro!

Sub signo de la "Nova Lun'"

(There is a Tavern in the Town)

Sub signo de la "Nova Lun'" ("Nova Lun'")
Amato mia sidas nun (sidas nun),
Kaj gaje trinkas glason da vin'
Kaj tute ne pripensas min.
  Rekantaĵo:
  Nu, adiaŭ kamaradoj,
  Restu vi sen lamentadoj,
  Ĉar disiĝi fine devas ĉiu amikar'.
  Adiaŭ, geamikoj, nun foriras mi.
  Ne plu mi restos tie ĉi (tie ĉi).
  La harpon mi pendigos sur salik',
  Kaj Dio benu vin, amik'.
Brunharulino logis lin (logis lin);
Por ami ŝin li lasis min (lasis min);
Kaj li, fidela iam al mi,
Karese ludas nun ĉe ŝi.

Sur ŝtono super mia tomb' (mia tomb');
Gravuru bildon de kolomb' (de kolomb');
Kaj al la homoj montros ĝi
Ke pro la amo mortis mi.

La bosko fraksena

(The Ash Grove)

La bosko fraksena tre klare parolas
  Per vortoj blovataj de l' vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas,
  Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
  Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor';
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
  Ĉe l' bosko fraksena, la hejmo de l' kor'.

Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,
  Ariojn malnovajn aŭdadas orel';
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
  Amikoj revenas al ter' el ĉiel'.
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
  La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnova amikaro
  El bosko fraksena, la hemo de l' kor'.

Al paĝo 6 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>