JEN-Kantaro: Paĝo 8

JEN-Kantaro -- Paĝo 8


Al paĝo 9 -->
Al la Enhavtabelo


Ĉi-land' la via

(This Land is Your Land)

Ĉi-land' la via
Ĉi-land la mia
De Kalifornio
Ĝis Novjorkinsulo,
De l' nordarabaroj
Ĝis la Golfaj akvoj
Estas ĉi-land' por vi kaj ni.

Dum mi marŝadis la grandŝoseon
Senfine supre mi vidis ĉielon,
Mi vidis sube tiun oran valon:
Estas ĉi land' por vi kaj mi.
   Ĉi-land' k.t.p.
Sen fin' mi vagis, miajn spurojn sekvis
Ĝis la brilaj sabloj de ŝiaj dezertoj,
Kaj tutĉirkaŭe mi aŭdis voĉon:
Estas ĉi-land' por vi kaj mi.
  Ĉi-land' k.t.p.
Kiam suno brilas jen mi promenis;
Tra l' tritikkampoj polvnuboj venis
Kaj voĉo kantis dum nebul' foriris:
Estas ĉi-land' por vi kaj mi.
  Ĉi-land' k.t.p.

Joŝŭa batalis je Jeriko

(Joshua fit the battle of Jericho)

Joŝŭa batalis je Jeriko
Jeriko, Jeriko
Joŝŭa batalis je Jeriko
Kaj disfalis ĉiu mur'.

Fanfaronu pri reĝo Gideon
Pri la vir' nomita Saŭl',
Plej bona estas Joŝŭa
Je l' batal' de Jeriko.

Ĝis al la mur' de Jeriko
Li marŝis lanc' en man'.
"Blovegu, kornojn," kriis li
"La batal' estas mia jam'".

Ĝis, ĝis, merlo

(Bye, Bye, Blackbird)

Iras mi al hejmteren'
For de ĝen'
Kaj ĉagren':
Ĝis, ĝis merlo.
Kie ŝi atendas min,
Dolĉulin', ĉarmulin',
Ĝis, ĝis merlo.

Tie ĉi neniu min komprenas,
Nur por min trompeti entreprenas;
Jam ĉi-nokt' en hejma lit'
Vera kaŭz' por ekscit',
Merlo, ĝis, ĝis.

La ranĉo granda

(El Rancho Grande)

Ho, vivis mi vakere,
Ĉe unu ranĉo granda;
Kaj ranĉulino gaje
Konsilis min dirante,
Konsilis min dirante:

1. Bezonos vi pantalonon,
  Ĝin faros mi laŭvakere;
  El drapo, kudros la zonon;
  El ledo, stebos cetere.
2. Neniam fidu promesojn,
  Kaj multe malpli amoron;
  Se oni neos la jesojn,
  Vi sentos pezan doloron.

Soifa tre

(How dry I am)

Sofa tre nun estas mi,
  Soifa tre, soifa tre.
Botel' da vin' ĝojigus min,
Sed amas mi bieron pli.
Soifa tre nun estas mi.
Soifa tre, soifa tre.

Al paĝo 7 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>