Enkomputiligis Don HARLOW

La klasika metriko kaj Esperanto

II. La "Eoliaj kantoj"

de K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 paĝoj 5-17


La plejparto de la helenaj kaj latinaj poemoj estas verkitaj en heksametroj aŭ distikoj; pri ilia reprodukto en Esperanto mi traktis en la unua parto de ĉi tiu artikolo.

Sed la plej artismaj versformoj de la helenoj estas la lirikaj ritmoj, en kiuj verkis ekzemple Sapfo kaj Alkajo. El helena liriko, bedaŭrinde, restis nur ruboj. La granda trovejo de ĉi tiuj ritmaj artaĵoj estas Horaco: jam estis parolate pri tio, kiel li fieris pri sia ĉi-rilata pionireco. Kaj, eĉ se oni povus ataki per proceso lian ekskluzivan antaŭecon, ĉar Catullus jam antaŭ li uzis kelkajn tiajn ritmojn (hendekasilabojn, grandajn asklepiadojn, Sapfajn kaj glikonajn strofojn), tamen, fakte, li estas la unua latina poeto, kiu uzis ĉi tiujn ritmoskemojn abunde kaj tre varie, apenaŭ lasante eĉ unu el ili sen apliko. La unua, sed --- oni povus diri --- ankaŭ la lasta. Post li ree ĉion superondas la heksametro kaj la distiko, kaj eĉ se oni trovas ankoraŭ kelkajn sapfajn aŭ alkajajn strofojn -- ekz-e ĉe Statius -- tiuj luksaj juvelujoj apenaŭ tentis plu la latinajn poetojn. En sufiĉe ampleksa latina antologio, kies redaktinto -- iom senpripense -- fanfaronas pri tio, ke nenio valora restis ekster lia kolekto, post Horaco jam nur hendekasilaboj, kaj la pulsantaj daktiloj de Prudentius kaj Beethius insuletas en la maro da heksametroj.

Tamen, en la 18-19-a jarcento reviviĝas kun la heksametro ankaŭ ĉi tiuj lirikaj formoj, sed, en la okcidentaj lingvoj, la tempomezura metriko kompreneble ŝanĝiĝas en akcentan. Almenaŭ du grandajn poetojn oni devas nomi, kiuj abunde uzis ĉi tiun specon de klasika ritmo: la germanan Hölderlin (1770-1843) kaj la italan Carducci (1835-1907) -- ambaŭ estas grandfamuloj, pri kiuj ne necesas paroli pli. Sed mi menciu ankoraŭ la hungaran Berzsenyi (1776-1836), kies poemoj -- en la originala tempomezura metriko -- havas enserĉantan muzikon por la oreloj de la hungaraj versamantoj. Ĉi tiuj versamantoj pri tiu poeto -- kiu "kun horacaj taktoj provadis la horacajn kordojn de la hungara prudento" -- tute ne trovas troigo la prijuĝon de Babits (1): "La klasikaj versoj en la buŝo de la hungara poeto gajnis novan aromon, kiu ne estas malpli bongusta, kaj eble eĉ pli nobla, kaj nepre pli arda, ol tiu de la latina."

Nu, mi opinias, ke Esperanto devas iel adapti al si ĉi tiujn lirikajn formojn. Ĉar ankaŭ Horaco mem, kies ĉefa fiero estis la formokreo, apenaŭ povas esti plene konkerita sen tiuj formoj, kaj ankoraŭ malpli Hölderlin, kaj la klasikformaj poemoj de Carducci kaj Berzsenyi. Ĉi lastaj, nome, povus verki en modernaj formoj kaj tamen elektis la klasikan: evidente oni ne povas do reprodukti iliajn poemojn per rimoj, ne falsante ilin tute.

Tiuj lirikaj ritmoj estas multaj kaj konsistas el diversmaniere kombinitaj versoj. Mi okupiĝas nun sole pri tri specoj, pri la sapfa strofo, pri la alkaja strofo kaj pri la asklepiadoj. En ĉi tiuj tri specoj de versoj, nome, estis verkita la plejmulto de la grekaj lirikaĵoj: el la Odoj (Carmina) de Horaco, kies formelekto tre certe spegulas tiun de la grekoj, 97 poemoj estas verkitaj en tiuj formoj kaj nur 6 en formoj aliaj.

Sapfa strofo

Ni komencu per la sapfa strofo. Ĝi konsistas el tri sapfaj versoj (malgrandaj):

—o/— —/—oo/—o/—o

kaj el unu adona:

—oo/—o

Kiel videble, la skemo estas ideale taŭga por Esperanto. Unue, en unu verso estas uzenda nur po unu (tempomezure pura) daktilo, kaj tian oni ja povas iel trovi. Due, ĉiuj versoj finiĝas virine. En la nedaktilaj piedoj nenecese zorgi pri tio, ĉu oni metas trokeon (— o) aŭ spondeon (— —): la hodiaŭaj oreloj jam ne estas sentemaj pri tiaj subtilaĵoj. Ankaŭ la Horaca cezuro post la forta tempo de la tria piedo, kvankam certe bonefekta, povas esti neglektata, ĉar Sapfo mem ne rigardis ĝin deviga. La puraj daktiloj ankaŭ sen ĝi ne amfibrakiĝas, ĉar antaŭ kaj post ili staras dutempaj piedoj.

Cetere, la strofo havas iom da uzateco en Esperanto. Schauhuber (vd. Dekdu Poetoj kaj Antologio) verkis kelkajn originalajn poemojn tiaforme, kaj lastatempe ankaŭ Eli Urbanova uzis la ritmon en sia "Hetajro dancas". Ili aplikis prozodion akcentan, ne tempomezuran, Urbanova ankaŭ rimojn. La akcenta prozodio estis ankaŭ mia kulpo (Eterna Bukedo).

La muzikon de ĉi tiu ritmo karakterizas tio, ke la daktilo troviĝas, ekvilibrate, ĝuste en la mezo de la unuaj tri versoj, sed poste tuj, kun pli granda forto, ekbatas en la komenco de la verso lasta. Tial la ritmo en si mem esprimas senton ekvilibratan, do ne senmoderan, sed tamen intensan. Ĝi do pleje taŭgas ekz-e por la esprimo de intima petego, tenera amo, serena gajo aŭ milda plendo. Sed, helpe de la lasta verso, ĝi povas konformiĝi ankaŭ al la prezento de pasio aŭ petola ludemo.

Eble plej oportune estos prezenti ekzemplojn el la poemoj de la granda nomdonantino, Sapfo. Jen komenco de petega poemo:

Afrodita sur via bunta trono ...

Ĉi tie ekzistas ankaŭ rimoj; eble ili ŝajnas ornamo por hodiaŭaj oreloj. Sed la rimoj tute ne necesas, kaj oni prefere forĵetu ilin, ol neglekti la ĉefan postulaton: la purecon de la daktiloj.

Jen alia poemfragmento el Sapfo; ĉu ĝi ne bele muzikas ankaŭ sen rimoj?

Freŝa vento el super akvoj zume ...

Kaj jen fine la plej fama poemo de Sapfo, legebla jam en mia tempomezura traduko en la Nica Revuo (N-o 11), sed nun liberigita disde la rimoj:

Plej feliĉa vir', egalul' de dioj ...

Ne estas eble, ke oni ne sentu la fortan trenon de ĉi tiu versmuziko, kaj ke oni ne forgesu pensi pri la rimoj.

Alkaja strofo

La alkaja strofo estas, male al la iom virineska sapfa strofo, la plej vira ritmo. Ĝi estas ne trokea, sed jamba, kaj la antaŭenpuŝon de la jamba svingo ankoraŭ pliigas anapesto en la kvara piedo de la unua verso:

o — / o — / — — / oo — / o —

ĉi tiu verso ripetiĝas, poste virina finiĝo: venas pure jamba verso kun

o — / o — / — — / o — / o

do pli trankvila ritmo. La kun du komencaj daktiloj strofon finas la kvara verso

— oo / — oo / — o / — o

do post la ascendaj tri versoj sekvas descenda kvara verso, tre rapidigita per la du sinsekvaj daktiloj, kies efekton eĉ pliigas la kvazaŭ neatendita turno en la marŝmaniero de la ritmo.

Fortoplena, vere virkaraktera skemo. Oni povus rakonti ĝian "enhavon" diversmaniere:

1. Du demandoj, metitaj al si iom senpacience (la du unuaj versoj) pripensado (la 3-a verso), subita solvo, malpeziĝo, trankviliĝo (la 4-a verso).

2. Supreniro al monto, senpacience, kun la rapidigo de paŝoj (la 2 unuaj versoj), rigardado kaj ripozado sur la pinto (la 3-a verso), ekiro rapida kaj facila malsupren (la 4-a verso).

3. Atako per dufoja sturmo (la 2 unuaj versoj), lukto de interkroĉiĝintaj korpoj preskaŭ senmove (la 3-a verso), venko kaj triumfa pluiro (la 4-a verso).

Kompreneble, ĉi tiujn ritmorakontetojn oni ne prenu laŭvorte: ili volas nur sentigi la moviĝemon kaj variemon de la ritmo.

Fakte, al ĉi tiu ritmo oni povas enamiĝi; ankaŭ ĉe Horaco ĝi estas la plej uzata. Sed, bedaŭrinde, ĝi malpli taŭgas en Esperanto ol la sapfa strofo. Du malfacilaĵojn ĝi havas: la viran finiĝon de la du unuaj versoj kaj la daktil-duopon de la kvara verso. Tial, eĉ se la tempomezura metriko trovus adeptojn en nia poezio, la alkaja strofo apenaŭ fariĝos ofte uzata.

Tamen, se oni sukcesas produkti tiajn strofojn kun senriproĉaj anapestoj kaj daktiloj (la spondeecon ankaŭ ĉi tie estas superflue rigore distingi de la jambeco), oni povas krei tute helenajn efektojn. Jen, ekz-e fragmento de Alkajo mem:

Amiko, kial cedi vin al la trist' ...

Aŭ jen, por ke vi povu longe gustumi la ritmon, la tuta fama Thaliarchus-odo de Horaco:

Rigardu, staras blanke sub alta neĝ' ...

Estas tente, ke mi nun analizu la tutan poemon el tiu vidpunkto, kiel helpas en ĝi la formo la penson; sed tio estas tuta aparta studo. Mi rimarkigas nur pri la efiko de la daktilaj saltoj, kiel ili emfazas la admonon por vinverŝo, kiel ili memoras en la ventsilento la pasintan agitiĝon de arboj, kiel ili subpentras la teneran petolon de la luda amlukto. Same oni povus listigi la efekton de la triaj, pli trankvilaj versoj. Belega ritmo! Eble ĝi tamen trovos iam kultivantojn en Esperanto malgraŭ siaj malfaciloj.

La asklepiadoj

La asklepiadoj estas multaj, tuta familio. Ankaŭ iliaj konsistigaj versoj estas plurspecaj; ŝajne ne facile estas parkeri ilian skemon. Tamen, oni tre bone povas sin orienti, se oni skandas la skemojn ne per daktiloj, sed per ĥorjamboj, kies ritmo estas:

— oo —

La plej mallonga el la versoj estas la ferekrata:

— — / — oo — / o

do unu spondeo, unu ĥorjambo kaj unu mallonga silabo:

inspiranta la amon

Apenaŭ diferencas la glikona verso: en ĉi tiu la ĥorjambon sekvas jambo:

— — / — oo — / o —

do ĝi estas nur unu silabon pli longa:

fremdiganta min al mi mem

La malgranda asklepiada verso formiĝas tiel, ke la ĥorjambo de la glikona verso estas ripetata:

— — / — oo — / — oo — / o —

do du fortaj tempoj troviĝas unu apud la alia:

en salplena aer' vagas odor' de mirt'

Fine, en la granda asklepiado, la ĥorjambo ripetiĝas dufoje:

— — / — oo — / — oo — / — oo — / o —

do dufoje okazas la senpera renkontiĝo de la fortaj tempoj:

Vinon sorbu la gorĝ', supre la sun' flamas en arda hel'

Bedaŭrinde, ĉi tiuj skemoj estas preskaŭ tute netaŭgaj en Esperanto: la malgranda asklepiado postulas du virajn finiĝojn, la granda eĉ tri. Oni povas fari kelkajn tiajn versojn kiel bravajon, sed traduki tiel tutajn poemojn tempomezure apenaŭ. Kaj sen tempomezuro la versoj estas terure stumblemaj: mi apenaŭ kuraĝas relegi mian tradukon el Alkajo en la Eterna Bukedo (pĝ. 17.), kvankam mi faris ĝin siatempe kun ne malmulta peno. Jes, ne nur la tempomezuro malfaciligas tiom la skemon, eĉ laŭ la akcenta prozodio ĝi estas nur pene aplikebla. Tion bone pruvas la nesukceso de la Grabowski-a traduko de la Horaca "Exegi monumentum" (vd. Parnaso de Popoloj). Ĝi vere tre malgrase reproduktas la entuziasman memfidon de tiu poemo. Kaj, mi estas konvinkiĝinta, ke ĉiu malsukcesus same.

Alia afero: la renkontiĝo de du fortaj tempoj estas troa skuiĝo en Esperanto, kie la fortaj tempoj preskaŭ ĉiam estas tempomezure longaj kaj akcentaj samtempe. Foote ŝatas tiujn karambolojn, ĉar ili havas la efekton de la pezaj anglaj silaboj, sed mi firme kredas, ke tiom da akcentinterpuŝiĝoj estas fremda al Esperanto, kie, en prozo, neniam povas stari du akcentoj sinsekve. Pezas en la pesilo ankaŭ la eksterordinara malfacilo de tiu formo en Esperanto: tia malfacilo pruvas ĉiam, ke temas pri elemento fremda al la lingvo.

Mi opinias do, ke ankaŭ ĉi tie, kiel ĉe la heksametro, necesas fari malgrandan operacion por la adapto de la skemoj. Jes, oni devas ilin "virinigi".

Tio povas okazi tiel, ke anstataŭ la ĥorjamboj oni ripetas en la versoj la ĥorjambon + la kromsilabon, kiu finas la ferekratan verson, kaj krome oni finas la verson per trokeo. La malgranda asklepiada verso do estus:

— — / — oo — /o/ — oo — /o/ — o

ekzemple:

Kreis mi l' monumenton ol ĉia bronz' pli daŭran

kaj la granda:

— — / — oo — /o/ — oo — /o/ — oo — /o/ — o

ekzemple:

Vinon sorbu la gorĝoj, arde la Astro sur sia vojo iras

Certe, la efekto de ĉi tiu skemo estas iom pli malgrasa ol tiu de la originalo: ĝi havas malpli da "serioza moviĝemo", malpli da magia tamburmuziko. La intermetitaj mallongaj silaboj iom bremsas la takton, eĉ, oni povus diri, ke ili iom platigas ĝin. Tamen, la ritmo ne malhavas tute la sensan ĉarmon; al Pumpr, ekz-e, ĉi tiuj skemoj plaĉis speciale, eĉ pleje el ĉiuj aliaj.

Nun mi prezentos laŭvice la membrojn de la asklepiada familio.

La unua asklepiado konsistas el nuraj malgrandaj askepiadaj versoj:

Ja ne tuta mi mortos, el mi la part' pli bona ...

Mi konfesas, ke kompare al la originalo, ĉi tiuj versoj efikas al mi iom disflue, do apenaŭ taŭgas verve subpentri la gloraŭguron de Horaco (li preskaŭ ĉiam uzas ĉi tiun formon por la proklamo de sia eterneco). Tial la poemon "Exegi monumentum" mi tradukis ankaŭ en aleksandraj versoj kun rimoj, kaj ĉi lastan formon mi opinias elektinda:

Ja mi ne tuta mortos, la tomba fund' ne kaŝos ...

La dua asklepiado konsistas alterne el glikonaj kaj malgrandaj asklepiadaj versoj. Ekzemplon mi donos el Horaco, la unuan strofon el la fama vetalterna kanto inter Horaco kaj Lidia:

Ho, dum al vi mi estis kara ...

Kiel oni vidas, mi metis ankaŭ rimojn; fakte, sen ili estis en mi ia manksento, devenanta verŝajne de tio, ke per la virinigo la ritmo ne malmulte perdis el sia ekscita impeto. Sed per la rimoj la tuto iel ricevis pli grandan elanon.

En la tria asklepiado tri malgrandajn asklepiadajn versojn sekvas unu glikona. Por ekzemplo mi prezentas kvar strofojn el la Proksimiĝanta Vintro de Berzsenyi:

Proksimiĝanta vintro

Ŝajnis al mi konsilinde ĉi tie konservi la viran finiĝon de la kvaraj versoj, ĉar ĝi, per sia akreco, iom kontraŭefikas la troan molecon de la virinigitaj asklepiadaj versoj.

La kvara asklepiado estas la plej varia: ĝin konsistigas du malgrandaj asklepiadaj versoj, unu ferekrata verso kaj unu glikona. Laŭ mia sento, ĉi tiu skemo ŝajnas plej uzinda en Esperanto (kvankam ne tre facila), ĉar el la kvar versoj de la strofoj nur la du unuaj estas modifitaj, do la versefekto estas tre simila al tiu de la originala skemo. Mi prezentos ĉi tiun ritmon per poemo de Horaco; ĝi estas kruela kun sia malica ĝojo. Oni klopodis ankaŭ trovi por ĝi ian ekskuzon: laŭ Nauck la tro krudaj koloroj de la portreto de Lyce montras pri tio, ke "la mokata virino devis esti ankoraŭ ne tiom maljuna, ĉar la karakterizo estus malplaĉa, se la veran realon ĝi prezentus". Nu, jen la poemo:

Al Lyce

La kvina asklepiado estas kunmetita el nuraj grandaj asklepiadaj versoj. La virinigo, komprenebie, ĉi tiun skemon modifas pleje, aldonante 3 silabojn en ĉiu verso. Anstataŭ la antaŭensvinganta ritma admono oni ricevas molan ondadon aŭ teneran pulsadon. Ne malbone efikas la skemo en la sekvantaj versoj de Sapfo:

Post la morto vi kuŝos funde de tombo, vin plu neniu gardos ...

Tie ĉi la intermetitaj silaboj efikas kvazaŭ sonobtuzigilo sur tamburo kaj per tio la ritmo ricevas, malgraŭ sia pulsado, ian funebran karakteron, bone kongruan kun la teksto. Sed se oni forte akcentas la ĥorjambojn, metante tiel la intermetitajn silabojn kvazaŭ en ombron, la pulsado akriĝas, tiom pli, ĉar la silablongeco preskaŭ ĉiam koincidas kun la vortakcento. Tial, en verva deklamo, la skemo ne maltaŭgas ankaŭ por vinkantoj. Jen fragmento de Alkajo:

Ni ekdrinku! Ja kial lampon atendi? Tago ne longos fingron ...

Troviĝis tamen poemo, al kiu konvenis nek la funebra sonobtuzigo, nek la emfazigita pulsado: ĝi estas la Leŭkonoe-odo de Horaco. Vane mi trudis al ĝi la virinigitajn versojn, la efekto estis malkongrua. Fine mi turnis min, manke de io pli bona, al la moderna formo kun rimoj, kaj -- hazarde -- estiĝis soneto tiamaniere:

Al Leŭkonoe

Do, dum la nemodifitajn formojn (sapfa, alkaja) kaj el la asklepiadoj la trian kaj la kvaran oni povas trankvile uzi por la reprodukto de samformaj poemoj antikvaj aŭ modernaj, ĉe la aliaj modifitaj skemoj estas konsilinde bone pesi ia formefekton, kaj se ili ne taŭgas, aŭ uzi rimojn kune kun la modifita ritmo, aŭ elekti modernan formon kun rimoj.

Ankoraŭ al la asklepiada familio oni povus alkalkuli la glikonan strofon, kiu konsistas el tri glikonaj kaj unu ferekrata versoj. En tia formo ni trovas Diana-himnon de Catullus; el ĝi mi prezentas tri strofojn:

Latonia, vi granda ĝerm' ...

Tre sugestia ritmo: la senpacience akrajn tri unuajn versojn ĉiam fermas la kvara verso per la trankviliga akordo de la virina finiĝo, kaj tiel estiĝas la impreso de majesta ekzaltiĝo aŭ de solena ekcitiĝo.

Kiel mi diris, per tio mi ne elĉerpis la lirikajn formojn: ekzistas ankaŭ aliaj. Sed ili estas parte kombinaĵoj de la konigitaj versoj, parte maloftaĵoj, kies solvo estas ebla baze de la konsideroj gvidantaj nin ĝis nun.

(Daŭrigota)


Piednoto

(1) Prononcu: hxl!dxrlin, karduĉi, ber! ĵenji, babiĉ. (N. d. I. R.).