Tarzan de la simioj

Ĉapitro 1

Sur la maron


--> Enhavo <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Unikoda versio <--


Ĉi tiun historion mi aŭdis de iu, kiu rajtis rakonti ĝin nek al mi nek al iu ajn alia. Por la komenco mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino je la rakontanto -- por la cetero de tiu stranga historio, mian propran skeptikan nekredemon dum la postaj tagoj.

Kiam mia gaja gastiganto rimarkis, ke li tiom jam rakontis al mi, kaj ke mi restas dubema, lia stulta orgojlo transprenis la taskon komencitan de la bonjara vino, kaj tiam li elterigis skribajn pruvaĵojn en la formo de mucida manuskripto kaj sekaj oficialaj registraĵoj de la Brita Kolonia Instanco por subteni multajn el la gravaj partoj de lia rimarkinda historio.

Mi ne insistas pri la vereco de la historio, ĉar mi ne observis la okazaĵojn, kiujn ĝi portretas, sed la sincerecon de mia propra kredo, ke ĝi eble estas vera, sufiĉe atestu la fakto, ke raportante ĝin al vi mi fiksas fiktivajn nomojn al la ĉefrolantoj.

La flavaj kaj ŝimaj paĝoj el la taglibro de homo jam delonge mortinta, kaj la registraĵoj de la Kolonia Instanco, perfekte akordas kun la rakonto de mia gaja gastiganto, kaj tial mi transdonas al vi la historion ĝuste kiel mi pene kunpecigis ĝin el tiuj pluraj diversaj fontoj.

Se vi ne trovos ĝin kredebla, vi almenaŭ kunsentos kun mi, agnoskante, ke ĝi estas unika, rimarkinda, kaj interesa.

El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo -- ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke -- ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indiĝenoj alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn por sia indiĝena armeo, kiun ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi. La indiĝenoj de la brita kolonio plendis, ke oni forlogis multajn el iliaj junuloj per belaj kaj instigaj promesoj, sed ke malmultaj, eble neniuj, iam ajn poste revenis al siaj familioj.

La angloj en Afriko parolis eĉ pli emfaze, dirante, ke tiujn malfeliĉajn nigrulojn oni tenas kvazaŭ sklavojn, ĉar post la fino de la varboperiodoj, iliaj blankaj oficiroj profitis de ilia nescieco kaj informis ilin, ke ili devos deĵori ankoraŭ kelkajn jarojn.

Kaj tial la Kolonia Instanco komisiis Johanon Clayton al nova posteno en Brita Okcidentafriko; sed liaj konfidencaj instrukcioj centris je ĝisfunda enketo pri la nejusta traktado de nigraj britaj regatoj fare de la oficiroj de amika eŭropa potenco. Tamen, la kialo de lia komisio preskaŭ tute ne gravas en tiu historio, ĉar li neniam faris la enketon; efektive, li neniam atingis sian celon.

Clayton estis tia anglo, kian oni plej ofte ligas kun la plej noblaj monumentoj de historia sukceso sur mil venkaj batalkampoj -- fortika, vireca homo -- mense, morale, korpe.

Lia alteco estis pli ol meza; liaj okuloj estis grizaj, liaj trajtoj -- rektaj kaj fortaj; lia pozmaniero -- tiu de perfekta, fortika saneco, influita de liaj jaroj da armea edukado.

Politika ambicio instigis lin peti transiron de la armeo al la Kolonia Instanco, kaj tial ni trovas lin, ankoraŭ junan, konfidita de delikata kaj grava komisio serve al la Reĝino.

Ricevinte tiun komision, li sentis kaj feliĉecon kaj timon. Tiu prefero ŝajnis al li kvazaŭ bone meritita rekompenco por pena kaj inteligenta servado, kaj ŝtupo al pli gravaj kaj respondecaj postenoj; sed, aliflanke, li edziniĝis al la Honorinda Alicia Rutherford antaŭ nur tri monatoj, kaj la timo rezultis de la penso, ke li devos konduki tiun junan belulinon en la danĝerojn kaj izolecon de tropika Afriko.

Pro ŝi, li estis preta rifuzi la komision, sed ŝi rifuzis permesi tion. Ŝi anstataŭe insistis, ke li akceptu, kaj cetere, ke ŝi vojaĝu kun li.

Diversajn opiniojn pri la temo certe esprimis patrinoj kaj fratoj kaj fratinoj, kaj onklinoj kaj gekuzoj; sed pri iliaj konsiloj, la historio silentas.

Ni scias nur, ke je iu suna maja mateno de jaro 1888, Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia forvelis de Dovro survoje al Afriko.

Post monato ili alvenis ĉe Freetown, kie ili dungis malgrandan velŝipeton, la Fuwalda, kiu portos ilin al la fina celo.

Kaj tiam Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia, lia edzino, malaperis el la okuloj kaj la scio de la homaro.

Du monatojn post kiam ili levis la ankron kaj forveturis el la haveno Freetown, duondeko da britaj militŝipoj estis traserĉantaj la sudan Atlantikon por ia ajn spuro de ili aŭ de ilia ŝipeto, kaj oni preskaŭ tuj eltrovis la restaĵojn sur la bordoj de Sankta Helena, kiuj konvinkis la tutan mondon, ke la Fuwalda sinkis kun ĉiuj vojaĝantoj; tial la serĉado ĉesis preskaŭ antaŭ ol ĝi eĉ komencis; tamen esperoj restis en sopirantaj koroj dum multaj jaroj.

La Fuwalda, barketo proksimume cent-tonela, estis tia ŝipo, kian oni ofte vidas en la marborda komerco de la suda Atlantiko; iliaj ŝipanaroj konsistas el la skorio de la maro -- nependigitaj murdintoj kaj gorĝotranĉintoj de ĉiu rasio kaj ĉiu nacio.

La Fuwalda tute ne estis escepto de tiu regulo. Ĝiaj oficiroj estis dikaj tiranoj, malamantoj kaj malamatoj de la ŝipanoj. La ŝipestro, kvankam kompetenta maristo, tamen brutece traktis siajn subulojn. Li konis, aŭ almenaŭ li uzis, sole du argumentojn negocante kun ili -- biton kaj pafilon -- kaj supozeble tiu miksita homgalimatio estrata de li komprenus nenion alian.

Tiel okazis, ke post la dua tago for de Freetown, Johano Clayton kaj lia juna edzino vidas sur la ferdeko de la Fuwalda scenojn tiajn, kiajn ili supozis neniam okazantaj ekster la kovriloj de marromanoj.

Matene de la dua tago forĝiĝis la unua ero en tiu ĉeno de cirkonstancoj rezultonta je la vivo de persono ankoraŭ ne naskita, vivo neniam paralelita en la homa historio.

Du maristoj lavadis la ferdekon de la Fuwalda, la mato deĵoris, la ŝipestro haltis por interparoli kun Johano Clayton kaj Damo Alicia.

La maristoj retrolaboris al la grupeto, kies anoj siavice frontis for de la maristoj. Pli kaj pli proksimen ili venis, ĝis unu el ili staris rekte malantaŭ la ŝipestro. Post momento li estus preterironta kaj ĉi tiu stranga historio neniam estus registrita.

Sed ĝuste en tiu momento la oficiro turnis sin por forlasi Lordon kaj Damon Greystoke, kaj tion farante, li falpuŝiĝis kontraŭ la maristo kaj sterniĝis sur la ferdekon, renversante la akvositelon kaj trempante sin en la malpurega enhavo.

Dum momento la sceno estis ridinda -- sed nur dum momento. Elsputante terurajn sakrojn, kun vizaĝo skarlata pro hontego kaj kolero, la ŝipestro restariĝis kaj per batego faligis la mariston sur la ferdekon.

Tiu estis malgranda kaj ne juna, pro kio akcentiĝis la brutecon de la ago. La alia maristo estis tamen nek malgranda nek maljuna -- grandega ursohomo kun feroca nigra liphararo kaj taŭrokolo inter vastaj ŝultroj.

Vidante la falon de sia amiko, li ekkaŭris, kaj, graŭlante, saltis sur la ŝipestro, faligante tiun sur la genuojn per unusola batego.

La vizaĝo de la oficiro tuj paliĝis, ĉar temis pri ribelo; kaj ribelon li jam antaŭe renkontis kaj subpremis dum sia bruta kariero. Ne restariĝinte, li eltiris revolveron el la poŝo kaj ne celante li pafis kontraŭ la muskolmontego, kiu turis super li; sed, kiom ajn rapida li estis, Johano Clayton estis preskaŭ same rapida, pro kio la kuglo intencita por la koro de la maristo anstataŭe ekloĝis en lia kruro, ĉar Lordo Greystoke faligbatis la brakon de la ŝipestro tuj kiam li vidis la ekbrilon de la armilo sub la suno.

Clayton kaj la ŝipestro interŝanĝis vortojn; la unua klarigis, ke lin naŭzas la bruteco kontraŭ la ŝipanaro, kaj li rifuzis permesi ion tian dum li kaj Damo Greystoke restis pasaĝeroj.

La ŝipestro estis preta eligi koleran respondon, sed, pripensante tion, forturnis sin kaj, nigrahumora, forpaŝis poben.

Li ne volis malamikigi anglan oficialulon, ĉar la forta brako de la Reĝino tenis punarmilon, kiun li agnoskis kaj timis -- la mondskalan mararmeon de Anglio.

La du maristoj levis sin; la malpli juna helpis al sia vundita kamarado leviĝi. La grandulo, konata inter siaj amikoj kiel Nigra Miĥaelo, zorge provis sian kruron, kaj, sciiĝinte, ke ĝi toleros lian pezon, turnis sin al Clayton kun bruska danko.

Kvankam la tono de la ulo estis malafabla, liaj vortoj estis evidente bonintencaj. Tuj fininte sian paroladeton, li forturnis sin kaj forlamis al la teŭgo.

Dum kelkaj tagoj ili ne revidis lin, kaj la ŝipestro proponis al ili nenion krom malafablaj gruntoj, kiam li devis paroli kun ili.

Ili manĝis en lia ĉambreto, same kiel antaŭ la bedaŭrinda okazaĵo; sed la ŝipestro zorge certigis, ke liaj devoj neniam permesas al li samtempe manĝi.

La ceteraj oficiroj estas needukitaj, analfabetaj uloj, similaj al la fia ŝipanaro, super kiu ili tiranis, kaj tre kontentis eviti socian interagadon kun la edukita angla nobelo kaj ties edzino; tial la gesinjoroj Clayton restis tute solaj.

Kaj tio tute akordis kun iliaj deziroj, sed ĝi ankaŭ iom izoligis ilin de la vivo de la ŝipeto, pro kio ili ne povis sekvi la ĉiutagajn okazaĵojn, kiuj baldaŭ kulminos en sanga tragedio.

En la tuta etoso de la ŝipo senteblis tiu nedifinebla io, kiu aŭguras katastrofon. Ekstere, kiel supozis la gesinjoroj Clayton, ĉio daŭris kiel antaŭe sur la ŝipeto; sed ambaŭ sentis, ke ia subfluo kondukas ilin al iu nekonata danĝero, kvankam pri tio ili ne parolis inter si.

La duan tagon post la vundo de Nigra Miĥaelo, Clayton venis sur la ferdekon ĝustatempe por vidi la malrigidan korpon de unu ŝipano portata malsupren de kvar kamaradoj, dum la mato, tenante bitegon en la mano, grimacis kolere kontraŭ la grupeto de malkontentaj maristoj.

Clayton ne faris demandojn -- tio ne necesis -- kaj la postan tagon, kiam la imponaj trajtoj de brita batalŝipo kreskis el fora horizonto, li duone decidis postuli, ke oni transportu lin kaj Damon Alicia al ĝi, ĉar daŭre kreskadis liaj timoj, ke nenio krom malbono povos rezulti el restado sur la minacanta Fuwalda.

Antaŭtagmeze ili atingis paroldistancon de la brita ŝipo, sed kiam Clayton preskaŭ decidis peti, ke la ŝipestro transirigu ilin al ĝi, subite ekevidentis la ridindeco de tia peto. Kiel li povus klarigi al komandanto de ŝipo de Ŝia Moŝto, ke li deziras reiri al la direkto, de kiu li ĵus venis!

Ĉu li informu ilin, ke du malobeemajn maristojn malĝentile traktis iliaj superuloj? Ili nur kaŝridus malantaŭ la manikoj kaj kulpigus lian deziron forlasi la ŝipon al unusola afero -- malkuraĝo.

Johano Clayton, Lordo Greystoke, ne petis transirigon al la brita militŝipo. Malfruposttagmeze li vidis ĝian supron malaperi sub la fora horizonto, sed nur post kiam li eksciis tion, kiu konfirmis liajn plej profundajn timojn, kaj igis lin damni la falsan fierecon, kiu malhelpis al li serĉi sekurecon por sia juna edzino antaŭ nuraj horoj, kiam tiu sekureco estis atingebla -- sekureco nun por ĉiam malaperinta.

La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la ŝipestro antaŭ kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris ĉe la ŝipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalŝipo. La maljunulo poluradis latunaĵojn, kaj, proksimiĝante al Clayton, li sufloris:

"H'infero pagiĝos, sinjor', sur ĉi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagiĝos."

"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.

"Nu, ĉu vi ne vidis, kio h'okazas? Ĉu vi ne h'aŭdis tiun diablidon-ŝipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la ŝipanaro?

"Du kapojn frakasitajn 'ieraŭ kaj tri 'odiaŭ. Nigra Miĥaelo tute resaniĝis, kaj ne tiu ŝipulo toleros tian, ne li, ja kredu min, sinjor'."

"Estimata sinjoro, ĉu vi volas diri, ke la ŝipanoj pripensas ribelon?" demandis Clayton.

"Ribelon!" elkraĉis la maljunulo. "Ribelon! H'ili h'intencas murdon, sinjor', ja kredu min pri tio, sinjor'."

"Kiam?"

"Tio h'okazos, sinjor'; tio h'okazos, sed mi ne diros kiam, kaj mi jam tro damninde multan diris, sed vi kondutis bone h'antaŭ tagoj, kaj mi h'opiniis justa, h'averti vin. Sed fiksu la langon h'en la buŝo, kaj kiam vi h'aŭdas pafadon, subeniru kaj restu tie.

"Jen ĉio, nur fiksu la langon h'en la buŝo, h'alie h'oni kuracos vin per plumba pilolo, ja kredu min, sinjor'," kaj la maljunulo daŭrigis sian poluradon, kiu forkondukis lin de la loko, kie staris gesinjoroj Clayton.

"Diable gajan aŭguron, Alicia," diris Clayton.

"Vi devos tuj averti la ŝipestron, Johano. Eble la problemo restas evitebla," ŝi diris.

"Mi supozas, ke mi devos, tamen pro tute singardaj kialoj min tentas la emo 'fiksi la langon h'en la buŝo.' Kion ajn ili nun faros, ili almenaŭ lasos nin vivaj pro mia protekto de tiu ulo Nigra Miĥaelo, sed se ili informiĝos, ke mi perfidis ilin, ili tute ne kompatos nin, Alicia."

"Vi havas unusolan devon, Johano, kaj tiu restas flanke de la rajtigitaj aŭtoritatuloj. Se vi ne avertos la ŝipestron, vi kulpos pri la sekvo tute same kvazaŭ vi mem helpis projekti kaj plenumi la aferon per viaj propraj menso kaj manoj."

"Kara, vi ne komprenas," respondis Clayton. "Pri vi mi pensas -- jen mia unusola devo. La ŝipestro mem instigis la aferon, kial mi do risku plonĝigi mian edzinon en nepripensendajn hororaĵojn per atendeble senrezulta provo savi lin de lia propra bruta stulteco? Vi tute ne povas koncepti, kara, kio sekvus, se tiu gorĝoŝirema luparo ekkaptus la Fuwaldan."

"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion ŝanĝos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltaŭga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan danĝeron, sed kun vi mi povos fronti ĝin."

"Laŭ via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne plaĉas al mi la ŝajno de aferoj sur ĉi tiu ŝipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, ĉar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.

"Surmaraj ribeloj eble oftis antaŭ jarcento, sed en ĉi tiu bona jaro 1888 ĝi preskaŭ neniam okazas.

"Sed jen la ŝipestro ĝuste nun eniras sian ĉambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun aĉan taskon, ĉar tute ne plaĉas al mi konversi kun tiu brutulo."

Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu ĵus pasis la ŝipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.

"Envenu," base graŭlis tiu malafabla oficiro.

Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaŭ si fermis la pordon:

"Nu?"

"Mi venis por raporti la enhavon de konversado, kiun mi hodiaŭ aŭdis, ĉar mi opinias, ke, kvankam ĝi eble estas sensignifa, prefere vi estu antaŭpreta. Mallonge: la ŝipanoj intencas ribelon kaj murdon."

"Mensogaĉo!" muĝis la ŝipestro. "Kaj se vi ankoraŭfoje intervenis en la disciplinon de mia ŝipo, aŭ diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damniĝu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas ŝipestro de ĉi ŝipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."

La ŝipestro tiom koleregigis sin, ke li vizaĝo purpuriĝis, kaj li plenvoĉe ŝrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaŭ la vizaĝo de Clayton.

Greystoke neniam lasis eĉ unu haron taŭzi, sed rekte okulis la ekscititon.

"Ŝipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."

Post kio li forturnis sin kaj foriris de la ŝipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis ĉe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elverŝo da sakroj.

Do, kvankam provo de Clayton senkolerigi la ŝipestron eble estus iginta tiun bedaŭri sian tro senpripensan paroladon, tamen lia humoro nun nerevokeble fiksiĝis tiel, kiel Clayton lasis ĝin, kaj malaperis la fina eblaĵo, ke ili kunlaboru por komuna bono.

"Nu, Alicia," diris Clayton, reveninte al sia edzino, "mi ja povis ŝpari mian spiron. Tiu ulo montriĝis tute maldanka. Li preskaŭ atakis min kiel rabia hundo."

"Li kun sia damninda ŝipaĉo sinku, ne gravas al mi; kaj ĝis ni sukcese eskapos de ĝi, mi elspezos mian energion prizorgante nian bonfarton. Kaj mi opinias, ke mia unua ŝtupo tiudirekten estu, iri al nia ĉambreto kaj kontroli miajn revolverojn. Mi nun bedaŭras, ke ni pakis la pli grandajn armilojn kaj kuglojn kun la kargaĵoj.

Ili trovis sian loĝejon tute malordigita. Vestaĵoj el malfermitaj kestoj kaj valizoj estis disŝutitaj tra la apartamenteto, kaj eĉ la litoj estis disŝiritaj.

Evidente iu pli interesiĝis pri niaj havaĵoj ol ni mem," diris Clayton. "Ni ĉirkaŭrigardu, Alicia, kaj informiĝu pri tio, kio malaperis."

Plena kontrolo rivelis tion, ke nenio malaperis krom la du revolveroj kaj la malmultaj municioj, kiujn li havis por ili.

"Ĝuste tiujn mi volus havi," diris Clayton, "kaj plej minacas la fakto, ke ĝuste tiujn ili deziris por si mem."

"Kion ni do faru, Johano?" demandis la edzino. "Eble vi pravis, ke nia plej bona ŝanco estos, resti neŭtralaj.

"Se la oficiroj sukcesos malebligi ribelon, okazos nenio timinda, sed se la ribelantoj venkos, nia unusola malgranda espero kuŝos en tio, ke ni faris nenion por malhelpi aŭ kolerigi ilin."

"Tute prave, Alicia. Ni neŭtralu."

Kiam ili komencis ordigi la ĉambreton, Clayton kaj la edzino samtempe rimarkis flankon de papero, kiu etendiĝis elsub la pordo de la loĝejo. Kiam Clayton ekkaŭris por preni ĝin, lin surprizis la rimarko, ke ĝi moviĝas en la ĉambron, kaj tiam li konsciiĝis, ke ĝin ŝovas internen iu ekstere.

Rapide kaj silente li paŝis al la pordo, sed, kiam li etendis la manon al la anso por malfermi ĝin, la mano de la edzino falis sur la pojnon.

"Ne, Johano," ŝi flustris. "Ili ne volas vidiĝi, do estus por ni danĝere vidi ilin. Ne forgesu, ke ni restas neŭtralaj."

Clayton ridetis kaj detenis la manon. Ili tiam staris kaj rigardis la blankan papereton ĝis ĝi fine restis senmova sur la planko ĝuste interne de la pordo.

Tiam Clayton ekklinis sin kaj levis ĝin. Ĝi estas malpura blanka papero malglate faldita al ĉifona kvadrato. Malferminte ĝin, ili trovis krudan mesaĝon preskaŭ nelegeble skribitan, evidente nekutima tasko por la verkinto.

Traduko montris ĝin averto al gesinjoroj Clayton, ke ili ne raportu la malaperon de la revolveroj kaj ne ripetu la informon de la maljuna maristo -- ke ili detenu sin, aŭ mortu.

"Mi supozas, ke ni bonkondutos," Clayton diris, kontraŭvole ridetante. "Ni povos nur sidi kaj atendi."


Al ĉapitro 2



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>