Tarzan de la simioj

Cxapitro 1

Sur la maron


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Cxi tiun historion mi auxdis de iu, kiu rajtis rakonti gxin nek al mi nek al iu ajn alia. Por la komenco mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino je la rakontanto -- por la cetero de tiu stranga historio, mian propran skeptikan nekredemon dum la postaj tagoj.

Kiam mi gaja gastiganto rimarkis, ke li tiom jam rakontis al mi, kaj ke mi restas dubema, lia stulta orgojlo transprenis la taskon komencitan de la bonjara vino, kaj tiam li elterigis skribajn pruvajxojn en la formo de mucida manuskripto kaj sekaj oficialaj registrajxoj de la Brita Kolonia Instanco por subteni multajn el la gravaj partoj de lia rimarkinda historio.

Mi ne insistas pri la vereco de la historio, cxar mi ne observis la okazajxojn, kiujn gxi portretas, sed la sincerecon de mia propra kredo, ke gxi eble estas vera, suficxe atestu la fakto, ke raportante gxin al vi mi fiksas fiktivajn nomojn al la cxefrolantoj.

La flavaj kaj sximaj pagxoj el la taglibro de homo jam delonge mortinta, kaj la registrajxoj de la Kolonia Instanco, perfekte akordas kun la rakonto de mia gaja gastiganto, kaj tial mi transdonas al vi la historion gxuste kiel mi pene kunpecigis gxin el tiuj pluraj diversaj fontoj.

Se vi ne trovos gxin kredebla, vi almenaux kunsentos kun mi, agnoskante, ke gxi estas unika, rimarkinda, kaj interesa.

El la registrajxoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informigxas, ke iu juna angla nobelo -- ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke -- ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indigxenoj alia euxropa potenco lauxscie varbis soldatojn por sia indigxena armeo, kiun gxi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kauxcxuko kaj eburo de la sovagxaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi. La indigxenoj de la brita kolonio plendis, ke oni forlogis multajn el iliaj junuloj per belaj kaj instigaj promesoj, sed ke malmultaj, eble neniuj, iam ajn poste revenis al siaj familioj.

La angloj en Afriko parolis ecx pli emfaze, dirante, ke tiujn malfelicxajn nigrulojn oni tenas kvazaux sklavojn, cxar post la fino de la varboperiodoj, iliaj blankaj oficiroj profitis de ilia nescieco kaj informis ilin, ke ili devos dejxori ankoraux kelkajn jarojn.

Kaj tial la Kolonia Instanco komisiis Johanon Clayton al nova posteno en Brita Okcidentafriko; sed liaj konfidencaj instrukcioj centris je gxisfunda enketo pri la nejusta traktado de nigraj britaj regatoj fare de la oficiroj de amika euxropa potenco. Tamen, la kialo de lia komisio preskaux tute ne gravas en tiu historio, cxar li neniam faris la enketon; efektive, li neniam atingis sian celon.

Clayton estis tia anglo, kian oni plej ofte ligas kun la plej noblaj monumentoj de historia sukceso sur mil venkaj batalkampoj -- fortika, vireca homo -- mense, morale, korpe.

Lia alteco estis pli ol meza; liaj okuloj estis grizaj, liaj trajtoj -- rektaj kaj fortaj; lia pozmaniero -- tiu de perfekta, fortika saneco, influita de liaj jaroj da armea edukado.

Politika ambicio instigis lin peti transiron de la armeo al la Kolonia Instanco, kaj tial ni trovas lin, ankoraux junan, konfidita de delikata kaj grava komisio serve al la Regxino.

Ricevinte tiun komision, li sentis kaj felicxecon kaj timon. Tiu prefero sxajnis al li kvazaux bone meritita rekompenco por pena kaj inteligenta servado, kaj sxtupo al pli gravaj kaj respondecaj postenoj; sed, aliflanke, li edzinigxis al la Honorinda Alicia Rutherford antaux nur tri monatoj, kaj la timo rezultis de la penso, ke li devos konduki tiun junan belulinon en la dangxerojn kaj izolecon de tropika Afriko.

Pro sxi, li estis preta rifuzi la komision, sed sxi rifuzis permesi tion. Sxi anstatauxe insistis, ke li akceptu, kaj cetere, ke sxi vojagxu kun li.

Diversajn opiniojn pri la temo certe esprimis patrinoj kaj fratoj kaj fratinoj, kaj onklinoj kaj gekuzoj; sed pri iliaj konsiloj, la historio silentas.

Ni scias nur, ke je iu suna maja mateno de jaro 1888, Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia forvelis de Dovro survoje al Afriko.

Post monato ili alvenis cxe Freetown, kie ili dungis malgrandan velsxipeton, la Fuwalda, kiu portos ilin al la fina celo.

Kaj tiam Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia, lia edzino, malaperis el la okuloj kaj la scio de la homaro.

Du monatojn post kiam ili levis la ankron kaj forveturis el la haveno Freetown, duondeko da britaj militsxipoj estis trasercxantaj la sudan Atlantikon por ia ajn spuro de ili aux de ilia sxipeto, kaj oni preskaux tuj eltrovis la restajxojn sur la bordoj de Sankta Helena, kiuj konvinkis la tutan mondon, ke la Fuwalda sinkis kun cxiuj vojagxantoj; tial la sercxado cxesis preskaux antaux ol gxi ecx komencis; tamen esperoj restis en sopirantaj koroj dum multaj jaroj.

La Fuwalda, barketo proksimume cent-tonela, estis tia sxipo, kian oni ofte vidas en la marborda komerco de la suda Atlantiko; iliaj sxipanaroj konsistas el la skorio de la maro -- nependigitaj murdintoj kaj gorgxotrancxintoj de cxiu rasio kaj cxiu nacio.

La Fuwalda tute ne estis escepto de tiu regulo. Gxiaj oficiroj estis dikaj tiranoj, malamantoj kaj malamatoj de la sxipanoj. La sxipestro, kvankam kompetenta maristo, tamen brutece traktis siajn subulojn. Li konis, aux almenaux li uzis, sole du argumentojn negocante kun ili -- biton kaj pafilon -- kaj supozeble tiu miksita homgalimatio estrata de li komprenus nenion alian.

Tiel okazis, ke post la dua tago for de Freetown, Johano Clayton kaj lia juna edzino vidas sur la ferdeko de la Fuwalda scenojn tiajn, kiajn ili supozis neniam okazantaj ekster la kovriloj de marromanoj.

Matene de la dua tago forgxigxis la unua ero en tiu cxeno de cirkonstancoj rezultonta je la vivo de persono ankoraux ne naskita, vivo neniam paralelita en la homa historio.

Du maristoj lavadis la ferdekon de la Fuwalda, la mato dejxoris, la sxipestro haltis por interparoli kun Johano Clayton kaj Damo Alicia.

La maristoj retrolaboris al la grupeto, kies anoj siavice frontis for de la maristoj. Pli kaj pli proksimen ili venis, gxis unu el ili staris rekte malantaux la sxipestro. Post momento li estus preterironta kaj cxi tiu stranga historio neniam estus registrita.

Sed gxuste en tiu momento la oficiro turnis sin por forlasi Lordon kaj Damon Greystoke, kaj tion farante, li falpusxigxis kontraux la maristo kaj sternigxis sur la ferdekon, renversante la akvositelon kaj trempante sin en la malpurega enhavo.

Dum momento la sceno estis ridinda -- sed nur dum momento. Elsputante terurajn sakrojn, kun vizagxo skarlata pro hontego kaj kolero, la sxipestro restarigxis kaj per batego faligis la mariston sur la ferdekon.

Tiu estis malgranda kaj ne juna, pro kio akcentigxis la brutecon de la ago. La alia maristo estis tamen nek malgranda nek maljuna -- grandega ursohomo kun feroca nigra liphararo kaj tauxrokolo inter vastaj sxultroj.

Vidante la falon de sia amiko, li ekkauxris, kaj, grauxlante, saltis sur la sxipestro, faligante tiun sur la genuojn per unusola batego.

La vizagxo de la oficiro tuj paligxis, cxar temis pri ribelo; kaj ribelon li jam antauxe renkontis kaj subpremis dum sia bruta kariero. Ne restarigxinte, li eltiris revolveron el la posxo kaj ne celante li pafis kontraux la muskolmontego, kiu turis super li; sed, kiom ajn rapida li estis, Johano Clayton estis preskaux same rapida, pro kio la kuglo intencita por la koro de la maristo anstatauxe eklogxis en lia kruro, cxar Lordo Greystoke faligbatis la brakon de la sxipestro tuj kiam li vidis la ekbrilon de la armilo sub la suno.

Clayton kaj la sxipestro intersxangxis vortojn; la unua klarigis, ke lin nauxzas la bruteco kontraux la sxipanaro, kaj li rifuzis permesi ion tian dum li kaj Damo Greystoke restis pasagxeroj.

La sxipestro estis preta eligi koleran respondon, sed, pripensante tion, forturnis sin kaj, nigrahumora, forpasxis poben.

Li ne volis malamikigi anglan oficialulon, cxar la forta brako de la Regxino tenis punarmilon, kiun li agnoskis kaj timis -- la mondskalan mararmeon de Anglio.

La du maristoj levis sin; la malpli juna helpis al sia vundita kamarado levigxi. La grandulo, konata inter siaj amikoj kiel Nigra Mihxaelo, zorge provis sian kruron, kaj, sciigxinte, ke gxi toleros lian pezon, turnis sin al Clayton kun bruska danko.

Kvankam la tono de la ulo estis malafabla, liaj vortoj estis evidente bonintencaj. Tuj fininte sian paroladeton, li forturnis sin kaj forlamis al la teuxgo.

Dum kelkaj tagoj ili ne revidis lin, kaj la sxipestro proponis al ili nenion krom malafablaj gruntoj, kiam li devis paroli kun ili.

Ili mangxis en lia cxambreto, same kiel antaux la bedauxrinda okazajxo; sed la sxipestro zorge certigis, ke liaj devoj neniam permesas al li samtempe mangxi.

La ceteraj oficiroj estas needukitaj, analfabetaj uloj, similaj al la fia sxipanaro, super kiu ili tiranis, kaj tre kontentis eviti socian interagadon kun la edukita angla nobelo kaj ties edzino; tial la gesinjoroj Clayton restis tute solaj.

Kaj tio tute akordis kun iliaj deziroj, sed gxi ankaux iom izoligis ilin de la vivo de la sxipeto, pro kio ili ne povis sekvi la cxiutagajn okazajxojn, kiuj baldaux kulminos en sanga tragedio.

En la tuta etoso de la sxipo senteblis tiu nedifinebla io, kiu auxguras katastrofon. Ekstere, kiel supozis la gesinjoroj Clayton, cxio dauxris kiel antauxe sur la sxipeto; sed ambaux sentis, ke ia subfluo kondukas ilin al iu nekonata dangxero, kvankam pri tio ili ne parolis inter si.

La duan tagon post la vundo de Nigra Mihxaelo, Clayton venis sur la ferdekon gxustatempe por vidi la malrigidan korpon de unu sxipano portata malsupren de kvar kamaradoj, dum la mato, tenante bitegon en la mano, grimacis kolere kontraux la grupeto de malkontentaj maristoj.

Clayton ne faris demandojn -- tio ne necesis -- kaj la postan tagon, kiam la imponaj trajtoj de brita batalsxipo kreskis el fora horizonto, li duone decidis postuli, ke oni transportu lin kaj Damon Alicia al gxi, cxar dauxre kreskadis liaj timoj, ke nenio krom malbono povos rezulti el restado sur la minacanta Fuwalda.

Antauxtagmeze ili atingis paroldistancon de la brita sxipo, sed kiam Clayton preskaux decidis peti, ke la sxipestro transirigu ilin al gxi, subite ekevidentis la ridindeco de tia peto. Kiel li povus klarigi al komandanto de sxipo de Sxia Mosxto, ke li deziras reiri al la direkto, de kiu li jxus venis!

Cxu li informu ilin, ke du malobeemajn maristojn malgxentile traktis iliaj superuloj? Ili nur kasxridus malantaux la manikoj kaj kulpigus lian deziron forlasi la sxipon al unusola afero -- malkuragxo.

Johano Clayton, Lordo Greystoke, ne petis transirigon al la brita militsxipo. Malfruposttagmeze li vidis gxian supron malaperi sub la fora horizonto, sed nur post kiam li eksciis tion, kiu konfirmis liajn plej profundajn timojn, kaj igis lin damni la falsan fierecon, kiu malhelpis al li sercxi sekurecon por sia juna edzino antaux nuraj horoj, kiam tiu sekureco estis atingebla -- sekureco nun por cxiam malaperinta.

La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la sxipestro antaux kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris cxe la sxipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalsxipo. La maljunulo poluradis latunajxojn, kaj, proksimigxante al Clayton, li sufloris:

"H'infero pagigxos, sinjor', sur cxi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagigxos."

"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.

"Nu, cxu vi ne vidis, kio h'okazas? Cxu vi ne h'auxdis tiun diablidon-sxipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la sxipanaro?

"Du kapojn frakasitajn 'ieraux kaj tri 'odiaux. Nigra Mihxaelo tute resanigxis, kaj ne tiu sxipulo toleros tian, ne li, ja kredu min, sinjor'."

"Estimata sinjoro, cxu vi volas diri, ke la sxipanoj pripensas ribelon?" demandis Clayton.

"Ribelon!" elkracxis la maljunulo. "Ribelon! H'ili h'intencas murdon, sinjor', ja kredu min pri tio, sinjor'."

"Kiam?"

"Tio h'okazos, sinjor'; tio h'okazos, sed mi ne diros kiam, kaj mi jam tro damninde multan diris, sed vi kondutis bone h'antaux tagoj, kaj mi h'opiniis justa, h'averti vin. Sed fiksu la langon h'en la busxo, kaj kiam vi h'auxdas pafadon, subeniru kaj restu tie.

"Jen cxio, nur fiksu la langon h'en la busxo, h'alie h'oni kuracos vin per plumba pilolo, ja kredu min, sinjor'," kaj la maljunulo dauxrigis sian poluradon, kiu forkondukis lin de la loko, kie staris gesinjoroj Clayton.

"Diable gajan auxguron, Alicia," diris Clayton.

"Vi devos tuj averti la sxipestron, Johano. Eble la problemo restas evitebla," sxi diris.

"Mi supozas, ke mi devos, tamen pro tute singardaj kialoj min tentas la emo 'fiksi la langon h'en la busxo.' Kion ajn ili nun faros, ili almenaux lasos nin vivaj pro mia protekto de tiu ulo Nigra Mihxaelo, sed se ili informigxos, ke mi perfidis ilin, ili tute ne kompatos nin, Alicia."

"Vi havas unusolan devon, Johano, kaj tiu restas flanke de la rajtigitaj auxtoritatuloj. Se vi ne avertos la sxipestron, vi kulpos pri la sekvo tute same kvazaux vi mem helpis projekti kaj plenumi la aferon per viaj propraj menso kaj manoj."

"Kara, vi ne komprenas," respondis Clayton. "Pri vi mi pensas -- jen mia unusola devo. La sxipestro mem instigis la aferon, kial mi do risku plongxigi mian edzinon en nepripensendajn hororajxojn per atendeble senrezulta provo savi lin de lia propra bruta stulteco? Vi tute ne povas koncepti, kara, kio sekvus, se tiu gorgxosxirema luparo ekkaptus la Fuwaldan."

"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion sxangxos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltauxga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan dangxeron, sed kun vi mi povos fronti gxin."

"Laux via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne placxas al mi la sxajno de aferoj sur cxi tiu sxipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, cxar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.

"Surmaraj ribeloj eble oftis antaux jarcento, sed en cxi tiu bona jaro 1888 gxi preskaux neniam okazas.

"Sed jen la sxipestro gxuste nun eniras sian cxambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun acxan taskon, cxar tute ne placxas al mi konversi kun tiu brutulo."

Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu jxus pasis la sxipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.

"Envenu," base grauxlis tiu malafabla oficiro.

Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaux si fermis la pordon:

"Nu?"

"Mi venis por raporti la enhavon de konversado, kiun mi hodiaux auxdis, cxar mi opinias, ke, kvankam gxi eble estas sensignifa, prefere vi estu antauxpreta. Mallonge: la sxipanoj intencas ribelon kaj murdon."

"Mensogacxo!" mugxis la sxipestro. "Kaj se vi ankorauxfoje intervenis en la disciplinon de mia sxipo, aux diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damnigxu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas sxipestro de cxi sxipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."

La sxipestro tiom koleregigis sin, ke li vizagxo purpurigxis, kaj li plenvocxe sxrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaux la vizagxo de Clayton.

Greystoke neniam lasis ecx unu haron tauxzi, sed rekte okulis la ekscititon.

"Sxipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."

Post kio li forturnis sin kaj foriris de la sxipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis cxe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elversxo da sakroj.

Do, kvankam provo de Clayton senkolerigi la sxipestron eble estus iginta tiun bedauxri sian tro senpripensan paroladon, tamen lia humoro nun nerevokeble fiksigxis tiel, kiel Clayton lasis gxin, kaj malaperis la fina eblajxo, ke ili kunlaboru por komuna bono.

"Nu, Alicia," diris Clayton, reveninte al sia edzino, "mi ja povis sxpari mian spiron. Tiu ulo montrigxis tute maldanka. Li preskaux atakis min kiel rabia hundo."

"Li kun sia damninda sxipacxo sinku, ne gravas al mi; kaj gxis ni sukcese eskapos de gxi, mi elspezos mian energion prizorgante nian bonfarton. Kaj mi opinias, ke mia unua sxtupo tiudirekten estu, iri al nia cxambreto kaj kontroli miajn revolverojn. Mi nun bedauxras, ke ni pakis la pli grandajn armilojn kaj kuglojn kun la kargajxoj.

Ili trovis sian logxejon tute malordigita. Vestajxoj el malfermitaj kestoj kaj valizoj estis dissxutitaj tra la apartamenteto, kaj ecx la litoj estis dissxiritaj.

Evidente iu pli interesigxis pri niaj havajxoj ol ni mem," diris Clayton. "Ni cxirkauxrigardu, Alicia, kaj informigxu pri tio, kio malaperis."

Plena kontrolo rivelis tion, ke nenio malaperis krom la du revolveroj kaj la malmultaj municioj, kiujn li havis por ili.

"Gxuste tiujn mi volus havi," diris Clayton, "kaj plej minacas la fakto, ke gxuste tiujn ili deziris por si mem."

"Kion ni do faru, Johano?" demandis la edzino. "Eble vi pravis, ke nia plej bona sxanco estos, resti neuxtralaj.

"Se la oficiroj sukcesos malebligi ribelon, okazos nenio timinda, sed se la ribelantoj venkos, nia unusola malgranda espero kusxos en tio, ke ni faris nenion por malhelpi aux kolerigi ilin."

"Tute prave, Alicia. Ni neuxtralu."

Kiam ili komencis ordigi la cxambreton, Clayton kaj la edzino samtempe rimarkis flankon de papero, kiu etendigxis elsub la pordo de la logxejo. Kiam Clayton ekkauxris por preni gxin, lin surprizis la rimarko, ke gxi movigxas en la cxambron, kaj tiam li konsciigxis, ke gxin sxovas internen iu ekstere.

Rapide kaj silente li pasxis al la pordo, sed, kiam li etendis la manon al la anso por malfermi gxin, la mano de la edzino falis sur la pojnon.

"Ne, Johano," sxi flustris. "Ili ne volas vidigxi, do estus por ni dangxere vidi ilin. Ne forgesu, ke ni restas neuxtralaj."

Clayton ridetis kaj detenis la manon. Ili tiam staris kaj rigardis la blankan papereton gxis gxi fine restis senmova sur la planko gxuste interne de la pordo.

Tiam Clayton ekklinis sin kaj levis gxin. Gxi estas malpura blanka papero malglate faldita al cxifona kvadrato. Malferminte gxin, ili trovis krudan mesagxon preskaux nelegeble skribitan, evidente nekutima tasko por la verkinto.

Traduko montris gxin averto al gesinjoroj Clayton, ke ili ne raportu la malaperon de la revolveroj kaj ne ripetu la informon de la maljuna maristo -- ke ili detenu sin, aux mortu.

"Mi supozas, ke ni bonkondutos," Clayton diris, kontrauxvole ridetante. "Ni povos nur sidi kaj atendi."


Al cxapitro 2



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>