CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno "Artefakto"


№ 1 (64) Januaro 2000

Resaluton, karaj literaturŝatantoj! Nia bulteno en sia nuna stato bonorde travivis tutan jaron (fakte eĉ pli, se konsideri la provnumeron aperintan decembre 1998). Eble vi memoras, ke la plej unua numero de Cerbe kaj Kore aperis en majo 1990, do ni baldaŭ povos festi jubileeton. Dum tiuj 10 jaroj CkK aperadis principe ĉiumonate, sed kun kelkaj longaj paŭzoj, sume ni (1990-97: “modesta tajpanto” V.Samodaj, ekde 1998: redaktoro V.Melnikov) ĝis nun eldonis 1164 paĝojn. (Ne forgesu akiri baldaŭ aperontan plenan indekson!) Ĉi-jare la monata kajero iĝos 20-paĝa, kaj ni strebos konsideri viajn kritikajn rimarkojn. Pasintjare CkK estis preskaŭ plene poezia, nun signifan lokon okupos beletra prozo. Ni komencas publikigon de fikcia romano «Gravitavio “Carido”». Eble ne ĉiuj ŝatas la specifan ĝenron de “alternativa historio“, sed tiu ĉi verko estas vere elstara laŭ pluraj kriterioj.

Certe, ni plu subtenas plurajn kutimajn rubrikojn. Legu kaj ne forgesu, ke ni ĉiam bezonas ankaŭ viajn verkojn de ĉiuj ĝenroj – krom la enua!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


LAŬSEZONAJ PAĜOJ


Valerij Jegorov

Kanto pri neĝo

Kiam tre fridas,
kiu nin vidas
tra diafana
vintra aer’,
kaj post la gelo
el la ĉielo
neĝajn leterojn
sendas al ter’?

Kiu fojfoje
gaje kaj ĝoje
nepre sin turnas
al sama tem’?
El neĝaj strioj,
blankaj linioj,
kiel naskiĝas
Ekstazpoem’?

Kiu kaj kio –
scias la Dio...
Strange allogas
vintra sezon’.
Tiuj leĝeraj
flokoj neĝeraj –
jen la escepta
mia bezon’!

TTTTTTTTTTTTTT

Blanka pelmelo

Ree la neĝo,
blanka pelmelo,
kiel la leĝo
de la ĉielo.

Svarmas kaj ĉarmas,
kvazaŭ falsteloj,
lante falantaj
belaj abeloj.

Ŝvebas kaj strebas
ili laŭ vento,
onde aŭ ronde
sub firmamento.

Korn’ de abundo
de la ĉielo,
neĝa inundo,
blanka pelmelo!

TTTTTTTTTTTTTT


INFORMO


Al 10-jariĝo de CkK (majo 2000) estas preparata ĝia plena indekso (28 paĝoj). Bonvolu fari anticipajn mendojn por ricevi grandan rabaton kaj helpi al ni determini la necesan eldonkvanton.


JUBILEO


La 15-an de januaro oni celebras 150-jariĝon de elstara rumana poeto Mihai Eminescu (1850–1889). Por la rumana kulturo li same gravas kiel Puŝkin por la rusa – do certe liajn verkojn atentis ankaŭ Esperanto-poetoj, eĉ ne nur rumanaj. Ni prezentas al vi unu el la plej famaj kaj ŝatataj liaj versaĵoj.

Poezio (certe, nur bona!) estas ne nur vortoj. Oni povas percepti versaĵon eĉ en malmulte konata lingvo – se tiu lingvo estas pli-malpli proksima al tiu(j) libere posedata(j) de la leganto. Do ni, rusaj esperantistoj, povas ĝui poezion en slavaj kaj romidaj lingvoj. Almenaŭ, pro natura scivolemo, indas foje provi. Tial ni proponas al vi ankaŭ la rumanan originalon. En la rumana lingvo, krom komunaj romidaj radikoj, troveblas pluraj slavdevenaj vortoj – do kun helpo de artaj tradukoj la poeziaĵo sukcese atingos vian cerbon kaj koron...

Mihai Eminescu

LA STEAUA

La steaua care-a răsărit
E-o cale-atît de lungă,
Că mii de ani i-au trebuit
Luminii să ne-ajungă.

Poate de mult s-a stîns in drum
In depărtări albastre,
Iar raza ei abia acum
Luci vederii noastre.

Icoana stelei ce-a murit
Incet pe cer se suie:
Era pe cînd nu s-a zărit,
Azi o vedem, şi nu e.

Tot astfel cînd al nostru dor
Pieri in noapte-adîncă,
Lumina stînsului amor
Ne urmăreşte încă.

Traduko de Kálmán Kalocsay:

LA STELO

Ho, longa estas voj’ de ni
ĝis tiu stelobrilo:
ĝis nin atingas la radi’,
forpasas jaromilo.

Jam eble en senfina blu’
delonge mortis brulo,
sed la radio tamen plu
briladas al okulo.

Pri l’ morta stelo la radi’
ankoraŭ plu atestas:
ĝi estis – ne albrilis ĝi;
vidata, ĝi ne estas.

Sopiro same. Se ĝi jam
en nokt’ forbrulis tute,
la lum’ de estingita am’
plu sekvas nin salute.

Traduko de Miklós Fehér:

AL LA STELO

La voj’ de leviĝinta stel’
daŭrantis tiel longe,
jarmilojn eĉ, ke sur la ter’
atingis al ni fronte.

Delonge, eble, mortis ĝi;
el foro tra l’ lazuro
ekbrilas tamen la radi’,
videbla per okulo.

Ascendas lante la ikon’
de stel’ mortinta. Estis
ĝi nevideble sur la fon’,
nun mankas. Lum’ nur restis.

Sopir’ similas. Ĉesi flam’
dum nokt’ profunda povas,
sed lumo de l’ velkinta am’
ankoraŭ nin retrovas.

Traduko de Constantin Dominte:

AL STELO

Al stel’, ekleviĝanta nun,
longega vojo kuŝas.
Nur post jarmiloj ĝia lum’
rigardon teran tuŝas.

Delonge, eble, tra la blu’,
ĝi mortis en lontano,
kaj nun radi’ apenaŭ plu
sin montras al terano.

La bild’ de l’ eksa stelo tra
ĉielo glite palas:
ĝi nevidite estis ja,
kaj nun, vidate, – malas.

Samtiel nia amsopir’,
en nokto pereinte:
radio de la eksdezir’
la koron sekvas pinte.

Probable, vi konsentos, ke la traduko de C.Dominte estas la plej bela kaj nature sonanta (ne hazarde ĝi fariĝis kanto de M.Povorin!) – kvankam li estas malplej fama inter la tri tradukistoj. Tio denove pruvas: oni traduku poezion prefere el sia gepatra lingvo.


ORIGINALA POEZIO


Mikaelo Bronŝtejn

* * *

Nokto, trajn’ hazarda
kaj matena nuno.
Hela tag’ bizara:
Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon,
kvazaŭ flug’ al kosmo,
kiel en komenco:
suno, frosto, Moskvo.

Arda spir’ iama,
telefona budo –
restis kvazaŭ sama
tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
– Tu-u! – atendo muta,
kaj jam post momento
la feliĉ’ balbuta.

Sed en telefono
iu gapas kaŝe,
kaj sensenta sono:
– Kak zdorovje vaŝe?...
Kaj malam’ etendas
manojn maltenere.
Kion mi atendas?
Frosto, vere...

Mi denove vagas
en la mondo sama,
larmajn ŝuldojn pagas
al pasinto ama,
kaj la cerbon kvazaŭ
pikas fiŝa osto
ĉe memorokazo:
suno, frosto, Moskvo.


LASTMOMENTE


REZULTOJ DE LIRO-99

Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg estis anoncita la rezulto de la tradiciaj belartaj konkursoj “Liro-99”. En la konkurso partoprenis rekorda kvanto de verkoj: 57 el 8 landoj. En la branĉo “Originala poezio” laŭdajn menciojn meritis niaj klubanoj Grigori Arosiev pro “Min timigas la ombro de frua aŭtuno” kaj Klara Ilutoviĉ pro “Vidigas ĉiu sian mankon...” Ni gratulas!


PLIA RECENZO


Futur’ neklaras

Moskvaro. Originalaj poemoj. Valentin Melnikov (1957), Klara Ilutoviĉ (1946), Solomon Vysokovskij (1933), Oĉjo Dadaev (1973). Kompilis kaj postparolis Nikolao Gudskov. Moskvo: Impeto, 1998. 96 p. 20 cm. EUR 3,30.

Elkovertiginte la recenzotan libreton, mi konfuziĝis: ĉu temas pri eraro, kaj la libro aperis en 1989? Laŭ la fizika aspekto ĝi ja povus esti eldonaĵo el la ne plu ekzistanta lando kiun Ilutoviĉ ŝajnas sopiri: La estonto senkuraĝigas, / Krimoj regas, prezoj sufokas (p. 40). Nur leginte tiujn versojn mi konsciis ke la poemaro de la Moskva kvaropo ja aperis en la nova Rusio, en “nova socio”, al kiu la iamaj sovetianoj devas alkutimiĝi kaj kiu konfuzas: La bildon mi ne komprenas. / Ĝi, eble, estas genia. / Kaj kio do min katenas: / Ĉu ĝia manko aŭ mia? (Ilutoviĉ, p. 41) aŭ malkontentigas ilin: La tempo estas nun severa... (Vysokovskij, vidu paĝon 58).

Ankaŭ ĉe Melnikov renkonteblas konfuziĝo: Futur’ neklaras – ĉu ĝis mort’ / ĝi daŭros – aŭ post jaro krevos (p. 23), zorgo: La viv’ min zorgigas konstante, / ensorbas min taga rutin’ (p. 11) kaj deprimo: Ni vivas malgraŭ ĉio. Modestas la bezon’, / dezirojn vantajn ni facile bridas (p. 10), dum Dadaev himnas al libero (p. 74, 77).

Vysokovskij (la plej maljuna inter la kvar) jam enuas pri revolucioj: Refrenas sperto historia: / Teruras voj’ revolucia (p. 54) kaj sekve turnas sin al religio, pri kiu li versas ĝisnaŭze. Ilutoviĉ (ankaŭ ŝi poezianta pri religio) reesprimas sian zorgon: Nigra iĝis la vivperspektivo (p. 47).

Ĝenerale tre deprima poemaro, el kiu oni ja povus konkludi (haste kaj supozeble erare) ke la “novajn rusianojn” regas malespero: Malfeliĉo la homon distretas (Ilutoviĉ, p. 47).

Iom da optimismo povus redoni al la leganto la postparolo, kiu traktas la Moskvan skolon de originala E-poezio, kaj kiun aŭtoris la kompilinto, Nikolao Gudskov, al kiu ne mankas troigaj esperoj: “ni esperu, ke laŭ tiu ĉi kolekto oni povos favore juĝi ankaŭ pri la tuta Moskv-aro”. Malfacile, Nikolao, sed ni provas...

Ionel Oneţ - Usono

presita en “Esperanto”, n-ro 11(1119), novembro 1999, p.198

RECENZO AL RECENZO

Evidente, oni jam povas diri, ke Moskvaro estas rimarkita en la mondo. Dum malpli ol jaro aperis recenzoj en Literatura Foiro, La Gazeto, kaj nun – en Esperanto. Tamen vere strange aspektas tiu lasta, kaj ne eblas ne repliki al ĝi...

S-ro Ionel Oneţ estas bone konata en Esperantujo. Iam li longe plendis pri aĉa vivo en Rumanio, pri fiagoj de totalisma reĝimo. Poste elmigris al Usono, kaj nun, probable, rimorsas: li mem bonstatas, sed liaj samnacianoj plu mizeras... kaj li ne povas paroli pri io alia krom sia “doloranta” temo. Kelkaj ekssovetianoj kondutas precize same...

Jes, la preskvalito de Moskvaro ne luksas. Ĉu iu provis eldoni libron, havante por ĉio nur 40 dolarojn kaj sian entuziasmon? Ni faris. Ĉiu aŭtoro investis iom da propra mono (tuj post la terura financa krizego en la lando!), enkomputiligis siajn verkojn mem aŭ helpe de amikoj, de mateno ĝis vespero la 6an de novembro 1998 ni triope (mi, N.Gudskov kaj lia amiko-neesperantisto) laboris en mini-presejo – kaj jen la rezulto! Vere bedaŭrindas nur, ke ne ĉiu aŭtoro egale atente zorgis pri sia parto – tial en la postparolo svarmas preseraroj. Ni ne havis pentriston kaj la kovrilpaĝan bildon (la ideo pri la kvadrigo super la Granda Teatro aperis samtempe kun la intenco pri la libro) simple kopiis de centrubla monbileto. Rusianoj ĉiam inventemas pro malriĉo kaj ne perdas optimismon...

Tamen, bedaŭrinde, s-ro Oneţ, obsedata de sia kontraŭtotalisma vervo, ŝajne, nenion komprenis en la enhavo de la libro. Ni rigardu la konkretajn paĝojn, indikitajn de li:

p.40. La poemo rakontas pri piankoncerto de talentaj infanoj. Jes, la nuna tempo komplikas, sed l’ infanoj arte instigas / al vivem’ kaj al bono vokas – do la humoro de la aŭtorino estas optimisma.

p.41. Temas pri avangarda pentraĵo en arta ekspozicio, kies artan valoron malfacilas taksi. Neniu vorto pri “nova sociordo”...

p.58. Post la citita linio “La tempo estas nun severa” tuj sekvas: sed ĝi fariĝos nepre – bela.

p.10,11. La poemoj estas intime lirikaj, denove neniel tuŝantaj la socion, kaj – plej amuze – verkitaj en 1989, kiam neniu suspektis pri estontaj ŝanĝoj. En ĉiu lando homoj havas ĉiutagajn zorgojn kaj deprimiĝas pro malfeliĉa amo. Eĉ se hodiaŭ vi havas feliĉon – ĉu longe tio daŭros? Futur’ neklaras, kaj la “Raŭka improvizo la 5an de marto 1994” (p.23), estas verkita por transdoni tian necertecon – speciale kun “R” en ĉiu vorto. Certe Dadaev, multe pli juna ol mi, “himnas al libero” – dume ne havante seriozajn zorgojn, li povas revi.

p.47. Temas pri persona malfeliĉo de homo, subite perdinta sanon – ne ĉiuj en tia stato scipovas konduti digne, sed kiu scipovas – al tiu sanaj homoj povas envii...

Plej ridindas la esprimo “novaj rusianoj”, kiun s-ro Oneţ uzis tute ne sciante ĝian sencon. Ŝajne en preskaŭ ĉiu lando oni simile nomas novriĉulojn – kun abundego da mono kaj neniom da kulturo. Ĉu ilin povas regi malespero? Mi ne scias, tiaspecaj personoj mankas inter miaj amikoj...

Do, por la recenzinto, samkiel por liaj malamikoj-“ruĝuloj”, la batalemo ŝirmis ĉion, kaj li perdis la kapablon rimarki belecon kaj amon. Ni kompatu lin...

Valentin Melnikov


MEDITOJ DE L’ POETO


Klara Ilutoviĉ

* * *

Traduki versojn estas vive senti
poemon ĝis la lasta versoguto.
Ne ĉiam, tamen, eblas ĝin prezenti
sen iuj rompoj de l’ poema tuto.

Hezitoj, rememoroj kaj forstreko –
malobeema estas l’ idealo.
Ĉu flankeniĝ’ ioma estas peko
kontraŭ spirito de l’ originalo,

se el la fremda vorto-oceano,
kun ties leĝoj, trajtoj kaj honoro,
aperas la poem’-“samideano” –
parenco laŭ la bildo kaj humoro?

Ne gusto, ne sonoro, sed aromo.
Ne trista voĉo, sed melankolia.
Ja ankaŭ alivestiĝinta homo,
restante l’ sama, ŝajnas la alia!

Fojfoje aliigi vortkaskadon
insiste trudas ĝia sencaranĝo,
sed kiel kapti l’ allaseblan gradon,
la trafajn limojn de l’ konvena ŝanĝo?!

Penante “alivesti” la poemon,
prodigas vortrimedojn li aŭ ŝparas...
Por solvi la obstinan artproblemon,
la bona tradukisto ne eraras.


FIKCIO


V. Rybakov

Gravitavio “Carido”

romano

La patro ne sentis inferan odoron
kaj ellasis Satanon al mond’.

Alberto Haushoffer,
Moabito, 1944

Saguramo

1

Elasta maso de varma vento nehaste ruliĝis renkonte al ni. Ĉio brilis, kvazaŭ jubilante: blua ĉielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze ŝvebanta akutpinta bloko de majesta Sveticĥoveli. Kaj – silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastaĵo, saturita per dolĉa ebrio de genisto, kaj impete ekplaŭdas, ondiĝante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.

– Kia belo, – afekciite diris Stanjo. – Dio, kia belo! Ĉi tie eblas stari dum horoj...

Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turniĝis, gardeme movis la fingropintojn laŭ kruda, flav-okra muro de la preĝejo.

– Varma...

– Suno, – diris mi.

– Suno... Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, – ŝi denove karesis la muron. – Mil kvincent jarojn staras ĝi kaj varmiĝas ĉi tie.

– Kelkfoje ĝi estis forte detruita, – diris Iraklo malgaje. – Persoj, araboj... Sed ni rekonstruadis, – kaj en lia voĉo aŭdiĝis sama fiero, kiel en la diskreta grunteto antaŭ minuto, kvazaŭ li mem, kun siaj proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belaĵojn, projektis komplikajn parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laŭ maldekstra bordo de Kurao.

– Iraklo Georgieviĉ, ĉu estas vere, ke alto de preĝejo Ĝvari, – kaj ŝi denove, salutante la grandŝtonan aspran muron jam kiel malnovan amikon, movis laŭ ĝi la manplaton, – rilatas al alto de la monto, sur kiu ĝi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke ĝuste tial ĝi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.

– Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, – digne respondis Iraklo. – Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.

Ŝi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj paŝis antaŭen, forte ektirinte post si preskaŭ nigran sur sunverŝita pavimo makulon de sia stumpigita ombro. “Gar!..” – nevole komencis mi, sed ĝustatempe haltis. Se mi sukcesus diri “Gardu vin!”, aŭ, des pli, “Gardu vin, Stanjo”, ŝi tute povus aliri la randon mem de la deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, eĉ saltus, kiu scias.

– Iraklo Georgieviĉ, – ne turniĝante al ni, ŝi montris per la mano dekstren, kontraŭ fluo de Aragvo, – kaj je-en tie, post riverturno... estas iuj ruinoj, ĉu?

– Ruinoj de fortikaĵo Bebrisciĥe. Tie estas tre bele, Stanislava Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom ŝatata de vi genisto, aero estas miela. Ankaŭ tien ni nepre veturos, sed alian fojon. Post tagmanĝo, aŭ eĉ morgaŭ.

– Apenaŭ post la tagmanĝo, – voĉis mi. – Stanjo ja estas ĵus post la vojaĝo.

Al Ĝvari ni veturis survoje de la flughaveno.

Stanjo turniĝetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste malfermitaj, mirigitaj okuloj.

– Mi neniom laciĝis.

Deturniĝinte, ŝi aldonis neglekte:

– Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn...

Kaj denove, kiel ĉiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis min kvazaŭ je mil verstoj1 for de ŝi; kvazaŭ je mil jaroj for de ŝi. Kvazaŭ en tombo for de ŝi.

Ŝi nehaste ekiris laŭ rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis ŝin.

– Kaj tute ili ne bruas, kunfluiĝante2, – diris ŝi, rigardante malsupren. – Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel, – ŝi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, ŝi mem fleksiĝis, kurbiĝis malsupren risorte – kaj mia koro stumblis, la korpo memoris. – Sed tiuj ĉi pace, sensone, eĉ sen plaŭdeto eniras unu la alian. Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis...

– Kaj Ĝvari neniam estis monaĥejo, – subridetante, aldonis Iraklo.

– La poeto bezonis – do, li pravis, – tuj respondis Stanjo, ne rimarkante, ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antaŭan. – Se poeto en apudvoja ŝtono ekvidis vespermanĝon – li faros el ĝi vespermanĝon, estu certa.

– Sed ja la vespermanĝo estos papera, Stanislava Solomonovna!

– Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.

Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon – kvazaŭ lin konfuzus infano per argumento kiel “Sed ja feoj ĉiam venas ĝustatempe”.

– Ĉu mi ordonu hodiaŭ paperan sacivon3, – mediteme diris li poste, – paperan aĥaŝenon4... – kaj palpebrumis al mi.

Stanjo, iranta je paŝo antaŭe, eĉ ne turniĝis. Iraklo iom konfuzite ĉirkaŭglatigis la barbon.

– Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, – balbutis li.

Iel nekonvene komenciĝas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna, tiu libera, tiu senzorga... Mi alflugis hieraŭ vespere, kaj mi kaj Iraklo preskaŭ ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis stelojn, kaj mi ankaŭ horojn kalkulis – kaj matene rapidege veturis de Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: “Jen nun Stanjo ekmovis aleronojn”, “Jen nun ŝi eligis ĉasion”; dum Iraklo, sibarite kuŝante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris ĉiujn tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen – interpikado. Iraklo videble same sentis streĉon.

– Mi pensas foje, – diris li, evidente penante forigi la streĉon kaj paroligi Stanjon, – ke la Rusia kulturo de la antaŭa jarcento multon perdus sen Kaŭkazo. Se oni fortranĉus ĝin, aperus tia vundo... Elfluus tuta sango.

– Ne elfluus, – neglekte respondis Stanjo. – Mickiewicz5, ekzemple, restus, kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj gazavat-oj6.

– Aĥ, nu eble Mickiewicz, – kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo. Senteblis, ke li estis incitita. – Kiel mi povis forgesi!

– Certe, ĝi eniris en karnon kaj sangon, – pacige diris mi. – Kaj ne nur en la antaŭa jarcento, ankaŭ en la nuna... Eblas opinii, ke ĉi tie estas unu el koroj de Rusio.

– Dio, kiaj floroj! – ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren laŭ malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis malantaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi levis dum kurado lanugon de milionoj da leontodoj. Ŝiros ŝi la modan ĉifonon, pensis mi, ĉi tie estas ja ne polaj veluraj herbejoj... Sed tion mi ne diris laŭte, certe.

– Ĉamo, – sekvante ŝin per rigardo, diris Iraklo – ĉu kun ironio, ĉu kun admiro. Plej verŝajne, kun ambaŭ.

Certe, ŝi kroĉiĝis. Ŝi abrupte haltis tiel, ke preskaŭ falis. Sed jam momenton poste iu ajn dirus, ke ŝi haltis ĝuste tie, kie deziris.

– Konfesu, Stanislava Solomonovna, – kriis Iraklo, – en vi fluas ankaŭ guto da kartvela sango!

Ŝi turniĝis al ni – preskaŭ ĝis la zono en malmola herbo kaj flamantaj floroj.

– En mi estas miksita tiom da ĉio – ne eblas memori! – la voĉo sonoris. – Sed naskiĝis mi en Varsovio. Kaj tute fieras pri tio!

– Vere, – voĉis mi. – Kaj la nazeto estas tia... kun ĝibeto.

– Ordinara juda nazaĉo! – firme obĵetis ŝi kaj forturniĝis, brilante, kvazaŭ neĝa, meze de varmega ĉielarka ŝaŭmo de sunigita deklivo.

– Ĉu ne estas tie iuj venenaĵoj? – demandis mi, penante ne montri maltrankvilon per la voĉo. Iraklo oblikve rigardis al mi per bruna okulo kaj komencis kalkuli:

– Kobroj, tarantuloj, karakurtoj...

– Mi komprenis, – suspiris mi.

Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo prenis cigaredojn, proponis al mi.

– Dankon, mi ne fumas dum ripozo.

– Mi memoras. Simple al mi ŝajnis, ke nun vi deziros, – li eltiris longan, kun ora cirklo ĉe filtrilo, “Mtkvari”. Kaptinte ĝin per la lipoj, li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.

– Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, – diris mi, – tio estas pro impetemo.

– Kiel do?

– Mi eĉ mem ne tre bone komprenas. Ekokupiĝi kune, atingi rapide kaj ekdormi sur laŭroj. Nur ĉe ni povus aperi proverbo: “Laboro farita – ripozo merita”. Ja laboron, se ĝi estas vera laboro, okupiĝo, sed ne mallongdaŭra glorago, finfari ne eblas, ĝi daŭras kaj daŭras. Sed ne!

Iraklo kun dubo balancis la kapon.

– Ne, ne, eĉ la lingvo tion fiksas. Prenu ilian “millioner” (milionisto) kaj nian “millionŝĉik” (milionulo). Milionisto, juĝante laŭ la finaĵo, estas tiu, kiu faras ion kun milionoj. Sed milionulo estas tiu, kiu havas milionojn, kaj fino. En la centro de la atento estas ne agado, sed atingita senmova posedo.

Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la ok-edra tamburo de la preĝejo. Ŝajnis, la tamburo fandiĝas en ora fajro. Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove balancis la kapon.

– Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero. Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la tutan sangon – tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi eĉ pretekstojn elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian logikon – eblas pensi, ke “pogonŝĉik” (“bruto-pelulo”) estas tiu, kiu havas epoletojn (“pogony”) sur ŝultroj, – li facile frapis min je la ŝultro, tegita per senmanika ĉemizo, – sed tute ne tiu, kiu pelas brutaron7.

– Kaptis, – diris mi, silentinte. – Ĉi tie vi min kaptis, – ridetis mi. – Kaj kie! En la medio de mia lingvo!

(Daŭrigota)

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Notoj pri la ĉapitro

1 versto – Malnova rusa mezurunuo de distanco (1066.8 metroj, t.e. proksimume 1 kilometro).

2 bruas, kunfluiĝante – Temas pri priskribo de tiu ĉi loko fare de granda rusa poeto Miĥailo Jurjeviĉ Lermontov (1814–1841) en komenco de poemo “Mciri” (en traduko de B. Tornado):

Nemultajn jarojn antaŭ nun,
kie brakumas sin sub sun’
kiel fratinoj kun la bru’
Kura’ kaj de Aragvo flu’ –
situis monaĥej’. Post mont’
eĉ vidos nun preteriront’
ruinojn de l’ preĝeja mur’,
de l’ volbo kaj de l’ garda tur’...

3 sacivo – Kartvela manĝaĵo el kokaĵo.

4 aĥaŝeno – Kartvela vino.

5 Mickiewicz – Adamo Mickiewicz (1798–1855), granda pola poeto.

6 gazavat – Sankta milito ĉe islamanoj.

7 pelulo ... pelas brutaron – La tradukinto petas pardonon de leganto pro tio, ke li ne sukcesis traduki la kalemburon en Esperanton; sed espereble tio estas pardoninda, ĉar la kalemburo montras ĝuste neregulecon de rusa vortoderivado, kio nature apenaŭ tradukeblas en regulecan Esperanton.

“Cerbe kaj Kore” № 1(64), januaro 2000.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso