Enkomputiligis Don HARLOW

Tin Ujeviĉ: sep poemoj

de Boĵidar VANĈIK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 140-142


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Multe pli konata al la vasta kroata publiko per sennombraj anekdotoj pri sia bohemeco ol per siaj poemoj, dum lia vivo malmulte legitaj kaj ankoraŭ malpli komprenitaj, Tin Ujeviĉ estas la plej granda kroata poeto de la XX-a jarcento.

Naskiĝinte en la jaro 1891 kiel filo de popollerneja instruisto en malgranda dalmatia vilaĝo kaj fininte klasikan gimnazion en Split, li enskrbiĝis en la filozofian fakultaton en Zagreb. En la jaro 1913, sekvinte la vojon de pluraj kroataj verkistoj kaj artistoj, li iris al Parizo, kie li restis ĝis la jaro 1919, profunde studis la modernan kulturon kaj akiris multflankan maloftan scion. Reveninte el Parizo li vivis en pluraj urboj de Jugoslavio, ĝis li fine en la jaro 1940 kvietiĝis en la kroata ĉefurbo Zagreb, kie li mortis en la jaro 1955.

Jam en la jaro 1914 li prezentiĝis al la publiko per rimarkindaj poemoj en "La juna kroata liriko", la poemkolekto de kelkaj, tiam junaj, talentuloj de la kroata poezio, sed je formiĝo de lia poeta fizionomio decidan influon plenumis Parizo, kie la riĉega, de li ensorbita kulturo rafinis kaj maturigis lian raran kaj komplikan animon.

Lia verkaro, konsistanta el ok poemkolektoj, du libroj de esea prozo, multaj poemoj kaj artikoloj dissemitaj en revuoj kaj ĵurnaloj, kaj eĉ multegaj nepublikitaj versaĵoj, elmontras poeton tre originalan kaj al neniu alia kroata poeto similan laŭ sia temaro, stilo kaj lingvo.

La enhavo de liaj poemoj estas tre varia -- la eroto, la naturo, la profundoj de la animo, la kalejdoskopo de la socia vivo, la kaoso de la moderna tekniko, la mizero kaj forto de la proletaro, la eĥoj de la malnovo en la novo, la konjektoj de la futuro, la eterneco de la kosmo kaj multo alia. Jen li revivigis la malnovan trubaduran poezion en nova pompa vesto, jen li klopodis krei novan poezion de maŝinoj kaj uzinoj kaj deŝiri la prozan vualon de sur la modernteknika mondo kaj la panoramo de la nuntempa urbo. Eksterordinare forte li esprimis la konfuziĝon de la intelektulo en la kaoso de eventoj kaj ideoj inter la du mondmilitoj. Sed ĉiutagajn temojn oni vane serĉos en liaj poemoj, kiuj distingiĝas per temoj neordinaraj kaj ofte tute novaj, per sentoj raraj kaj dum lia kvardekjara verkado ĉiam plie fontintaj el lia profunde filozofia pensaro.

Senĉese penante malkovri kaj krei novon, li multe eksperimentis en sia poezio, kaj kiel ĉiu aŭdaca eksperimentado ankaŭ la lia ne ĉiam alportis sukcesojn. En tiu penado li proksimiĝis ankaŭ al la superrealismo, estis ne malofte intence malklara, kiun malklarecon li pravigis asertante, ke "la malklaro estas suno de la klaro", inter liaj frazoj kaj strofoj multfoje mankas logika ligiteco kaj li lasas al sia subkonscio gvidi liajn pensojn kaj revojn.

Cetere lia stilo estas tre matura, eksteroridnare konciza kaj potencesprima, kun abundo da, por la granda plimulto de la legantoj nur helpe de enciklopedioj klarigeblaj, aludoj, tuŝantaj la literaturon, historion kaj multajn aliajn sferojn de la kulturo, kun abundo da metaforoj, ofte dike vualitaj kaj pene deĉifreblaj, sed profundsencaj kaj animskuaj, lia stilo estas en la kroata beletro kreaĵo tute nova. La ritmo de lia poezio, nur kelkfoje neglekte neregula, plejofte estas aŭ klasike regula, precipe en liaj majstraj sonetoj, aŭ libere, elaste vibranta, mirinde akordiĝanta kun la enhavo kaj sugestie pliforiganta ĝian esprimivon.

Zorge esplorante la esprimrimedojn de la kroata lingvo, li senteble pliriĉigis ĝian poezian esprimaron per ekuzo de multaj vortoj antaŭe duonmorte kuŝintaj en dikaj vortaroj kaj per revivigo de pluraj trafaj arkaismoj kaj plimultigis ĝian rimaron per svarmo da surprizaj novaj rimoj. Li posedis majstrecon doni al la vortoj helpe de ilia interligiteco emocian potencon kaj novan signifon kaj samtempe krei per ili sorĉan muzikon.

Lia poezio estas por tiuj legantoj, kiuj alproprigis al si la modernajn sciencojn kaj filozofion kaj edukiĝis por povi kompreni la plej subtilan lirikan esprimadon, sed por la granda plimulto ĝi estas malfacile legebla.

Li trabatis novajn, antaŭe nekonitajn kaj nekutimajn vojojn en la kroata poezio, ankaŭ tial liaj samtempuloj en la tempo inter la du militoj malmulte lin komprenis kaj sekvis. Nur la juna postmilita poeta generacio iom post iom komencas lin kompreni kaj en ĝiaj verkoj ĉiam pli sentiĝas lia influo.

Diference de plej multaj liaj maljuniĝintaj samaĝuloj, li ankaŭ en la nejunaĝaj jaroj konservis spiritan freŝecon, perceptadis la ĝeneralan progreson, influiĝis de ĝi kaj nutrate de ĝi plue spirite kreskis kaj konstante supreniris, en li senĉese ĝermis novaj ideoj kaj sentoj, kaj, kvankam 64-jara, detruiĝinte korpe de la nevenkebla kancero, li mortis spirite juna kaj ne ankoraŭ atinginta kulminon de sia kreado.

La sep specimenaj poemoj de Tin Ujeviĉ:


Faro de ĉenitaj manoj
Kun vundo en koro...
Krucitaj Rigardoj
Frateco de personoj en la kosmo
Fosilioj
Fenestro al strato
Versoj al Meluzina