Enkomputiligis Don HARLOW

Paŭlo Verlaine (fino)

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 82-89


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Tiu sentimentala nestabileco de Verlaine, la freneza pasio de Rimbaud al senlima libereco, ilia komuna emo al brutaj furiozeksplodoj, kaj, krom tio, iliaj mizeraj vivkondiĉoj en Londono povas havi nenian alian finon, ol draman. Verlaine fuĝis al Bruselo, Rimbaud venas lin retrovi tie; reamikiĝo, disputo; Verlaine, mort-ebria, pafas du pistolkuglojn al Rimbaud, vundante lin je la maldekstra brako. Arestite, li estas kondukita, kun mankatenoj, en la malliberejon de la "Petits-Carmes", la 10 Julio 1873. Liaj unuaj impresoj estis stuporo kaj mortlaciĝo:

Lulkanto

Iom post iom venas ia retrankviliĝo en tiu senbrua kaj malvarmeta karcero, tra kies fenestreto li apenaŭ ekvidas la supron de la bulvardaj arboj:

Ĉielo super la tegment'...

La Belgaj juĝistoj estis severaj: ili vidis en Verlaine homon morale koruptitan (leteroj kaptitaj sur li ne lasis dubon pri liaj rilatoj kun Rimbaud), kaj politike danĝeran (la Franca polico notis lin kiel komunumiston). En tiu monato Aŭgusto, li estis kondamnita je la maksimuma puno: du jarojn da malliberiĝo, kiujn li suferos en Mons.

Tie li multe legas, iom verkas. Revenas al li rememoroj de tiuj malfacilaj monatoj en Londono, kaj li skribas jenan soneton, kiun li intencis kunigi kun "Somero" kaj du aliaj en kvaropon: "Mia Almanako por 1874"; kaj per la nekutima ritmo, per la senrima fino, li provas iel esprimi la malekvilibron de sia animo en tiu tempo de proviĝo:

Vintro

En alia tempo, li reinteresiĝis al la literaturo, kaj provis difini sian propran koncepton pri la poezio en jena fama peco, kiu faros tiom da bruo, kiam ĝi aperos, ok jarojn poste, en Pariza revueto:

Arto poetika

Unu monaton post la verkado de tiu poemo, li ricevis la juĝejan decidon pri la separo inter li kaj la edzino: la infano estis komisiita al la patrino. Tiu frapo estis por li tiel dolora, ke en lia, nun kvietigita, animo revekiĝis la kristanaj rememoroj de la knabaĝo, kaj li konvertiĝis. En lia ĉelo pendis tre simpla kupra krucifikso: kun tiu li havis, unu nokton, la konversacion, kiun li provis poste rediri en sia natura parolo, la versa. Tiel naskiĝis la admirinda serio da sonetoj, kiuj konsistigos la kernon de lia venonta libro "Saĝeco", kaj prezentas la kulminon, en la franca poezio, de la katolika inspiriteco. Jen partoj el tiu mistika kaj intima dialogo inter homo kaj Kristo:

Dio al mi: "Vi devas min ami, fil'! Jen, lezaj," ...

Respondis mi: "Sinjoro, vi diris pri mi vere," ...

-- Min amu! Min, la Kison radiantan senlime! ...

-- Sinjor', mi timas. Mia animo tute tremas. ...

-- Certe, se vi ĝin volas meriti, filo, jes do: ...

Poste, eliru! Fidu modeste l'am-arkanon, ...

Kaj por vin rekompenci fervoran en ĉi devoj ...

-- Aĥ, Dio! kio estas al mi? Jen, ve! mi larmas ...

Post lia liberiĝo, la 1. januaro 1875, li vivis, dum kelkaj jaroj modestan kaj laborplenan vivan: li instruis la francan lingvon en Angiujo, kaj pretigis la eldonon de sia ĉefverko, "Saĝeco". Sed en Januaro 1883, la morto de juna amiko, kiun li estis adoptinta kiel filon, denove turnis lin al drinkado kaj fiamorado. Denove li minacis mortigi sian patrinon, estis enfermita unu monaton en la malliberejo de Vouziers -- kaj de tiam falis en la malsanon, la mizeron kaj la malbonfamon. Treniĝante de hospitalo en hospitalon dum la vintro, li somere dividis sian vivon inter du eksprostituitinoj, Philomène Boudin kaj Eugénie Krantz, kiuj batalis inter si por akapari lin kaj liajn literaturajn profitojn. Ĉar li plue verkadis fuŝitajn versojn, kiuj rikoltis pli da gloro, ol liaj plej geniaj poemoj: li prikantis alternative la Dian amon kaj la voluptajn ĝuojn; kaj intertempe li ornamis la stratojn de la Latina Kvartalo kaj la literaturajn kafejojn per sia pitoreska silueto de maljuna faŭno, kun tuberplena kranio kaj mirinde bluaj okuloj, tirante sian laman kruron kaj batante la pavimon per kruda bastono -- "maljuna infano terura kaj naiva"... Tia lin pentris A. France, en sia romano "La Ruĝa Lilio", sub la nomo Choulette. Kaj lasta kontrasto de lia stranga kariero, tiu trampo, kiu konis la vivon de la karceroj kaj de la bordeloj, sed en kiu iam brulis la plej mistika flamo de pura spiritualeco, havis, post sia morto, la 8. Januaro 1896, la plej pompan enterigon: lian ĉerkon eskortis la elito de la tiamaj verkistoj, M. Barrès, F. Coppée, la grafo de Montesquiou; la "maestro" Ch. Widor ludis la orgenojn kaj la Ministro de la Publika Instruado kaj Belaj Artoj estis oficiale reprezentita...


"La muzikpecoj de diversaj komponistoj, kiujn mi indikis [en piednotoj] de pluraj poemoj de Verlaine, kompreneble adaptiĝas nur al la originala franca teksto, kaj ne al la traduko proponita de mi. Mi ne estas tiel lerta. ke mi povus konservi kaj la poeziecon de la teksto, kaj la ĝustan lokigon de la akcentoj en ĉiuj versoj francaj. Estus jam bele, se la unuan postulon mi iomete kontentigis."