Enkomputiligis Don HARLOW

Iom pri Maŭrico Maeterlinck

de G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 27-30


Inklina aŭskulti la plej sekretajn voĉojn de la animo, li revis pri la teatro, kiu sentigus al la spektantoj la misterecon de la vivo; la paroloj, la agoj de la homoj ŝajnis al li nur palaj rebriloj de pli profunda, preskaŭ nekonata realaĵo. Kaj tion li venis diri, kun la simpleco de la grandaj pensantoj, al la francaj bulvardaj aŭtoroj de la "triangulaj" komedioj, al la ŝokitaj kaj skandalitaj ŝatantoj de Sardou kaj de Rostand:

"Kiam mi vizitas la teatron, ŝajnas al mi, ke mi retroviĝas dum kelkaj horoj inter miaj praavoj, kiuj havis pri la ekzistado simplan, sekan kaj krudan ideon, kiun mi ne memoras, kaj ne povas plu dividi. Tie mi vidas unu trompitan edzon, kiu mortigas sian edzinon, unu virinon, kiu venenas sian amanton, unu filon, kiu venĝas sian patron, unu patron, kiu foroferas siajn infanojn, infanojn, kiuj mortigas sian patron, murditajn reĝojn, perfortitajn virgulinojn, malliberigitajn burĝojn, kaj la tutan sublimon, tradician, sed ho ve! tiel supraĵan kaj materian, de la sango, de la eksteraj larmoj kaj de la morto. Kion povas diri al mi homoj, kiuj havas nur unu fiksan ideon kaj ne disponas tempon por vivi, ĉar ili devas buĉi rivalon aŭ amatinon? ...

"Mi venis kun la espero ekvidi dum momento la belecon, la noblecon kaj la seriozecon de mia humila ĉiutaga vivo. Mi esperis, ke oni montros al mi, mi ne scias kian ĉeeston, kian potencon aŭ kian dion vivanta kun mi en mia ĉambro. Mi atendis mi ne scias kiajn superajn minutojn, kiujn mi vivas ne konante ilin, inter miaj plej mizeraj horoj; kaj plejofte mi malkovris nur viron, kiu diras al mi longe kiel li estas ĵaluza, kial li venenas aŭ kial li sin mem mortigas ...

"Iafoje venis al mi la penso, ke unu maljunulo, sidanta en sia brakseĝo, simple atendanta sub la lampo, aŭskultanta, sub sia konscio, ĉiujn eternajn leĝojn, kiuj regas ĉirkaŭ lia domo, interpretanta, eĉ sen kompreno, tion, kio estas en la silento de la pordoj kaj fenestroj kaj en la eta voĉo de la lumo, spertanta la ĉeeston de lia animo kaj de lia destino, klinanta iom la kapon, ne suspektanta, ke ĉiuj potencoj de la mondo intervenas kaj prizorgas en la ĉambro, kiel atentaj servistoj, nescianta, ke la suno mem subtenas super la abismo la malgrandan tablon, sur kiu li sin apogas, kaj ke ne estas unu astro en la ĉielo nek unu forto en la animo, kiuj estas indiferentaj al la moviĝo de falanta palpebro aŭ de leviĝanta penso ― iafoje venis al mi la ideo, ke tiu senmova maljunulo vivas, efektive, vivon pli profundan, pli humanan kaj pli ĝeneralan, ol la amanto, kiu sufokas sian amatinon, la kapitano, kiu atingas venkon, aŭ la edzo, kiu 'venĝas sian honoron'."

La celo de tiu revata teatro devus esti "la reveko de la animo"; kaj Maeterlinck ĝin difinas per unu sola frazo: "Se Racine estas la senmanka poeto de la koro de l' virino, kiu do kuraĝus diri al mi, ke li iam faris unu paŝon renkonte al ŝia animo?". Post la difinoj, restis ankoraŭ la realigo. Tion Maeterlinck celis per siaj unuaj teatraĵoj "Princino Maleine", "La Entrudulino", "La Blinduloj", "Tri malgrandaj dramoj por marionetoj" ktp., kie, en premanta atmosfero, personoj ĉiam mirantaj antaŭ la plej simplaj agoj, evoluas meze de ia spirita nebulo, kun la ŝajno (diris Maeterlinck mem) "de somnambuloj iom surdaj, konstante elŝiritaj el dolora sonĝo", en dekoracio de malsanemaj kasteloj, de malnovaj turoj super dezerta marbordo. Ne estas eble doni ideon pri tiaj dramoj, ĉar ĝuste la intrigo en ili estas preskaŭ sensignifa, kaj nur intrigon oni povus resumi. Sed mi provos tamen al vi sentigi ilian strangan ĉarmon per alia metodo: en la sama tempo, Maeterlinck uzis la procedojn de la popolkantoj, por simboligi, en "Dek du kanzonoj", tion, kion li celis sur la scenejo. Jen tri el ili, kie vi retrovos la misteran maltrankvilon, la apenaŭ esprimitan sed des pli profundan emocion de liaj teatraj personoj:

Jen oni venis diri...

Mi serĉis tridek jarojn...

Kaj se li revenus iam...

En tiuj delikataj poemetoj, oni konscias, ĉu ne? la senesperan provon esprimi per nuraj vortoj tion, kio propre ne estas esprimebla per la logika parolo; jen kial la ĉefverko de tiu teatro alprenis sian tutan signifon, atingis sian plenumitecon, nur kiam la muziko venis aldoni al tiuj malprecizaj skizoj sian senliman elvokivecon: ĉe "Pelleas kaj Melizanda", la kreaĵo de Maeterlinck trovis en la genio de Claude Debussy la magian interpretanton, kiu realigis tiun neeblon, ian teatron por la animoj...