Enkomputiligis Don HARLOW |
GEORGO E. MAURA (hispano). La plej nova stelo de nia poezia firmamento, sed aperinta subite en plena brilo. Li estas kantisto de delikata erotiko: riĉa lingvo, ludemaj formoj, ia nervoza vibro kaj ĉarma kapricemo igas lian poezion alloga kaj frapante interesa. Granda, ofte sufokatmosfera pasio voluptas en tiu ĉi liriko, sed ĝi neniam efektas krude, ĉar la supereca intelekto kaj arta preteco de l' poeto ĝin kovras per la diafana teksaĵo de poezia brilo. Inter freŝaj naturbildoj kaj tumultaj grandurbaj scenoj li pripentras por ni la ardan amon de paro, kiu kvazaŭ perdiĝas sed tiom pli kunapartenas inter ili. Lia voĉo sonas en liaj poemoj kiel tre vira, sed tre varma, kortikle milda baritono.
La poemoj |
---|
Kapturniĝo Poemoj de la memoro Letero La sep folioj de la ventumilo Memorbildo |