Enkomputiligis Don HARLOW

Kvin poemoj de Hugh MacDIARMID

elskotigis William AULD

Prezento

Hugh MacDiarmid estas la pseŭdonimo de C. M. Grieve (n. 1892), kiu post la unua mondmilito konsternis la skotan publikon per kelkaj volumoj da poemoj en la skota lingvo. Ne la poemoj konsternis la publikon -- publiko malofte konsterniĝas pro poemoj -- sed la fakto, ke ili estis verkitaj en speco de skota lingvo, kiun oni baldaŭ en la gazetoj de Skotlando atakis kiel "artefaritan". Grieve, nome, celis revivigi la mortantan skotan lingvon kaj tial li ĉerpis siajn vortojn ne nur el la lingvaĵo de la kamparanoj en ĉiuj regionoj de la lando, sed ankaŭ el la skota literaturo de ĉiuj jarcentoj. Tio vekis fortan reakcion. Alia skota verkisto skribis pri tio: "Oni tre malofte trovas, ke la edukita minoritato de iu lando protestas kontraŭ tio, ke la verkistoj uzas la tradician lingvon de tiu lando". Tamen en Skotlando tio okazis. Grieve kompreneble celis pli ol revivigi lingvon; li deziris ĉefe, ke Skotlando reprenu tiun egalan rangon en la mondkulturo, kiun ĝi iam havis. Li celis revivigon de la skota kulturo, ian "Skotan Renesancon". Kaj oni povas diri objektive, ke li sukcesis multe pli ol oni eble supozus apriore. Kolektiĝis ĉirkaŭ li sufiĉe granda rondo de talentaj junuloj samcelaj, kiuj verkis valorajn poemarojn kaj dramojn, kaj sukcesis havigi al si ioman renomon kaj eĉ publikon. Grieve mem estas rekonata kiel unu el la ĉefaj poetoj en Britujo, kaj liaj verkoj aperas eĉ en "anglaj" antologioj. Tamen la skota lingvo restas preskaŭ nur lingvo literatura. La talento de Grieve estas vastampleksa, ne nur lirika. Sube mi prezentas kvin lirikojn. "Kiu Antaŭis Min, Knabino?" estas tirita el lia grava longa poemo "A Drunk Man Looks at the Thistle" (Ebriulo Rigardas la Kardon) -- kardo estas emblemo de Skotlando.

Enhavo

La lunhomo
Crowdieknowe
Kiu antaŭis min, knabino?
La timanta edziniĝonto
La multnombra Kristo