Enkomputiligis Don HARLOW

Karlo de Orleano

de G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 107-114


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Karlo, duko de Orleano, estis la lasta ekzemplo de tiu mezepoka tipo de grandsinjoroj, kiuj miksis en sia vivo la politikan agadon kaj la literaturan verkadon. Kaj, pro la cirkonstancoj de lia vivo, li fariĝis ankaŭ ekzemplo de tiuj eŭropaj kosmopolitanoj, kiuj gajnis al si honoron kaj laŭrojn en pli ol unu lingvo.

Li naskiĝis en Parizo, la 26. Majo 1391 de Luiso de Orleano, frato de la freneza reĝo Karlo la VIa kaj de Valentena Viskonti, filino de la Duko de Milano.

Kreskinta je l' ĝardeno semita per lilioj (1)

li tiel unuigis en si la francan spritecon kaj la italan kortezecon.

La 9 Junio 1406, li edziĝas al la deksepjara franca reĝidino Izabela, jam vidvino post la angla reĝo Rikardo la IIa. Sed baldaŭ komenciĝas liaj malfeliĉoj. La 23. Novembro 1407 lia patro estis inside murdita, en la strato Barbette en Parizo, laŭ la ordono de Johano la Sentima, duko de Burgonjo. La 4. Decembro 1408, lia patrino siavice mortas de doloro, lasante post si la faman plendon, en kiu la malespero spriton ne forgesas: "Rien ne m'est plus, plus ne m'est rien" (kiun oni povus iel redoni per: "Nenlon plu mi havas, nenio plu min gravas").

La 13. Septembro 1409, mortas akuŝante lia juna edzino. Li restas, dekokjara, orfo, vidvo, familiestro super kvin gefratoj kaj unu filino, kaj ĉefo de la kontraŭ-Burgonja partio. Por fortikigi sln, li serĉas aliancon ĉe la grafo de Armanjako, kies filinon Bona li edzinigas al si, la 15. Aŭgusto 1410: ŝi aĝis nur dek unu jarojn.

De tiam Parizo kaj Parizio estos la mizeraj viktimoj de la interna milito inter burgon- janoj kaj armanjakanoj: ĉi tiuj ĵetas kontraŭ la ĉefurbon bandojn de gaskonaj rabistoj, al kiuj Johano la Sentima kontraŭmetas la Parizajn viandistojn, kiuj akiras al si la kromnomon "Senfeligistoj".

Tria ambiciulo envenas en la sangan ludon: Henriko la Va, reĝo de Anglolando, kiu invadas Francion kaj venkas la reĝan armeon ĉe Azincourt, la 25. Oktobro 1415. Kiam la Anglaj pafarkistoj senŝuigis la falintajn kavalirojn, por rabakiri iliajn orajn spronojn, ili trovis, ke unu ankoraŭ spiras: estis Karlo, kiun Henriko tuj sendis en kaptiteco trans la maron. Lia kaptiteco estis daŭronta longe...

Komence enfermita, kun nur unu servisto, en la Londona Turo, poste en la malbonaŭgura kastelo de Pontefrakto, en kiu mistere jam mortis la unua edzo de lia unua edzino, Rikardo la IIa, li estis tenata tre strikte kaj severe dum 9 jaroj. "Mi scias per mi mem, li skribis poste, ke en mia mallibereco en Anglolando, pro la ĉagrenoj, malplezuroj kaj danĝeroj, en kiuj mi troviĝis, mi plurfoje deziris, ke oni estu min mortiginta en la batalo, dum kiu mi estis kaptita, por eliri el la suferoj tiam sentitaj".

Tamen, en 1424, por ŝpari la elspezojn de lia gardo, oni konfidis lin al garantianta nobelo: tiel, ekde 1431, li vivadis pli lukse, fariĝinte gasto de Viljamo Pole, grafo de Suffolk. Tiu ĉi estis mem poeto, kaj lia edzino estis la propra nepino de la granda Chaucer. En tiu nova kulturita kaj ĝentila medio, Karlo enamiĝis al angla nobelino, Maŭda, grafino de Arundel, kaj dediĉis al ŝi tutan serion da baladoj kaj rondeloj en angla linzvo (2). Estis vera romano, kies epizodojn ni facile sekvas: unua apero de la amatino, ŝia portreto:

Ho plaĉa buŝ', okuloj grize ridaj,
Ho ronda brusto, longaj sveltaj brakoj,
glataj manetoj, belliniaj flankoj...
(Steele, Rondeto 69)

ŝia irmaniero:

Ŝi ŝajnas ja pli ol virin', diino!
(Balado 9)

la tuja ekflamiĝo de la poeto:

Kiel do povas koro defendi sin, mizera...
(Balado 4)

Poste venas la ĝentila esprimo de lia admiro:

Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi...
(Rondelo 6)

Kaj baldaŭ, la ama petado:

Se plaĉus al vi kisojn vendi...
(Rondelo 41)

Kiel rezisti al tiel sprita petado? La rekompenco estas rakontita nur en la angla lingvo:

Spirita patr', mi volas en konfes'...
(Steele, Rondelo 57)

Sed la Sinjorino havas edzon, kaj familiaran societon kiujn oni devas lerte eviti: lau la tradicia alegorio deveninta el la "Romano de la Rozo", tiuj baroj al la amo estas personigitaj sub la nomo Danĝero

Tuj, tuj ĉi kison prenu, Kor'...
(Rondelo 35)

Ne Danĝero tamen estis la plej granda malamiko de la geamantoj: Damo "Belo" malsaniĝis kaj mortis la 19. Majo 1436. Tiun malfeliĉon Karlo tre akre sentis kaj prikantis en pluraj baladoj. Jen unu el la plej melankoliaj:

En la arbar' de Tristo abomena...
(Balado 63)

Sed la plej kortuŝan esprimon de tiu doloro oni trovas en longa poemo, al kiu Karlo rezignis doni francan formon. Ĝi rakontas pri sonĝo, en kiu la diino Venus aperas al li borde de la maro, kaj venas instigi lin al nova amo. La respondo de Karlo estas peco eksterordinara en tiu fino de la mezepoko: per la simpleco de la tono, la realismo de la detaloj kaj la intenso de la sento, ĝi anticipe sonas kiel ia romantika elegio:

Sed kial, diris Venus, vi jen melankolias...
(Steele, Love's Renewal)

Malgraŭ tiu protesto de la poeto, Venus prezentas lin al nova Damo kaj instigas lin verki ankaŭ por ĉi tiu. Efektive, pluraj anglaj baladoj kaj kelkaj rondeloj estis dediĉitaj de Karlo al angla sinjorino, kies nomon li liveris en akrostiko: Anne Moleyns, kuzino de Alice Chaucer la dukino de Suffolk. Sed tiun novan amligon interrompis la liberigo de Karlo, la 3. Novembro 1440, post dudek kvin jaroj da mallibereco.

(Daŭrigota)


Piednoto

(1) La "lilioj", kiuj ornamas la francan reĝblazonon, estas efektive irisoj: tiun strangaĵon kaŭzis mistraduko de la ĝermanfranka nomo liskblôm, kies unua elemento estis komprenita kiel la latindevena "lis". t.e. lilio: de tie la formo "fleur de lis".
(2) La aventuroj de la poemoj de Karlo estas kuriozaj. Liaj francaj versoj estis presitaj iom post iom, ekde 1778, sed la unua kompleta eldono aperis nur en 1874; liaj anglaj versoj, presitaj per kelkaj ekzempleroj en 1827, estis vere publikigitaj nur en 1941 (de R. Steele, Oxford Univ. Press). Tiel ke ili estis tute preterlasitaj de la francaj kritikistoj, kiuj ĝis nun eĉ ne mencias la ekziston de multaj tiuj poemoj sub duobla formo, angla kaj franca. Laŭ la esploroj de S-ro Steele, kaj laŭ ĉia prudenta rezono, la poemoj verkitaj dum la mallibereco estis originale en la lingvo de la adresulino, t.e. la angla; poste Karlo reverkis ilin en la franca, kun pli arta kaj pli diskreta formo. Tamen ne malpli ol 7 longaj poemoj, 43 baladoj kaj 39 rondeloj ekzistas nur sub la angla formo. Verŝajne la tro intima tono de kelkaj el la unua ciklo klarigas tiun sindetenon; pri la dua ciklo, kiu ekzistas nur en la angla, mi supozas, ke la abrupta liberiĝo de Karlo ne lasis al li la necesan tempon por tiu laboro. Principe mi tradukis el la franca teksto, krom kompreneble por la poemoj ekzistantaj nur en la angla formo: mi montras ilin per la indiko "Steele".

Fina parto -->