Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de L. N. NEWELL

el la libro Dekdu Poetoj


L. N. NEWELL (anglo). Malmulte produktanta, sed tre multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen la dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan Pason kaj Pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' Senfino. Kaj -- subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste -- per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. Ne multaj. Sed ankaŭ la konko ne produktas multajn perlojn.

La poemoj
La velŝipo
La ruĝa tramo
Al Kadmo
La lasta
Parizo