Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de Alfred SCHAUHUBER

el la libro Dekdu Poetoj


ALFRED SCHAUHUBER (aŭstro). Sunajn pejzaĝojn apenaŭ havas la regno de poeto Schauhuber. Vespero, krepusko, arĝenta lumo de l' milda Luno -- jen ĝiaj ĉefaj elementoj. Malĝojo estas la elsonora kordo de lia liro, sed tiu ĉi malĝojo estas tiel serene trankvila, ke ĝi estas preskaŭ gajo. Ne pseŭdoromantika trubaduro, sed viro parolas en tiuj ĉi versoj, viro kun klasike ekvilibrita, preskaŭ pagana kvieto. Liaj odoj pri la "Arĝenta Luno" plej klare montras sian kapablon ensorĉi la Leganton en la trankvilan serenon de sia imperio: la luna Nokto. Kaj kiel certmane pentrita, monumentala bildo estas la "Ruino en la arbaro". Kiel li povas en ĝi sentigi centoble pli ol kiom li diras! Oni devas por si konkeri tiun ĉi unukordan lirikon, sed konkerite ĝi restos daŭra rememoro.

La poemoj
Vespera soneto
Melankolio
Sapfaj odoj
Ruino en arbaro
Humila demando