Enkomputiligis Don HARLOW

Sep personuloj de Ĝjan'an-erao kaj sep bambuaraj famuloj

de MEJ Ĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, paĝoj 40-42


Krom Caŭ Caŭ kaj liaj filoj, la famaj el la Ĝjan'an-aj verkistoj estas Kong Ĵong, Ŭang Can, Liŭ Ĝen, Ĵŭan Ju, Ĉen Lin, Jing Jang kaj Ŝju Gan. En la literatura historio oni kutime nomas ilin Sep Ĝjan'an-aj Personuloj. El ili la plej aĝa estis Kong Ĵong. Li estis kortegano de la Orienta Han-dinastio (25-220 p. K.) kaj kontraŭis al Caŭ Caŭ en politiko. La aliaj ses homoj sin submetis al Caŭ Caŭ. Ili travivis la tumultajn jarojn en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio kaj havis malfeliĉan travivaĵon. Submetiĝinte al Caŭ Caŭ, la ses homoj deziris plenumi ambicion. Pro tio iliaj literaturaj verkoj plejparte priskribas militon kaj ilian travivaĵon kaj enkorpigis la tipajn trajtojn de la Ĝjan'an-a literaturo. Krome, ili faris literaturan aktivadon ĉirkaŭ Caŭ Caŭ kaj tiel donis certan kontribuon al la prosperiĝo de la Gjan'an-a literaturo kaj la disvolviĝo de la poemoj kun kvin-ideogramaj versoj. Sed el iliaj verkoj nun legiĝas malmulte.

El la sep personuloj Ŭang Can (177-217 p.K.), la plej talenta, estas honorita kiel "laŭroj de la sep personuloj". Lia ĉefverko "Sep Malĝojoj" spegulas militan ĥaoson en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio. La poemo priskribas liajn travivaĵojn en eskapo el milita tumulto, spiras tragike du versoj el ĝi:

Sep malĝojoj

El la poemo la plej kortuŝa estas priskribo pri malsatega virino, kiu forlasis sian filon:

Sep malĝojoj

En la militaj jaroj patrino eĉ ne povis prizorgi sian filon. Kia korŝira sceno! La kompato de la poeto al la popolo kaj lia granda indigno kontraŭ la milito klare montriĝas en lia akuzado.

La fu-o "Ascendo de Urboturo" de Ŭang Can estas majstra mallonga lirika fu-o. Ĝi verkiĝis je lia ascendo de urboturo, kiam li rifuĝis en Ĝingĝoŭ (en la nuna Hubej-provinco). La fu-o priskribas la ĉarman ekzotan pejzaĝon viditan de li de sur la urboturo kaj lian nostalgion, kaj poste la militon kaj lian nerealigeblan aspiron. La verko estas sincera kaj kortuŝa, kombinante pejzaĝon kaj lirikon. Ĝia stilo, klara kaj flua, havas grandan influon al la disvolviĝo de la postaj lirikaj fu-oj.

Liŭ Ĝen (170-217 p.K.), fama same kiel Ŭang Can, estis lerta en poezio. Tri poemoj "Al Mia Kuzo" estas liaj ĉefverkoj, kiuj esprimas la aspiron kaj inklinon de la aŭtoro. En la dua poemo li simboligas siajn aspiron kaj karakteron per pino kaj esprimas, ke li tenos sian karakteron en ĉia ajn situacio kaj ne submetiĝos al feroca forto. Ankaŭ liaj aliaj poemoj montras lian aspiron kontribui al la nacio, kio estas la komuna spirito de la Ĝjan'an-aj verkistoj.

Nun videblas tre malmultaj verkoj de la aliaj kvin verkistoj. El iuj revuoj kaj malmultaj verkoj postlasitaj de ili oni informiĝas pri fundamentaj faktoj de ili. Inter ili Kong Ĵong estis kompare elstara verkisto. Li, justa kaj rigida, ne flatis al potenculoj nek timis potencan forton. Li plurfoje kritikis kaj eĉ mokis politikojn de Caŭ Caŭ kaj fine estis mortigita de la lasta. Liaj verkoj ĉefe estas eseoj akraj, humuraj kaj pompaj. Jing Jang kaj Ŝju Gan havis malpli altan atingon en literaturo ol la aliaj. Ĉen Lin kaj Ĵŭan Ju famas pro siaj artikoloj, precipe la praktikaj. La poemo de Ĉen Lin "Trinkigi ĉevalojn ĉe la Granda Muro" estas ofte menciata en la literatura historio. Per la historia fakto de konstruado de la Granda Muro en Ĉin-dinastio (221-206 a.K.), ĝi malkaŝas la kruelecon de la servuta sistemo.

Trinkigi ĉevalojn ĉe la Granda Muro

La Granda Muro signifas senfinan servuton. Sub la peza laboro aperas jena fenomeno:

Trinkigi ĉevalojn ĉe la Granda Muro

Unu longe servutanta viro, certiĝinta, ke li ne povos hejmen reveni vive, kun larmoj admonis sian edzinon:

Trinkigi ĉevalojn ĉe la Granda Muro

Lia edzino respondas:

Trinkigi ĉevalojn ĉe la Granda Muro

La fatalaĵo suferita de la bonkora geedza paro evidente kaŭziĝis de la despota regado.

Post Ĝjan'an-erao, en la periodo de la lastaj jaroj de Ŭej-dinastio (220-265 p.K.) ĝis Ĝin-dinastio (265-420 p.K.) la interna konflikto en la reganta klaso fariĝis pli kaj pli akra. Sub la malluma regado la intelektuloj neniel povis disvolvi sian talenton kaj sin turnis adore al filozofio de nenifarado pledita de la antikvaj filozofoj Laŭzi kaj Ĝŭangzi, tiel ekfuroris inter ili babili mistikismon, konduti ekstravagance kaj ne zorgi pri la reala vivo. En ilia literatura verkado ankaŭ montriĝas serioza nihilisma penso. Ĝuste en tia situacio aktivadis la sep bambuaraj famuloj Ĝji Kang, Ĵŭan Ĝji, Ŝan Taŭ, Ŝjang Ŝiŭ, Ĵŭan Ŝjan, Ŭang Ĵong kaj Liŭ Ling. Ili vivis amike kaj ekskursis en bambuaroj. Fakte inter ili nur Ĵŭan Ĝji kaj Ĝji Kang estis la plej elstaraj kaj influhavaj. Ili ambaŭ, kvankam influitaj de la epoka furoro, prezentis per kaŝa esprimo siajn hezitemon kaj deprimon kaj malkontenton pri la reala vivo. Iliaj verkoj fundamente heredis la Ĝjan'an-an stilon.

Ĵŭan Ĝji (210-263 p. K.) ŝatis verki poemojn kaj ambiciis savi la popolon jam en siaj fruaj jaroj. Poste li sin turnis al pasiva rezisto, kaj ĉiutage drinkis kaj dormis, neglektante la sociajn aferojn. Sed fakte, malgraŭ sia ekstravaganca konduto, li estis aflikta. Liaj ĉagreno kaj indigno prezentiĝas malklare en liaj 82 famaj "Aspiresprimaj Poemoj". Ili estis verkitaj ne en sama tempo kaj vere prezentas la komplikajn penson kaj senton de Ĵŭan Ĝji dum lia tuta vivo.

En la 39-a poemo de liaj "Aspir-esprimaj Poemoj" la poeto malkaŝis sian ambicion:

Aspir-esprimaj poemoj 39

kaj fidelecon:

Aspir-esprimaj poemoj 39

Lia ekstravaganca konduto efektive rezultis el lia tiama situacio kaj afliktis lin multe. Tiu psiko de la poeto montriĝas en la poemo "Nokto Sendorma":

Nokto sendorma

Lia poemo "Sub Bonaj Arboj Aperis Pado" per metaforoj figure prezentas la prosperon kaj disfalon de Ŭej-reĝimo. La malordo de la kortega regado deprimis lin kaj ne vidigis al li perspektivon, rezulte de tio li ermitiĝis. Iuj el liaj poemoj ankaŭ malkaŝas la pli kaj pli putriĝintajn regantojn de Ŭej-regno kaj montras lian progresan penson. En la poemo "Ekveturo de la Ĉefurbo de Ŭej-regno", uzante paseon por aludi la nunon, li kuraĝe montris, ke la putriĝo de la regantoj nepre kondukos ilian regadon al pereo. Krome, "Biografio de Grandsinjoro" de Ĵŭan Ĝji estas valora prozo. Kvankam la grandsinjora figuro estas fikcia kaj la verko tendencas konduki legantojn de la realo, tamen ĝiaj kritiko kaj malkaŝo de la feŭda socio estas akraj.

Ĝji Kang (223-263 p. K.) naskiĝis en malriĉa familio kaj estis boparenco de la imperiestra familio de Ŭej-regno. Li adoris Laŭzi kaj Ĝŭangzi, emas al kvieto kaj senfaro. Tamen li malamegis ĉian malbonaĵon, estis elmontriĝema en la reala vivo kaj fine estis mortigita pro tio. Liaj poemoj ĝenerale konsistas el kvar-ideogramaj versoj kaj prezentas gracian stilon kaj noblan psikon. Ekz. lia "Poemo por Drinka Kunveno" tekstas:

Poemo por drinka kunveno

Liaj "Poemoj de Enkora Indigno" prezentas lian senton ne sekvi vulgaran modon kaj fieri je sia nobleco. Vidiĝas ĉie perlaj versoj en liaj poemoj. Jen ekzemploj:

Du strofoj