Stefano MALLARME (II) (Gaston WARINGHIEN)

Stefano MALLARMÉ (II)

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157


   En Februaro 1866 eksplodis la krizo, kiu profunde modifis la menson kaj la poezion de Mallarmé: hemikranioj, nervodoloroj, psika angoro, kaj, meze de ĉio, perdo de la kredo en Dio. En la longaj noktaj meditoj, la poeto de la aspiro al la Idealo trovis sin antaŭ nenio, antaŭ la Nenio; kiel helpo en tiu spirita mizero renkontiĝis la filozofio de Hegel, kiu instruis, ke la Universo estas realiĝanta ideo, ke la homo estas vantaĵo kaj povas atingi al ia ekzisto nur per identiĝo al tiu Universa Ideo; per la penso de tia homo, kaj eble nur dank' al tiu penso, la Absoluta Esto povas eviti la hazardon de la ĥaoso kaj realiĝi en la supera ordo de kosma arkitekturo. Sed la tragiko estis, ke Mallarmé tute ne pensis filozofie, t.e. per sia intelekto; kion li pensis, li privivis. "Mi alvenis, li skribis poste al Villiers de L'Isle-Adam al la ideo de la Universo per la sola sensacio (kaj, ekzemple, por konservi neforviŝeblan nocion de la pura Nenio, mi devis trudi al mia cerbo la sensacion de la absoluta vakuo). La spegulo, kiu reflektis al mi la Eston, plejofte estis la Hororo." Tiu letero (kaj aliaj, samtempaj) montras al ni la eksterordinaran spektaklon de tiu malforta provinca instruisto, provanta senpere ekrilati kun la Absoluto -- Esto aŭ Nenio, ĉar, tiel profunde en la nekonato, la du terminoj kovras la saman realaĵon: oni memoru nur la Nirvanon! -- kaj tiel rekomencanta, en sia senhelpa soleco, la plej vertiĝodonajn spertojn, kiujn la hindaj aŭ tibetaj asketoj provas nur sub la gvido kaj kontrolo de unu mistika majstro. Estis, en tiu krizo, momentoj, kiam Mallarmé devis rigardi sin en la spegulo, por certiĝi, ke li ne malaperis tuta en la nenion. Ne mirinde, ke plurfoje li tanĝis la frenezon, kaj dankis nur al sia heroa memdisciplino ne sinki en la spiritan ĥaoson.

   Post tiuj nepriskribeblaj angoroj, li iom post iom revenis al pli kvieta stato, kaj elkonstruis al si altegan estetikon. "Mi estas nun senpersona, kaj ne plu tiu Stefano, kiun vi konis -- sed ia kapablo de la spirita Universo vidi sin kaj malvolvi sin tra tio, kio estis mi". Li celis do, per sia poezio, esprimi ne plu efemerajn homajn sentojn, sed la logikan konsiston de la mondaro, Ii celis "venki la hazardon" per vortoj: "la universo estas farita por rezulti en belan verson".

   La poemoj, kiujn li de tiam verkis, alportas do ion tute novan en la franca literaturo, ili prezentas ian poezion de la absoluta pureco, de la kosma senhomeco, ian pentron de la teraj aferoj vidataj elde la malproksimoj stelaj. Mi ĉi tie ne parolos pri la grandaj verkoj, Herodiada, la Posttagmezo de Faŭno, Igitur, Funebra Toasto, Unu Kubĵeto Neniam Eksigos la Hazardon: ili postulus multe tro da klarigoj. Mi citos nur ses sonetojn, kiuj montros la iompostioman sereniĝon de tiu nobla spirito, hantata de la absoluto. (1)

   La unua plenas ankoraŭ je la atmosfero de tiuj krizaj noktoj. La dekoron Mallarmé mem priskribis en letero: "nokta fenestro malfermita, kun la du kovriloj alligitaj: ĉambro kun nenio interne... sen mebloj, krom eble skizo de aluditaj konzoloj, kaj kadro... de spegulo alkroĉita je la fono, kun ĝia stela kaj nekomprenebla reflelcto de la Granda Ursino, kiu religas al la ĉielo sola tiun loĝejon forlasitan de la mondo." Tiu dezerta ĉambro simbolas la svenon de la konscio, en unu el tiuj senfundaj meditoj, dum kiuj la sento pri personeco ŝajnas malaperi kaj la spirito sentas sin plu nur la momenta respeguiĝo de la mistera kosmo. Tiu metafizika vertiĝo esprimas sin ĉi tie per la malnovaj bildoj, al ni jam bone konataj: la malsupreniro al la mortoregno (Stikso), por tie retrovi la amatan, kiu fantomas en la subkonscio, kiel la niksino en la spegulo, kaj la espero iel revivigi sin per la poezia elvoko (la stela ĥoro). Tiu konfuza, sed des pli potenca angoro, samtempe intelekta kaj afekcia, malvolviĝas en obseda melodio, alkroĉita al eksterordinara sonludo: la rimoj (ikso: la enigmo, oro: la perdita paradizo) de la kvaroj estas inverse ripetitaj en la trioj; kaj por plenumi tiun lertegaĵon Mallarmé ne timis enkonduki en sian lingvon du grekajn vortojn (lampadofora t.e. Iampoportanta, kaj ptikso, pri kies senco oni hezitas, ĉu konko, ĉu korno -- ambaŭ sonoraj kaj kavaj bagatelaĵoj). Ĉio estis prikalkulita, eĉ la strango de la neologismoj, por ke "la senco estu tie elvokita per la interna miraĝo de la vortoj mem."

"Per alte dediĉataj dek ungoj el oniks'"

   La dua soneto estas unu el la plej famaj -- kaj relative plej klaraj: la poeto, katenita de la sterileco, konfesas sin nekapabla rekrei per la forto de la genio la poezian atmosferon, en kiu li povus vivi kaj verki. Kvankam triumfo de la malvarmo kaj de la senmoveco, tiu poemo prezentas tamen, kompare kun la antaŭa, unu ŝtupon pli altan al la resaniĝo kaj mensa kvieto: almenaŭ ĉi tie revenis la konscio, eĉ se ĝi devas konstati vivfiaskon. Ankoraŭ en tiu soneto la formo estas terure rafinita : ĉiuj rimoj finiĝas per -i kaj tiu vertikala sonlinio kruciĝas kun la samvokala aliteracio horizontala de la tri lastaj versoj.

"La virga, la vivarda kaj la bela hodi'"

   Nova ŝtupo en la suprenirado. Post la krizo, dum kiu la Revon, t.e. Ia poezian devon, preskaŭ pereigis la malespero de la kredo-perdo, la poeto estas nun certa, ke ĝuste nur per tiu poezia kreado asertas sin la Ideo disigita tra la universo: meze de la sensencaj fajr~j de la materia nokta stelaro la sola lumo vera estas la homa penso.

"Kiam la ombra leĝo minacis per fatalo"

   La sama fido en la destino de l' poeto esprimiĝas en la fama epitafo, kiun Mallarmé verkis, por ke oni antaŭlegu ĝin en la ceremonio de starigo de monumento sur la tombo de Edgar Poe en Baltimore. La genio de Poe, kiu estas prezentita kiel ia sankta Miĥaelo venkanta la drakon, estas lia kapablo teksi magian belecon el la ĉiutagaj vortoj: sed la homamaso akuzis lin serĉi sian inspiron en la ebriiĝo. Tial, se oni rezignis figurigi en bareliefoj tiun batalon inter la idealo kaj la trivialo, almenaŭ la aerolito, starigita kiel monumento, atestu nian admiron.

"Kia en lin mem fine lin ŝanĝas la eterna"

   El la kvina soneto elradias malgaja sereneco kaj mistera amemo. Ĝi estis dediĉita al la memoro de tiu sama Ettie, kiun prikantis "Aperaĵo": ŝi estis edziniĝinta al Gaston Maspéro, la granda egiptologo, kaj por tiu amiko, okaze de la tago de la mortintoj, Mallarmé verkis tiujn versojn, en kiuj parolas la mortintino: ŝi milde riproĉas al la edzo, ke li akumulis bukedojn super la tomboŝtono, por iel kompensi lian nepovon akompani ŝin en la morto; ŝi promesas, konsole, ke ŝi aperos al li, en la nokta intimeco de ilia ĉambro.

   Tiu ĉi soneto estas la inverso de la Iks-soneto: dum en la unua, el la ĉambro malfermita, kie rebrilis nur malvarme eksteraj stellumoj, la Mastro mem malsupreniris al la regno de l' mortintoj, ĉi tie la ĉambro estas fermita kaj hejtata,. kaj ĉe la fajrujo revenas la amata virino je la elvoko de ŝia nomo. La angoro malaperis; en sorĉa murmuro kantetas nur milda bedaŭro.

"Dum forgesitan boskon minacas vintra neĝo"

   La metamorfozo finiĝas en la lasta soneto: ĉi-foje la revo, anstataŭ ŝvebi trans la vitro (memoru " La Fenestroj"), eniris en la ĉambron: la malvarmo kaj la morto (kun sia falĉilo) restas ekstere. La bedaŭro mem estas transponita en literaturon, kaj, por la unua fojo en la poezio de Mallarmé de post lia krizo, la virina amo aperas en sia karna realeco: se la poeto preferas tamen la revon al la kareso, li tion faras sen ia deprimiĝo. Li ĵus legis pri la greka insulo Pafos, kun ĝia antikva templo de Afrodita, la diino naskita el la marŝaŭmo; li revas pri ĝiaj ruinoj sub la blua helena ĉielo, ne lasante sin malĝojigi per la neĝo, kies flokoj ŝajne rifuzas ĉian realecon al la elvokita pejzaĝo. Sed al la poeto sufiĉas la imago, kaj li eĉ preferas la eblan al la estanta, la forestecon al la ĉeestanteco: la amata virino povas ja inciti lian deziron malbutonante sian korsaĵon -- li daŭrigas plu sian revon, kaj ekmemorante pri la legendaj fondintoj de tiu urbo, la Amazonoj, li vizias la bruston de tiuj militistinoj, kiuj, por pli facile pafarki, forbruligis al si la dekstran mamon: eterne malaperinta frukto de beleco, en kies kontemplado li, iom ŝerce, absorbiĝas.

"Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn"

   Ĉe tiu apoteozo de la neekzisto ni lasos nian poeton, ripetante kiel inican kaj adiaŭan formulton, la frazon per kiu li priskribis la efikon de la poezio: "Mi diras: floro! kaj, el la forgeso, kien mia voĉo forpuŝas iajn ajn konturojn, kiel ja io alia ol la sciitaj kalikoj, muzike sin levas, ideo mem kaj delica, la forestanta el ĉiuj bukedoj."


Piednoto

(1) Mi devas averti, ke la originala teksto estas tre malfacila: se oni proksimume akordiĝis pri la litera senco, la poezia kai intelekta signifo stas ankoraŭ nun diskutataj. Krome, en la verkoj de la kriza tempo precipe, Mallarmé emis uzi rarajn vortojn, interplekti reton de aliteraciaj aŭ akumuli rimojn riĉajn ĝis vortludo. Oni do rigardu la ĉi-postajn tradukojn humilaj proponoj.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>