Enkomputiligis Don HARLOW

Karlo de Orleano (Fino)

de G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 146-153


<-- Unua parto

Do, la 3. Novembro 1449, Karlo duko de Orleano trovis la liberecon. Sed ne ĉio estis finita: li devontigis sin pagi elaĉetan monon de 200 mil oraj eskudoj (ĉ. 700 mil dolaroj laŭkurze, sed efektive multe pli, pro la tiama rareco de oro), kaj sian liberigon li dankis precipe al la filo de sia iama malamiko, de tiu, kiu ordonis murdi lian patron, al Filipo de Burgonjo. Ĉar la politika situacio ŝanĝiĝis. Dank' al la agado de Johana de Ark, la franca reĝo Karlo la VIIa iom post iom rekonkeris sian reĝlandon; iom post iom la Angloj ankaŭ komprenis, ke senlima okupado de rezistanta lando kostas pli kare, ol kiom iu ajn popolo povas pagadi. Kaj samtempe kun la forpuŝo de la invadintoj, la franca reĝo entreprenis malgrandigi la potencon de tiuj feŭdestroj, kiuj ofte perfidis, malhelpis aŭ simple ne helpis lin. Tiun entreprenon energie opoziciis la ĉefnobeloj; inter ili la duko de Burgonjo tuj ekvidis, kiel oportune estus havi la apogon de la kuzo mem de la reĝo. Kaj por certigi tiun novan aliancon inter Orleano kaj Burgonjo, Filipo tuj edzinigis al Karlo, vidvo jam de 1435, sian nevinon Maria de Klevo, kies doto pagis la duonon de elaĉetmono (6. Novembro 1440).

De tiu jaro ĝis la morto de la reĝo en 1461, la vivon de Karlo plenigis monaj zorgoj, politikaj intrigoj, eĉ militaj ekspedicioj (li volis akiri la duklandon de Milano, pretendante pri rajtoj hereditaj elde sia patrino). Sed la proksimiĝo de la maljuno kaj la naskiĝo de du idoj: unu filino, Maria, la 19. Decembro 1457, (ŝia vizito al Orleano, tri jarojn poste, evitigos la pendingon al Francisko Villon, tie enkarcerigita!) unu filo, Luiso, la 27. Junio 1462, (li fariĝos la reĝo Luiso la XIIa), alkondukis lin al plena rezigno pri la aventuraj revoj. Li restadis en Blois, kies malnovan kastelon li modernigis, konstruante la belan alon, kiu ankoraŭ nun rigardas desupre la valon de Luaro, kaj tie li tenis malgrandan kortegon: kelkaj funkciuloj kaj amikoj, junaj nobeloj kaj nobelinoj, kaj vagantaj aŭ princaj versamatoroj. Villon tie haltis unu fojon, kaj partoprenis en poezia turniro

Ĉar, same kiel dum lia angla periodo, la trankvilo kaj senokupiteco revekis en li la poeton, kaj li rekomencis rakonti verse la aventurojn de sia Penso kaj de sia Koro: delikataj rondeloj, malpezaj kaj muzikecaj artverkoj, plenaj de etaj alegorioj, ĉe kiuj ludas lia fantazio. La amarajn memorojn li aludas jen humure:

Ĉar sklave regas min Fortuno...

jen bedaŭre:

En mian Libron la Spiritan

(temas probable pri tiu libreto el pergameno, kiu, en la Pariza Nacia Biblioteko, konservas la poemojn de Karlo skribitajn, almenaŭ parte, de lia propra mano)

En mian Libron la Spiritan...

Sed plej ofte lecionon de modesteco li donas al ni:

Ĉu vi ne volas ilin lasi...

Tial li turnas sian fantazion al la spektakloj de la naturo, priskribante la sezonojn, tiel pitoreske ŝanĝiĝantajn ĉirkaŭ la kastelo, per versoj, kiuj altiros la ŝaton de la muzikistoj:

I. Veter' demetis la mantelon...
II. Je l' vid' de tiuj belaj floroj...
III. Venis furieroj de Somer'...
IV. Ho Vintro kruda, vi barbaras...

Sed precipe la junulinoj de Blois, iliaj kapricoj kaj koketaĵoj, tuŝas lian fantazion -- kaj eble ankoraŭ iom lian koron:

Kiom ni lerte faras...

Li ne preterlasas la okazon provi konsoli fraŭlinetan malesperon:

Elmontru sin okuloj viaj...

Tamen en tiaj renkontoj nek la princeco nek la poezieco sufiĉas, kaj la maljuna duko ofte devas subpremi ĝemeton:

Plie pensi ol diri...

Tiam, li retiriĝas apud vigla fajro, frostotime kovrita de bonaj peltoj ("Fajro, fajr' en frostosezono!..." tiun rondelon mi tradukis en Eseoj I., pĝ. 145), kaj eĉ je la 14. Februaro, kiu tiam estis la festo de la geamantoj, li obeas la konsilojn de la singardemo:

Je l' tag' de sankta Valenteno...

En sia kabineto li tiam revenas al siaj malnovaj amikoj la libroj, kiujn li zorgege kolektis, eĉ dum sia angla restado; por faciligi al si la legadon, li uzas la ĵus eltrovitajn okulvitrojn:

Jam tra l' lukoj de l' okuloj...

Intertempe li konversacias kun sia hundo

Briketo kun pendantaj du oreloj

aŭ siaj sekretarioj, Fredet aŭ tiu Le Gout, kiu vivis strangan aventuron en Tours:

Majstro Stefan' Le Gout, nominativo...

Sed eĉ tiujn senkulpajn ĝojojn li fine devas rezigni:

Tempo forpasas kiel vento,
plej bela ludo havas finon...

kaj li provas mildigi siajn reŭmatismojn per la penso, ke

Granda aflikt' estas surtere vivi,
Sed eĉ pli granda vere estas morti...

Kio okazos al li, la 4. Januaro 1465, en Amboise, dum li revenas el Orleano al Blois: li havos ankoraŭ por atendi kvar jarcentojn, antaŭ oni rekonos lin la dua poeto de la franca mezepoko, post tiu vagabondo iam gastigita en lia kastelo, tiu Francisko Villon -- kaj li ankoraŭ atendas, ke oni faru al li decan loketon en la angla literaturo, inter Chaucer kaj Jakobo la Unua...