Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de Nikolao HOVORKA

el la libro Dekdu Poetoj


NIKOLAO HOVORKA (aŭstriano). Ekzistas poetoj, kiujn kvazaŭ subpremas la eksterordinara sukceso de iu el liaj poemoj. En Hovorka oni ĉiam vidas la poeton de "Amindaj junaj amikinoj", en kiu poemo, vere, kortuŝa ĉarmo kaj preskaŭ tragika kompato unuiĝas en unika harmonio. Potenca inspiro kreis tiujn ĉi korkaresajn versojn; ilia larme dorlota voĉo ŝteliĝas nerezisteble en la koron. Tamen, maljuste estus ignori la ceterajn poemojn de Hovorka: ekzemple la poemon "Sopiro", kun ĝia eksterordinare delikata milda varmo, aŭ la profetan ardon de la "Elpelita poeto", la profunde sugestian malesperon de la "Eterna Refreno", la sinceran, intiman senton de la "Patrujo". Grandsukcesa kaj aklame aplaŭdata estis lia longa poemo: "Gefratoj kunigu la manojn", kiu ravis la aŭdantaron en la Pariza kongreso. Ni tamen ne publikigas ĝin tie ĉi ĉar -- laŭ nia sento -- tiun sukceson akiris eble plie la deklamanto Hovorka ol la poeto. La publikitaj pecoj ne bezonas tian subtenon, ili konkeras ankaŭ sen tia helpo, per sia propra poezia povo.

La poemoj
Printempo
Amindaj junaj amikinoj
Murdita patrino
Patrujo
Elpelita poeto
Sopiro
La eterna refreno